Partido judicial de Ávila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jurisdikcia teritorio de Ávila.

La partido judicial de Ávila (jurisdikcia teritorio) estas unu el kvar jurisdikciaj teritorioj de la provinco Avilo, kaj precize temas pri la jurisdikcia teritorio numero 3a de la provinco. Ĝia ĉefurbo estas Ávila. La municipoj de tiu jurisdikcia teritorio estas en la Komarko de Avilo kaj en Komarko de Burgohondo-Cebreros-El Tiemblo, en la centra parto de la provinco. La jurisdikcia teritorio enhavas areon de 3728,9 km² kaj servas al 100 855 loĝantoj en 107 municipoj.

La Komarko de Avilo estas formata de Valo Amblés, Sierra de Ávila kaj malgranda zono de Supra Moraña. Limas norde kun La Moraña, sude kun la Comarca de Burgohondo - El Tiemblo - Cebreros (Valo de Alberche kaj Tero de Pinaroj), okcidente kun la Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta (Valo de Tormes) kaj kun Tierra de Peñaranda (Provinco Salamanko) kaj oriente kun la komarkoj Campiña segoviana kaj Villacastín.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]