Kontraŭkoncipilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kontraŭkoncipiloj)
monata provizo de kontraŭkoncipaj piloloj

Kontraŭkoncipilo estas kontraŭkoncipa metodoilo, kiu ebligas seksan rilaton sen danĝero de gravediĝo aŭ almenaŭ malpligrandigas tian riskon.

Por diskuto de la filozofio kaj politiko de kontraŭkoncipo, legu la apartan artikolon pri Kontraŭkoncipo.

Bazoj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭkoncipiloj inkluzivas barilajn metodojn, hormonan kontraŭkoncipon, enuterilojn, steriligon, kaj kondutajn metodojn. Hormonoj povas esti injekeblaj, gluteblaj, metebla en la vaginon, aŭ metebla sub la haŭto. La plej oftaj tipoj de perbuŝa kontraŭkoncipilo inkluzivas kombinitan perbuŝan kontraŭkoncipan pilolon kaj la nurprogestogenan pilolon.[1] Tipe oni uzas tiajn metodojn antaŭ koitado, sed specifaj formoj efikas en la unuaj tagoj post koitado.

Determini ĉu virino kun unu aŭ pliaj malsanoj, riskfaktoroj aŭ nenormalaĵoj, povas uzi specifan metodon, estas kompleksa demando, kiu foje postulas ekzamenon de la pelvo aŭ santestojn. La Monda Organizo pri Sano publikigas detalan liston de kriterioj por ĉiu tipo de kontraŭkoncipo.[2]

Kontraŭkoncipiloj estas divideblaj en du kategorioj laŭ funkcio:

  • tiuj, kiuj malhelpas estiĝon de embrio,
  • tiuj, kiuj malhelpas ennestiĝon de la embrio en la uteron.

Diversaj metodoj kaj iloj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭkoncipiloj estas taksitaj pri sekuro laŭ la Pearl-indico. Tiu indikas, kia procento da virinoj gravediĝis, kiam ili uzis dum tuta jaro la indikitan metodon. Sen ia kontraŭkoncipilo la valoro de la Pearl-indico estas ĉirkaŭ 80 ĝis 85.

Naturaj metodoj[redakti | redakti fonton]

La naturaj metodoj kalkulas fekundajn kaj nefekundajn tagojn de virinoj por uzi tiujn lastajn por sendanĝera amoro.

Tiajn metodojn devas uzi la virino, ĉar juna viro ĉiam fekundas. La nura natura metodo uzebla al viro estas interrompita koito, kiu tute ne estas fidinda metodo.

Metodo Priskribo Pearl-indico
nenia kontraŭkoncipilo ... 80 ĝis 85
temperaturmetodo ankaŭ komputile 0,8 ĝis 3 [3]
Billings-metodo analizo de uterkola muko laŭ oestra ciklo 5 [3]
simptotermala metodo kombino de la temperaturmetodo kaj de Billings-metodo; v. jen (germane) 0,3 [3]
Knaus-Ogino-metodo kalendara metodo (laŭ MOS ĝi ne estas natura ilo pro familiplanado) 9 [3]
komputila mezuro de hormonoj mezuro helpe de matena virina urino 5 – 6 [4]
interrompita koito retiro de la peniso iom antaŭ la ejakulado 4 - 18 [3]
negravediĝo pro mamnutrado unu el la plej gravaj kontraŭkoncipiloj en la tria mondo 2 [5][6]

Meĥanikaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Meĥanikaj metodoj celas malhelpi kontakton inter vira spermo kaj virina ovolo.

Metodo Priskribo Pearl-indico
porvira:
kondomo guma ingo surmetota sur la penison 2 ĝis 12 [3]
7 ĝis 14 [7]
porvirina:
ina kondomo kondomo por virinoj ĉ. 5 ĝis 25 (mankas fonto)
pesario necesas sperto por efika uzo 1 ĝis 20 [3]
kolĉapo barilo el lateksosilikono ĉe la utereliro 6 [3]
LEA-ŝildo kombino el barilo kaj kemia kontraŭkoncipilo ĉ. 2 ĝis 3 laŭ produktanto (iuj pridubas la rezulton) [4] laŭ FDA pli ĝuste 15[8]
kontraŭkoncipa komputilo
kontraŭkoncipa spongo ofte kombinitaj al kemia kontraŭkoncipilo ĉ. 5 ĝis 10 (mankas fonto)

Vira kondomo kaj ina kondomo estas nuntempe la nuraj kontraŭkoncipiloj, kiuj samtempe protektas kontraŭ sekse transdoneblaj malsanoj kiel aidoso.

Hormonaj kontraŭkoncipiloj[redakti | redakti fonton]

Hormonaj kontraŭkoncipiloj funkcias per diversaj meĥanismoj depende de siaj enhavoj.

Metodo Priskribo Pearl-indico
porvirina:
kontraŭkoncipa pilolo enhavas oestrogenojn kaj progestagenojn 0,1 ĝis 0,9 [3]
kontraŭkoncipa piloleto enhavas nur progesteronojn, dikigas la mukozon, ne rekte malhelpas ovoladon 0,5 - 3 [3]
senoestrogena pilolo pilolo kun progesteronoj, rekte malhelpas ovoladon 0,14-0,4 [4]
trimonatinjekto 0,3 - 1,4 [3]
vaginoringo hormona ringo 0,4 - 0,65 [3]
hormonplastro   0,72 - 0,9 [3]
kontraŭkoncipa aspergilo testfazo ekde 2004 nekonata
kontraŭkoncipa bastoneto hormontransplantato 0 - 0,08 [3]
hormonspiralo internutera sistemo kun progesteronoj 0,16 [3]
postpilolo postkoita hormona kontraŭkoncipilo, ne temas pri aborta pilolo 1 ĝis 5 (Yuzpe-metodo);
2 (Levonorgestrel-metodo) [3]
porvira:
porvira pilolo ne havebla, unuaj testoj nekonata

Nuntempe ne troveblas hormonaj kontraŭkoncipiloj viraj. Tamen ĉinaj sciencistoj anoncis en 1979, ke ili sukcese kreis viran pilolon.

Kemiaj kontraŭkoncipiloj[redakti | redakti fonton]

Kemiaj kontraŭkoncipiloj estas plej ofte uzata aldone al pesario. La efiko estas kemia, la kontraŭspermilo, ekz. kupro, neniigas la spermon.

Metodo Priskribo Pearl-indico
porvirina:
de:suppositorium, ŝmiraĵo, gelato   3 ĝis 21[3]
vaginfolio   ĉ. 6 (mankas fonto)
enutera pesario spiralo el kupro en la utero malhelpas ennestiĝon de la ovolo 0,9 ĝis 3 [3]
kupra ĉeno malhelpas ennestiĝon kaj neniigas spermon, konata ankaŭ kiel GyneFix 0,3 ĝis 0,8 (mankas fonto)

Kirurgiaj metodoj[redakti | redakti fonton]

Kirurgia metodo malfekundigas viron aŭ virinon daŭre.

Metodo Priskribo Pearl-indico
malfekundigo de viro (vazektomio) tia kirurgio enhavas malmulte da riskoj. Du malgrandaj tranĉoj ĉe la skroto kutime rapide resaniĝas. malsukceso 1 / 400[3]
malfekundigo de virino temas pri pli komplika kaj riska kirurgio malsukceso 1 / 1000 - 1 / 10.000[3]

Statistikoj pri kontraŭkoncipiloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj en Germanio 54 % de ĉiuj paroj uzas kiel kontraŭkoncipilon pilolon, 13,5 % spiralon, 19 % kondomon kaj apenaŭ 7 % malfekundigon. Nur ĉirkaŭ 6,5 % elektis aliajn metodojn.

Esplorado por novaj kontraŭkoncipiloj[redakti | redakti fonton]

Por virinoj[redakti | redakti fonton]

  • Praneem estas plurherba vagina tablojdo studata en Barato kiel spermicido, kaj mikrobicido aktiva kontraŭ HIV.[9]
  • BufferGel estas spermicida ĝelo, studata kiel mikrobicido aktiva kontraŭ HIV.[10]
  • Duet estas evoluata diafragmo, por unufoja uzo, kiu estu antaŭe plenigita per BufferGel.[11] Oni planis ke ĝi liveru mikrobicidon al kaj la uterkolo kaj la vagino. Malsame al aktuale disponeblaj diafragmoj, la Duet-diafragmo estos fabrikata en nur unu grando, kaj oni ne bezonos preskribon, adapton, aŭ viziton al kuracisto.[10]
  • La SILCS-diafragmo estas silikona bariero, ankoraŭ en klinika testado. Ĝi havas fingran tason muldita ĉe unu finaĵo por facila demeto. Malsimile al aktualaj diafragmoj, la SILCS-diafragmo disponeblos en nur unu grando.
  • Plilonge daŭra vagina ringo estas evoluata kiu eligas kaj oestrogenon kaj progesteronon, kaj efikas por pli ol 12 monatoj.[12]
  • Du specoj de nur-progesterona vagina ringo estas evoluataj. Nur-progesteronaj produktoj eble estos tre utilaj por virinoj kiuj estas mamnutrantaj.[12] La ringoj estas uzeblaj por kvar monatoj.[13]
  • Oni evoluas nur-progesteronan kontraŭkoncipilon kiun oni ŝprucu sur la haŭton unufoje ĉiutage.[14]
  • Quinacrine-sterilizo (ne-kirugia) kaj la Adiana procedo (simila al Essure) estas du porĉiamaj metodoj de kontraŭkoncipo evoluigataj.[15]

Por viroj[redakti | redakti fonton]

Krom kondomoj kaj interrompita koito, ekzistas nur unu ofta metodo de kontraŭkoncipo por viroj: vazektomio, malgranda kirurgia procedo en kiu oni tondas la spermoduktojn de la viro, kaj tiam ligas/sigelas ilin tiel, kiel preventas ke spermoj eniru la spermfluidon (elĵetaĵon). Pluraj metodoj estas esplorataj aŭ evoluigataj:

  • En 2007, kemiaĵo nomita Adjudin estis testata home kiel kontraŭkoncipilo por viroj. Adjudin estas nehormona drogo, kiu efikas haltigante la produktadon de spermoj en la testikoj, sen influi la produktadon de testosterono.[16]
  • RISUG (Reversible inhibition of sperm under guidance - Inversigebla inhibo de spermoj sub gvidado) konsistas el injekti polimeran ĝelon, stirenan malean anhidridon, en dimetila sulfoksido, en la spermoduktojn. La polimero havas pozitivan ŝargon, kaj kiam negative ŝargita spermo pasas tra la spermoduktoj, la ŝargodiferenco severe damaĝas la spermon. Injekti per natria hidrogenkarbonato forlavas la substancon kaj restaŭras fekundecon.[17]
  • Eksperimentoj ŝtopi spermoduktojn temas pri enmeti ion en la duktojn por preventi al spermoj trairi laŭ la duktoj. Eblaj metodoj temas pri klipoj, ŝtopiloj, valvoj kaj aliaj iloj.
  • Eksperimentoj pri varmobazita kontraŭkoncipo temas pri varmigi la testikojn al alta temperaturo dum mallonga tempo. Apliki ultrasonon, altfrekvencajn sonondojn, al la testikoj, kiuj kapablas sorbi la energion de la sonondoj kiel varmon, por kaŭzi provizoran nefekundecon.[17]
  • Esplorado pri la sekureco kaj efikeco de aplikado de ultrasono por mortigi spermojn komencis en la 1970-aj jaroj post la publikigo fare de Mostafa S. Fahim, kiu rimarkis ke ultrasono mortigas mikrobojn kaj reduktas fekundecon.[18] En 2012 studado pri ratoj trovis, ke du 15-minutaj aplikoj de ultrasono, faritaj du tagojn aparte en varma sala bano, efikis redukti ilian spermonombron al nefekundaj niveloj.[18] Pluaj eksperimentoj pri la efikeco ĉe homoj, la daŭro de la nefekundeco, kaj la sekureco, estas ankoraŭ farotaj.[18]

Kial la Katolika Eklezio malaprobas kontraŭkoncipilajn agojn?[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio instruas ke la du aspektoj koncernantaj la geedzecan agon – tiu unuiga kaj tiu naska – neniam povas esti disigitaj ĉar tiu ago profunde unuigas la geedzojn kaj ilin igas “kapablaj generi novajn vivojn” (Humanae Vitae, n 12). Nome Dio volis ke la amo inter viro kaj virino estu humane fekunda.

Jam en la pagana mondo tiu kriterio emerĝis: ekzemple, Gaio Musonio Rufo (Diatriba 12) asertas, ke la unikaj ĝustaj seksrilatoj estas tiuj “celantaj al la generado de infanoj […] dum tiuj kiuj cela la nuran plezuron estas malĝustaj”. Ankaŭ Seneko la pli juna (De matrimonio) kaj Epikteto (Diatriboj, III 7, 21: II18, 15-18: III 21, 13) asertas la moralan licecon de la nuraj seksrilatoj celantaj al la generado. (Aliaj citaĵoj vidu ĉe: I. Ramelli, De matrimonio nello stoichismo romano) [1] Arkivigite je 2017-09-06 per la retarkivo Wayback Machine.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ammer, Christine. (2009) “oral contraceptive”, The encyclopedia of women's health, 6‑a eldono, Nov-Jorko: Facts On File, p. 312–315. ISBN 978-0-8160-7407-5.
  2. World Health Organization (2009) Medical Eligibility Criteria for Contraceptive Use, 4th ed. (Geneva: WHO Department of Reproductive Health and Research)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 Leitlinien der Deutschen Gesellschaft für Gynäkologie und Geburtshilfe (DGGG), 2004, bei AWMF online Arkivigite je 2006-12-31 per la retarkivo Wayback Machine
  4. 4,0 4,1 4,2 pro familia: Pearl Index[rompita ligilo]
  5. Labbock et al., 1997
  6. G. Freundl, P. Frank-Herrmann, U. Sottong, Frauenarzt (1994) 35:1198-1204
  7. Pfleidere/Breckwoldt/Martius, Gynäkologie und Geburtshilfe, 3. Aufl. 2001
  8. http://www.fda.gov/cdrh/pdf/P010043b.pdf S. 16
  9. (2005) “Phase I safety study of Praneem polyherbal vaginal tablet use among HIV-uninfected women in Pune, India”, Transactions of the Royal Society of Tropical Medicine and Hygiene 99 (10), p. 769–74. doi:10.1016/j.trstmh.2005.01.007. 
  10. 10,0 10,1 BufferGel. ReProtect Inc (2006-10-24). Alirita 2007-05-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-30. Alirita 2012-12-05.
  11. Diaphragms. Cervical Barrier Advancement Society (2000). Arkivita el la originalo je 2006-10-05. Alirita 2006-10-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-05. Alirita 2012-12-05.
  12. 12,0 12,1 (April 2005) “New Contraceptive Choices”, Population Reports, INFO Project, Center for Communication Programs Series M (19).  [rompita ligilo]
  13. (2005) “Extended use of a progesterone-releasing vaginal ring in nursing women: A phase II clinical trial”, Contraception 72 (5), p. 352–7. doi:10.1016/j.contraception.2005.05.004. 
  14. Upadhyay 2005, Chapter 3: Transdermal contraception[rompita ligilo]
  15. Upadhyay 2005, Chapter 10: Transcervical Female sterilization[rompita ligilo]
  16. (2008) “New perspectives in non-hormonal male contraception”, Trends in endocrinology and metabolism: TEM 19 (2), p. 57–64. doi:10.1016/j.tem.2007.11.002. 
  17. 17,0 17,1 Expanding Options for Male Contraception. Planned Parenthood Advocates of Arizona (8 August 2011). Arkivita el la originalo je 2012-04-27. Alirita 2012-04-01.
  18. 18,0 18,1 18,2 Murray, Rheana. Ultrasound kills sperm, could be the future of male birth control: study. Daily News (30 January 2012). Alirita 2012-01-30.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Helga Dietrich, Birgitt Hellmann (Hrsg.): Vom Nimbaum bis zur Pille. Zur kulturgeschichtlichen Vielfalt der Verhütungsmethoden (kulturhistoria vario pri kontraŭkoncipiloj). (Reihe Dokumentation der Städtischen Museen Jena; Bd. 17) Hain, Weimar kaj Jena 2006, ISBN 3-89807-104-9
  • Robert Jütte: Lust ohne Last. Geschichte der Empfängnisverhütung von der Antike bis zur Gegenwart (historio de kontraŭkoncipiloj de antikvo ĝis nuntempo). Beck, Munkeno 2003, ISBN 3-406-49430-7
  • Sylvia Knöpfel, Knut O. K. Hoffmann: Verhütung. Welche Methode passt zu mir? Von traditionell bis hypermodern: alle Möglichkeiten im Überblick (kia metodo por mi? de tradicia al hipermoderna: ĉiaj ebloj). Trias, Stuttgart 2002, ISBN 3-8304-3019-1
  • Karin Meisenbacher: Empfängnisverhütung. Methoden, Anwendung, Beratung (kontraŭkoncipo. metodoj, uzo, konsiloj). Wissenschaftliche Verlags-Gesellschaft, Stuttgart 2006, ISBN 3-8047-2220-2
  • Maria Metz-Becker (Hrsg.): Wenn Liebe ohne Folgen bliebe... Zur Kulturgeschichte der Verhütung (Se amo restus sensekva... pri kulturhistorio de kontraŭkoncipo). Jonas, Marburg 2006, ISBN 3-89445-362-1
  • Uta Ranke-Heinemann: Eunuchen für das Himmelreich. Katholische Kirche und Sexualität (eŭnukoj por la ĉiela regno. katolika eklezio kaj sekseco). Hoffmann u. Campe, Hamburgo 1988, Heyne, Munkeno 2003, ISBN 978-3-453-16505-2


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]