Vanuatuo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
reskribis enkondukon |
eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
| nomoenlokalingvo = Ripablik blong Vanuatu<br />Republic of Vanuatu<br />République de Vanuatu |
| nomoenlokalingvo = Ripablik blong Vanuatu<br />Republic of Vanuatu<br />République de Vanuatu |
||
| eonomo = Respubliko de Vanuatuo |
| eonomo = Respubliko de Vanuatuo |
||
| flago = [[Dosiero: |
| flago = [[Dosiero:Flago-de-Vanuatuo.svg|150px|Flago de Vanuatuo]] |
||
| blazono = |
| blazono = |
||
| nacia himno = [[Yumi, Yumi, Yumi]] |
| nacia himno = [[Yumi, Yumi, Yumi]] |
Kiel registrite je 23:44, 12 sep. 2011
Vanuatuo, oficiale Respubliko de Vanuatuo (bislame Ripablik blong Vanuatu, angle Republic of Vanuatu, france République du Vanuatu), estas oceania ŝtato en Melanezio, en la Korala Maro (Pacifika Oceano). Ĝi estas insularo konsistanta el 83 insuloj, plejparte vulkanaj.
En la insularo unue loĝis melanezianoj. Eŭropanoj malkovris ĝin en 1605 kiam alvenis Pedro Fernandes de Queirós al la insulo Espiritu Santo. Nomita Novaj Hebridoj post James Cook, la insularo spertis koloniigon de eŭropanoj inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En 1904, Francio kaj Britio decidis kunregi ĝin: de 1906 ĝis 1980, Novaj Hebridoj estis la sola kolonio regata de du landoj. En 1980, ĝi sendependiĝis kaj eknomiĝis Vanuatuo.
Geografio
Sur la insularo troviĝas la vulkano Manaro.
Biogeografie Vanuatuo situas en la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la ekoregionon: Vanuatuajn pluvarbarojn.
Administraj dividoj
Vanuatuo estas dividita en ses provincoj ekde la jaro 1994. Tiuj provincoj estas, de nordo al sudo: Torba, Sanma, Penama, Malampa, Shefa kaj Tafea.
Politiko
Ekstera politiko
Vanuatuo apartenas al la Brita regnaro kaj al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Interesaj informoj
La 8-an de decembro 2009 la aborigena tribo loĝanta en Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams. Li envenis al la insulo Erromango en 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj. Por partopreno en la ceremonio en Vanuaton elveturis prapranepo de la misiisto kaj 17 liaj parencoj. Aborigenoj kredas, ke ĉi tiu rito forigos de ili la antaŭlongan malbenon.[2][3]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 2009 National Population and Housing Census (angle). Vanuatu National Statistics Office (2009). Alirita la 10-an de septembro 2011.
- ↑ Tribe apologises for eating British missionary angle
- ↑ Племя туземцев извинилось за убийство миссионера ruse
|