Aljaksandr Milinkeviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aljaksandr Milinkeviĉ (beloruse: Аляксандр Уладзіміравіч Мілінкевіч; naskiĝis la 25-an de julio 1947 en Grodno) estas belorusa matematikisto kaj fizikisto, vic-urbestro de Grodno (1990–1996), komuna kandidato de opozicio en prezidenta baloto en Belorusio en 2006, en la jaroj 2007-2016 gvidanto de Socia Movado "Pro Libereco".

Krom la belorusa lerte parolas pole, angle, france kaj ruse.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco, edukado kaj laboro

Aljaksandr Milinkeviĉ naskiĝis en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko. Unu el gepatroj posedis titolon de merita instruisto de BSSR. Lia praavo partopenis januaran ribelon kontraŭ Rusia Imperio kaj estis persekutata de caraj regopovoj. Lia avo en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento, en la Dua Pola Respubliko, estis aktivulo de belorusa nacia malplimulto en Grodno-regiono. Edukata ĉefe de la patrino, ĉar la patro de mateno ĝis malfrua vespero laboris. En 1965 finis kun distingo lernejon, en 1969 – Fizikan-Matematikan Fakultaton de Grodna Ŝtata Universitato je la nomo al Janka Kupala. Laboris kiel lerneja instruisto en Grodno. En 1972 finis aspiranturon en Fizika Instituto de Scienca Akademio de Belorusa SRR, kaj eklboris kiel pli juna scienca laboranto. En 1976 defendis disertaĵon. Temo de lia laboraĵo tekstis: Estigo-mekanismo de ekstreme fortaj impulsoj de lasero. Poste revenis al Grodno, kie laboris kiel inĝeniero kaj lekciis en la Instituto de Grodno. En la jaroj 1978–2000 estis docento de Fizika Fakultato de Grodna Ŝtata Universitato. En la jaroj 1980–1984 estis gvidanto de la Katedro de Fiziko en Universitato de Setif en Alĝerio.

Li staĝis en Universitato de Montpellier en Francio, Universitato de Kalifornio en Usono kaj en Pollando. Kadre de ili okupiĝis pri problemoj de loka aŭtonomeco, ŝtata konstruado, ekonomiaj reformoj kaj homrajtoj. Ankaŭ esploris edukad-metodojn en Britio kaj sperton, ligitan kun evoluo de sporto en Kanado. Li trapasis kurson de altrangaj oficistaj skipoj en Eŭropa Centro de Sekurecaj Problemoj en Germanio. La staĝojn pasigis en institucioj de Eŭropa Unio en Belgio, Nederlando, Francio, okupiĝante pri problemoj de funkciado kaj disvastigado. Prezentis analizajn raportojn en Eŭropa Parlamento kaj Eŭropa Komisiono.

Politika kaj socia agado

Maje 2007 kontraŭstaris al decidoj de Belorusa Kongreso de Demokratiaj Fortoj, laŭ kiu oni likvidis funkcion de la ĉefgvidanto de opozicio enkondukante 5 rotaciajn gvidantojn. Kiel estinta ĉefgvidanto de opoziciaj fortoj li rifuzis eniri formiĝantajn regopovojn kaj decidis koncentriĝi al kreado kaj disvolvo de la propra socia movado.

La 3-an de majo 2010 anoncis starton en prezidenta baloto en Belorusio, realigota la 19-an de decembro 2010, poste tamen retiriĝis, asertante, ke ne intencas partopreni en reĝisorita de la regopovoj spektaklo.

Dum preskaŭ 10 jaroj staris fronte de Socia Movado "Pro Libereco". Honora membro de la Asocio de poloj en Belorusio.

La 10-an de oktobro 2006 estis honorigita per pola Premio je la nomo de Sérgio Vieira de Mello pro agadoj favoraj al paco. La 12-an de decembro 2006 ricevis Saĥarov-Premion, atribuatan al personoj kaj organizaĵoj aparte meritaj en batalo pri homrajtoj kaj libereco. La 1-an de decembro 2007 iĝis laŭreato de Premio je la nomo de Kazimierz Pułaski "Rycerz Wolności" (Kavaliro de Libereco) pro promocio de libereco, justeco kaj demokratio. Krome li posedas honoran distingilon "Merita por la Pola Kulturo".

Pritakso[redakti | redakti fonton]

Laŭ verkistino Svjatlana Aljeksijeviĉ, Aljaksandr Milinkeviĉ estas ekzemplo de belorusa-pola intelektulo, kies bildo ĉiam pli ofte reprezentas belorusan nacian identecon, anstataŭante tiurole la bildojn de prezidanto de kolĥozo kaj soveta gvidanto el nomenklaturo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Aljaksandr Milinkeviĉ estas edzo de Ina Kulej, havas du filojn kaj nepinon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mariusz Maszkiewicz (red.): Białoruś − w stronę zjednoczonej Europy (Belorusio - direkte al unuigita Eŭropo), Kolegium Europy Wschodniej im. Jana Nowaka-Jeziorańskiego (Kolegio de Orienta Eŭropo je la nomo de Jan Nowak-Jeziorański), Vroclavo 2009, p. 286, ISBN 978-83-61617-80-8.
  • Mowę polską pamiętam z dzieciństwa (La polan parolon mi memoras ekde infaneco) (konversacio kun Jerzy Tartak), "Magazyn Polski", n-ro 1, 1992, p. 18–19
  • Rafał Czachor, Białoruskie środowiska opozycyjne w dyskursie nad przyszłością Białorusi - zarys problemu (Belorusa opozicia medio diskute de estonteco de Belorusio), en: M.S. Wolański, G. Tokarz (red.), Polska-Białoruś: przeszłość i teraźniejszość (Pollando-Belorusio. Pasinteco kaj estanteco), Vroclavo 2009, p. 119-131, ​ISBN 978-83-60011-72-0

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]