Kokosa Insulo
Tiu ĉi artikolo pritraktas la insulon de Kostariko en la Pacifika Oceano. Tamen en la mondo ankoraŭ ekzistas pliaj, pli etaj, samnomaj insuloj. Vidu artikolon Kokosinsuloj (apartigilo) |
Kokosa insulo | ||
---|---|---|
La Kokosa insulo | ||
insulo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • distrikto de Kostrariko | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo)5.5291666666667-87.06634Koordinatoj: 5° 31′ 45″ N, 87° 3′ 36″ U (mapo) | |
Longo | 7,49 km | |
Larĝo | 4,61 km | |
Areo | 23,85 km² | |
Plej alta loko | Cerro Iglesias 634 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Historia mapo de la Kokosa insulo | ||
La Kokosa insulo (hispane Isla del Coco, angle Cocos Island) estas neloĝata insulo de 24 km² en la Pacifika Oceano 500 km okcidente de la okcidenta marbordo de la ŝtato Kostariko, al kies teritorio ĝi apartenas.
La insulo aparte konatas pro la trezoroj, kiujn laŭdire fifamaj piratoj tie kaŝis. Ekzistis multnombraj ekspedicioj de aventuremuloj, kiuj provis trovi iujn el ili, sed ĝis nun la sola trovita trezoro de la insulo estas ĝia netuŝita naturo.
La insulo geologie apartenas al la kokosa tektona plato, kiu estas nomata laŭ la insulo.
Protekto de la insula naturo
La kokosa insulo oficiale ekde la jaro 1869 apartenas al la ŝtato Kostariko. Post pluraj vanaj provoj loĝigi ĝin, la ŝtata registaro dum la jaro 1898 sendis ekspedicion kiu taksu, ĉu sur la insulo daŭre instaliĝu malliberejo. La ekspediciaj gvidantoj tamen rekomendis la malon: la instalon de naturprotekta zono. Tamen nur okdek jarojn pli poste, dum 1978, fakte instaliĝis nacia parko kaj la ŝtato ekorganizis la gardon de la insulo por eviti pliajn naturajn damaĝojn fare de trezoroserĉistoj kaj sportaj plonĝistoj.
Dum la jaro 1997 la insulo kaj la ĉirkaŭa maro iĝis Monda Naturheredaĵo de Unesko. Ekde la jaro 2001 la naturprotekta zono ampleksas 22 kilometrojn ĉirkaŭ la insulo.
La insulo konstituas tersupraĵan ekoregionon el la Centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La ekoregiono nomiĝas "Kokos-insulaj humidaj arbaroj".
Martelŝarkoj estas grupo de ŝarkoj de la familio Sfirnedoj, nomitaj tiele pro sia malkutima, rara kaj distinga strukturo de ties kapoj, kiuj estas ebenaj kaj flanke etendita al specifa "martel"-formo. Kelkaj el tiuj ŝarkaroj povas troviĝi ĉe Insulo Malpelo en Kolombio, Kokosa insulo ĉe Kostariko, kaj ĉe Molokajo en Havajo. Grandaj martelŝarkaroj estas vidataj ankaŭ en suda kaj orienta Afriko.
Trezorserĉado
Ĉiun grupon de trezorserĉantoj akompanas sur la insulo kostarikaj soldatoj. La trezorserĉantoj devas pripagi restadkostojn de la soldatoj el propra poŝo. Krome, laŭ la kostarika leĝo, duono de la trovotaj trezoroj apartenas al la ŝtato[1].
Subakva sporto
Ĉiujare pli ol mil personoj venas por esplori buntecon de la subakva mondo ĉirkaŭ la insulo, ĉefe de marto ĝis majo. Klimato favoras la sporton (la insulo estas supre de la zono de uraganoj), sed en la akvo estas kurentoj, pro kiuj nur spertaj akvalangistoj povas subakviĝi ĉi tie. Por oportuneco de la subakviĝantoj ekzistas konstruaĵoj en ambaŭ havenetoj de la insulo.