Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Tjumeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
ruse Всехсвятская церковь
ortodoksa preĝejo • rekonilo
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tjumeno

Geografia situo

57° 9′ 24″ N, 65° 33′ 7″ O (mapo)57.15666666666765.551944444444Koordinatoj: 57° 9′ 24″ N, 65° 33′ 7″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito la Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tjumena
paroĥo preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj
Dato de konsekro 1838
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Pjotr Praman
Konstrustilo klasikismo
Tipo de konstruaĵo rotondo
Konstruado 1833—1835
Specifo
Enhaveco 200
Longo 13,51
Larĝo 13,51
Konstrumaterialo brikoj

Map

Ligiloj
Adreso strato Sverdlov, 29
vdr
La preĝejo antaŭ la restaŭrado. Septembro 2012.
Restaŭrado de la preĝejo. Junio 2020.
Sonorilturo de la preĝejo. Junio 2020.
Afiŝo informanta ke dum la restaŭrado la diservoj okazas en la preĝejo de Simeono. Marto 2021.
Memortabulo sur la preĝejo. Septembro 2015

La preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (ruse Всехсвятская церковь, ruse храм Всех Святых) estas la funkcianta preĝejo de la Rusa Ortodoksa Eklezio en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konstruita en 1833-1835 kaj konsekrita en 1838. Origine ĝi servis kiel tombeja preĝejo. Tio estas la sola preĝejo en la urbo, kies funkciado en sovetia tempo ĉesis nur por kelkaj monatoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas rande de la historia centro, en la teritorio de la malnova samnoma tombejo, komplete malaperinta kaj okupita de medicinaj institucioj kaj loĝdomoj, en strato Sverdlov kiu ĝis 1922 nomiĝis same kiel la preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tombeja preĝejo[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo estis konstruita laŭ ordono de episkopo de Tobolsko kaj Siberio Varlaam (Petrov) farita la 12-an de oktobro 1779. En la 1830-aj ĝi jam estis tre kaduka, do en 1831 malkonstruita. Sur ĝia loko en 1833 oni ekkonstruis brikan preĝejon kiu estis finita en 1835[1] kaj konsekrita en 1838[2].

La preĝejo estis konstruita laŭ dezajno de gubernia arkitekto Pjotr Praman, aprobita de ĉefepiskopo de Tobolsko kaj Siberio Afanasij (Protopopov) la 27-an de septembro 1832[3]. La konstruado estis financita de titola konsilisto Dmitrij Vojnov, la interiero pagita de lia filo kolegia asesoro Matvej Vojnov[4]. La 30-an de majo 1839 la novkonstruita brika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj estis aldonita al la paroĥo de la Kovrofesta preĝejo (poste nomita Elija-preĝejo, nun — la Dipatrina-Kristnaska monaĥejo).

En 1842 la urbo konstruis apud la preĝejo lignan gardejon[5].

En 1844 la tombejo de Ĉiuj Sanktuloj estis fermita kiel plena kaj jam troviĝanta ene de la urbo[5].

La 6-an de februaro 1911 dum reviziado de la suda parto de Tobolska eparĥio la preĝejon vizitis episkopo de Tobolsko kaj Siberio Evsevij (Grozdov). Paroĥanoj petis lin vastigi la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj por krei sur ĝia bazo apartan paroĥon, argumentante ke la Elija-paroĥo iĝis tro granda[6].

Sovetia periodo[redakti | redakti fonton]

La 10-an de aprilo 1923 estis registrita religia komunumo[7] kiu subskribis kun la urba konsilio kontrakton pri luado de la preĝejo de profeto Elija kaj preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[8]. En marto 1924 paroĥanoj subtenis la pezolucion de la Eparĥia Kunveno pri aliĝo de la Tjumena eparĥio al patriarko Tiĥon[9]. La 12-an de februaro 1928 la komunumo subskribis kontrakton kun la Tjumena Urba Konsilio pri uzado de la preĝejo kaj ĝiaj posedaĵoj[10].

En la 1930-aj jaroj pluraj klerikoj kaj paroĥanoj estis arestitaj kaj malliberigitaj.

En 1931 ĉefpastro Nikolaj Protopopov estis arestita kaj la 23-an de majo 1932 kondamnita de la Speciala Kunsido ĉe Kolegio de OGPU al tri jaroj da ekzilo kiel "membro de kontraŭsovetia organizo". La 4-an de majo 1932 li mortis pro korhalto en la Sverdlovska provinca mallibereja hospitalo[11]. La 16-an de januaro 1990 li estis rehabilitia de la Prokurorejo de Tjumena provinco[12].

La 10-an de oktobro 1937 kadre de la "afero de ekleziuloj" estis kondamnitaj 36 homoj, el kiuj 35 al mortpafado. Inter la ekzekutitoj estis 17 klerikoj, el kiuj 7 servis en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj: pastroj Lev Kondakov, Aleksandr Turunov, Konstantin Lenkov (ruse Константин Леньков), Miĥail Krasnocvetov, Dioskor Tatiŝĉev, diakono Vladimir Saĵin, pastromonaĥo Miĥail (Ivanov). Pastro Fjodor Roĵdajev estis mortpafita en Tobolsko la 30-an de aŭgusto 1937[11].

La 20-an de junio 1934 estis arestita pastro Ĥariton Ivanoviĉ Pojda (n. 1883), akuzita pri kontraŭrevolucia agitado. Li naskiĝis en Ukrainio, sed estis ekzilita al Joŝkar-Ola, kie en 1929 oni denove arestis lin, akuzis pri kontraŭsovetia agitado kaj kondamnis al 3 jaroj de malliberigo, kiun li pasigis en Viŝeraj koncentrejoj de OGPU[13]. La 17-an de septembro 1937 li estis mortpafita en la malliberejo de Joŝkar-Ola[11].

De januaro 1934 ĝis 1937 la paroĥestro estis Miĥail Jakovleviĉ Ĥanĵin, kiel la pastro servis Dioskor Tatiŝĉev[14]. En 1934 grupo da subskribintoj plendis ĉe la prezidio de la Tjumena Urba Konsilio pri konduto de pastro Dioskor Tatiŝĉev kaj paroĥestro Miĥail Ĥanĵin, akuzinte ilin je uzurpado de la potenco en la paroĥo kaj ŝtelado de monoferoj. La subskribintoj petis eksigi ilin kaj nomumi kiel pastron Aleksandr Turunov[15]. Eble temis pri adeptoj de la Viva Eklezio, kiuj klopodis tiel okupi plian paroĥon. En marto 1936 iu Maksimov kreis alternativan komunumon el 13 membroj kaj postulis transdoni al ĝi la preĝejon. Li kondutis agreseme, provis rompi diservojn, pro kio estis forkondukita de paroĥestro Ĥanĵin, postulis transdoni al li la posedaĵojn ktp. La 23-an de septembro 1936 Miĥail Ĥanĵin estis arestita kaj akuzita pro kontraŭstaro al reviziado de la preĝejaj posedaĵoj, minacoj kaj perforto. Li estis kondamnita al 3 jaroj de malliberigo, poste la puno estis reduktita ĝis 6 monatoj de devigaj laboroj. Krome li estis devigita pagi imposton je 2400 rubloj kaj kiam li malsukcesis plenumi tion pro sia modesta salajro je 100 rubloj, la domo estis konfiskita kaj lia edzino kun du etuloj perdis la hejmon. Sume li trifoje estis arestita kaj poste liberigita. Antaŭ marto 1937 Maksimov jam estis eksigita pro diversaj fiaĵoj. La komunumo tiutempe havis 634 membrojn. La 8-an de marto 1937 la paroĥanoj petis la Omskan Kultan Komisionon redoni al ĝi la preĝejon kaj proponis doni al Maksimov kaj lia grupo la Elija-preĝejon[16].

En 1940 la preĝejo estis fermita kaj uzita kiel stokejo ĝis oktobro 1941 (laŭ aliaj fontoj — ĝis fino de 1942)[17]. Ĝi ne estis grave damaĝita, nur la kruco estis forigita. Komence de 1942 (laŭ aliaj informoj — fine de 1942)[17] la aŭtoritatoj permesis remalfermon de la preĝejo. Virino, loĝinta apude, rememoris ke la preĝejo malfermiĝis en 1945 kaj ke tiam okazis la unua nupto — edziniĝis Margarita Kuminova, loĝinta en Bolniĉnij strateto[18]. En fabriko Mekanik estis farita nova kruco kaj je Kristnasko ĝi estis instalita[7] (laŭ aliaj informoj — en 1945)[17]. Samtempe estis instalita nova ikonostazo, alportita el la fermita preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria en vilaĝo Zavodouspenskoje; ĝi estis blua kun orumaĵoj[17]. Monoferoj de la paroĥanoj dum la Dua mondmilito estis distribuataj por jenaj celoj: la fronto, renovigo de la preĝejo, komuna kandelo, rekonstruo de la Oranta katedralo[7].

La renaskiĝon de la preĝejo gvidis pastro Aleksandr Siĉugov (ruse Александр Сычугов), poste ĝia ĉefpastro. Kun li servis pastro Nikifor kaj igumeno Ignatij, liberigitaj post reprezalioj en 1942. De 1942 ĝis la 1950-aj jaroj kiel pastro servis Matvej Paĥomov[7].

En la 1970-aj jaroj ĉe la okcidenta enirejo kun portiko estis alkonstruita nartekso[2].

La 5-an de julio 1976 la Tjumena Provinca Plenumkomitato donis al la preĝejo statuson de historia kaj kultura monumento de regiona signifo[19].

En 1980 estis farita brika alkonstruaĵo kun ĉambro por baptado, vendado de kandeloj, krucoj ktp. Tio estis la unua en Tjumeno baptujo, ebliganta kompletan subakviĝon de la baptato. Nur en 2002 la sekcio pri gardado de monumentoj oficiale konfirmis ke la akonstruaĵo kongruas kun la klasikisma stilo de la preĝejo[20].

En ligna gardejo en 1980 troviĝis librokontejo, hostiejo, vestolavejo, kantino[21]. Tiutempe la preĝejon frekventis ĉiutage 15-20 homoj, dum religiaj festoj ĝis 500. En 1980 tie okazis 113 baptoj (inkluzive de 17 lernejanoj), 274 sepultaj diservoj kaj 1 nupto. La komunumo havis 19 aktivulojn[22]. En 1983 okazis 35 baptoj kaj 223 sepultaj diservoj[23]. Unufoje semajne oni bakis hostiojn. La preĝejo funkciis ĉiutage krom lundo kaj mardo, de 8-30 ĝis 12-00 kaj de 15-00 ĝis 17-00[21].

En decembro 1984 en la preĝejo estis 261 ikonoj, el kiuj 60 estis registritaj kiel monumentoj de la malnovrusa arto. De la 1-a de oktobro 1980 ĝis tiu dato tri ikonoj estis ŝtelitaj[23].

En 1986 estis konstruita nova barilo[24].

Kadre de preparado al la 1000-a datreveno de la kristanigo de Rusio, festis en junio 1988, igumeno Jevtiĥij (Kuroĉkin), frato de la tiama ĉefpastro Miĥail Kuroĉkin, iniciatis riparadon kaj renovigadon. Oni anstataŭigis la tegmenton, instalinte sur la kupolo novajn tamburon kun cepoforma finaĵo (ruse маковка) kaj lignan krucon, tegitan per kupro kaj poste orumitan[20]. En Omsko estis farita nova ikonostazo kaj tiu malnova estis transdonita al la Abalaka vira monaĥejo. Ikonoj estis menditaj en la Aleksejevskoje tombejo (Moskvo), sed pro nekonata kialo ne venis, do oni instalis en la novan ikonostazon tiujn jam haveblajn. El la malnova ikonistazo restis nur ikono de Ĉiuj Sanktuloj, instalita en la sama loko[24].

Postsovetia periodo[redakti | redakti fonton]

En 1997 en la preĝejo ekfunkciis porinfana dimanĉa lernejo kaj biblioteko. En 1998 aperis infana ĥoruso kaj unuan fojon estis kreita kripo. En 2001 estis konstruita ejo por la porinfana dimanĉa lernejo. En 2004 finiĝis konstruado de aparte staranta sonorilturo, en kiu ekfunkciis junulara centro[20]. La 4-an de januaro 2004 ĉefpastro Andrej Sbitnev konsekris la sonorilojn kaj sekvan tagon ili estis levitaj al la sonorilturo. La naŭ sonoriloj, pezaj 3 ĝis 300 kg, estis aĉetitaj je monoferoj kaj faritaj en la urbo Kamensk-Uralskij. Sur la sonoriloj estas bildigitaj pluraj ikonoj, inkluzive de Dipatrino, Sergio de Radoneĵ kaj Sankta Johano de Tobolsko, je kies memortago la sonoriloj venis al Tjumeno[25].

Ekde 2002 aperis paroĥaj preĝejoj kaj kapeloj: preĝejo de Katarina el Aleksandrio en vilaĝo Sozonovo (januaro 2000), kapelo de Aleksandro Nevskij ĉe la Tjumena Instituto de Trejnado de Kunlaborantoj de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio (2006), kapelo de Dimitrij Donskoj en placo de Gubkin, Tjumeno (2007)[20].

En marto 2013 la preĝejo estis transdonita al la paroĥo por senpaga uzado[26].

En 1998 oni dezajnis restaŭradon, en 2008 modifis la projekton kaj la 1-an de oktobro 2019 la restaŭrado komenciĝis[26]. Oni aldonis sur balkono ene de la preĝejo ĥorejon, kiu antaŭe situis en eta ejo por paroĥanoj. Oni fortikigis grundon sub la fundamento, faris akvoizoladon, rekreis grundon sub la alkonstruaĵo, restarigis ĝiajn brikajn murojn, fortikigis la kolonojn, plifortigis la ventoladon, anstataŭigis malnovan lignan plankon per kaheloj kun varmigado. Ĉe ambaŭ flankoj de la ikonostazo estis restarigitaj fenestroj kaj pordoj, masonitaj antaŭe. Aperis ramplo kun vokbutono por rulseĝuloj. La murpentraĵoj ne estis restaŭritaj pro malsufiĉa financado, kvankam tia bezono ekzistas. Dum la restaŭrado diservoj okazis en la preĝejo de Simeono en strato Respubliko[27]. La 9-an de septembro 2020 oni instalis kaj konsekris novan kupolon kun kruco anstataŭ la cepoforma kupolo, konstruita en 1989[2][28]. Fine de januaro 2021 la preĝejo remalfermiĝis post la restaŭrado dum kiu interalie estis remalfermita suda muro, masonita antaŭe. Anstataŭ ligna alkonstruaĵo aperis tiu brika kun kelo[2]. Iuj arkitektoj akre kritikis la restaŭradon, asertante ke ĝi kripligis la originan aspekton de la preĝejo[29].

Pastroj kaj paroĥestroj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo origine ne havis la pastrojn, nur paroĥestron (ruse староста)[30].

Nikolaj Protopopov[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Aleksandroviĉ Protopopov naskiĝis en 1867 en Jalutorovsko. Li finis la Tobolskan Spiritan Seminarion en 1888 kaj la 2-an de julio estis sendita kiel psalmisto al la preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo en Tjumeno. La 31-an de marto 1891 li estis ordinita kiel pastro en preĝejo de vilaĝo Mokrousovo (Jalutorovska distrikto). La 12-an de februaro 1914 li estis transigita al la Elija-preĝejo kiel li petis[31].

En 1923 li iĝis ĝia ĉefpastro[31]. En 1931 li estis arestita kaj la 23-an de majo 1932 kondamnita de la Speciala Kunsido ĉe Kolegio de OGPU al tri jaroj da ekzilo kiel "membro de kontraŭsovetia organizo". La 4-an de majo 1932 li mortis pro korhalto en la Sverdlovska provinca mallibereja hospitalo[11]. La 16-an de januaro 1990 li estis rehabilitia de la Prokurorejo de Tjumena provinco[12].

Aleksandr Turunov[redakti | redakti fonton]

La 20-an de januaro 1933 pastro Aleksandr Ivanoviĉ Turunov, naskiĝinta en Tjumeno en 1876 kaj pastrigita 22 jarojn aĝa, estis arestita. La akuzo interalie tekstis:

Citaĵo
 Священник Всехсвятской церкви гор. Тюмени Турунов Александр Иванович, будучи секретным сотрудником органов ОГПУ , – завербованный 19 мая 1932 года для освещения контрреволюционной деятельности духовенства и церковников, за все время сотрудничества в органах ОГПУ никаких материалов не давал, от работы отлынивал и систематически срывал назначенные ему явки, занимался двурушничеством и как секретный сотрудник перед духовенством расконспирировался.   Pastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj de la urbo Tjumeno Turunov Aleksandr Ivanoviĉ, estinte sekreta agento de OGPU-organoj, — varbita la 19-an de majo 1932 por informado pri kontraŭrevolucia agado de la pastraro kaj ekleziularo, dum la tuta kunlaborperiodo en la organoj de OGPU donis neniujn materialojn, la laboron neglektis kaj sisteme fuŝis planitajn por li renkontiĝojn, agis hipokrite kaj kiel sekreta kunlaboranto antaŭ la klerikaro sin malkaŝis. 
— Akuza konkludo de OGPU [1932]

La 30-an de marto 1933 la enketado estis ĉesigita kaj la pastro liberigita. La 4-an de julio 1937 li estis arestita denove kaj akuzita pri kontraŭrevolucia agitado, partopreno je kontraŭrevoluciaj kunvenoj kaj alvokado de kredantoj al unuiĝo[13].

Miĥail Krasnocvetov[redakti | redakti fonton]

Miĥail Grigorjeviĉ Krasnocvetov, naskiĝinta en Kalugo la 17-an de septembro[jul.]/ 29-an de septembro 1885[greg.], en familio de sacerdoto, en 1920 transloĝiĝis kun la familio al vilaĝo Krotovo en Iŝima distrikto, kie li ekservis kiel juĝisto. Post likvido de la posteno kaj eksplodo de la Okcidentsiberia ribelo en 1921, li veturis al Tobolsko kaj petis pastrigi lin. La 4-an de novembro 1921 li estis konsekrita en la Sofia katedralo kiel diakono, la 6-an de novembro 1921 kiel presbitero kaj estis nomumita pastro je la Ĉielira preĝejo en vilaĝo Maloskarednoje (Iŝima distrikto). En 1924 li estis transigita al la Kovrofesta preĝejo en vilaĝo Aromaŝevo. La 19-an de marto 1927 li estis arestita pro akuzoj pri "agitado por helpo al internacia burĝaro", sed post unu monato liberigita je skriba promeso pri neforveturo. En 1929 li estis senkulakigita, do lia familio estis forpelita el propra domo[32]. Baldaŭ ankaŭ la Kovrofesta preĝejo estis fermita. Aŭtoritatoj provis varbi lin kiel sekretan denunciston, sed li rifuzis[33][34].

La 21-an de marto 1931 li estis arestita kaj kondamnita al 5 jaroj de malliberigo laŭ artikolo 58-10 (kontraŭsovetia agitado). Lia edzino Maria veturis al Tjumeno por peti liberigon de la edzo, sed rezulte ŝi mem estis malliberigita en februaro 1932[32]. Ŝi troviĝis en arestejo en Tjumeno kaj estis liberigita komence de aŭgusto 1932[35]. En aprilo 1935 Miĥail Krasnocvetov revenis el la Viŝera puntendaro kaj veturis al Tjumeno kie tiu tempo ekloĝis lia familio[36][37]. En Tjumeno li venis al la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj pro manko de vakaj postenoj estis dungita kiel eksteretata pastro, poste servis kiel psalmisto[11].

La 5-an de julio 1937 li estis arestita kaj akuzita pri kontraŭrevolucia agado, kiun li kvazaŭ plenumis ene de sia paroĥo kune kun aliaj paroĥanoj kaj klerikoj kadre de la tiel nomata "afero de ekleziuloj". Estas registritaj du protokoloj de lia pridemandado, datitaj je la 6-a de julio kaj la 19-a de julio. Grava diferenco inter liaj subskriboj supozigas ke li estis turmentita. En leteroj al la familio li skribis ke li neniam forlasos la pastrecon kiu estas lia destino. La 10-an de oktobro li estis kondamnita al morto. La 12-an de oktobro li estis mortpafita en la terkeloj de NKVD-sidejo en strato Respubliko en Tjumeno[33]. Kadre de la "afero de ekleziuloj estis arestitaj 36 homoj, el kiuj 35 estis mortpafitaj (inkluzive 17 klerikojn) kaj unu malliberigita por 10 jaroj[11][38]. En 1957 kaj 1989 Miĥail Krasnocvetov estis rehabilitita pri ambaŭ verdiktoj[39].

La 29-an de decembro 2021 la Sankta Sinodo de la Rusa Ortodoksa Eklezio aldonis lian nomon al la listo de novmartiroj kaj konfesprenantoj de la Rusa Eklezio[33][34]. La 7-an de aprilo 2022 dum liturgio en la katedralo de Kristo Savinto gvidita de patriarko Cirilo la 1-a li estis glorita kiel pastromartiro[40]. Li estas memorata la 29-an de septembrojul / la 12-an de oktobrogreg[40]. Tri liaj filoj iĝis pastroj, servas ankaŭ nepoj kaj pranepoj, iuj el ili okupis altajn postenojn en la eklezio.

Miĥail Ĥanĵin[redakti | redakti fonton]

De januaro 1934 ĝis 1937 Miĥail Jakovleviĉ Ĥanĵin estis paroĥestro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj.

Li naskiĝis en decembro 1907 en bonfarta kamparana familio en vilaĝo Kodskoje, lia patro okupiĝis pri vendado de ŝtofoj de 1900 ĝis 1917. La gepatroj havis butikon, 4 ĉevalojn kaj 4 bovinojn. Lia patro Jakov Aleksejeviĉ estis senigita je voĉdonrajtoj kaj mortis en 1928 en tiu vilaĝo. Miĥail Ĥanĵin finis sep klasojn[41].

Li ankaŭ estis senigita je voĉdonrajtoj en 1927-1928 pro sia patro. En 1927-1929 li laboris en la Tjumena muzeo, en 1929-1933 loĝis en Leningrado kie 6 monatojn laboris en la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio. Poste li laboris en Gosstrojtrest (Ŝtata Konstrua Trusto) kaj lernejo de OGPU kiel lignaĵisto ĝis aŭgusto 1933, kiam li revenis al Tjumeno kaj eklaboris en fajrobrigadejo de la ŝipkonstrua fabriko[42].

De januaro 1934 ĝis 1937 li estis la paroĥestro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. La 23-an de septembro 1936 Miĥail Ĥanĵin estis arestita kaj akuzita pro kontraŭstaro al reviziado de la preĝejaj posedaĵoj, minacoj kaj perforto. Li estis kondamnita al 3 jaroj de malliberigo, poste la puno estis reduktita ĝis 6 monatoj de devigaj laboroj. Krome li estis devigita pagi imposton je 2400 rubloj kaj kiam li malsukcesis plenumi tion pro sia modesta salajro je 100 rubloj, la domo estis konfiskita kaj lia edzino kun du etuloj perdis la hejmon. Li estis arestita plurfoje[43][44]: en 1934 li estis arestita laŭ artikolo 58 kaj pasigis en malliberejo unu monaton, en 1937 li estis kondanita al 3 jaroj, samjare li estis arestita trifoje laŭ artikolo 58[45]. Poste li laboris en lernejo kaj ĝis 1941 en artelo Piŝevkusobjedinenije (Nutraĵgustounuiĝo) kiel amelfaristo[46]. En 1941 li havis tri infanojn aĝajn 4 ĝis 11 jarojn kun kiuj li loĝis en domo N 34 en strato Severnaja[47]. En 1937-1939 li malsanis, do laboris nenie kaj vivis danke al vendado de havaĵoj[48].

La 30-an de aŭgusto 1941 post komenco de la Dua mondmilito li estis mobilizita kaj iĝis soldato de la 6-a aparta rezerva kavaleria regimento, lokita en Omsko. La 6-an de septembro 1941 komendestro ordonis al li forrazi la barbon, malpermesitan de la armea statuto, sed li rifuzis reference al religiaj kaj rusaj tradicioj. Dum sekvintaj diskutoj li diris interalie ke lia barbo estas lia persona afero kaj ke la Blanka armeo estus pli proksima por li, ĉar tie estis kristana kredo. Li diris tamen ke la militon kontraŭ Germanio li konsideras justa afero, ĉar tiu lando ĉiam estis malamiko de Rusio[49]. En la dua tago li forrazis la barbon dirinte ke li pretas cedi al la postuloj de la Ruĝa Armeo se ĝi vere bezonas tion[50].

La 22-an de septembro 1941 milita tribunalo de la Omska garnizono kondamnis lin al mortopuno pro kontraŭsovetia agitado[51] kaj la 16-an de decembro li estis mortpafita[52]. Al lia familio oni diris ke li estis kondamnita al 10 jaroj de malliberigo sen rajto korespondi[53]. La 31-an de oktobro 1985 li estis rehabilitita[54].

Aleksandr Siĉugov[redakti | redakti fonton]

Pastro Aleksandr Andrejeviĉ Siĉugov (ruse Александр Андреевич Сычугов (1896-1976) devenis el burĝa familio en Tjumeno, kies amiko estis Grigorij Rasputin, fojfoje vizitanta ilin. Laŭ familia legendo foje li petis lasi Sano (karesa kromnomo) kun li al Sankt-Peterburgo, kie li promesis al li enviindan edziĝon kaj karieron, sed lia patro indigne rifuzis tion[55]. En 1930-1941 li laboris en diversaj entreprenoj en Tjumeno, sed la 19-an de oktobro 1941 li estis arestita kaj akuzita pri "kontraŭsovetia agado forme de religia edifado"[56].

Li neis la akuzon[56]:

Citaĵo
 Считаю себя перевоспитанным Советской властью, против нее не выступал ни действием, ни словом. Церковную службу вел по вере и по совести. Молился, чтобы утешить людей в их горе, утвердить в них надежду на нашу победу над иноземцами.   Mi konsideras min reedukita de la sovetia potenco, ĝin mi ne kontraŭis nek per ago, nek per vorto. La preĝejan diservon mi estis plenumanta laŭe al la kredo kaj konscienco. Mi preĝis por konsoli la homojn je ilia malĝojo, firmigi en ili esperon pri nia venko super la fremduloj. 
— Aleksandr Siĉugov

Tamen la Omska Provinca Tribunalo kondamnis lin al 10 jaroj de malliberigo. En 1944 li estis liberigita pro malpruviteco de la akuzoj kaj ekservis kiel pastro en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Interalie li partoprenis la komisionon pri difinado de historia kaj religia valoro de la eksponaĵo N 1647 el la Tjumena Provinca Muzeo, nomita "mantelo de [metropolito Filofeo]". De la 31-a de januaro ĝis la 2-a de februaro 1945 li partoprenis en la Tutlanda Kunveno la Rusa Ortodoksa Eklezio (ruse Поместный Собор) kiel reprezentanto de la Novosibirska eparĥio, al kiu apartenis tiutempe la tuta Siberio. Dum la vizito de ĉefepiskopo de Novosibirsko kaj Barnaulo Varfolomej (Gorodcov) reprezentanto de la Tjumena Plenumkomitato laŭdis laboron de la lokaj preĝejoj dum la Dua mondmilito, speciale laŭdinte Siĉugov[56].

La 9-an de oktobro 1945 la Tjumena Urba Soveto eldonis ordonon N 482 pri transdono de la Oranta katedralo al kredantoj. Ĝia ĉefpastro iĝis Aleksandr Siĉugov. Li petis la muzeon redoni la mantelon de Filofeo, aludinte pri eventuala reakiro de liaj restaĵoj malaperintaj en 1923. Tio maltrankviligis la aŭtoritatojn, kiuj formis ekspertan komsionon, agnoskintan ke la eksponaĵo ne havas historian kaj muzean valoron kaj povas esti detruita. Al la Novosibirska eparĥio oni mesaĝis pri "maldezirindeco de plua restado de Siĉugov je eklezia servado en Tjumeno". Pro tio en 1947 li kun sia familio forlasis la urbon kaj servis en diversaj urboj de Siberio, inkluzive en la katedralo de Petro kaj Paŭlo en Tomsko (1954-1956). La 6-an de novembro 1976 li mortis en Novosibirsko. Antaŭ la forpaso li rakontis al sia filino Ariadna kie estas kaŝitaj restaĵoj de Filofeo[56].

Ariadna en 2003 venis al la estro de la monaĥejo de Sankta Triunuo en Tjumeno kaj transdonis al li kopion de tiu ĉi teksto, kio ebligis trovi kaj revenigi al la monaĥejo[55][57].

Iakov Trofimjuk[redakti | redakti fonton]

Pastro Iakov Fjodoroviĉ Trofimjuk (ruse Иаков Федорович Трофимюк) naskiĝis la 5-an de novembro 1924 en vilaĝo Savĉudak, Kremenecka distrikto, Ternopola provinco. En 1941 li finis mezlernejon en la urbo Poĉajevo, en 1943 — dujaran pastran lernejon ĉe la Poĉajeva laŭro. La 4-an de marto 1943 li estis ordinita kiel diakono kaj la 19-an de septembro kiel pastro kaj iĝis asistanto de ĉefpastro en vilaĝo Ljudviŝĉe, Ŝumska distrikto. En 1945-1959 li servis kiel ĉefpastro en diversaj vilaĝaj preĝejoj. En 1959 li estis nomumita ĉefpastro (ruse настоятель) de preĝejo en la urbo Iŝimo (Tjumena provinco), samjare translokita kiel dua pastro al la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Tjumeno. En 1964-1966 li studis malĉeeste en la Moskva Spirita Seminario. En 1965 li estis ordinita kiel ĉefpastro (ruse протиерей). En 1968 li iĝis ĉefpastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. La 5-an de marto 1977 li estis nomumita ĉefpastro de la Oranta katedralo kion li plenumis ĝis la 7-a de marto 1990. La 2-an de oktobro 1990 li forpasis kaj estis sepultita apud la Oranta katedralo[58].

Miĥail Kuroĉkin[redakti | redakti fonton]

Pastro Miĥail Timofejeviĉ Kuroĉkin (ruse Михаил Тимофеевич Курочкин (1952-2015) naskiĝis la 12-an de novembro 1952 kaj estis frato de episkopo Jevtiĥij (Kuroĉkin). Post fini la Moskvan Spiritan Seminarion li estis ŝoforo de episkopo de Omsko kaj Tjumeno Maksim (Kroĥa). Post edziĝi li pastriĝis kaj servis en la Omska eparĥio. En 1983-1988 li estis ĉefpastro de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj[59].

Fine de septembro 1989 (laŭ aliaj fontoj — en 1990) li eksiĝis kaj kune kun 5 aliaj pastroj de la eparĥio, inkluzive sian fraton igumenon Jevtiĥij, aliĝis al la Rusa Ortodoksa Eklezio Eksterlande (ROEE). Ekde tiam li servis en la hejma preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo en Tjumeno, plurfoje akceptadis pilgrimantojn — pastrojn de ROEE. En 2007 kanona unueco de la Rusa Ortodoksa Eklezio kaj ROEE estis restarigita kaj li iĝis pastro de la Tobolska eparĥio de la Moskva Patriarkato je statuso de ĉefpastro. Dum lastaj vivojaroj li servis en la preĝejo de Mikaelo la Ĉefanĝelo. La 30-an de aprilo 2015 li trafis aŭtomobilan akcidenton en la Ĉerviŝeva landvojo apud Tjumeno kaj la 1-an de majo li mortis en hospitalo. La 4-an de majo li estis sepultita en la Ĉerviŝeva tombejo apud kapelo de Lazaro el Betania, kontraŭ ĝia altaro[59].

Gedeon (Ĥaron)[redakti | redakti fonton]

En 1989-1991 en la preĝejo servis Gedeon (Ĥaron), en 1991 elmigrinta al Usono kaj ekde 2018 servanta kiel episkopo de Makarov, vikario de Kieva eparĥio, estro de la Dekonaĵa monaĥejo de Naskiĝo de Maria (Kievo, Ukrainio). Li famas pro sia lukto kontraŭ religia persekutado de la Ukraina Ortodoksa Eklezio (Moskva Patriarkeco) kaj pri restarigo de la Dekonaĵa preĝejo de Naskiĝo de Maria en Kievo, kiun ukrainaj naciistoj, subtenataj de aŭtoritatoj, postulas detrui.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Komence de novembro 1989 ekservis kiel ĉefpastro Nikolaj Morozov, kiun sekvis pastromonaĥo Gedeon (Ĥaron). Ekde 1993 servas diakono Viktor Gordejev, kiu ekde 1995 instruas en dimanĉa lernejo por plenkreskuloj. Paroĥestro tiutmepe estis Georgij Vladimiroviĉ Sannikov, poste pastro de la preĝejo de la Endormiĝa forpaso de Maria (Jalutorvsko). En 1993-1997 ĉefpastro estis Vladimir Klujev. Ekde 1997 servas ĉefpastro Andrej Sbitnev. Ekde aprilo 2008 li estas ankaŭ vic-episkopo (ruse благочинный)[20].

Nuntempe en la preĝejo servas ĉefpastro Andrej Sbitnev, pastro Nikolaj Suŝkov kaj diakono Viktor Gordejev[20].

Nikolaj Suŝkov okupiĝis pri baza pezaĵlevadoen, sed en 2014 transiris al aikido, en kiu li jam en 2018 havis brunan zonon. Li diras ke tiu pacema luktosporto ideale konvenas al kristano kaj ke regula sportumado helpas al li detrui stereotipon pri dika, pigra pastro-ebriulo. Ankaŭ liaj filinoj okupiĝas pri aikido[60].

Andrej Sbitnev en 2012 trapasis kurson pri subakvado, post kio li subakviĝis je ŝtonmino Ŝilovskij apud la urbo Niĵnij Tagil, kie li subakve konsekris kaj instalis kinon de Nikolao de Mira por ke ĝi helpu al la sportistoj[60]. Li estas estro de la eparĥia sekcio pri kunlaboro kun la armeo, polico kaj justicaj institucioj[61].

Ekde 1923[redakti | redakti fonton]

Listo de la pastroj ekde 1923[7]:

  • Nikolaj Protopopov (ruse Николай Протопопов; 1923 — 1931);[13]
  • Dioskor Tatiŝĉev (ruse Диоскор Татищев; 1933 — 1937);
  • igumeno Ignatij (ruse Игнатий; fino de la 1930-aj);
  • Aleksandr Siĉugov (ruse Александр Сычугов; 1944 — 1945);
  • igumeno Ignatij (ruse Игнатий; laike: ruse Иван Иванович Вьюков; post foriro de Aleksandr Siĉugov, do ekde 1944/45);[62]
  • Trofim Gonĉarov (ruse Трофим Гончаров; 1954);
  • Ioann Ŝiprikeviĉ (ruse Иоанн Шиприкевич; 1954 — 1958);
  • Aleksandr Kuznecov (ruse Александр Кузнецов; 1956 — 1957);
  • Aleksandr Zelinskij (ruse Александр Зелинский; 1958 — 1967);
  • Iulian Jelisejev (ruse Иулиан Елисеев; 1968);
  • Iakov Trofimjuk (ruse Иаков Трофимюк; 1968 — 1977);
  • Ioann Petjuk (ruse Иоанн Петюк; 1977 — 1982);
  • Iosif (ruse Иосиф; 1983);
  • Miĥail Kuroĉkin (ruse Михаил Курочкин; 1983 — 1988);
  • Nikolaj Morozov (ruse Николай Морозов; 1988 — 1989);
  • Gedeon (Ĥaron) (ruse Гедеон (Харон); 1989 — 1991);
  • Vladimir Klujev (ruse Владимир Клюев; 1992 — 1997);
  • Andrej Sbitnev (ruse Андрей Сбитнев; ekde 1994).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo havas formon de rotondo, al kiu aliĝas kvar dukolonaj portikoj. La kupolo estas sfera, la kruco origine estis ligna, ladumita, nun orkolora[3]. La preĝejo estas unuetaĝa kaj malgranda — 13,51 x 13,51 m. La ikonostazo origine estis unuŝtupa, duonronda, malhelblua[4]. Ĝia fasado estas turnita al strato Sverdlov (ĝis 1922 — Vseĥsvjatskaja, do Ĉiuj Sanktuloj). Maldekstre de la preĝejo, ene de la korto ĉirkaŭita je ŝtona barilo, troviĝas infanludejo. Dekstre situas aparte staranta sonorilturo kaj alkonstruaĵo al ĝi kun helpaj servoj. Ĉe la okcidenta enirejo de la preĝejo estas nartekso.

Sur la granda malhela kupolo estas bildigitaj kvar evangeliistoj kaj Dio Patro (Cebaoto) forme de maljunulo kun longa barbo, ĉirkaŭita de ĉefanĝeloj. Tia bildigo de Cebaoto estas netradicia kaj malofta en la rusaj ortodoksaj preĝejoj. Unu el surskriboj sur la kupolo tekstas: "Mi ordonas al vi, amu unu la alian" (ruse Заповедую вам, да любите друг друга)[27].

La preĝejo normale enspacigas ĝis 200 homojn, je Pasko venas ĝis 700. La paroĥo havas kelkmil paroĥanojn[27].

Paroĥaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Al la preĝeja paroĥo apartenas ankaŭ[7]:

Incidentoj[redakti | redakti fonton]

Memuaristo Pavel Koĉnev (1855-1939) priskribis en siaj rememoroj incidenton okazintan en 1877 kun Anna Fjodorovna Jerunova (Jarunova). Ŝi loĝis kun sia edzo en urboparto Potaskuj, kiu apartenis al la Elija-paroĥo, en unu domo kun bopatrino kaj ties filino, okupante malsamajn etaĝojn. La bopatrino kaj bofilino havis ege malbonan rilaton kaj eĉ ne salutis unu la alian. Post la morto de sia edzo Anna, kiu aĝis 40-45 jarojn, vendis butikon, brutojn kaj aliajn posedaĵojn, maldungis la servistaron kaj sin preparis por translokiĝo al siaj parencoj. Oni diris ke lastmomente ŝi decidis preni ankaŭ ikonon de Sankta Nikolao (plej verŝajne de Nikolao de Mira), kiu pendis surmure kaj faris tion malgraŭ admonoj de sia bopatrino Anisja Nikolajevna, dirinta ke tio estis malnova ikono de ŝia familio[63].

Elirinte en koridoron, ŝi subite falis sen alfronti iujn obstaklojn kaj rompis la kruron dum la falinta ikono restis nedamaĝita, eĉ ĝia vitro ne rompiĝis. Post du monatoj da senefika kuracado oni fortranĉis ŝian kruron ĝis genuo, post plia monato oni fortranĉis ankaŭ supran parton kaj fine ŝi mortis. Oni sepultis ŝin en la tombejo apud la preĝejo kiel gravulinon. Vespere gardisto ĉirkaŭirante la preĝejon ekaŭdis foran krion, haltis apud ŝia tombo por iu tempo, sed ne plu aŭdis ion. Sekvan matenon ĉio ripetiĝis, li kuŝiĝis surteren kaj komprenis ke la krio venas de subtere. Li iris al parencoj de Anna, loĝintaj proksimume 2 km for, ili venigis policon kaj nur vespere refosis la tombon kie ekvidis jenan bildon[64].

Citaĵo
 Покойница лежала скорчившись, вниз лицом, руки, губы и язык у ней были искусаны зубами, несколько клочьев волос вырваны из головы, лицо, руки и грудь исцарапаны в кровь, вероятно, покойница билась, задыхаясь в земле более суток.   La mortulino kuŝis tordiĝinte, la vizaĝon malsupren, ŝiaj brakoj, lipoj kaj lango estis plurloke morditaj per dentoj, kelkaj hartufoj elŝiritaj el la kapo, la vizaĝo, brakoj kaj brusto forte gratitaj ĝis sango, verŝajne, la mortulino konvulsiis sufokiĝante en la tero. 
— Pavel Koĉnev, La vivo de Granda Rivero: noticoj de la siberia komizo[65]

Oni agnoskis ŝin definitive mortinta kaj enterigis denove. Li ne sciis ĉu okazis iu enketado kaj ĉu iu estis punita, sed supozis ke eĉ se oni enketis ion, la parencoj liberigis sin de ĉiuj punoj per mono, heredita de la mortulino[66].

Transporto[redakti | redakti fonton]

La plej proksima haltejo estas Oblastnaja infekcionnaja bolnica ĉe strato Komsomolskaja.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 250. ISBN = 5901633040.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Церковь Всех Святых (ruse). Gorod T (2017-10-23). Arkivita el la originalo je 2022-01-25. Alirita 2022-06-10.
  3. 3,0 3,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 33. ISBN =.
  4. 4,0 4,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 33. ISBN =.
  5. 5,0 5,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 38. ISBN =.
  6. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 11. ISBN =.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Тюменский Всехсвятский храм (ruse). Drevo. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  8. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 43–44. ISBN =.
  9. Курмачев, В. А.. (2002) Чернышов А. В.: Церковь пророка Илии с приделом Покрова Пресвятой Богородицы города Тюмени. 1833 – 2022 гг. (ruse), p. 47. ISBN =.
  10. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 47. ISBN =.
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Г.В. Коротаева (2016) Не могу же я отказаться быть священником (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  12. 12,0 12,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 146–147. ISBN =.
  13. 13,0 13,1 13,2 Евгений Сбитнев (2012) Храм всех святых г. Тюмени (ruse). Sibirskaja Prvoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2021-12-05. Alirita 2022-07-19.
  14. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 40. ISBN =.
  15. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 46–47. ISBN =.
  16. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 48–49. ISBN =.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 41. ISBN =.
  18. Людмила Дрозд (2019-07-06) Свадьба (ruse). Tjumenskije Izvestija. Arkivita el la originalo je 2022-09-12. Alirita 2022-09-12.
  19. Маслова, Е. А.. (2002) Тарасова О. П.: Купола Тюмени (ruse), p. 49. ISBN =.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 Город Тюмень. Храм во имя Всех Святых (ruse). la Tobolska kaj Tjumena eparĥio. Arkivita el la originalo je 2019-11-25. Alirita 2022-06-10.
  21. 21,0 21,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 51. ISBN =.
  22. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 52. ISBN =.
  23. 23,0 23,1 Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 53. ISBN =.
  24. 24,0 24,1 В. А. Курмачев Историческое обозрение о Всехсвятской (Кладбищенской) церкви города Тюмени (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2022-07-19.
  25. Рождественский звон (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta (2004). Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  26. 26,0 26,1 Анжела Лебедева (2021-01-28) В Тюмени завершилась реконструкция Всехсвятской церкви (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-07-19. Alirita 2022-07-19.
  27. 27,0 27,1 27,2 Татьяна Тихонова (2021-02-02) Храм Всех Святых в Тюмени готовится встретить прихожан (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-01-27. Alirita 2022-07-19.
  28. Анжела Лебедева (2020-09-09) На Всехсвятскую церковь в Тюмени установили новую главку (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-07-19. Alirita 2022-07-19.
  29. Влас Ершов (2022-01-16) Всехсвятская церковь Тюмени была утрачена в 2020 году в результате варварской "реставрации" (ruse). Tyumerica.com. Arkivita el la originalo je 2022-01-17. Alirita 2022-09-05.
  30. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 36. ISBN =.
  31. 31,0 31,1 История (ruse). Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (2009-11). Arkivita el la originalo je 2020-09-23. Alirita 2003-02.
  32. 32,0 32,1 Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 3 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  33. 33,0 33,1 33,2 Журналы Священного Синода от 29 декабря 2021 года (ruse), p. Журнал № 111. Rusa Ortodoksa Eklezio (2021-12-29). Arkivita el la originalo je 2022-07-05. Alirita 2022-07-21.
  34. 34,0 34,1 Коротаева Г. В. (2022) От забвения к святости. Священномученик Михаил Красноцветов (, ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  35. Мария Каменяка (2015) Прадеда расстрелянного лик... гл. 4 (ruse). Proza.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-22. Alirita 2022-07-22.
  36. Владимир Григорян (2019-06-02) «Минувшее проходит предо мною...» (ruse). Arkivita el la originalo je 2022-05-18. Alirita 2022-07-21.
  37. Лариса Гизатуллина (2013-01-18) С любовью к родному краю (ruse). Slava Trudu. Arkivita el la originalo je 2019-03-20. Alirita 2022-07-21.
  38. Татьяна Тепышева (2013) Священник Михаил Красноцветов: подвиг веры (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-21. Alirita 2022-07-21.
  39. Коротаева Г. В. (2016) Ты еси Бог, творя чудеса. Рассказ об обретении архивного дела священника храма Всех Святых города Тюмени Михаила Красноцветова (1885-1937) (, ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-19. Alirita 2022-07-19.
  40. 40,0 40,1 В праздник Благовещения Святейший Патриарх Кирилл совершил Литургию в Храме Христа Спасителя, возглавил торжества по случаю прославления в лике святых священника Михаила Красноцветова и архиерейскую хиротонию архимандрита Иннокентия (Фролова) (ruse). Rusa Ortodoksa Eklezio (2022-04-07). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-07-21.
  41. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 337–338, 342, 344, 346. ISBN = 5899510129.
  42. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 342, 344, 346. ISBN = 5899510129.
  43. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 339, 341. ISBN = 5899510129.
  44. Курмачев, В. А.. (1996) Историческое обозрение о Всехсвятской (кладбищенской) церкви города Тюмени (1833 — 1996 гг.) // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 9 (ruse), p. 48–49. ISBN =.
  45. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 349. ISBN = 5899510129.
  46. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 342–343. ISBN = 5899510129.
  47. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 344–345. ISBN = 5899510129.
  48. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 344. ISBN = 5899510129.
  49. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 338–339, 346. ISBN = 5899510129.
  50. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 345. ISBN = 5899510129.
  51. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 352–353. ISBN = 5899510129.
  52. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 357. ISBN = 5899510129.
  53. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 358. ISBN = 5899510129.
  54. Гольдберг, Рафаэль. [2004] Дело о бороде // Книга расстрелянных: Мартиролог погибших от рук ВЧК-ОГПУ-НКВД в годы «красного террора» (Тюменская область). В 3-х томах: том III (ruse), p. 359–360. ISBN = 5899510129.
  55. 55,0 55,1 Владимир Полищук (2011-02-15) Тайна священника Сычугова (ruse). Tjumenskaja Oblast Segodnja. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  56. 56,0 56,1 56,2 56,3 Сычугов Александр Андреевич (ruse). Drevo. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  57. Ариадна Сычугова рассказала историю захоронения мощей святителя Филофея Лещинского (ruse). Region-Tjumen (2018-10-22). Arkivita el la originalo je 2020-02-16. Alirita 2022-07-19.
  58. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 306–308. ISBN = 9785853837270.
  59. 59,0 59,1 Курочкин Михаил Тимофеевич (ruse). Drevo. Arkivita el la originalo je 2022-06-10. Alirita 2022-06-10.
  60. 60,0 60,1 Анастасия Михайлова (2018-04-24) Атлеты от Бога (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2022-07-19. Alirita 2022-07-19.
  61. Протоиерей Андрей Сбитнев (ruse). Arkivita el la originalo je 2018-02-17. Alirita 2022-07-19.
  62. Г. В. Коротаева (2017) Неизвестная страница истории храма Всех Святых г. Тюмени (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-07-20. Alirita 2022-07-20.
  63. Кочнев, П. Ф.. (2006) Жизнь на Большой Реке: записки сибирского приказчика (ruse), p. 180–181. ISBN = 5875502428.
  64. Кочнев, П. Ф.. (2006) Жизнь на Большой Реке: записки сибирского приказчика (ruse), p. 181. ISBN = 5875502428.
  65. Кочнев, П. Ф.. (2006) Жизнь на Большой Реке: записки сибирского приказчика (ruse), p. 181–182. ISBN = 5875502428.
  66. Кочнев, П. Ф.. (2006) Жизнь на Большой Реке: записки сибирского приказчика (ruse), p. 182. ISBN = 5875502428.