Georgios Andrea Papandreu: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Vagobot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: sh:Georgios Papandreou Mlađi |
e r2.6.4) (robota aldono de: hu:Jórgosz Papandréu modifo de: el:Γιώργος Α. Παπανδρέου |
||
Linio 60: | Linio 60: | ||
[[da:Georgios Andrea Papandreou]] |
[[da:Georgios Andrea Papandreou]] |
||
[[de:Giorgos Andrea Papandreou]] |
[[de:Giorgos Andrea Papandreou]] |
||
[[el: |
[[el:Γιώργος Α. Παπανδρέου]] |
||
[[en:George Papandreou]] |
[[en:George Papandreou]] |
||
[[es:Georgios Andreas Papandreu]] |
[[es:Georgios Andreas Papandreu]] |
||
Linio 68: | Linio 68: | ||
[[gl:Georgios Papandreu]] |
[[gl:Georgios Papandreu]] |
||
[[he:יורגוס פפנדראו]] |
[[he:יורגוס פפנדראו]] |
||
[[hu:Jórgosz Papandréu]] |
|||
[[id:Georgios A. Papandreou]] |
[[id:Georgios A. Papandreou]] |
||
[[io:Georgios Andreas Papandreou]] |
[[io:Georgios Andreas Papandreou]] |
Kiel registrite je 12:54, 5 nov. 2011
Georgios A. Papandreu Γεώργιος Α. Παπανδρέου | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Γεώργιος Παπανδρέου (νεότερος) | |||||
Naskiĝo | 16-an de junio 1952 en Saint Paul, Minesoto | ||||
Religio | Eklezio de Grekio vd | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | moderna greka • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio • Usono vd | ||||
Alma mater | Amherst College • Londona Lernejo de Ekonomiko • Universitato Harvard • Londona Lernejo de Ekonomiko • Universitato de Stokholmo • King City Secondary School • Kolegio de Ateno vd | ||||
Partio | Tutgrekia Socialista Movado | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Family Papandreou vd | ||||
Patro | Andreas Papandreou vd | ||||
Patrino | Margaret Chant-Papandreou vd | ||||
Gefratoj | Sofia Papandreou • Emilia Nyblom • Andreas Papandreou • Níkos Papandréou vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • sociologo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
ĉefministro de Grekio | |||||
Dum | 6-a de oktobro 2009 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georgios Papandreu (foje latinliterigita ankaŭ Giorgos respektive Papandreou), plennome Georgios Andrea Papandreu (greke Γεώργιος respektive Γιώργος Ανδρέα Παπανδρέου, naskiĝis la 16-an de junio 1952 en Saint Paul, Minesoto) estas greka politikisto. Li estas membro de la Tutgrekia Socialista Movado kaj ekde februaro 2004 estas ties prezidanto. Krome en 2006 li fariĝis prezidanto de la Socialista Internacio.
Laŭ la rezulto de la parlamenta baloto de la 4-a de oktobro 2009, du tagojn pli poste li oficiale estis deklarita la nova ĉefministro de Grekio. Jam antaŭe inter la jaroj 1999 kaj 2004 li estis la ministro pri eksteraj rilatoj de la lando, kaj de tiam estis la gvidanto de la parlamenta opozicio.
Li anstataŭigas la politikiston Kostas Karamanlis, kies registaro ekde 2008 estis publike forte kritikata inter alie pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta monto Athos. Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron Kostas Karamanlis peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto, kiu por Karamanlis rezultigis drastan perdon de voĉoj en tiu baloto (8 procentaĵojn kompare al la lasta).
Deveno kaj eduko
La politikisto estas la nepo de la liberala politikisto Georgios Papandreu, kiu inter 1944 kaj 1945, kaj denove inter 1964 kaj 1965 estis ĉefministro de Grekio, forte kontraŭbatalita de la anoj de la tiama instalita armea diktaturo en Grekio, kaj filo de Andreas Papandreu, kiu same estis kontraŭbatalita dum la instalo de la armea diktaturo kaj enkarcerigita en 1967, kaj kiu poste inter 1981 kaj 1989 kaj denove inter 1993 kaj 1996 estis ĉefministro de Grekio.
Georgios Andrea inter la jaroj 1972 kaj 1972 vizitis la universitaton de Stokholmo, sekve de 1975 ĝis 1979 la Amherst-kolegion en Usono kaj diplomiĝis pri sociologio. Plue li studis en la Londona Altlernejo pri Ekonomiko kaj Politika Scienco.
Antaŭe: | ĉefministro de Grekio | Poste: |
---|---|---|
Kostas Karamanlis | 2009- | elektota |
|