Astronomiaj kaj astrologiaj simboloj
La astronomaj simboloj estas simboloj iam uzataj en astronomio, kaj ĉiam nun en astrologio por figuri diversajn astrojn, apartajn poziciojn de astroj aŭ apartajn eventojn de la kosmoobservado.
La jenaj tabeloj montras la nomojn, la simbolojn kaj la unikodajn kodojn de tiuj simboloj.
Sunsistemaj astroj
Planedoj
La simboloj de la ok planedoj de la sunsistemo estas en la jena tabelo
Nomo | simbolo | Unikodo | Signifo |
---|---|---|---|
Merkuro | ☿ | U+263F | Kaduceo de Merkuro |
Venuso | ♀ | U+2640 | Spegulo de Venuso |
Tero | ♁ | U+2641 | Tera globo |
⊕ | U+2295 | Tera globo montranta la ekvatoron kaj unu meridianon | |
Marso | ♂ | U+2642 | Lanco kaj ŝildo de Marso |
Jupitero | ♃ | U+2643 | Aglo aŭ fulmo de Jupitero |
Saturno | ♄ | U+2644 | Falĉilo de Saturno |
Urano | ♅ | U+2645 | H de «William Herschel» |
Neptuno | ♆ | U+2646 | Tridento de Neptuno |
Aliaj astroj
Nomo | simbolo | Unikodo | Signifo |
---|---|---|---|
Kometo | ☄ | U+2604 | Vosthava astro |
Suno | ☉ | U+2609 | Suna disko |
Luno | ☽ | U+263D | Unua kvaronluno |
○ | U+25CB | Plenluno | |
☾ | U+263E | Lasta kvaronluno | |
● | U+25CF | Novluno |
Nanoplanedoj
La nanoplanedo 134340 Plutono ankaŭ havas simbolon. Ĉar ĝi estis iam rigardita kiel planedo, en unikodo, tiu simbolo sekvas tiujn de la planedoj. (1 Cereso estis tiam rigardita ne kiel nanoplanedo, sed kiel asteroido.)
Nomo | simbolo | Unikodo | Signifo |
---|---|---|---|
134340 Pluton | ♇ | U+2647 | Monogramo, kunfando de P kaj L, du unuaj literoj de «Plutono» kaj komencliteroj de «Percival Lowell» |
Asteroidoj
La unue malkovritaj asteroidoj ankaŭ estis dotitaj per simboloj. Sed kiam kreskis la nombro da malkovrataj asteroidoj, tiuj bildoj iĝas pli kaj pli konfuzeblaj kaj malsimple desegneblaj.
Ekde 1854, la germana astronomo Johann Franz Encke proponis anstataŭigi tiujn desegnetojn per numero de la astroido skribita en cirklo. (①,②,③,④,...)
Zodiakaj konstelacioj
En la jena tabelo estas la dekdu signoj de la konstelacioj de la zodiako.
Nom | simbolo | Unikodo |
---|---|---|
Ŝafo | ♈ | U+2648 |
Taŭro | ♉ | U+2649 |
Ĝemeloj | ♊ | U+264A |
Kankro | ♋ | U+264B |
Leono | ♌ | U+264C |
Virgo | ♍ | U+264D |
Pesilo | ♎ | U+264E |
Skorpio | ♏ | U+264F |
Sagitario | ♐ | U+2650 |
Kaprikorno | ♑ | U+2651 |
Akvisto | ♒ | U+2652 |
Fiŝoj | ♓ | U+2653 |
Ĉielaj eventoj
Nomo | Symbolo | Unikodo |
---|---|---|
Suprenira nodo | ☊ | U+260A |
Malsuprenira nodo | ☋ | U+260B |
Konjunkcio | ☌ | U+260C |
Opozicio | ☍ | U+260D |
Kvadraturo | ☐ | U+2610 |