Ĉako (ekoregiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la ekoregiono.
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj en la mondo.
Pejzaĝo en Provinco Ĉako, Argentino.
Paragvaja Ĉako.

La Ĉako estas tersupraĵa ekoregiono el la orientamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Argentino, Bolivio kaj Paragvajo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras surfacon de 786 790 da kvadrataj kilometroj en tiu parto de la Granda Ĉako situanta inter Andoj kaj la 56-a meridiano okcidanta. La vegetaĵaro alternas inter savano kaj seka dorna arbaro.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La Ĉako ampleksas plurajn biotopojn : savanojn, dornajn arbarojn, aŭ transiron de ambaŭ. Savanaj kaj herbejaj vivejoj estas karakterizataj de abundo de poacoj. Kebraĉa duonarbaro estas pli malferma ol dorna arbaro, kaj estas karakterizata de dornaj arbedoj (ekzemple Prosopis sp.), kaj kaktoj, kun dissemitaj arboj (ekzemple Aspidosperma quebracho, Bulnesia sarmientii kaj Schinopsis sp.) altaj ĝis 13 metroj. La superregantaj specioj ampleksas Prosopis ruscifolia, dorna fabaco, kaj Opuntia sp. (kaktoj). Izolitaj arbareroj de densa praarbara dornarbaro kelkfoje estas postrestintaj kiam la tereno estas senarbarigita por agrikulturaj celoj. La subarbaraĵo de praarbara dornarbaro estas dessimata kun dornaj surgrundaj plantoj kiaj Bromelia serra kaj Cleistocactus baumanii. Ĉako estas trapunktata de "tajamars" (lagetoj faritaj de la farmistoj por la brutaro) kiuj subtenas iom da akva vivo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ĉako reprezentas regionon kiu ĝis freŝdate estis nesufiĉe esplorita, kun novaj specioj de grandaj vertebruloj kiaj la ĉaka pekario (Catagonus wagneri) kiu estis malkovrata nur en la 1970-aj jaroj. Krome, novaj registraĵoj de konataj specioj ĉiam pli bone estas dokumentataj ĉar la internacia scienca komunumo realigas pli da tereno-esplorado.

La ĉaka pekario, estas sendube la plej fama ĉaka (eble eĉ sudamerika) endemia specio. La dazipedoj atingas sian maksimuman diversecon en Ĉako, kun minimume ok kaj dek specioj en la paragvaja kaj argentino Ĉakoj respektive.

Aliaj tipaj specioj estas jenaj : la salakveja pediolago (Pediolagus salinicola), Ctenomys conoveri (ronĝuloj); la amerika reao (Rhea americana), la makistinamo (Nothoprocta cinerascens), la ĉaka ortalo (Ortalis canicollis), Chunga burmeisteri (Cariamidae), Amazona aestiva, la pikuja grundokolombo (Columbina picui), la gvirkukolo (Guira guira), Phacellodomus sibilatrix, Saltatricula multicolor, la paragvaja kajmano (Caiman yacare), la okcidenta boao (Boa constrictor occidentalis), la ŝajna akvokobro (Hydrodynastes gigas) kaj la ranoj Ceratophrys sp. kaj Phyllomedusa sauvageii.

Kaŭze de ĝia centra situo en sudameriko, Ĉako gastigas migrantajn birdojn kaj el sudaj kaj nordaj partoj de Sudameriko, kaj el pli nordaj partoj de Nordameriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj  Brazilo
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj  Kolombio
NT0210 Ĉako  Argentino,  Bolivio,  Paragvajo
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj  Bolivio,  Brazilo
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj  Kubo
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj  Meksiko
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj  Jamajko
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj  Peruo
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj  Porto-Riko
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj  Meksiko
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago  Trinidado kaj Tobago
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj  Ekvadoro,  Peruo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]