Walt Disney: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
869 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 jaroj
e (r2.7.1) (robota aldono de: bar:Walt Disney)
Malgraŭ ke Pinokjo kaj Fantasia ne atingis la ekterordinaran sukceson, kiun atingis Neĝblankulino, la tenera filmo [[Dumbo]], kies produktadon ne povis haltigi la striko, eklanĉiĝis en oktobro de 1941. Ĝi havis grandan sukceson kaj iĝis granda enspezofonto. Mallonge poste, en decembro, Usono ekpartoprenis en la [[Dua Mondmilito]]. La studioj kunlaboris kun la usona estraro produktante edukajn filmojn kaj filmoj pri militaferoj, krom aliaj filmoj, kiuj celis plibonigi la humoron de la militistoj. Inter tiuj estas ''[[Der Fuehrer's Face]]'' (La vizaĝo de la Führer), ''[[Education for Death]]'' ("Eduko por morto"), ''Reason and Emotion'' ("Kialo kaj emocio"), kaj la longfilmo ''[[Victory Through Air Power]]'' ("Venko per aerarmeo", 1943), en kiu la ideo pri la neceso de konstrui pli [[bombavio]]jn estis defendata.
 
Tamen, la entrepreno trapasis nebona ekonomia epokon. La reklamaj filmoj ne donis profiton kaj [[Bambi]] ne sukcesis tiel, kiel la studioj esperis post ĝia lanĉo en aŭgusto de [[1942]]. Por malpliigi elspezojn, dum la jardeko de 1940, Disney ne produktis novajn longfilmojn, sed produktis filmojn, kiuj enhavis plurajn mallongajn filmojn. Inter tiuj, la plej elstaraj estis ''[[Saludos Amigos]]'' (Salutojn amikoj - 1942, la originala titolo estas en la hispana), ĝia sekvo ''[[The three caballeros]]'' (La tri ĝentlemanoj - [[1945]]), ''[[Song of the south]]'' (Suda kanto - [[1946]]), ''[[Fun and Fancy Free]]'' (Amuzo sen engaĝiĝo - 1947), y ''[[The Adventures of Ichabod and Mr. Toad]]'' (Aventuroj de Ichabod kaj S-ro. Bufo [[1949]]). En [[1944]] Disney havis bonan komercan ideon por plibonigi la profitojn de ĉiu filmo: relanĉi la filmon Neĝblankulino kaj la sep nanoj; tiel la, relanĉado de filmoj post pluraj jaroj de la unua surmerkatigo, iĝis tradicio de la [[firmo]].
 
Post la milito, malgraŭ las prospero, kiu estis tiam en Usono, la kinaj ŝatoj de la socio ŝanĝiĝis. La kinejestroj ekdemandis nur longajn filmojn, kaj ne plu interesiĝis pri mallongaĵoj, kiuj estis nepraj mallonge antaŭ en la komenco de ĉiu seanco. Tial Disney decidis diversigi la produktadon per la enkonduko de nedesegnaj filmoj por infanoj kaj televidaĵoj.
 
Fine de la jardeko de 1940, la studio denove sufiĉe bonfartis por rekomenci la praduktadon de novaj longfilmoj: [[Cindrulino (filmo, 1950)|Cindrulino]] aperigita en [[1950]] (kiu estis la plej ŝatata de Disney); poste alvenis [[Alice in Wonderland (filmo, 1951)|Alico en Mirlando]] ([[1951]]) kaj [[Peter Pan (filmo, 1953)|Peter Pan]] ([[1953]]). Ambaŭ ricevis malbonajn kritikojn pro dolĉigi tro multe la originalajn historiojn, forĵetante aferojn maltrankviligajn, komplikajn aŭ pensigajn.
 
[[Dosiero:Disney1968.jpg|left|100px]]
15

redaktoj

Navigada menuo