Serbokroatlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serbokroatlingva Vikipedio
Retadreso sh.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo serbo-kroata
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 28-a de aprilo 2024
Artikolnombro 459 455
Profundeco 749.2
Paĝoj 4 652 838
Redaktoj 41 845 905
Uzantoj 211 579
Aktivaj uzantoj 184
Administrantoj 9
Dosieroj 10 237
vdr

La serbokroatlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la serbokroata lingvo. Sialingve ĝi havas la titolojn Wikipedija na srpskohrvatskom jeziku ("vikipedio en la serbokroata lingvo") kaj en inversa sinsekvo ankaŭ Wikipedija na hrvatskosrpskom jeziku ("vikipedio en la kroatserba lingvo"). Ankaŭ ekzistas apartaj lingvoprojektoj kroatlingva Vikipedio, serblingva Vikipedio kaj bosnalingva Vikipedio. Post unua fazo de ekzisto, la projekto estis fermita en 2005 pro malaktiveco, sed laŭ decido de la vikimedia estraro de decembro 2006[1] estis rekreita, praktike en aprilo 2007.

Ĝis julio 2014 ĝi atingis la nombron de pli ol 200 000 artikoloj, kaj tiutempe estis la dua plej granda vikipedia projekto el inter la lingvoj de eksa Jugoslavio (post la serba kaj antaŭ la kroata). La 28-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 459 455 artikolojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]