Nagojo
Nagojo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Japana nomo | 名古屋市 | ||||
Loko de Nagojo en Ajĉi, Japanio. | |||||
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbo de Japanio • havenurbo • megaurbo • konferenca kaj turisma urbo | |||||
| |||||
Loko | |||||
Lando | Japanio | ||||
Regiono | Ĉubu | ||||
Gubernio | Ajĉi | ||||
Municipokodo | 23100-2 | ||||
Fizikaj karakteraĵoj | |||||
Areo | 326,45 km² | ||||
Loĝantaro (1-a de oktobro 2006) | |||||
Tute | 2'223'117 | ||||
Koordinato | 35° 10′ N 136° 55′ O / 35.167 °N, 136.917 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 10′ N 136° 55′ O / 35.167 °N, 136.917 °O (mapo) | ||||
Simboloj | |||||
Arbo | Kamforarbo | ||||
Floro | Lilio | ||||
Urbodomo de Nagojo | |||||
Adreso | 〒460-8508 Naka-ku, Sannomaru 3-1-1 | ||||
Telefononumero | +81-52-961-1111 | ||||
Oficiala retpaĝo: http://www.city.nagoya.jp/ | |||||
Nagojo[1][2][3] aŭ Urbo Nagojo[4] (名古屋市 Nagoya-shi?, elparolita kiel [nagoja-ŝi]) estas Urbo aldifinita de registara dekreto situanta en Gubernio Aiĉi kaj estas ĝia administra centro. Ĝi situas en meza parto de Honŝuo kaj frontas al la Pacifika Oceano.
Nomo
La nomo signifas malvaste Urbo Nagoja, sed vaste signifas pli grandan lokon: Kiel oni nomas ĉirkaŭejon de Tokiaj specialaj kvartaloj "Tokio", tiel oni nomas ĉirkaŭejon de Urbo Nagoja "Nagojo". Ĉar la lokonomo "Aiĉi" de la gubernio estas malpli konata ol "Nagojo", fojfoje oni uzas "Nagoja" anstataŭ "Aiĉi" por gubernio Aiĉi. Ankaŭ originale Nagoya (名古屋) signifis ĉirkaŭejon de la urbo de Nagoja Kastelo (nun Naka-kvartalo).
Nagojo estas esperantigita loknomo de Nagoya.
Historio
Nagojo ligiĝas al konstruo de kastelo en 1612. Antaŭ ol Nagoja Kastelo konstruiĝis, oni skribis la nomon Nagoya en alia ĉin-skribo (那古野). Poste la loko iĝis industria loko. Oni okupiĝis precipe pri ceramikaĵoj. Nagojo urbiĝis en 1889. Dum la 2-a mondmilito Usono ofte bombardis la urbon.
Geografio
Nagojo situas en la regiono Ĉubu, borde de la Pacifika Oceano
Klimato
En Nagojo jare pluvas po 1565 mm (en ĉiuj monatoj pluvas, en februaro neĝas). La temperaturo en julio-aŭgusto estas ĉirkaŭe 30 °C. Tio estas vintre ĉirkaŭ frostopunkto.
Kvartaloj (-ku)
Urbo Nagojo havas la 16 kvartalojn, kiuj nomiĝas Atsuta, Kita-ku, Ŝoŭa, Ĉikusa, Tenpaku, Nakagaŭa, Naka-ku, Nakamura, Niŝi-ku, Higaŝi-ku, Mizuho, Midori, Minato, Minami, Mejto kaj Morijama.
Transporto
Nagojo havas internaciajn flughavenon, havenon, stacidomojn kaj metroojn. Flughaveno de Nagojo (aŭ Komaki) troviĝas apud Nagojo. Je la 17-a de februaro 2005 Internacia Flughaveno Ĉubu (aŭ angle konata kiel Centrair: "centro" laŭ la regiono Ĉubu + "aero".) malfermiĝis, alproprigis ĝian flugservon.
Haveno de Nagojo servas amase eksporti aŭtomobilojn.
La turforma stacidomo de Nagoya (JR Central Towers, aŭ "JR Centra Turo") estas konsiderata la plej alta stacidomo de la mondo.
Vidindaĵoj
- Nagoja Kastelo renovigita en 1959
- Sanktejo Atsuta
- Bestoĝardeno Higashijama
- Nagoja/Bostona Muzeo de Belartoj
- Nagoja Kupolo
- Nagoja Televida Turo
Specialaĵoj
Famuloj
Nagojo estas naskiĝurbo de Ŝimomura Joŝiŝi.
Esperanto en Nagojo
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Los-Anĝeleso, Usono
- Ŝablono:Flagicon Meksikurbo, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Nanjing, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon Sidnejo, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagicon Torino, Italio
Bildaro
-
Flago de Nagojo. La litero "八" signifas la nombron ok.
-
Nuboskrapuloj en Nagojo
-
Enirejo de metroo en Nagojo
-
Urbodomo de Nagojo
-
Ornamaĵo de la kastelo
Notoj kaj eksteraj ligiloj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
- ↑ Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
- ↑ Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
- ↑ Korespondado kun Nagojanoj Esperanto en Cisvalo
- ↑ 名古屋エスペラントセンター Nagoja Esperanto-Centro japane, esperante
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
- Listo de milionurboj
|