Meksiko en la Vintra Olimpiko 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksiko en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  Germán Madrazo (skikurado)
Sportistoj 4 en 3 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La meksika teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 4 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la meksika teamo estis Germán Madrazo (skikurado). La sportistoj atingis neniun medalon.

Kunordigis la teamon la Meksika Olimpika Komitato, fondita en 1923. Kvankam la meksika teamo parte relative sukcesis en la someraj olimpikoj, la meksikaj sportistoj ankoraŭ neniam atingis medalon en vintra olimpiko. Post la unua apero de meksika delegacio en la Vintra Olimpiko 1928 pasis plenaj 56 jaroj antaŭ ol alia meksika teamo ĉeestis la Vintrajn Ludojn: post la partopreno de unusola meksikano en la Vintra Olimpiko 1984 en Sarajevo, la Meksika Olimpika Komitato sendis delegacion, parte tre malgrandan, al ĉiu vintra olimpiko kun la escepto de 1998 kaj de 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


emblemo
emblemo