Andrzej Gawroński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Gawroński
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1885 (1885-04-20)
en Ĝenevo
Morto 11-an de januaro 1927 (1927-01-11) (41-jaraĝa)
en Józefów
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de LepsikoLviva Universitato
Familio
Patro Franciszek Rawita-Gawroński
Frat(in)o Zofia Kozarynowa
Okupo
Okupo lingvisto • filologo • orientalisto
vdr

Andrzej GAWROŃSKI (naskiĝis la 20-an de junio 1885 en Ĝenevo, mortis la 11-an de januaro 1927 en Józefów apud Varsovio) – pola poligloto, kulturkonanto kaj kompara lingvokonanto, orientalisto kaj sanskritologo, organizanto de scienca vivo en renaskiĝanta Pollando. Aŭtoro de konata lernolibro pri sanskrito.

Poliglota junulo[redakti | redakti fonton]

La plej axga el kvar gefiloj de Franciszek Rawita Gawroński (historiisto de polaj ekstremorientaj terenoj, verkisto kaj ĵurnalisto) kaj Antonina Miłkowska (instruistino, tradukistino), pli aĝa frato de verkistino Zofia Kozarynowa, nepo de Tomasz Teodor Jeż. Post infanaj jaroj pasigitaj en Varsovio ekde 1887 lernis en gimnazioj de Przemyśl kaj Lvovo. Kiel fortulo ŝatis antaŭ ĉio sporton, humoron kaj ŝercadon. Infanece dum kelkaj jaroj lernis muzikon. Posedis eksterordinaran memorkapablon malkaŝitan en la aĝo de 10 jaroj. En la unua klaso eklernis la hebrean (komencis desegnadi magazenajn ŝildojn, peti klarigojn de judoj, studi psalmojn laŭ dulingva kolekto). En la tria klaso - sanskriton (laŭ lernolibro de Oppert trovita en la patra biblioteko; tuj poste ricevis krestomation de Bournouf). Kiel dekkelkaĝulo en Ĝenevo venkis ŝakan grandmajstron. Multe legis – centojn da libroj. Antaŭ abiturienta ekzameno konis jam ok lingvojn: anglan (kiun eklernis dum tri semajnoj), francan, germanan, grekan, hebrean, italan, latinan, sanskritan). Poste ekvojaĝis tra Eŭropo (Svislando, Italio, Germanio, Francio) ekkonante dialektojn de jam teorie konataj lingvoj. Kiel 14-aĝulo eklernis la armenan ĉe monaĥoj en San Lazzaro apud Venecio. Amikeco kun ili daŭris dum lia tuta vivo, kaj la armenan aparte ekŝatis.

Studento[redakti | redakti fonton]

Ekstudis dum du jaroj ĉe Filozofia Fakultato de Lvova Universitato, kie partoprenis lekciojn de eminentaj profesoroj: Blatt (sanskritologo), Bruchnalski (literaturisto), Finkel (historiisto), Kalina, Pilat (literaturisto), Twardowski (filozofio), Werner kaj Witkowski (klasika filologio). Intertempe eklernis hispanan kaj portugalan, en kiu verkis seminariajn laboraĵojn. Ekstudis ankaŭ araban, kaj armenan ĉe pastro prof. Dawidowicz. En Lvovo famiĝis kiel ŝatanto de poezio, recitis originale el memoro romiajn poetojn: Horacion, Lukianon, Lukrecion, Katulon, Ovidion kaj Vergilion, kaj italajn, kiel: Ludovico Ariosto, Dante Alighieri, Francesco Petrarca. Same konis plurajn ĉapitrojn de Iliado. Poezio ripozigis lin kaj antaŭ ĉio liveris psikologian kaj lingvistikan materialon. Novajn lingvojn de konataj al li lingvofamilioj lernis sen studi ilian gramatikon. Celis ĉefe al ekkono de ilia literaturo.

Tri jarojn post abiturienteco, instigita de sia majstro prof. Gustaw Blatt, translokiĝas en 1905 al Leipzig, kie studas ĉe la plej grandaj orientalistoj kaj lingvistoj: Brugmann (kompara lingvistiko), Leskien (slavistiko), Lindner (malnovpersa lingvo), Hirt, Mogk, Sievers, Windisch (sanskrito). 21-axga en 1906 defendas doktorecan disertaĵon: Sprachliche Untersuchungen uber das Mrcchakatika und das Daśakumaracarita. Tuj poste translokiĝas al gepatroj en apudlvova Łozina, kie lernas aŭtodidakte, konante jam ĉiujn plej gravajn lingvojn de Eŭropo.

Hindeŭropisto[redakti | redakti fonton]

En 1909 eklaboras ĉe Katedro de Sanskrita Filologio en Jagelona Universitato. Profesoroj Jan Rozwadowski (filozofo kaj lingvokonanto) kaj Kazimierz Morawski (klasika filologo) helpis al li ricevi habilitan stipendion. Pro tuberkulozo habilitiĝas nur marte 1912 en Krakovo, kiam post sanatoria kuracado eksentis sin pli forta. Tamen kun 40-grada febro prezentas provan lekcion Transcenda karaktero de hinduoj kiel fono de homrilato al la naturo en sanskrita literaturo, kiun abunde ilustras per ekzemploj en multaj lingvoj. La ekzamenon ĉeestas ĉeĥa orientalisto prof. Jozef Zubaty el Karola Universitato en Prago. Venontjare komencas lekcii ĉe Jagelona Universitato. En 1916 fariĝas profesoro eksterordinara pri malnovhinda filologio ĉe Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo, sed dum ok monatoj devis ekkuŝi malsana.

Post morto de prof. Gustaw Blatt en Lvovo transprenas post li en 1917 la katedron de kompara lingvoscienco kaj hinda filozofio jam kiel profesoro ordinara. En la aĝo de 33 jaroj, grave malsana, kiel volontulo iras en 1918 militi – defendi la polecon de Lvovo. Post la milito tute dediĉas sin al la scienco, kreas ĉi tie fortan orientalistikan centron.

Organizanto de orientalistikaj studoj[redakti | redakti fonton]

Kune kun aŭtodidakta amanto de Oriento Jan Grzegorzewski fondas „Rocznik Orjentalistyczny” (Orientalistika Jarlibro). Danke al krakovaj orientalistoj Tadeusz Kowalski (islama filologo) kaj Jan Rozwadowski kaj ankaŭ Władysław Kotwicz el Peterburga Universitato la periodaĵo gajnas altan prestiĝon en la scienca mondo. Ĝis la dua mondmilito aperis 14 volumoj.

Iniciatis la unuan polan Orientalistikan Instituton (1921) kaj eldonadon de „Biblioteka Wschodnia” (Orienta Biblioteko” ĉe Zakład Narodowy im. Ossolińskich (Nacia Establo nome de Ossoliński). Danke al kunlaboro kun ministerio pri klerigado dum kelkaj jaroj fondis ses orientalistikajn katedrojn, tri docento-postenojn kaj Polan Orientalistikan Societon (1922), al kiu aliĝis 30 profesiaj orientalistoj. Estis ankaŭ membro-fondinto de Pola Lingvoscienca Societo (1925).

Tradukinto de robajoj[redakti | redakti fonton]

En sia lasta vivojaro Andrzej Gawroński serĉis ripozon tradukante kvarversojn de Omar Ĥajam, persa sciencisto kaj poeto, kiuj tiutempe estis plej proksime al lia animo. Zofia Kozarynowa, lia fratino, en sia artikolo rememorigas 12 robajojn emfazante agordon de la penso de astronomo-poeto el la 11-a jarcento kun lingvisto-poeto de la 20-a. Jen tri el ili:

Ho, se oni povus halti dum ĉi-voj' ripoze

Aŭ celon irus la vojo tro longa supoze...

Se oni povus esperi, ke ni post jarmiloj

El sin' de la ter' burĝonos folietaroze...

Ho, koro... Per ulcero sanganta vundo,

Foj-foje disĵetata de sort-abundo!

Animo! Kial vi mian korpon eniris

Por fine ĝin forlasi por for-profundo?

Ne unu por sciencoj mi dediĉis horon,

Ne unu spertis ĝojon kontraŭ fam-disfloron,

Kaj jen estas - aŭskultu - la scio gajnita:

Naskite el pulvoro mi ventpasos foron.

(tr. K. Śliwiński)

Tadeusz Kowalski en sia libro Na szlakach islamu (Sur la vojoj de islamo) skribas: La traduko de Fitzgerald estas deturna punkto en la historio de Omara poezio kaj posedas tiel riĉan literaturon, ke mem por si povas esti objekto de memstaraj studoj. Ĝi influis konsiderindan kvanton da tradukoj, kiuj estas simple tradukoj aŭ parafrazoj de Fitzgerald, sed ne de Omar. Fitzgerald konceptis Omaron subjektive kaj malproksime de filologia pedanteco. Kelkfoje disfrakis unu kvarverson al du, alifoje fokusigis la enhavon de du aŭ pli da persaj kvarversoj en unu anglan. Ne malakceptis ankaŭ tion, kion ni jam scias, ke kelkaj jarcentoj antaŭ li faris persaj poetoj, nome kreadon de propraj kvarversoj laŭ Omara stilo. Li enkondukis grupigon laŭ enhavo, ĉe kiu unuopaj kvarversoj fariĝas kvazaŭ strofoj de pli longaj poemoj. Tia grupigo estas absolute fremda al orientaj eldonoj, kie ĉiu kvarverso estas por si mem aparta tutaĵo.

Plu skribas: En sia libereco kaj natureco de esprimo la tradukoj de Gawroński estas tiom filologie precizaj, ke pli grandan konformon al la originalo estas malfacile al si imagi.

Rememoroj de disĉiploj kaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Andrzej Gawroński – skribis Kazimierz Nitsch dum dekjara datreveno de lia morto - estis homo tiel nekutima, ke dum la plej sobre kaj objektive traktata karakterizaĵo de li leganto povus eksupozi, ke temas pri troa laŭdado (...). Frapis min antaŭ ĉio eksterordinaraj kapabloj kaj supermezure vasta scio. Laŭ profesia fako estis filologo malnovhinda, laŭ universitata titolo ankaŭ hindeŭropa kompara lingvisto. Kvankam oni rekonis jam la du kampoj tro ampleksaj por unu homo celanta ilin ekregi, ĉe li tamen tio estis apenaŭ ero de interesiĝoj samkiel de scio. („Przegląd Współczesny”, 1937).

Szober emfazas: En la kulturo de Hindio altiris lin religio kaj literaturo; kadre de fluoj kaj religiaj sistemoj – budhismo, kampe de literatura kreado – dramo. Fokusigo de pli aparta atento al tiuj ĉi manifestaĵoj de la hinda kulturo ne estas hazardo, sed rezultis el profundaj moralaj bezonoj de la esploristo, liaj metafizikaj deziroj, intelektaj interesiĝoj kaj streboj de la vivo. Tragikaj konfliktoj, same en vivdramoj kaj en la literaturo, ĉiam entenas en si heroan elementon, ĉar ĉiam rezultas el neceso entrepreni taskojn, kiuj superas aŭ fizikajn aŭ moralajn fortojn de la homo, kaj la sento, kiu scipovas flamigi en la homa animo deziron al heroeca ago, enhavas en si ion el religia entuziasmo. Senĉesa batalo (...) kun la malsano (...) kaj ties morala venkado naskigis en la animo de Gawroński senpaŭze gardostarantan spiriton de heroa obstino, kaj tia vivteno devis nutriĝi per religia konvinko pri morala bezono pludaŭri ĝis la lasta fino sur la elektita vivovojo.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

en la pola lingvo:

  • O błędach językowych (Pri lingvaj eraroj), (Warszawa 1921)
  • O podstawie psychologicznej zapożyczania wyrazów obcych (Pri psikologia bazo de la pruntado de fremdaj vortoj), (Kraków 1921)
  • Szkice językoznawcze (Lingvosciencaj skizoj), (Warszawa 1928)
  • Wartość uczuciowa deminutiwów (Prisenta valoro de karesnomoj), (Kraków 1928)
  • Początki dramatu indyjskiego a sprawa wpływów greckich (La komencoj de hinda dramo kaj la problemo de grekaj influoj), (Kraków 1946)

en aliaj lingvoj:

  • Sprachliche Untersuchungen über das Mṛcchakaṭika und das Daśakumāracarita (Leipzig 1907)
  • Am Rande des Mṛcchakaṭika (ZDMG 65/1911)
  • The Date of Allahabad Stone Pillar Inscription of Samudragupta (Leipzig 1914)
  • Gleanings from Aśvaghoṣa's Buddhacarita (Rocznik Orjentalistyczny 1915)
  • The Digvijaya of Raghu and some Connected Problems (Rocznik Orjentalistyczny 1915)
  • Gleanings from Buddhacarita (1915)
  • Studies about Sanskrit Buddhist Literature (Kraków 1919)
  • Notes sur les sources de quelques drames indiens (Kraków 1921)
  • Notes on the Sāundarananda. Critical and Explanatory (Kraków 1922)
  • Beginnings of Indian Drama and Problem of Greek Influence (Bhāratī 13/1968)

tradukoj:

  • Zarys filozofii indyjskiej, z dodatkiem o filozofii Wedanty i jej stosunku do metafizyki zachodniej (Skizo pri la hinda filozofio kun aldono pri filozofio de Vedanto kaj ties rilato al okcidenta metafiziko) de Paul Deussen, (Lwów 1914)
  • Sādhana. Urzeczywistnienie życia (Sadhano. Efektiviĝo de la vivo) de Rabindranath Tagore, (1924)
  • Wybrane pieśni epiczne Aśwaghoszy (Elektitaj epikaj kantoj de Aŝvaghoŝa), (1926)
  • Wybrane czterowiersze (Elektitaj kvarversoj), (1933) kaj Rubajaty (Robajoj), (1969) de Omar Ĥajam.
  • Lia Podręcznik Sanskrytu (Lernolibro de sanskrito) (eldono postmorta: Kraków 1932 (atingebla surrete Arkivigite je 2017-03-18 per la retarkivo Wayback Machine), reeldono (kun listo de preseraroj de la 1a eldono) Lublin 1978, 1985; nova, plibonigita eldono: Warszawa 2004, 2009) restas ĝis hodiaŭ fundamenta universitata lernolibro de sanskrito en Pollando.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Polski Słownik Biograficzny (Pola Vortaro Biografia), vol. VII, Kraków 1948-1958
  • Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio), vol. 3, Lublin 2002, p. 721-722
  • Zofia Kozarynowa, Andrzej Gawroński (1885-1927), en: "Znak", Kraków, n-ro 331, 6/1982
  • Janusz Fedirko, Fenomenalny Multilingwista Profesor Andrzej Gawroński (1885–1927), Alma Mater n-ro 100, 2/2008, monatrevuo de Jagelona Universitato, https://web.archive.org/web/20110927162126/http://www3.uj.edu.pl/alma/alma/100/16.pdf