Pozo Cañada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozo Cañada
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 703  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 48′ N, 1° 44′ U (mapo)38.8048432-1.7357987Koordinatoj: 38° 48′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 117,16 km² (11 716 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozo Cañada (Hispanio)
Pozo Cañada (Hispanio)
DEC
Pozo Cañada
Pozo Cañada
Situo de Pozo Cañada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozo Cañada [+]
vdr
Pozo Cañada en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Pozo Cañada (Puto de la Brutovojo, en Esperanto: pro tio aperas du ŝafoj trinkontaj putakvon en la suba duono de la blazono) estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 117,16 km² kaj la loĝantaro de 2 797 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 23,9 loĝ./km².

Ĝi apartenis al Albacete ĝis 1999, kiam ĝi iĝis sendependa municipo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pozo Cañada estas en la okcidento de la provinco Albacete je 24 km de la provinca ĉefurbo, je 128 km de Murcio kaj je 275 km de Madrido.

La municipo estas inter la areo Llanos de Albacete kaj la Altaj Teroj ĉe Chinchilla de Monte-Aragón, en meza areo al Campos de Hellín, kio havigas diversajn karakterojn de ambaŭ komarkoj, pro tio la apero de la unua ventomuelilo de La Mancha en la suda parto, nome sur la Cerro del Molino (Monteto de la Muelejo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam estis homa okupo en frua historio, kion pruvas restaĵoj en diversaj lokoj de la areo de la Bronzepoko, iberoj kaj romianoj.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio. La nomo de Pozo de la Cañada (Puto de la Brutovojo), jam figuris en la dokumentoj de Chinchilla datitaj en 1515. La signifo rilatas al loko por liverado de akvo al vagantaj brutaroj, gravaj en la mezepoka ekonomio. En la Mezepoko tiu municipo apertenis dum multaj jarcentoj al la markizlando de Villena, kaj dekomence al la senjorlando de don Juan Manuel, infanto de Kastilio, kiu iniciatis la reloĝigon kaj la koloniigon de tiu zono.

La 8a de majo de 1999 estas la plej grava dato de la historio de Pozo Cañada, kiam ĝi separiĝis disde la municipo de Albacete kaj iĝis la plej nova el la 87 ekzistantaj en la provinco Albacete.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Pozo Cañada estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]