Murdo
Laŭ kriminala juro, murdo estas la krimo kiam unu homo kaŭzas la morton de alia homo, sen leĝa senkulpigo, kaj kun la intenco por mortigi aŭ kaŭzi egan korpan damaĝon.
Murdo (ĝenerale)
[redakti | redakti fonton]Etimologie la vorto murdo estas de ĝermana origino (komparu: en:murder,de:Mord,da/no/sv:mord).
La elementoj de murdo estas la motivo, viktimo, armilo, mem la okazo, ago, la postlasintaj spuroj.
Murdo povas esti laŭ murdistoj individua, grupa, armea ktp (ekzemple amasmurdo, genocido, pogromo).
Leĝa murdo
[redakti | redakti fonton]Kvankam leĝoj de la unuopaj landoj malpermesas la intencan murdon, ekzistas kelkaj eblecoj por leĝaj murdoj:
- ekzekutisto (ĉe mortpunoj en kelkaj landoj)
- soldato (en defendo de la lando aŭ dum atako, okupo de alia lando (ekz. Irako))
- korpogardisto (defendo de la protektita persono)
- policano (memdefendo aŭ por savi vivon de personoj)
- kuracisto en kelkaj landoj okaze de aktiva eŭtanazio kaj - se oni konsideras memstara personeco la homan feton - aborto.
- ĉiu, se onin minacas vivdanĝero, rajtas sin defendi (en kelkaj landoj eblas permeso murdi personon, kiu volas onin hejme prirabi)
Politika murdo
[redakti | redakti fonton]La 15-an de septembro 2020 usona prezidanto Donald Trump rakontis ke en 2017 oni proponis al li murdi Baŝar al-Asad, sed li rezignis je la plano pro opono de la tiama Usona Sekretario de Defendo Jim Mattis. Li aldonis diris ke li ne bedaŭras ke li ne ordonis mortigi sian sirian kolegon kaj ke li povus fari tion iam ajn se li dezirus. En 2018 Trump publike neis tion.
Statistikoj
[redakti | redakti fonton]La kvanto da murdoj relative al la loĝantaro forte varias laŭ la landoj. La apuda statistika mapo montras ĝin laŭ la landoj.
Pri murdo en beletraj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Krimliteraturo
- Murdo en beletro
- Ambrose Bierce en sia "Vortaro de la diablo" satire difinas: "Estas kvar specoj de hom-mortigo: kanajla, pardonebla, pravigebla kaj laŭdinda."
Listo de famaj murdoj
[redakti | redakti fonton]- Atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy (Usono)
- Atenco kontraŭ Abraham Lincoln (Usono
- Murdo de Martin Luther King (Usono)
- Murdo de John Lennon (Usono)
- Ritaj murdoj de Toa Payoh (Singapuro)
Komparu kun
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Filmoj
[redakti | redakti fonton]
|