Ossa de Montiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ossa de Montiel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 209  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 58′ N, 2° 45′ U (mapo)38.9624133-2.745302Koordinatoj: 38° 58′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 901 m [+]
Areo 243,71 km² (24 371 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ossa de Montiel (Hispanio)
Ossa de Montiel (Hispanio)
DEC
Ossa de Montiel
Ossa de Montiel
Situo de Ossa de Montiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ossa de Montiel [+]
vdr
Ossa de Montiel en la Provinco Albaceto.

Ossa de Montiel estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, sed en la nordo de la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 243,50 km² je 901 msm kaj je 85 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Ossa de Montiel havas 2 307 loĝantojn (2019) kun denseco de 9,9.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lageto de Ruidera.
Lageto de Ruidera.

Dum ses jarcentoj ĝi estis parto de la iama "Campo de Montiel": el komenco de la 13a jarcento, post la konkero de tiu teritorio fare de kristanoj kaj ĝis 1833 kiam okazas la provinca divido ankoraŭ valida. Tiam ĝi iĝis la nura municipo de la Kamparo de Montiel kiu integriĝis en la provinco Albacete, dum la cetero ekformis parton de la provinco Ciudad Real.

En la mezo de la 20a jarcento oni superis pinton de 3000 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj pli ol 2000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Maria Magdalena, kun bela sonorilmuro kaj mudeĥara kasonaro. La Kavo de Montesinos estas je 5 km de la urbo en direkto al la Lagetoj de Ruidera. Miguel de Cervantes centrigis la disvolvigon de la 22a ĉapitro de la dua parto de Don Quijote de la Mancha en tiu kavo.

Je 7 km de la urbo estas la Kastelo de Rochafrida, kiu enhavas restojn klare de visigotoj, sed rekonstruita dum la epoko de Al Andalus en la 12a jarcento. Granda parto de la Natura Parko Lagunas de Ruidera apartenas al tiu municipo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa elemento de la loka ekonomio estas turismo. La lagetoj de Ruidera, kiuj troviĝas parte en ĝia municipa teritorio, estas grava turisma altiro. La Natura Parko disponas de ampleksa propono por distrado. Alia grava altiro estas la proksimeco de la monumenta kaj arta urbo de Alcaraz.

La dua grava ekonomia sektoro estas la agrikulturo, ĉefe de vitejoj kaj cerealoj. La sektoro de la konstruado konstituis gravan parton de la ekonomio ĝis ekdekadencis pro la alveno de la ekonomia krizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]