Kecskemét

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kecskemét (keĉkemEt) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, kies departementejo estas kun departementrajto, en subregiono Kecskemét, kies centro estas. Kecske signifas kapro, sed la kialo estas duba, krome la finaĵo "mét" estas nesolvebla.

Blazono de Kecskemét, centre estas kapro
Kecskemét en la departemento kaj en Hungario

Bazaj informoj

Situo

Urbocentro de Kecskemét

Kecskemét situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome tie kruciĝas ĉefvojoj Cegléd-Baja kaj Kunszentmárton-Dunaföldvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Urboj Nagykőrös kaj Lajosmizse estas proksime. Dum la historio la urbo estis ĉiam grava vojkruciĝo, renkontejo de komercistoj.

Historio

La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1911 tertremo okazis.

La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.

Vidindaĵoj

Parto el Urbodomo de Kecskemét

Eduko

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Kecskemét.

Famaj nomportantoj

Ĝemelurboj

Esperanto

Estas delegito de UEA tie.