Eŭropa Movado Internacia
Eŭropa Movado Internacia | ||
---|---|---|
Nova simbolo de la Eŭropa Movado ekde 2012 | ||
interesogrupo | ||
Komenco | 25-a de oktobro 1948 | |
Sidejo | Bruselo, Belgio | |
Fondinto(j) | Duncan Sandys vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Sjouke Jonker • Diogo Pinto • Józef Retinger • Petros Fassoulas vd | |
Ĉefestro(j) | Jo Leinen • Duncan Sandys • Paul-Henri Spaak • Robert Schuman • Maurice Faure • Walter Hallstein • Jean Rey • Georges Berthoin • Giuseppe Petrilli • Enrique Barón Crespo • Valéry Giscard d’Estaing • Mário Soares • José María Gil-Robles • Pat Cox • Eva Maydell vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eŭropa Movado Internacia (angle European Movement International) estas superpartia asocio por apogo de la Eŭropa ideo.
La Eŭropa Movado estis fondita en 1948 fare de la Eŭropa Kongreso de la Unio de Eŭropaj Federalistoj (UEF) en Den Haag de Winston Churchill kaj Duncan Sandys. Krom partio, membras en ĝi ankaŭ la poreŭropaj organizaĵoj kaj asocioj.
La internacia organizaĵo estas malfermita por ĉiu politika, ekonomia, sociala kaj kultura movadoj de la civila socio. Celo estas unuiĝanta, federacia Eŭropo kun respekto pri la homaj rajtoj, paco kaj demokratiaj principoj de libereco, solidareco kaj civitana partopreno.
La Eŭropa Movado fondis la Eŭropan Kolegion en Bruĝo kaj la Eŭropan Centron de Kulturo en Ĝenevo.
Nuntempe, en la Eŭropa Movado membras 41 naciaj kunvenoj kaj 21 internaciaj organizaĵoj kiel asociitaj membroj (profesiaj asocioj, institutoj, fondaĵoj kaj partioj). La prezidanto estas Guy Verhofstadt (2024)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Renew Europe (Renovigi Eŭropon)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|