ARD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ARD
emblemo
dissendanto
Komenco 5-a de junio 1950 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Stutgarto
Moto Wir sind deins.
Ĉefestro(j) Tom Buhrow • Rudolf Scholtz • Eberhard Beckmann • Adolf Grimme • Walter Geerdes • Fritz Eberhard • Friedrich Bischoff • Walter Hilpert • Franz Stadelmayer • Hans Bausch • Klaus von Bismarck • Werner Hess • Christian Wallenreiter • Gerhard Schröder • Helmut Hammerschmidt • Friedrich-Wilhelm von Sell • Reinhold Vöth • Friedrich Wilhelm Räuker • Willibald Hilf • Hartwig Kelm • Friedrich Nowottny • Jobst Plog • Albert Scharf • Udo Reiter • Peter Voß • Fritz Pleitgen • Thomas Gruber • Fritz Raff • Peter Boudgoust • Monika Piel • Lutz Marmor • Karola Wille • Ulrich Wilhelm • Tom Buhrow • Patricia Schlesinger vd
Membro de Eŭropa Radio kaj Televido Unio • institucio pri konfido kontraŭ seksa ĉikano • Deutscher Musikrat • German Media Council vd
Lingvoj

germana lingvo

Posedata de Bavara RadioHessischer RundfunkRadio Bremen • Süddeutscher Rundfunk • Südwestfunk • Nordwestdeutscher Rundfunk • Sender Freies BerlinNordgermana RadioWestdeutscher RundfunkSaarländischer RundfunkMitteldeutscher RundfunkOstdeutscher Rundfunk BrandenburgSüdwestrundfunkRundfunk Berlin-Brandenburg vd
Filioj ARD Foto • ARD-Hauptstadtstudio • ARD-Stern • Bavara RadioSüdwestrundfunkWestdeutscher Rundfunk vd
Posedatoj KI.KA • One • DW-TV • Phoenix • Arte Deutschland TV • funk • EinsPlus • Das Erste3sat vd
Agokampo dissenda televido
Retejo Oficiala retejo
Jura formo institucio de publika juro
vdr

ARD (germane Arbeitsgemeinschaft der öffentlich-rechtlichen Rundfunkanstalten der Bundesrepublik Deutschland“, en Esperanto "Laborkomunumo de la publikjuraj sendostacioj de Federacia Respubliko Germanio") estas federacia unuiĝo de la publikaj sendostacioj de la germaniaj regionoj - de la unuopaj federaciaj landoj respektive en iuj kazoj ligoj el pluraj landoj.

La naŭ landaj publikaj sendostacioj de la institucio ARD havas sume proksimume 20 000 konstantajn dungitojn, ili publikigas la programon de 11 televidaj kaj 55 radiofoniaj kanaloj kaj havas 16 proprajn orkestrojn kaj 6 korusojn. La suma jara buĝeto de la naŭ sendostacio en la jaro 2009 estis pli-malpli 6,3 miliardoj da Eŭroj.[1] La membraj sendostacioj de la institucio ARD sume havas 100 proprajn korespondajn ĵurnalistojn en 30 mondaj urboj ekster Germanio, kies tasko estas por la televidaj kaj radiofoniaj kanaloj de la institucio raporti pri eventoj en la mondoparto (en kelkaj kazoj unu, en aliaj kazoj pluraj ŝtatoj) ĉirkaŭanta la koncernan urbon.

Historio[redakti | redakti fonton]

pli frua emblemo

La institucio ARD fondiĝis la 9-an de junio 1950 [2]. Fondomembroj estis la tiamaj ses landaj sendostacioj de okcidenta Germanio: "Bavara Radio" (Bayerischer Rundfunk, BR), "Hesia Radio" (Hessischer Rundfunk, HR), "Radio Bremeno" (Radio Bremen, RB), "Sudgermana Radio" (Süddeutscher Rundfunk, SDR, por la nordaj partoj de Virtembergo kaj Badenio), "Sudokcidenta Radio" (Südwestfunk, SWF, por la sudaj partoj de Virtembergo kaj Badenio kaj por Rejnlando-Palatinato) kaj "Nordokcidentgermana Radio" (Nordwestdeutscher Rundfunk, NWDR por Nordrejn-Vestfalio, Malsupra Saksio, Ŝlesvigo-Holstinio kaj Hamburgo). Aldone observa kaj konsila membro estis la landa radiostacio de okcidenta Berlino, RIAS Berlin. La laborkomunumo servis kiel kunlaboriga forume en diversaj niveloj kaj celis ne ebligi la preparon de kunligo de la unuopaj membroinstitucioj: La formo de laborkomunumo lasis al la membroj la plenan sendependecon.

la naŭ landaj sendostacioj de la ARD

Dum la 1950-aj jaroj ĵurnalistoj kaj teknikistoj de la ARD-sendostacioj komencis prepari kaj ekrealigi komunan televidan programon en Federacia Respubliko de Germanio, la unua kaj dum ok jaroj sola televida kanalo en okcidenta Germanio, komence nigre-blanke dissendanta posttagmeze kaj vespere. Post fondiĝo de la nova okcidentberlina sendostacio "Sendostacio Libera Berlio" (Sender Freies Berlin, SFB) kaj divido de la sendostacio NWDR al "Okcidentgermana Radio" (Westdeutscher Rundfunk Köln, WDR, por Nordrejn-Vestfalio) kaj "Nordgermana Radio" (Norddeutscher Rundfunk, NDR, en Hamburgo, por la aliaj tri NWDR-landoj) kaj la fondiĝo de la "Sarlanda Radio", en la institucio ARD ekde la jaro 1959 membris naŭ membrostacioj. Ili vivtenis la unuan televidan kanalon de la ŝtato, nomata tiam "Germana Televido", („Deutsches Fernsehen“, intertempe Das Erste, do "la unua"). Sekve estis pliaj ŝanĝiĝoj de la membrostrukturo: En 1962 membriĝis la novaj publikjuraj instancoj Deutsche Welle (DW, "Germana Ondo", televida kanalo ekskluzive ekster la areo de Germanio) kaj Deutschlandfunk ("Germania Radio", la sola publikjura tutŝtata radiokanalo, dum ĉiuj aliaj estas landaj), kaj en 1992 - sekve de la ŝtata reunuiĝo de Germanio - aldoniĝis la novaj landaj sendostacioj "Mezgermana Radio" (Mitteldeutscher Rundfunk, MDR, por Saksio, Saksio-Anhalto kaj Turingio) kaj "Orientgermana Radio Brandenburgio" (Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg, ORB) - Meklenburgo-Antaŭpomerio aliĝis al la "Nordgermana Radio" NDR. En 1994 la radiostacioj Deutschlandfunk kaj RIAS unuiĝis al nova stacio Deutschlandradio, kiu nun estas komuna propraĵo de la institucioj ARD kaj ZDF, kaj malmembriĝis el la komunumo ARD. Laste en 1998 unuiĝis SDR kaj SWF al nova stacio "Sudokcidenta Radio" (Südwestrundfunk, SWR) kaj en 2003 ORB kaj SFB unuiĝis al "Radio Berlino-Brandenburgio" (Rundfunk Berlin-Brandenburg, RBB). Pliaj fuzioj ne estas planataj, sed analizoj de priamaskomunikilaj politikistoj kaj ekonomikistoj montris ke la Sarlanda Radio kaj Radio Bremeno, la senkompare plej etaj sendostacioj en la komunumo, malgraŭ grandaj ŝparo estonte nur ekstreme malfacile povos teni la ekonomian sendependecon.

La naŭ sendostacioj nun unuigita en la institucio ARD plu vivtenas la komunan televidan kanalon Das Erste, aldone plurajn pliajn komunajn kanalojn (parte kune kun la nemembra sendostacio ZDF, kaj krome po stacio unu komunan televidan kaj plurajn komunajn radiokanalojn. Deka membro de la institucio ARD plue estas la stacio Deutsche Welle (DW), la germania televida kanalo distribuata ekster Germanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]