Konferenco de Dumbarton Oaks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bieno Dumbarton Oaks en Vaŝingtono estis la loko de la konferenco.

La Konferenco de Dumbarton Oaks aŭ, pli formale, la Negocado pri Internacia Paco kaj Sekurecorganizado de Vaŝingtono estis internacia konferenco en kiu Unuiĝintaj Nacioj estis formulitaj kaj negocitaj inter internaciaj estroj. La konferenco okazis en Dumbarton Oaks, Vaŝingtono, Usono, el 21a de aŭgusto al 7a de oktobro 1944.

Celoj kaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

La asertitaj celoj de la proponita internacia organizado estis la jenaj:

  1. Pluteni internaciajn pacon kaj sekurecon; kaj por tio entrepreni efektivajn kolektivajn decidojn por evitado kaj forigo de minacoj kontraŭ paco kaj la eliminon de faroj de agreso aŭ de aliaj rompoj de paco, kaj realigi pacan rimedojn por negocadi internaciajn disputojn kiuj povus konduki al rompo de paco;
  2. Disvolvigi amikecajn rilatojn inter nacioj kaj entrepreni aliajn taŭgajn politikojn por plifortigi universalan pacon;
  3. Plibonigi internacian kunlaboradon en la solvo de internaciaj ekonomiaj, sociaj kaj aliaj humanitaraj problemoj; kaj
  4. Havigi centron por harmoniigi la agadojn de la landoj en la plibonigo de tiuj komunaj celoj.

La diskutoj en la konferenco pri la kreo de Unuiĝintaj Nacioj inkludis la debatojn pri kiuj ŝtatoj estos invititaj por iĝi membroj, pri la formado de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kaj pri la rajto al vetoo kiun havos la permanentaj membroj de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Tamen diversaj nuancaj interkonsentoj restos kaj dum la Jalta konferenco oni reformulos ilin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hilderbrand, Robert C. (1990). Dumbarton Oaks: The Origins of the United Nations and the Search for Postwar Security. Chapel Hill: University of North Carolina Press. ISBN 0-8078-1894-1.