Esperanta Civito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanta Civito (latine Civitas esperantica) estas neteritoria grupo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo[1], kiu aspiras esti subjekto de internacia juro[2], havante siajn Konstitucian Ĉarton kaj plurajn leĝojn por plenumi suverenajn funkciojn[3], proklamita en La Chaux-de-Fonds, Svislando, la 10-an de aŭgusto 1998. Ĝi ne estas asocio sed komunumo de konantoj de Esperanto. Ĝi konsistas el dudekkelko da establoj kiuj subskribis "pakton" por la Esperanta Civito. La Civito posedas la revuojn Heroldo de Esperanto kaj LIteratura Foiro kaj havas sian informilon HeKo[4].

La Esperanta Civito celas formi la kernon de novtipa Esperanto-organizaĵo kun "transnacia kulturo" kies precipa celo estas reprezenti la esperantistojn kiuj sentas ke ili apartenas al senŝtata diaspora lingva grupo. En 2019, ĝi havis 459 membrojn.[5] Kerna decido por aliĝi al la Esperanta Civito estas 'percepti sin kiel membron de la diaspora lingva minoritato pro memelekto'[6]. Esperanto estas konsiderata kiel identigilo kaj kultura perilo.

La Civito publikigas la revuon "Literatura Foiro", okazigas kursojn en Kultura Centro Esperantista (KCE), okazigas Afrikajn Esperantologiajn Semajnojn, lingvotestadon ktp. Ĝi disponas ankaŭ pri domoj (i.a. naturamika domo en Malago) kiuj utilas al ĝiaj aktivecoj.

La organiza modelo de la tradicia Esperanto-movado (UEA) originas en Kolonjo (1933) kaj elektas siajn gvidajn organojn laŭ individuaj kandidatoj sen komuna programo. Diference de tiu tradicia organiza modelo staras tiu de la Esperanta Civito kies gvidajn organojn elektas la popolo laŭ konkurencaj kandidatlistoj kuplitaj al ĝeneralaj programoj el kio rezultu kohera agadlinio por ĝia estraro.

Historio

La Pakto por la Esperanta Civito estis lanĉita en Ĉaŭdefono (Svislando) en 1998, fare de la establoj partoprenintaj en la unua Forumo por la Esperanta Civito. Post dujara diskuto, la Konstitucio estas promulgita en Sabioneto (Italio) fare de la tria Forumo, kiu samtempe fariĝas unu el la du branĉoj de la Civita Parlamento. Unuaj elektoj de la Senato (15-a de decembro, 2001). Konkuras du listoj, la Blanka, kun ĉefkandidatoj Vinko Oŝlak kaj Nelly Holevitch, kaj la Verda, kun ĉefkandidatoj Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La simbolo de la Blanka Listo estas fiŝo, la slogano "Por Civito inspirita de kristanaj valoroj".

La simbolo de la Verda Listo estas arbo kun radikoj, la slogano "De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito".

Institucioj kaj simboloj de la Civito

La Civito enhavas multajn karakterizaĵojn kaj instituciojn, simile al tiuj, kiuj kutime apartenas al ŝtato, krom lando kaj armeo. Kvankam realaĵoj kiel ekzemple la Sankta Seĝo, la Suverena Ordeno de la Maltaj Kavaliroj, Ciganio (Internacia Romaa Unio), la ekzilita tibeta registaro, neniu el tiuj realaĵoj koincidas kun la Esperanta Civito, sed startante de komparo kun tiuj eblas pli bone kompreni pri kio temas kaj kion ĝi celas esti[1].

  • Flago kaj himno (la tradiciaj esperantaj)
  • Parlamento[7] (komparebla al la 'Komitato ĉe UEA[4])
  • Konstitucio[8]
  • Juĝejo[9]
  • Banko[10]
  • Lingva komitato[11]
  • Censado
  • Valuto[12]
  • Moto: E pluribus ultra
  • Oficialaj festotagoj:
    • la 14-a de aprilo, Memortago de ĉiuj Pioniroj
    • la 2-a de junio, Tago de la Esperanta Lingvo
    • la 10-a de aŭgusto, Tago de la Esperanta Civito;
    • la 15-a de decembro, Tago de la Esperanta Kulturo.

La Civito publikigas la revuon Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto. La reta organo de la Esperanta Civito estas Heroldo komunikas (HeKo).

Censado

La membreco en la Civito, kiun ĝi nomas civitaneco, estas senpaga kaj dumviva, krom se alie decidas la juĝejo. Ĉiun kvinan jaron, la Civito faras censadon por eltrovi, kiom da membroj/civitanoj estas. La unua oficiala censado okazis en 2006 kaj trovis, ke 30% de la membroj estis virinoj kaj 70% loĝis en Eŭropo.[13] En 2010, ĝi deklaris ke, se la ĝistiama kresko daŭrus, "la Esperanta Civito preterpasos Universalan Esperanto-Asocion laŭ nombro de individuoj."[14] La censado en 2019 eltrovis ke 29.56% estis virinoj, 41 (8.9%) estis sub la aĝo de 35 kaj 8.54% ricevis la civitanecon pro familiano.[15] 53% loĝas en Eŭropo, 34% loĝas en Afriko kaj nur 8% loĝas en aliaj kontinentoj, kiel Azio kaj Ameriko.[5]

Civitanaro
Jaro 2006[13] 2011[16] 2016[17] 2019[5]
Civitanoj 275 401 433 459

Rezultoj por la Senato

Rezultoj por la Senato laŭ voĉdonoj
Listoj 2001[18] 2006[19] 2011[20] 2016[21] 2019[22]
Verda (70%) 108 (66.25%) 130 (73.44%) 103 (72.54%) 114 (70.80%)
Blanka (30%) 30 (18.40%) 24 (13.55%) 39 (27.46%) 47 (29.20%)
Ruĝa - 15 (9.20%) 23 (12.99%) - -
Entute ? 159 177 142 161

Ĉiujn kvin jarojn, okazas voĉdonado por la Senato de la Civito. Laŭ la konstitucio de la Civito, la plej granda listo gajnas pliajn seĝojn. En 2006, 2011 kaj 2016 la premio estis 6 pliaj seĝoj, sed en 2019 ĝi estis 2 pliaj seĝoj.[23] Ekzemple, en 2016, la Verda Listo gajnis 9 seĝojn pro la voĉdonoj kaj 6 seĝoj ĉar ĝi estis la plej granda listo.

Rezultoj por la Senato laŭ seĝoj
Listoj 2001[18] 2006[19] 2011[20] 2016[21] 2019[22]
Verda 15 16 15 15 14
Blanka 4 2 2 4 5
Ruĝa - 1 2 - -
Entute 19 19 19 19 19

Aliĝo kaj malaliĝo de la Civito

Pago por eliri

Aliĝo al la Civito estas senpaga, sed ĝi ne akceptas ĉiujn kandidatojn. Laŭ sia retejo, ĝi celas altan kvaliton da membroj anstataŭ alta kvanto kaj nomas la civitanecon kiel "kvazaŭ privilegio".[24] Kvankam ĝi ne anoncis kiel ĝi juĝas la kvaliton de la kandidatoj, ĝi deklaris ke "Al la selektado kontribuas la konstanta monitorado pri la opinioj esprimataj prese aŭ rete."[24]

Laŭ siaj reguloj, eliro de la Civito "eblas nur post verdikto de la Kortumo."[25] Por eliri, oni devas pagi administratajn kostojn; la kostoj estas dividitaj en kvar kategorioj depende de la loĝlando. La kosto estu pagata per la Civita valuto, la speso, kies valoro estis altigita en 2012 de 80 al 90 svisaj frankoj (ĉirkaŭ 85 €).[26] La kosto de eliro por individuoj estas inter 0.125 kaj 1 speso (11.25 kaj 90 svisaj frankoj), kaj por asocioj, la kosto estas inter 1 kaj 8 spesoj (90 kaj 720 svisaj frankoj).[27]

Asocioj aliĝis kaj malaliĝis

En 2006, la Civito anoncis[28] la aliĝon de la Meksika Esperanto-Federacio. Tio estis surprizo por meksikaj esperantistoj[29] kaj dum la Meksika Esperanto-Kongreso en 2008, la asocio anoncis: "Konstatinte ke ne ekzistas pruvoj pri la supozata aliĝo de MEF al la Pakto de la Esperanta Civito la asembleo voĉdonis kaj decidis distanciĝi el tiu organizo kaj konsideri sin neniam aliĝinta."[30] La Civito malagnoskis la kongreson kaj deklaris ke "antiraŭmistoj plurfoje ĉikanis MEFon . . . kvazaŭ CIA en la Ĉilio de Allende."[31]

En 2009, la landa asocio de UEA en Kameruno, Association Espérantiste Camerounaise, aliĝis al la Civito, sed rapide malaliĝis.[32] En 2002, la Andaluzia Esperanto-Unuiĝo aliĝis al la Civito, sed en 2010, decidis eliri ĝin. La Kortumo informis la asocion ke ĝi devas pagi 640 svisajn frankojn aŭ 512 eŭrojn por eliri.[33]

Eksteraj rilatoj

La Civito nete distingas inter homoj laŭ tiuj por internaj taskoj kaj tiuj por publikaj rilatoj, kiuj bezonas scipovi diplomatian lingvon pli ol Esperanto mem. Kerna rimedo por la prizorgo de la eksteraj rilatoj kun la subjektoj de internacia juro kaj gravaj internaciaj organizoj estas la tiel nomataj de la Civito "legacioj" (en Bruselo kaj Budapeŝto)[34].

En ĝiaj eksteraj rilatoj La Civito celas prestiĝon ĉe eksteraj institucioj: PEN-klubo Internacia,naturamikoj (NFI), Asocio de Lingvaj testistoj en Eŭropo (ALTE), Internacia Konsilio de Virinoj, pacistoj (Internacia Civila Servo - SCI)[35], indiĝenoj (Dialogo, Meksiko), Slava Unio, INALI, Nacioj kaj Popoloj Sen Ŝtatoj (UNPO), ERA. kaj aliaj entoj[36].

Rilatoj kun UEA

Komplete mankas rilatoj inter UEA kaj la Esperanta Civito, kiu tamen havas sporadajn rilatojn kun ties junulara sekcio (TEJO). Ĝi nomis Universalan Esperanto-Asocion "la ŝajne bankrotonta Asocio" kaj komparas ĝin al la fifama ŝipo Titanic[37]. Ĝi diris ke "Katastrofa bankroto ŝajnas evitebla nur per la malfondo de UEA mem"[38] kaj ke "Strategie, ĝi jam bankrotis"[39]. Laŭ Silfer: "UEA ŝajnas kronika malsanulo pretervivebla (ĉu pretervivinda?) kiel maljunulo en sanatorio, dum la Esperanta Civito aspektas kiel gracila adoleskanto kiu povus fariĝi fortika plenkreskulo"[40].

Rilatoj kun TEJO

En 2019, la Civito diskutis kun la estraro de TEJO pri la eblo, ke ĉiuj membroj de la Civito malpli ol 35 jarojn aĝaj iĝu aŭtomate membroj de TEJO.[41] Tio estigis diskuton en la komitato de TEJO kaj iuj komitatanoj parolis kontraŭ la propono. Unu komitatano nomis la Civiton "tute stranga kaj ridinda . . . imaga ŝtato".[42] Dum la komitata kunsido, la komitato voĉdonis por ke la estraro informu antaŭ ol kunlabori kun la Civito.[43] La Civito raportis tion kiel "TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito",[44] kiun la blogo Teo kaj Libroj nomis "pli-malpli mensogo."[45] La membroj de la Civito voĉdonis per granda plimulto kontraŭ la propono, sed la Civito anoncis ke tiu estis "nur enketaj, tio estas sen devontigo por la leĝodona kaj ekzekutiva povoj".[46]

En Februaro 2020, la Civito kandidatiĝis por gasti la Internacian Junularan Kongreson de 2021 en Ĉaŭdefono, Svislando.[47] La propono enhavas fortan kritikon kaj mokadon kontraŭ alia teamo kiu retiris sian kandidatiĝon por IJK.[48] La propono estis polemika kaj iuj komitatanoj de TEJO esprimis dubon kaj malkonsenton pri la propono.[49] La Civito respondis al tio per: "Du TEJO-komitatanoj insulte deliris kontraŭ IJK en Svislando."[50] La propono rimarkis, ke la aliaj kandidataj landoj suferis pro la kronviruso[51] sed silentis kiam la malsano atingis Svislandon. Ĝi fanfaronis ke la leĝoj en Svislando por protekti samseksemulojn estas pli bonaj ol tiuj en la landoj de la aliaj kandidatoj.[52] Sed la propono malsukcesis kaj la estraro de TEJO elektis Sud-Koreion.[53]

Rilatoj kun Libera Folio

La Civito havas tiom malaltan opinion de Libera Folio ke ĝi eĉ rifuzas uzi ties nomon, anstataŭe ĝi nomas ĝin "skandalisma retgazeto" aŭ "nordeŭropa skandalgazeto" kaj la redaktoro Kalle Kniivilä "eksa spiono".[54] Libera Folio raportis en 2005 pri la fondo kaj de Feminisma Esperanto-Movado kaj ke iuj membroj malkonsentis pri la decido aliĝi al la Civito.[55] Pro tio, la Civito deklaris ke Kalle Kniivilä estas "persona non grata".[56][57]

Kritikoj

Ne ĉiuj esperantistoj konsentas kun la kreo kaj celoj de la Civito. Multaj kritikis ĝiajn fondajn ideologiojn. Robert Nielsen forte kritikis ĝin en sia blogo Teo kaj Libroj, kaj nomis ĝin "sensencaĵo". Li kritikis la influon de Giorgio Silfer, eraroj en la raportado de HeKo, la devon pagi por eliri, la sinteno kontraŭ UEA kaj Libera Folio kaj nomis la Civiton "ŝajn-ŝtato".[45]

En la du jaroj antaŭ la Projekto de Konstitucia Ĉarto kaj fondo de la Civito, la verkisto Jorge Camacho kolektis diversajn kritikojn pri la Civito en sia verko La liturgio de l' foiro. Jouko Lindstedt tiam skribis, ke La Civito estas provo de la raŭmistoj uzurpi la koncepton "Esperantujo". Diversaj esprimoj estas uzataj por priskribi la Esperantan Civiton: "la rondeto de Giorgio Silfer", "la Polpo" kaj "la Vespejo".

La demisio de konsulino

En decembro 2016, Chamberline Nguefack estis elektita kiel konsulo (prezidanto) de la Civito[58]. Sed la 3-an de aŭgusto 2017, ŝi demisiis ĉar "kun hororo" ŝi malkovris ke "mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito."[59] En artikolo por La Ondo de Esperanto, ŝi klarigis ke ŝi maltrankviliĝis kiam ŝi aŭdis Giorgio Silfer kaj Marie Conde Rey paroli pri la morto de UEA kvazaŭ ĝi estis ilia celo. "Mi ektimis pri la laboroj de tiu grupo: ĉu oni uzas min por celoj kaŝitaj de mi?" Ŝi daŭrigis: "verŝajne, Silfer revas regi la mondon esperantistan"[59]

Laŭ ŝi, ŝi provis labori kontraŭ tiu sinteno kaj por pli bonaj rilatoj kun UEA kaj aliaj esperantaj organizaĵoj. Sed ŝi diris ke ŝi malsukcesis. "Kiom naiva mi estis! Pensi, ke la regema Silfer, kiu ĉiam ĉion kontrolas en la Civito – verkas mem la revuon, la amendoproponojn, la rezoluciojn – lasus sian aferon en la manojn de iu alia?"[59]

Ŝia demisio ne estis akceptita kaj la Civito eĉ ne raportis pri ĝi. Nur aperis mallonga anonco pri iu “foresto” sen iu informo.[60] Responde al tiu, Nguefack diris: "Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton"[61]

HeKo neniam raportis pri ŝia demisio aŭ publikigis ŝian demisian leteron, kaj post la demisio aperis kelkaj artikoloj, kiuj kritikis ŝin.[62][63] [64] En novembro, HeKo raportis ke ŝi estis survoje al eksigo pro "misuzo de povoj kaj eventuale privata intereso en oficaj agoj".[65][66] Je la 27-a de decembro 2017, la Senato de la Civito, debatis kaj denuncis Nguefack, kaj voĉdonis por imputi ŝin[67]. Silfer diris ke ŝia agado "malfortigas la konfidon al afrikanoj kaj virinoj".[67] La raporto de HeKo substrekis ke iuj afrikanoj kaj virinoj voĉdonis kontraŭ Nguefack[67], malgraŭ ke la plimulto de la senatanoj kontraŭ ŝi estis nek virinoj nek afrikanoj. Nur tiam, la demisio estis akceptita.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 (eo, it) Alessio Giordano, Pri la esperanta popolo, Treccani, la 31-an de oktobro 2020.
  2. Rimarko : La leĝa termino 'persono' ne estas sinonimo por homa estaĵo, sed anstataŭe referas al ento kun kapableco posedi leĝajn rajtojn. Iuj spertuloj en internacia juro ne ekskludas ke eblus iam doni juran personecon al la naturo, al ekzemple malnova kvincentjaraĝa arbo aŭ al iuj bestoj (-> (angla) vikipedia artikolo 'non human rights project').
  3. https://www.esperantio.net/index.php?id=15
  4. 4,0 4,1 (eo) Carlo Minnaja, Ranoj, civitanoj kaj samideanoj, Academia.edu,
  5. 5,0 5,1 5,2 Kontentiga kresko de la Civitanaro dum tri jaroj - [HeKo 722 5-C, 30 nov 19]
  6. Pri ne rimarkita TEJO-rezolucio, HeKo 466 9-A, la 8-an de januaro 2011.
  7. Parlamento: Senato kaj Forumo
  8. Konstitucio
  9. Kortumo de la Esperanta Civito
  10. Civita Banko
  11. Lingva Komitato
  12. La speso estos oficiala referenco - [HeKo 459 9-C, 9 nov 10]
  13. 13,0 13,1 Civita censotago 2006 - [HeKo 316 8-C, 30 nov 06]
  14. Statistika evoluo premias la Civiton - [HeKo 454 4-A, 14 sep 10]
  15. Statistika spikumo pri la Civitanaro 2019 - [HeKo 722 9-C, 4 dec 19]
  16. La Civitanaro kreskis je 46% - [HeKo 495 4-C, 1 dec 11]
  17. La Civitanaro kreskis je preskaŭ dek procentoj - [HeKo 625 1-C, 1 dec 16]
  18. 18,0 18,1 Kroniko de la fenomeno - esperantio.net
  19. 19,0 19,1 Elektita la nova Senato - [HeKo 318 6-C: 19 dec 06]
  20. 20,0 20,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato - [HeKo 497 1-C, 17 dec 11]
  21. 21,0 21,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21 - [HeKo 627 5-C, 19 dec 16]
  22. 22,0 22,1 Rezulto de la skrutinio por la Senato 2020-24 - [HeKo 724 3-C, 19 dec 19]
  23. https://www.esperantio.net/index.php?id=15#chIIIart17
  24. 24,0 24,1 La civitaneco estus kvazaŭ privilegio
  25. Kortumo de la Esperanta Civito
  26. Nova valoro de la speso - [HeKo 478 6-C, 22 apr 11]
  27. Administraj kostoj de la Kortumo - [HeKo 471 5-C, 24 feb 11]
  28. La Forumo konstatas la kreskon de la Civito - [HeKo 307 2-C, 22 jul 06]
  29. Aligo al la Civito surprizis meksikanojn - Libera Folio 5a de aŭgusto 2006
  30. La Civito perdis Meksikon - Libera Folio 07a de majo 2008
  31. Kongreso malagnoskita en Meksiko - [HeKo 348 8-B, 27 mar 08]
  32. La Civito gajnis kaj perdis Kamerunon - Libera Folio 11a de aŭgusto 2009
  33. Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj - Libera Folio 28a de februaro 2011
  34. Propono de direktivo pri eksteraj rilatoj, HeKo 85 3-C, la 22-an de marto 2009
  35. Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo, HeKo 678 3-C, la 27-an de aprilo 2018
  36. Por kompreni la evoluon de Esperanto en la dua jarcento - el "Espeanto 125", p. 3, Heroldo de Esperanto, nro 7 (2286), julio 2018.
  37. Flose, drive, sinke... sur la verda maro [HeKo 716 2-A, 11 aŭg 19]
  38. UEA perdis 400.000 eŭrojn dum tri lastaj jaroj (HeKo 713 4-A, 9 jul 19)
  39. UEA malkreskas, la Civito kreskas: du fenomenoj en rilato? [HeKo 688 1-A, 13 aŭg 18]
  40. UEA akumulas deficitojn; ĉu la Civito profitojn? - [HeKo 711 9-A, 14 jun 19]
  41. La Kapitulo renkontis la Estraron de TEJO [HeKo 715 3-C, 31 jul 19]
  42. Ĉu TEJO laboros kun la Esperanta Civito? TEJO-komitato retlisto
  43. TEJO decidis ne publikigi la membronombron Libera Folio 3a januaro 2020
  44. TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito [HeKo 725 5-C, 1 jan 20]
  45. 45,0 45,1 La Esperanta Civito estas sensencaĵo - Teo kaj Libroj 27a de januaro 2020
  46. La rekta demokratio donas surprizan rezulton [HeKo 718 8-B, 28 sep 19]
  47. La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si - Libera Folio 2a de februaro 2020
  48. Britio ne gastigos IJKon 2021, Svislando pretas - [HeKo 726 7-B, 1 feb 20]
  49. Kandidatoj de IJK 2021 - TEJO-Komitato retlisto
  50. Svislando pretas por gastigi TEJO-kongreson - [HeKo 727 8-B, 19 feb 20]
  51. Virusproblemoj en kandidataj IJK-landoj - [HeKo 728 1-A, 22 feb 20]
  52. Svislando aligas homofobion al rasismaj deliktoj - [HeKo 728 2-E, 23 feb 20]
  53. Rezulto de la alvoko Kandidatiĝu por IJK 2021 - TEJO-komitato retlisto 8a marto 2020
  54. Eksa spiono ĉefredaktos nordan retgazeton [HeKo 724 8-A, 25 dec 19]
  55. Feminisma iniciato kaperita de la Civito Libera Folio 3a oktobro 2005
  56. La Civito ekskomunikas "terorisman" Liberan Folion - Libera Folio 24a novembro 2005
  57. Merdo anstataŭ kugloj - Libera Folio 12a oktobro 2005
  58. Rezulto de la skrutinio por la Senato 2017-21
  59. 59,0 59,1 59,2 Demisiis la konsulino de la Esperanta Civito
  60. La Konsulo en foresto ekde morgaŭ
  61. Chamberline Nguefack demisiis, sed HeKo silentas
  62. La blanka opozicio plendas pri la Konsulino
  63. La Konsulino kolizias kun la opozicio
  64. Forumanoj interpelacias la Konsulinon
  65. Chamberline Nguefack survoje al "impeachment"
  66. Mallaŭda mocio kontraŭ la Konsulino
  67. 67,0 67,1 67,2 Afrikanoj kaj virinoj imputas la afrikan Konsulinon