Dunaújváros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunaújváros
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2400 • 2407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 41 873  (2023) [+]
Loĝdenso 795 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 59′ N, 18° 55′ O (mapo)46.98333333333318.916666666667Koordinatoj: 46° 59′ N, 18° 55′ O (mapo) [+]
Alto 116 m [+]
Areo 52,66 km² (5 266 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Dunaújváros (Hungario)
Dunaújváros (Hungario)
DEC
Dunaújváros
Dunaújváros
Situo de Dunaújváros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dunaújváros [+]
vdr

Dunaújváros [dunaUjvAroŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros, kies centro ĝi estas. Ĝi havas la rangon departementrajta. La loknomo signifas hungare Danubo-nova-urbo. La latina nomo estas Intercisa.

Ponto ĉe Dunaújváros tra la Danubo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dunaújváros situas sur la dekstra bordo de la rivero Danubo (proksime ekzistas ponto al la alia bordo), 67 km sude de Budapeŝto, havanta fervojon kaj ĉefvojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loĝejoj en Dunaújváros
Ĉefpordo de fabrikego en Dunaújváros

La loko estas loĝata ekde la bronza epoko. Dum la romia epoko troviĝis tie la urbo Intercisa. La urbo aparteninta fortikaĵo? (castrum) estis uzata kiel defendloko de panoniaj limoj ekde la 2-a jarcento ĝis la 5-a jarcento.

La loko estis ankaŭ poste loĝata; tiel ekzistas elfositaĵoj el la epoko de la hungara landokupo en la frua 10-a jarcento kaj jam el dum la Árpád-dinastio unu kirko atestas la ĉeeston de komunumoj, kiu estis inaŭgurita al sankta Pantaleono kaj la komunumo ricevis la nomon de (Duna (Danuba)-)Pentele.

Antaŭ la turkojn alvenis serbaj rifuĝintoj. Dum la turka regado inter 1541 kaj 1688, la loko iĝis por 15 jaroj senhoma kaj restis sensignifa vilaĝo, kiu ankoraŭ havis en 1949 nur 3.949 loĝantojn.

Fine de 1949 decidis la Centra Komitato de la hungara Komunista partio, en Dunapentele gigantan ferfandejo-kombinaton konstrui kun setligo de laboristoj el la provinco. Sekve de la personalkulto de Stalin, devis surpreni tiu unua socialista urbo la nomon de la ĉefdiktatoro, kiel en aliaj komunistaj landoj. La ĉefarkitekto de la konstruoj estis Tibor Weiner. Ekde tiam la urbo nomiĝis Sztálinváros (esperante "Stalinurbo"). Dum la hungara revolucio en 1956 Dunapentele reuziĝis, sed poste ricevis la pli novan loknomon Dunaújváros.

La urbo iĝis simbolo de socialismo. Post ties fino la ferindustrio sukcesis gardi la poziciojn, la urbo ankaŭ nun prosperas. Ĝi ricevis ponton tra Danubo kaj ne tro for konstruiĝas aŭtoŝoseo. La urbo havas elitan sportan vivon, precipe gravas la futbalo kaj la handbalo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eduko[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas delegito de UEA tie.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Listo de urboj de Hungario