Gare Montparnasse
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Montparnasse, Turo Montparnasse kaj Montparnasse - Bienvenüe (pariza metrostacio). |
Gare Montparnasse | |||
---|---|---|---|
Gare Montparnasse
| |||
kapostacio • stacio sur tera surfaco • fervoja stacidomo | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Urbo | Parizo | ||
Arondismento | 14-a / 15-a | ||
Geografia situo | 48° 50′ 28″ N, 2° 19′ 14″ O (mapo)48.8411572.320474Koordinatoj: 48° 50′ 28″ N, 2° 19′ 14″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Trakoj | 28 | ||
Kajoj | 15 | ||
Tarifa zono | IDF/1 | ||
Jara trafiko | 56 862 435 vojaĝantoj (2022) | ||
Historio | |||
Malfermo | 10-a de septembro 1840 | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | SNCF | ||
Trafikanto | SNCF | ||
Kodo UIC | 87391003 87391102 (Vaugirard) | ||
Trajno-linioj | · · Intercités · Fret SNCF | ||
Pliaj informoj | |||
En TTT | Gare Montparnasse ĉe "SNCF" | ||
Gare Montparnasse [ɡaʁ mɔ̃paʁnas], oficiale Paris-Montparnasse (france gare de Paris-Montparnasse [ɡaʁ də paʁi mɔ̃paʁnas]) estas unu el la sep grandaj stacidomoj de Parizo de SNCF, situanta inter la 14-a kaj 15-a arondismentoj, en la suda parto de Parizo. Ĝi estas la kvara stacidomo de Parizo laŭ la trafiko: proksimume 50 milionoj da vojaĝantoj ĉiujare.
Ĝi situas ĉe kilometra punkto (PK) 000,400 de la linio Paris-Montparnasse - Brest (420000).
La stacidomo, kiu enhavas 28 fintrakajn vojojn, estas la kapostacio de longdistancaj trajnoj (interalie TGV), kiuj aliras la okcidentajn regionojn ĉe la Atlantika Oceano kaj la Manika Markolo, kaj ankaŭ de antaŭurbaj trajnoj irantaj al Versailles, Dreux, Rambouillet kaj Mantes-la-Jolie tra Meudon.
La stacidomo Montparnasse estas la sola granda pariza stacidomo, kiu estis rekonstruita dum la 20-a jarcento. La nova stacio estis konstruita kadre de grandaj laborkonstruoj, kiuj inkluzivis la turon Montparnasse.
Trajnaj linioj
[redakti | redakti fonton]La rapidaj trajnoj forirantaj de Paris-Montparnasse iras al:
- Normandio (Granville)
- Bretonio (Rennes, Saint-Malo, Brest, Lorient, Quimper)
- Luarlandoj (Le Mans, Laval, Nantes, Angers, La Roche-sur-Yon, Les Sables-d'Olonne, Saint-Nazaire, Le Croisic)
- Centro-Valo de Luaro (Tours)
- Puatuo-Ĉarentoj (Poitiers, Futuroscope, Châtellerault, Surgères, Niort, La Rochelle, Angoulême)
- Akvitanio (Bordeaux-Saint-Jean, Arcachon, Libourne, Agen, Dax, Bayonne, Biarritz, Saint-Jean-de-Luz - Ciboure, Hendaye, Orthez kaj Pau)
- Sudo-Pireneoj (Toulouse, Montauban, Lourdes, Tarbes)
- Hispanio (Irún)
Ankaŭ regionaj trajnoj (TER) iras de tiu stacidomo al la regiono Centro-Valo de Luaro (reto TER Centro-Valo de Luaro).
Paris-Montparnasse estas ankaŭ la deirpunkto de okcident-francilia parto de la reto Transilien: Transilien N.
Interkonektoj
[redakti | redakti fonton]- Montparnasse - Bienvenüe (proksime) / (fore)
- RATP 28 39 58 91 92 94 95 96
- Le Bus Direct 1 4
- N01 N02 N12 N13 N61 N62 N63 N66 N145
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Paris-Vaugirard (stacidomo)
- Linio Paris-Montparnasse - Brest
- Transilien
- Transilien N
- Stacidomoj de Transilien
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Gare Montparnasse ĉe "SNCF"
- Gare Montparnasse en la oficiala retejo Transilien de SNCF (france)
- Gare Montparnasse en la oficiala retejo TER de SNCF (france)
- Gare Paris Montparnasse | Igares.com
|
Stacidomoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|