Saltu al enhavo

Indianoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 16: Linio 16:
La [[sudameriko|sudamerikajn]] indianojn oni nomas kutime en la [[hispana]] ''pueblos indígenas'' (indiĝenaj popoloj), ĉar la vorto ''indios'' veturigas negativan ideon. En la [[germana]] tamen, la vorto ''indios'', uzata nur por la sudamerikaj indianoj, tute ne havas tian fisenson. En la [[brazilo|brazila]] [[portugala]] la vorto ''indio'' signifas ''indiĝenon'', oni distingas inter „indio latinamericano“, „indio africano“ kaj „indio australiano“.
La [[sudameriko|sudamerikajn]] indianojn oni nomas kutime en la [[hispana]] ''pueblos indígenas'' (indiĝenaj popoloj), ĉar la vorto ''indios'' veturigas negativan ideon. En la [[germana]] tamen, la vorto ''indios'', uzata nur por la sudamerikaj indianoj, tute ne havas tian fisenson. En la [[brazilo|brazila]] [[portugala]] la vorto ''indio'' signifas ''indiĝenon'', oni distingas inter „indio latinamericano“, „indio africano“ kaj „indio australiano“.


==Historio==
==Sidlado de Ameriko==
[[dosiero:American_indians_1916.jpg|thumb|none|700px|Indianoj en [[Kalifornio]], [[1916]]]]
[[dosiero:American_indians_1916.jpg|thumb|none|700px|Indianoj en [[Kalifornio]], [[1916]]]]

===Malnovaj teorioj===
Ankoraŭ antaŭnelonge oni supozis, ke tiuj popoloj alvenis antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj en Ameriko, sed pli novaj [[arkeologio|arkeologiaj]] malkovroj atestas la unuajn migradojn antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj. Veninte de [[Siberio]] ili transirintus la [[beringa Markolo|beringan markolon]] tiam glaciiĝintan por enloĝi la amerikan kontinenton.

Aliaj teorioj supozas ke popoloj [[oceanio|oceaniaj]] navigaciintaj tra la [[Pacifiko]] alvenis kaj ekloĝis en Sudameriko. Tia teorio estas esprimita interalie de [[Paul Rivet]] (kunfondinto de la ''Musée de l'Homme'', muzeo de la homo, en Parizo).

La [[arkeologo]] [[Dennis Stanford]] supozas, ke eŭropanoj estas la prauloj de la indianoj.

[[Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj|Mormonanoj]] kredas, ke la [[lamanitoj]], laŭ la [[libro de Mormono]] prauloj de la indianoj, estas posteuloj de la [[judoj]].
Indianoj mem diras, ke ili ĉiam vivis tie.

===Plej novaj malkovroj===
[[Image:NSRW Natives of North America.png|thumb|Right|240px|Multnombraj estis la triboj kaj popoloj de Norda Ameriko]]
Notindas malkovroj, kiuj kontraŭstaras la ĝeneralan skemon pri la koloniado de la Amerikoj far la indianoj. Iuj fakuloj opinias, ke la popoloj havas diversajn devenojn:
*Kompleta [[skeleto]] de eŭropeca tipo, la [[homo de Kennewick]], pli ol 9.000 jarojn maljuna estis malkovrita en [[Vaŝingtonio]] en julio [[1996]] sur la bordo de la rivero [[Kolumbio (rivero)|Kolumbio]].<ref>[http://www.sciencepresse.qc.ca/archives/man070998.html www.sciencepresse.qc.ca]</ref>
*Ankaŭ la ostoj de la ''[[virino de Penjon]]'' (ĉirkaŭ 13.000 jaraĝaj), malkovritaj proksime al [[Meksiko]] havas eŭropajn ecojn.
*75 [[kranio]]j inter kiuj la ''kranio de [[Luzia]]'' estis trovitaj en Brazilo<ref>[http://www.sciencepresse.qc.ca/archives/2004/cap0504042.html www.sciencepresse.qc.ca] et [http://news.nationalgeographic.com/news/2003/09/0903_030903_bajaskull.html news.nationalgeographic.com]</ref> kaj datitaj je ĉirkaŭ 35.000 jaroj, t.e. plej maljunaj ol la [[kulturo Clovis|Clovis-trovejo]] en [[Nov-Meksiko]], konsiderata ĝis tiam la plej maljuna de la kontinento. Tiuj ostoj similas al tiuj de [[afriko|afrikaj]] aŭ [[aborigenoj de Aŭstralio|aŭstralaj]] indiĝenoj.
*250 kranioj kaj skeletoj de la trovejo [[Cerca Grande]], de 9.000 ĝis 12.000 jaraĝaj kaj de tipo [[melanezio|melanezia]] kaj [[afriko|afrika]].

<!--

L'autre question problématique est celle de la date du peuplement. Là encore le travail des archéologues semble repousser l'origine du peuplement à des époques plus anciennes qu'on ne l'a longtemps cru :
*En [[2005]], dans une ancienne carrière située près du volcan [[Cerro Toluquilla]] ([[Puebla]] au [[Mexique]]) des traces humaines vieilles de 38 000 ans ont été découvertes par une équipe britannique sur une couche de cendres fossilisées.
*Sur le territoire des États-Unis, l'homme de [[Tradition Folsom|Folsom]] retrouvé au [[Nouveau-Mexique]] aurait 20 000 ans. En [[1997]], l'analyse au [[carbone 14]] de fossiles amérindiens retrouvés en [[Virginie (État)|Virginie]] remontent à 17 000 ans avant J.-C. Les [[Algonquins (tribu)|algonquin]]s seraient apparus il y a 4500 ans. Des traces de maisons en rondins [[iroquois]]es sont attestées pour le {{Xe siècle av. J.-C.}}

''Sur les cas atypiques, voir aussi [http://www.clio.fr/BIBLIOTHEQUE/article.asp?article_id=198&conferencier_id=9]''
-->


En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.
En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando.
Dum en [[Latinameriko]] indianoj konsistigas ankoraŭ signifan parton de la loĝantaro, en [[Usono]] kaj [[Kanado]] ili iĝis eta [[minoritato]]. La enmigrintoj parte militis kontraŭ ili kaj rompante preskaŭ ĉiujn kontraktojn interkonsentitajn
Dum en [[Latinameriko]] indianoj konsistigas ankoraŭ signifan parton de la loĝantaro, en [[Usono]] kaj [[Kanado]] ili iĝis eta [[minoritato]]. La enmigrintoj parte militis kontraŭ ili kaj rompante preskaŭ ĉiujn kontraktojn interkonsentitajn

Kiel registrite je 13:33, 19 okt. 2007

Reprezentado de nur-indianaj popoloj en Ameriko (fonto: World Fact book, 1999)

Indianoj estas la nomo de la praloĝantoj de Ameriko (antaŭ la alveno de la eŭropa koloniado) kaj de ties posteuloj. Tiu vorto aludas al multaj triboj, ŝtatoj, kaj etnaj grupoj, el kiuj multaj ankoraŭ nun ekzistas kiel politikaj komunumoj. Nur inuitojn ne inkluzivas la vorto "indianoj".

Etimologio kaj signifo

Red Bird (Ruĝa Birdo), 1908

La vorto "indiano" devenas de la erara opinio de Kristoforo Kolumbo kaj la unuaj eŭropaj vizitantoj, kiuj vojaĝinte okcidenten serĉinte vojon al Hindio, albordiĝis en Ameriko kaj opiniis la indiĝenojn loĝantoj de Hindio: indio estas la hispane vorto por "hindiano". Eĉ post kiam oni sciis pri la eraro, la nomo estis konservita.

Ĝuste pro tio, ke la nomo "indiano" baziĝas je misidentigo, multaj indianoj malŝatas esti tiel nomataj. Kontaŭe al eŭropanoj alvenintaj poste oni nomas ilin ankaŭ "indiĝenoj" aŭ "praloĝantoj" de Ameriko.

Jam en la unuaj jaroj post la alveno de Kolumbo eŭropanoj komprenis, ke la indianoj en norda kaj suda Amerikoj apartenis al multaj diversaj etnoj, kiuj kulture tre malsamis.

Amerikaj popoloj neniam sentis sin unuiĝinta grupo antaŭ la 19-a jarcento, sed nur parto de sia tribo aŭ foje de portempa alianco. Dum la evoluo de la persekutoj kaj genocidoj far la blankuloj, la nordamerikaj etnoj pli kaj pli gajnis tian gruposenton. Nuntempe en Usono indianoj uzas por si mem la anglajn vortojn american indian (amerikana indiano) aŭ native american (denaska amerikano), inter kiuj la unua esprimo estis ĉefe de politike agademaj homrajtuloj[1], kaj ankaŭ la plej komplika indiĝenaj popoloj de Ameriko. En Kanado oni kutimas diri first nations (unuaj nacioj).

Kontraŭe al la termino indianoj, denaskaj amerikanoj inkluzivas inuitojn, aleutanojn kaj jupikoj el Alasko kaj la nordkanada arkto. Ili alvenis en Ameriko multe pli poste ol la indianoj kaj estas genete kaj kulture tre malsamaj. Same validas por la indiĝenoj de Havajo, usona Samoo kaj la Paskinsulo. Pro tio, oni kutime ne nomas ilin indianoj, kiel ankaŭ mestizojn, la posteulojn de eŭropanoj kaj indianoj.

La sudamerikajn indianojn oni nomas kutime en la hispana pueblos indígenas (indiĝenaj popoloj), ĉar la vorto indios veturigas negativan ideon. En la germana tamen, la vorto indios, uzata nur por la sudamerikaj indianoj, tute ne havas tian fisenson. En la brazila portugala la vorto indio signifas indiĝenon, oni distingas inter „indio latinamericano“, „indio africano“ kaj „indio australiano“.

Historio

Indianoj en Kalifornio, 1916

Malnovaj teorioj

Ankoraŭ antaŭnelonge oni supozis, ke tiuj popoloj alvenis antaŭ ĉirkaŭ 12.000 jaroj en Ameriko, sed pli novaj arkeologiaj malkovroj atestas la unuajn migradojn antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj. Veninte de Siberio ili transirintus la beringan markolon tiam glaciiĝintan por enloĝi la amerikan kontinenton.

Aliaj teorioj supozas ke popoloj oceaniaj navigaciintaj tra la Pacifiko alvenis kaj ekloĝis en Sudameriko. Tia teorio estas esprimita interalie de Paul Rivet (kunfondinto de la Musée de l'Homme, muzeo de la homo, en Parizo).

La arkeologo Dennis Stanford supozas, ke eŭropanoj estas la prauloj de la indianoj.

Mormonanoj kredas, ke la lamanitoj, laŭ la libro de Mormono prauloj de la indianoj, estas posteuloj de la judoj.

Indianoj mem diras, ke ili ĉiam vivis tie.

Plej novaj malkovroj

Multnombraj estis la triboj kaj popoloj de Norda Ameriko

Notindas malkovroj, kiuj kontraŭstaras la ĝeneralan skemon pri la koloniado de la Amerikoj far la indianoj. Iuj fakuloj opinias, ke la popoloj havas diversajn devenojn:


En preskaŭ ĉiuj partoj de Ameriko indianoj estis malbone, eĉ kruele traktataj dum la konkerado de la lando. Dum en Latinameriko indianoj konsistigas ankoraŭ signifan parton de la loĝantaro, en Usono kaj Kanado ili iĝis eta minoritato. La enmigrintoj parte militis kontraŭ ili kaj rompante preskaŭ ĉiujn kontraktojn interkonsentitajn forpelis ilin al rezervejoj malpli kaj malpli grandaj. La registaroj de ĉiuj (tiamaj) usonaj ŝtatoj iutempe pagis premiojn por la skalpo de vira indiano. Ne ekzistas interkonsento pri la nombro de la loĝantaro antaŭ la konkerado, sed certe estis (eble ĉirkaŭ 100) milionoj. La oficiala Usona censo de 1890 nombris nur 235.116 indianojn.

Nur en 1924 Usono donis al indianoj la civitanecon. Kelkaj usonaj ŝtatoj nun donas al indianoj specialajn privilegiojn, ekzemple la permeson organizi hazardludan kazinon aŭ liberigon de iuj impostoj. Por eviti la impreson, ke ne necesas diferencigi inter la diversaj triboj, en Usono oni nun oficiale uzas la esprimon indigenaj/denaskaj amerikanoj (angle: Native Americans). En Kanado aliflanke, oni nomas ilin membroj de la Unuaj Nacioj.

Famaj indianoj

Fotogalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.tipi.pl greke http://www.indianie.eco.pl greke Mapo pri indianoj en Amazonio greke Lingva situacio en la mondo (franclingva ttt-ejo, kie troveblas multaj detalaj informoj pri la indianaj popoloj en ĉiuj sudamerikaj landoj)



Referencoj

eo:Indianoj