Festaj kaj feriaj tagoj
Aspekto
Jen listo de festaj kaj feriaj tagoj tra la mondo, ordigitaj laŭ monatoj kaj laŭ sezonoj en norda hemisfero.
Listo de festaj kaj feriaj tagoj
Januaro
- la tago de Martin Luther King
- la trian lundo de januaro
- observo de la naskiĝtago de la homorajta agitanto
- Usono
Februaro
- novjartago laŭ la orienta luna kalendaro
- Printempa festo, ĝenerale en Januaro kaj Februaro.
- tio signifas venon de printempo kaj estas la plej grava festo por ĉinoj.
- Ĉinio
- la tago de Slovenia kulturo
- la tago de Sankta Valentino
- la 14-a de februaro
- la tago por amantoj
- Usono, Kanado, Eŭropo, Barato
- (inter la 11-a de novembro kaj la Mez-Karesmo): Karnavalo kaj karnavalecaj tradicioj.
Printempe
Marto
- Martenico
- de la 1-a de marto ĝis la reveno de migrantaj cikonioj
- Oni plektas kvaston, la martenico, el ruĝaj kaj blankaj lanaj fadenoj, kaj postas ĝin sur la maldekstra brusto; ĝi estas simbolo de sano kaj bono; plej bona ĝi estas se ĝi estis donacita de amiko. Kiam la cikonioj revenis kun la printempo, oni metas ĝin sur fruktarbon por ke ĝi havu multajn fruktojn.
- Bulgario, ankaŭ en Rumanio
- Nacia festo
- la 15-a de marto
- Hungario nacia festo memore al eksplodo de Liberecbatalo de 1848
- Tago de Sankta Patriko
- la 17-an de marto
- irlanda nacia festo honore al patrono de la lando Sankta Patriko
- Patra tago
- 19-a de marto, sankta Jozefo en Hispanio
- tago por donaci al niaj patroj.
- Hispanio
- Hina macuri
- la 3-an de marto, pupofesto (?? hina matsuri)
- Pupoj (?? ningyo) vestitaj de historiaj kimonoj estas prezentataj. Ĉi tiu festotago estas dediĉita al la knabinoj. Laŭ malnova kredo la pupoj transprenas malbonajn spiritojn kaj tiel protektas la posedantojn. La deveno de la festo estas nagashibina (???), tiun tagon oni enboatetigis paperajn figurojn sur la rivero, por ke ili forportu la malbonajn spiritojn. Tradicie je tio festo oni trinkas amazake (??, t.e. dolĉan senalkoholan sakeon).
- Japanio
Aprilo
- Tutmonda Tera Tago
- Tago porpripensi la ekologionde la Tero lanĉita en 1970.
- Holi
- ???
- Festo de printempo, oni priĵetas reciproke perruĝkolorita (kaj koloriga!) akvo.
- Barato kaj ĉiuj Hindaj komunumoj tramonde
- Sankta Semajno
- la semajno antaŭ Pasko
- Kristanismo
- Sankta Semajno en Sevilio
- Pasko
- la unua dimanĉo post la unua plenluno de printempo
- tago por soleni la resurekton de Jesuo Kristo
- ligita kun Pasko: Karesmo (ne festo) , kaj Merkredo de la cindroj
- Kristanismo
Majo
- Majtago/Labortago
- la 1-a de majo
- tradicia pagana festo (Belteno) por festi amoron; poste, festo de laboro kaj la sindikata movado
- Kiel labortago, festiĝas en Eŭropo kaj Kebekio
- la tago de la infanoj
- la 5-a de majo
- tago por soleni la sana kreskado kaj feliĉeco de infanoj
- Japanio
- la tago de la liberigo kaj la paco
- la 8-a de majo (la 9-an de majo en Rusio kaj aliaj eks-sovetuniaj landoj)
- oni festas la liberigon de la faŝista diktaturo kaj la finon de la dua mondmilito en Eŭropo, ĉar fino de dua mondmilito okazis post malvenko de Japanio antaŭ Usono kaj Sovetunio.
- la tago de patrinoj
Somere
Junio
- Juneteenth
- la 19-an de junio
- usona federacia feritago pri la fino de usona sklaveco.
- Somermezo
- inter la 20-a de junio kaj 23-a de junio.
- la somera solstico, tago de plej longa sunlumo
- tra la norda hemisfero
- Sankta-Johano festo
- Festo de Muziko
Julio
- Sendependiĝa Tago (Usona nacia festo)
- la 4-an de julio
- memorigas pri la publikigo de la usona Deklaro de Sendependiĝo, subskribita de la anaro de la Kontinenta Kongreso (provizora parlamento de la usoniĝontaj kolonioj) en la jaro 1776
- aparte rimarkinda estas la abunda dispafado de piroteknikaĵoj kaj aliaj eksplodiloj (kaj oficiale aranĝite kaj private, ofte kontraŭleĝe) je tiu tago
- la 26-an de julio 1887 aperis en Rusia imperio la plej unua lernolibro pri Esperanto. (la unua lernollibro estis tajpita "por rusoj").
Aŭgusto
- la 3-an de aŭgusto estas la monda tago de akvamelono.
- Tago de Stefano la Sankta
- la 20-a de aŭgusto festotago ankaŭ de la nova pano, kaj ankaŭ de Konstitucio de Hungario
Septembro
Aŭtune
- Aŭtuna ekvinokso
- inter la 20-a kaj 23-a de septembro en la norda hemisfero.
- Tago por danki pro la rikolto
- Diversaj; la festo nomiĝas Mabono en novpaganaj tradicioj
Oktobro
- Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj/Halloween
- 31-a de oktobro
- nuna amuza festo kiu venas tra longa historio el Eŭropo
- Usono, Kanado, Kristanismo, Britio, Keltoj
Novembro
Vintre
Decembro
- Zamenhofa Tago
- Datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, t.e. la 15-a de decembro
- Tradicia tago por ĉiujaraj bankedoj aŭ festenoj de Esperanto-kluboj kaj aliaj organizitaj grupoj de Esperantistoj
- Vintra solstico
- En la norda hemisfero, inter la 20-a kaj 23-a de decembro
- Tago de plej mallonga sunlumo, sed reekplilongiĝo de la tagoj, do festo de lumo en multaj kulturoj
- Diversaj; la festo nomiĝas Julo en novpaganaj tradicioj
- Jalda
- Nokto de la 21-a de decembro (vintra solstico)
- tradicia Irano
- Kristnasko
- 25-a de decembro
- naskiĝtago de Jesuo Kristo
- Kristanismo
Vidu ankaŭ
- Ĝenerala Roma Kalendaro
- Japanaj festoj
- Ĉinaj festoj
- Islama festo
- Judaj festotagoj
- Kristana festo
- Budhismaj festoj
- Novpagana festo
- Folkloro
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri festo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Aŭ festo, aŭ fasto. ” „ Festotaga laboro estas sen valoro. ” „ Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. ”
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.