Vikipedio:Diskutejo/Diversejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
As eo (diskuto | kontribuoj)
Linio 957: Linio 957:
</div></div>
</div></div>
<!-- Message sent by User:CKoerner (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:CKoerner_(WMF)/Enable_Hovercards/Phase_1/Distribution_list&oldid=16616381 -->
<!-- Message sent by User:CKoerner (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:CKoerner_(WMF)/Enable_Hovercards/Phase_1/Distribution_list&oldid=16616381 -->

== Peto legi ampleksigitan artikolon "Apopleksio" ==

Karaj,
dum la lastaj semajnoj mi intense prilaboris la artikolon "Apopleksio", kaj iom post iom puŝis ĝin super la limo de 30.000 bitokoj - ĉar ĝi estas unu el la plej havendaj 1000 artikoloj. Nun ĝi fine havas la verdan trafiklumon!
Bedaŭrinde mi spertas pri medicino, sed estas novulo rilate vikipedion. Povas esti ke la formo ne bonas, kaj kompreneble verŝajne troveblas diversaj tajperaroj ... Pro tio mi petas vi pli spertajn vikipediitojn legi la artikolon kaj laŭeble akcepti la ŝanĝojn (aŭ plibonigi la erarojn :-) ). Dankon!
--[[Uzanto:As eo|Anina]] ([[Uzanto-Diskuto:As eo|diskuto]]) 08:53, 23 apr. 2017 (UTC)

Kiel registrite je 08:53, 23 apr. 2017


Diversejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Diversejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Amendo al la regularo pri tuja forigado

En Vikipedio:Regularo pri tuja forigado#Artikoloj mi proponas modifi jenon:

  • Unuigi, purigi kaj plibonigi la erojn A1 kaj A3 sub la nomo «Malplena artikolo» kaj kun jena teksto: «Tre mallongegaj artikoloj. Ankaŭ artikoloj konsistantaj nur el teĥnikaj aferoj (kategorioj, interlingvaj ligiloj, sekcititoloj sen enhavo en sekcio, informkesto ktp.) aŭ nur de aldonaj informoj (bildoj, sekcioj Vidu ankaŭ, Eksteraj ligiloj, Literaturo). Se artikolo multe superas kadron de vortara difino kaj trivialaj informoj, tiam ĝi ne plenumas tiun ĉi kriterion». Por ne ŝanĝi numerojn de la A-eroj ekde A4, anstataŭ A3 skribi la frazon «Unuigita kun A1».
  • Kompletigi la eron A11 per la frazo «Ankaŭ artikoloj pri temoj (en tiu nombro objektoj kaj personoj) evidente nemenciindaj».

Gamliel Fiŝkin 03:09, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Por Por: (ni parte diskutis ĉe VP:DA) Dankon pro via propono.--Salatonbv (diskuto) 04:35, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Vikiano (diskuto) 13:13, 5 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
A1-A3 Kontraŭ Kontraŭ: Mi konsideras la du konceptojn (kunteksto por A1 kaj enhavo por A3) sufiĉe distingaj por havi 2 apartajn erojn. Mi komprenas, ke pluraj eroj povus eventuale esti kunigitaj (eble eĉ ĉiuj en unu eroj "Maltaŭga"), sed tio ĉi ne estas tia kazo. Krome, la proponita nomo «Malplena artikolo» laŭ mi ne spegulas la sencon, ĉar artikolo povas esti "plena" je senkuntekstaj informoj kaj teĥnikaj aferoj kaj tiel forigenda laŭ la nuntempaj difinoj. --KuboF (diskuto) 00:51, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
A11 Kontraŭ Kontraŭ: En nia Vikipedio okazas ardaj diskutoj pri menciindeco kaj kompreno pri ĝi multe varias inter niaj kontribuantoj. Kutimaj kriterioj kvazaŭ ne validas kaj artikoloj post diskutado restas neforigitaj pro manko de konsento. Anstataŭ ŝanĝi kriterion pri tuja forigo mi preferus starigi kontroleblan kriterion por diskutado pri forigoj. Povus esti "temo estas konsiderata kiel nemenciinda se ne estas trovitaj almenaŭ 2 sendependaj, netrivialaj, fidindaj fontoj" aŭ simile.
Komento Komento: Estas alia punkto. VP:K1 eble ne plu estas necesa. Estas serio da "forigendaj" kategorioj postulita de RG72 ĉe VP:FA. Se ili estas tute tujforigendaj, diskuto estas nenecesa uzante VP:K1. Tamen, se oni alidirektas per Ŝablono:Kategoria alidirekto, administrantoj ne devas diskuti aŭ forigi tiajn kategoriojn, kiuj ne estas gramatike eraraj sed nur malplenaj.--Salatonbv (diskuto) 19:36, 2 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eble ne necesas atentigi pri unuigo de kriterioj, cetere la nombro de la kriterioj ne estas vicorda... Espereble mi komprenas la aferon ĝuste. Sufiĉus unuigi A1 kun A3 kaj redakti la sekcion forigante el ĝi la mallongigon {{MLL|VP:A3}}. Mi proponus ankaŭ aldoni ligojn kun paĝoj, kiuj klarigus konceptojn kiel menciindecon. La paĝo havas entute malmultajn ligilojn. --Vikiano (diskuto) 13:13, 5 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: Rilate al vicordo: la nombrado respegulas vicordon en aliaj Vikipedioj (la plej gravaj inspiroj estis la angla kaj la slovaka Vikipedioj) por bona interkongrueco. Rilate al malmulteco de ligiloj en la paĝo: redaktu kun kuraĝo! Se vi povas plibonigi iun paĝon, faru tion, eĉ se temas pri regulo (nu, tiuokaze iom pli pripensu, eble unue demandu en la diskuto, sed certe faru ;). --KuboF (diskuto) 00:57, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
@KuboF:Dankon por la klarigoj! Post la fino de la balotado mi aldonos ligilojn. Amike, Vikiano (diskuto) 15:41, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton! Ĉu estas ankoraŭ estonteco por tiu ĉi diskuto? Vikiano (diskuto) 08:48, 9 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Password reset

I apologise that this message is in English. ⧼Centralnotice-shared-help-translate⧽

We are having a problem with attackers taking over wiki accounts with privileged user rights (for example, admins, bureaucrats, oversighters, checkusers). It appears that this may be because of weak or reused passwords.

Community members are working along with members of multiple teams at the Wikimedia Foundation to address this issue.

In the meantime, we ask that everyone takes a look at the passwords they have chosen for their wiki accounts. If you know that you've chosen a weak password, or if you've chosen a password that you are using somewhere else, please change those passwords.

Select strong passwords – eight or more characters long, and containing letters, numbers, and punctuation. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Traduko
Mi pardonpetas ke ĉi tiu mesaĝo estas en la angla.
Ni havas problemon kun atakantoj kiuj kaptas uzantokontojn kun privilegiitaj uzantorajtoj (ekzemple, administrantoj, burokratoj, kaŝantoj, kontrolantoj). Verŝajne, tio povas esti pro malfortaj aŭ ripete uzataj pasvortoj.
Membroj de la komunumo laboras kune kun membroj de multaj teamoj ĉe la Fondaĵo Vikimedio por solvi ĉi tiun problemon.
Dume ni petas ke ĉiu rigardu la pasvortojn kiujn li aŭ ŝi elektis por siaj vikiaj kontoj. Se vi scias ke vi elektis malfortan pasvorton, aŭ se vi elektis pasvorton kiun vi uzas ie aliloke, bonvolu ŝanĝi ĉi tiujn pasvortojn.
Elektu fortajn pasvortojn — kun longeco de ok aŭ pli signoj, kun literoj, ciferoj kaj interpunkcio. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:19, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Please accept my apologies - that first line should read "Help with translations!". Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Traduko
Bonvolu akcepti miajn pardonpetojn — tiu unua linio devus esti legata kiel «Helpu kun tradukoj!». Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:24, 14 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Invito legi ampleksigitan artikolon

Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo. Temas pri João Custódio Machado. Bonan legadon! Vikiano (diskuto) 16:08, 29 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

18:07, 5 dec. 2016 (UTC)

Ĉu publika deklaro aŭ proklamo havas kopirajton?

Kp. la komenton de KuboF kaj liajn ŝanĝojn ĉirkaŭ 20:14, 8 dec. 2016. --Lu (diskuto) 08:21, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Organizado de la Regulara Afero en Vikipedio

Saluton! Jen diskuto pri la temo. Mi invitas vin al ĝi. Koran dankon! :-) Vikiano (diskuto) 16:32, 12 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

19:29, 12 dec. 2016 (UTC)

New way to edit wikitext

James Forrester (Product Manager, Editing department, Wikimedia Foundation) --19:31, 14 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Proponata regulo «Supozu bonajn intencojn»

La regulpropono «Supozu bonajn intencojn» ekzistas jam dum kvar jaroj, sed ĝis nun konservas statuson de propono. Inter la ligiloj al ĝi mi ne trovis diskuton por oficialigi ĝin. Kaj mi opinias, ke la teksto estas mallonga kaj diras preskaŭ nenion; tial mi tradukis (kun modifoj) la koncernan oficialan regulon de la ruslingva Vikipedio.

Jen du proponataj tesktoj:

Ni konsideru tiujn du tekstojn por elekti kaj eble poluri iun el ili. Rezulte ni elektu el du eblecoj.

  • Se rezulte de diskuto la komunumo preferos la malnovan tekston, ĝi iĝos oficiala regulo aŭ rekomendo; la ŝablono «propono» supre de ĝi estos anstataŭita per respektiva ŝablono. Tiam la alia teksto iĝos rifuzita regulpropono, kiu restu sur sia nuna loko sed estu indikita per respektiva ŝablono «rifuzita regulpropono» (ĝi ankoraŭ ne ekzistas, mi kreos ĝin je la fino de ĉi diskuto).
  • Se rezulte de diskuto la komunumo preferos la novan tekston, ĝi iĝos oficiala regulo aŭ rekomendo, kaj la malnova iĝos rifuzita regulpropono. Tiam la malnova teksto estu alinomita en subpaĝon (ekzemple, Vikipedio:Supozu bonajn intencojn/Malnova teksto), kaj la nova estu alinomita sur la lokon kie nun la malnova estas; ambaŭ tekstoj estu indikitaj per respektivaj ŝablonoj.

Do, bonvolu diskuti ĉi tie. Gamliel Fiŝkin 02:42, 15 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Por

(Por) Vikipedio:Supozu bonajn intencojn/Alia propono.--DidCORN la 19-a de decembro 2016, 14:35 (UTC) (duobla voĉo)
  1. Por Por: Vikipedio:Supozu bonajn intencojn/Alia propono.--La nova versio de l'artikolo ne estas pura invento de Gamliel estas traduko de la samtema artikolo en la rusa versio pri kiu ekzistas pluraj aliaj ligiloj.--DidCORN la 20-a de decembro 2016, 18:25 (UTC)
  2. Malforte por Malforte por: la malnova versio, Vikipedio:Supozu bonajn intencojn. Verdire, la manko de vigla diskutado (aŭ de multnombra konsento) montras laŭ mi ke tiu regulo estas verŝajne jam subkomprenata de aliaj reguloj. Sed mi ne estas kontraŭ la aldono de tiu regulo (en ia formo); mi preferas la malnovan version, pli mallongan sed ankaŭ pli klaran.--Rdelre (diskuto) 12:15, 24 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  3. Forte por Forte por: --Lingveno (diskuto) 21:05, 27 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  4. Por Por: la nova propono. Ankaŭ mi opinias, ke la nova teksto estas nenecese longa. Povas esti, ke Gamliel tion celis, pro la baloto... estas pli facile forstreki ol aldoni tekston. Pro la fakto ke la titolo de la rekomendo per si mem klarigas ĝin, mia menso rifuzis tralegi... (malgraŭ tio mi tralegis). Oni tuj komprenas: kiam nenio signas malhonestecon, tiam mi sopozu bonan intencon. Krome mi proponas poluri ie kaj ie la tekston. Mi ne scias, ĉu poluro povus fariĝi nun aŭ nur post la baloto. Vikiano (diskuto) 16:56, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  5. Por Por: la nova propono; mi ĵus legis ĝin. Jan sewi (diskuto) 21:48, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
  6. Por Por: Mi ne vidas problemon en la longeco, multaj artikoloj estas eĉ pli longaj. Alaŭdo ۩ 19:51, 18 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
  7. Por Por: ~nmaia d 12:24, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
  8. Por Por: la nova versio, ne gravas se ĝi estas longeta. --Theomanou (diskuto) 14:46, 15 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ

  1. (Kontraŭ) ambaŭ. En la angla vikipedio ĉi tiu regulo estas tro ofte uzata por eviti ĉian kritikon pri intencoj. Ĝi iĝas facila maniero forbati kritikojn laŭ supozo tro naiva. Hodiaŭ oni bone scias, ke ŝtatoj kaj firmaoj dungas armeojn de gantopupoj. Kial supozi bonajn intencojn, sciante tion? Mi ne diras, ke tio ne estas bona sugesto, sed ĝi nek estu universala regulo; la situacio ne estas tiom simpla. Jan sewi (diskuto) 11:01, 20 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
    Ekzemple se grupo de individuoj konstante nuligas redaktojn, kiuj rilatas al politikistoj ŝatataj de ili, oni ne rajtas pridemandi iliajn intencojn. Tio estas tre bedaŭrinda kaj naiva regulo, kiun ni ŝajne ne devas kopii de alilingvaj vikipedioj, aŭ voĉdono ne okazus. Jan sewi (diskuto) 10:32, 27 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
    Iliaj intencoj vere ne estas gravaj. Grava estas ĉu uzanto bone redaktas, ne kial. Eble nur vi pensas ke politikistoj estas ŝatataj de ili sed vere ili pensas ke nuligita teksto estas malenciklopedia. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:42, 27 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
  2. Kontraŭ Kontraŭ: la nova propono. Ĝi estas multe tro longa. --Hans Eo (diskuto) 15:13, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Komentoj

Komento Komento: Mi ĝenerale konsentas ke ni bezonas interkonsento pri la temo. Mi ankoraŭ konsentas kun malnova teksto. Mi ne certas ĉu ni bezonas longan tekston. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:02, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Pardonon, ke mi faris sekciojn "por" kaj "kontraŭ", sed ili ne ŝajnas funkcii. Ni klare diru por la "nova" aŭ "malnova" regulo.--Salatonbv (diskuto) 02:06, 28 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Ni eble ne bezonas la ŝablonojn: "1 por", "2 por", "3 por"... Ĉar ni ne konas la opiniojn ĝis ni legas "por la nova propono" aŭ "kontraŭ la malnova propono".-Salatonbv (diskuto) 21:58, 11 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Responde: Estimata @Gamliel Fishkin: mi elturniĝis iom primitive... tamen mi elturniĝis. Mi aldonis la nunan version de la teksto al ties diskutpaĝo kaj poste redaktis ĝin, tiel ke vi povu kompari... Bv. vidi: Vikipedia diskuto:Supozu bonajn intencojn/Alia propono#Redaktopropono. Vikiano (diskuto) 04:21, 5 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Repripense: Mi relegis la komenton, kiun mi aldonis al mia pora voĉo decembre... se mi skribus ĝin nun, mi skribus alie. La teksto ne estas tiel nenecese longa, kiel mi skribis. Jam pasis longa tempo de kiam Gamliel proponis voĉdonadon. Kio mankas por ke la regulo ekvalidu? Vikiano (diskuto) 08:25, 9 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

20:33, 19 dec. 2016 (UTC)

Invito al Vikivojaĝa karavano

Partoprenu la Decembran Vikivojaĝan Karavanon!

Sciante, ke pluraj homoj ĉi tie interesiĝas pri vojaĝado (kutima Esperanta okupo), mi invitas vin al redaktado de nova frata projekto de Vikipedio - Vikivojaĝo!

Dum Decembro aldone okazas Vikivojaĝa Karavano - virtuala redakta maratono. La afero estas simpla - ĉiutage dum difinita tempo (nun tio estas 21a ĝis 31 de Decembro) redaktu Vikivojaĝon almenaŭ 1-foje. Fine de la (ĉiumonata) karavana etapo estos elektita "vojaĝanto" de la monato.

Se tamen vi preferas resti en Vikipedio, pripensu aldoni ligilon al Vikivojaĝo en artikoloj pri geografia objekto, kiel ekzemple tiu ĉi pri Bratislavo, kiu ligas al incubator:Wy/eo/Bratislavo. Avantaĝe por tio uzu la ŝablonon {{Projektoj|v=Nomo de geografiaĵo}}

Se vi ŝatus rekomendojn pri plibonigindaj temoj, jen ili:

Se vi havas vojaĝeman amikon esperantiston, nepre ĝin informu!

Mi antaŭgojas saluti plurajn el vi dum la karavano! --KuboF (diskuto) 17:09, 21 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Deziro plejkora

Tre estimataj Viki-anoj, mi TUTKORE vin salutas ĉi-jarfine... Mi deziras al vi sanon kaj kuraĝon! Pasas nun Kristnasko... inspirate de la dato mi deziras al vi ĉiuj amon, fratecon kaj amikecon. Precipe mi ĝojas, ke ĉi-jare mi povis tiel lerni de vi ĉiuj... kaj kunlabori kun nia komuna vikio. Amike kaj frate, Vikiano (diskuto) 18:20, 23 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

WMCON17

Saluton al ĉiuj! Baldaŭ finiĝas aliĝperiodo al WMCON17 kaj ĝis la 5-a de januaro ni elektu nian reprezentanton de ELiSo. Kandidatiĝas mi kaj KuboF. --Lingveno (diskuto) 19:26, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Football team

Hello. Sorry for writing in English. Is the article Futbalteamo in the correct wikidata item? Please check d:Q15944511 and d:Q476028. Xaris333 (diskuto) 01:52, 1 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Thank you for bringing this to our attention, I editted the description of the second item to match it with the definition. However, in our Wikipedia it seems that we currently don't really distinguish between these two. Regards, Alaŭdo ۩ 20:00, 18 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu estas alia (nuntempa) denaskulo en Vikipedio?

Laŭ ĉi kategorio, estas ni ok denaskuloj. Sed eble ili ŝercas, aŭ jam mortis (rete aŭ "karnmonde"). Ne mensogu, mi kaj Dio scios, kaj scio estas povo, laŭ saĝulo. Ne donu povon senpage, uloj. Psiĥedelisto (diskuto) 15:44, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

19:12, 9 jan. 2017 (UTC)

Wiki Speaks Your Language

Hello all and sorry for writing this message in English. It is my pleasure to inform you about the launch of the Wiki Speaks Your Language initiative with the goal of enriching the Wikimedia projects with freely licenced audio (and video) files documenting spoken examples of every language, language variety and dialect in the world.

The idea originates from the curiosity of many readers viewing language articles not only to read about the language but also to hear how does it sound. In most of the cases, our language articles lack such files and readers usually end up searching videos on YouTube, notwithstanding that we have the capacity as a movement and the resources to meet their wish.

The initiative lists three possible ways of acquiring the freely licenced audio (and video) files: 1) by adapting existing audio and video files on Wikimedia Commons (mostly from the Spoken Wikipedia projects), 2) by liberating existing audio and video files from the repositories of GLAM and educational institutions, and 3) by engaging Wikimedia communities, GLAM and educational institutions in the recording of new audio and video files.

In the first phase of the initiative, the easiest way to start is by working with the resources we already have and therefore my proposal and kind request to the Esperanto Wikipedia community is to get involved in adapting existing videos from the Spoken Wikipedia project. There are some useful tips on what the existing files should be adapted to. The adapted files should be categorised under "Category:Wiki Speaks Esperanto", tagged with WSYL template and added to the list of languages.

Best regards.--Kiril Simeonovski (diskuto) 14:09, 15 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Sorry for writing in English.

Dear Esperanto community,

Last year your community participated at CEE Spring in Esperanto Wikipedia and we invite you to participate in this year's contest! Local organisers, please subscribe to the mailing list at https://lists.wikimedia.bg/mailman/listinfo/ceespring-localorganisers, add your community at the Meta page with the participants and discuss this year's edition of the contest on its talk page (Talk:Wikimedia CEE Spring 2017/Participants). There you will also find information on some of the things expected from the local organisers. We are looking forward to reading from you soon!

On behalf of the international organisers, -- Ата (diskuto) 21:52, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

23:24, 16 jan. 2017 (UTC)

Ĉu li ja mortis?!

Legeblas ekde hodiaŭ sur la uzantopaĝo de Pino, ke li mortis! Ĉu iu havas detalojn pri la okazaĵo?! Ĉu li ja mortis?! Vikiano (diskuto) 23:53, 19 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

@Vikiano kaj @Pino: Fek, fek, kaj fek ! Povas ne mi kredi ĝin. Volas ne mi kredi ĝin. Trovis mi nenion serĉante ĵuse nomon veran lian. Malbeleco kia !
Sed skribis kiu mesaĝon tiun?LLarson (dirita & farita) 23:35, 20 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@LLarson: La subskribo estas propre lia... Vikiano (diskuto) 16:55, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano kaj @Pino: Vidas ja mi la subskribon « lian », sed tiuj, kiuj vivas plue, subskribas ne 😔 —LLarson (dirita & farita) 17:42, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: kontrolis mi la novaĵon fuŝaĉan kaj do veras ja. Mesaĝis geedzo lia al mi detalojn, inter kiuj, ke mortis li la 19‑an de januaro 2017. Adiaŭas malfeliĉe mi al vi, pino. —LLarson (dirita & farita) 21:44, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@LLarson: Kondelencon al la edzo! Valora kolego! Preĝe kaj fide † Vikiano (diskuto) 12:58, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Terurega novaĵo. Mi tre ege bedaŭras scii pri lia forpaso. Dankon al li pro lia agado ĉi tie kaj kondolencojn al lia familio. Mi enmetis la ŝablonon pri forpasintaj vikipediistoj en lia uzantpaĝon, tamen mankas iom da informo pri la loko kaj lando. Mi scias ke estas absurdaĵo, tamen se iu scias tian informon bve skribu ĝin en la ŝablono. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 02:26, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Terure :( --Lingveno (diskuto) 02:40, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Gazeto Le-bien-Public publikigis sciigon pri lia morto: Avis de décès de Dominique JACQUIN. --Dominik (diskuto) 03:29, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Alia sciigo kun loko de morto (Beaune): Avis de décès et obsèques de Dominique JACQUIN. --Dominik (diskuto) 09:29, 23 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus konis ke li mortis. Ĉu ĉi tiu redakto estis vera [26]? Mi ne povus kredi: Ĉu eble lia konto estis hakita?? Ĉu oni kreu la artikolon Dominique Jacquin?--Salatonbv (diskuto) 10:33, 16 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

20:14, 23 jan. 2017 (UTC)

18:45, 30 jan. 2017 (UTC)

Specialaj signoj

Saluton !

Mi pardonpetas por mian malbonan Esperanton.

Mi demandis min se estus ebla klakebligi specialajn Esperantajn signojn en la menuo « Specialaj Signoj » kiam oni redaktas. Cxiumomente ne estas Esperanta menuo, tamen estus (almenaux por mi) la plej bona maniero de skribi cxiojn. Atendonta, mi uzos {{X}}.

Ankaux, cxu estas ebla de peti iu pri relegi miajn redaktajxojn ? Mi certas ke mian Esperanton ankoraux ne estas suficxe bone, sed Vikipedio estas bonega maniero por lerni, do mi ne scias kion fari pri gxi. ^^

Kore, --Orikrin1998 (diskuto) 13:33, 31 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton @Orikrin1998:! Unue, mi deklaras ke via Esperanto estas sufiĉe bona por komprendi! :-) Ĉu vi uzas la konfiguradon de la lingvo-agordoj? Jen priskribaj bildoj pri kiel agordi. Simple - Klaku la dentrado-bildeton en la maldekstra kolumno por lingvaj agordoj! Espere estus helpema! -- Yekrats (diskuto) 16:02, 31 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
@Yekrats: Ahhh, bonega ! Dankon ! --Orikrin1998 (diskuto) 17:39, 31 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

19:45, 6 feb. 2017 (UTC)

18:06, 13 feb. 2017 (UTC)

Review of initial updates on Wikimedia movement strategy process

Note: Apologies for cross-posting and sending in English. Message is available for translation on Meta-Wiki.

The Wikimedia movement is beginning a movement-wide strategy discussion, a process which will run throughout 2017. For 15 years, Wikimedians have worked together to build the largest free knowledge resource in human history. During this time, we've grown from a small group of editors to a diverse network of editors, developers, affiliates, readers, donors, and partners. Today, we are more than a group of websites. We are a movement rooted in values and a powerful vision: all knowledge for all people. As a movement, we have an opportunity to decide where we go from here.

This movement strategy discussion will focus on the future of our movement: where we want to go together, and what we want to achieve. We hope to design an inclusive process that makes space for everyone: editors, community leaders, affiliates, developers, readers, donors, technology platforms, institutional partners, and people we have yet to reach. There will be multiple ways to participate including on-wiki, in private spaces, and in-person meetings. You are warmly invited to join and make your voice heard.

The immediate goal is to have a strategic direction by Wikimania 2017 to help frame a discussion on how we work together toward that strategic direction.

Regular updates are being sent to the Wikimedia-l mailing list, and posted on Meta-Wiki. Beginning with this message, monthly reviews of these updates will be sent to this page as well. Sign up to receive future announcements and monthly highlights of strategy updates on your user talk page.

Here is a review of the updates that have been sent so far:

More information about the movement strategy is available on the Meta-Wiki 2017 Wikimedia movement strategy portal.

Posted by MediaWiki message delivery on behalf of the Wikimedia Foundation, 20:30, 15 feb. 2017 (UTC) • Please help translate to your languageGet help

19:25, 20 feb. 2017 (UTC)

19:55, 27 feb. 2017 (UTC)

23:23, 6 mar. 2017 (UTC)

Catalan culture challenge

Estas organizita nova traduk-konkurso en:Wikipedia:Catalan culture challenge (1-15 marto 2017). --Dominik (diskuto) 04:03, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi komencas skribi ĉi tie, ĉar evidente komentoj ĉe la korektoj jam ne sufiĉas por komprenigi al ĝia aŭtoro Liberapensulo liajn erarojn. Li nuligis mian lastan redakton kaj nomis mian konduton vandalismo, do mi devas min turni al la komunumo.

Do, kial mi reskribis tiun ĉi artikolon kaj insistas je mia versio:

1. Lingvaĵo estas terura, ofte preskaŭ ne komprenebla. La aŭtoro fuŝas ĉion — finaĵojn, nombrojn, gramatikon, sintakson. Mi tre dubas ke oni rajtas verki artikolojn en la lingvo, kiun oni regas tiom malbone.

2. Pluraj eraroj fuŝas ĉion kaj foje trompas la leganton. Oni legas en la origina versio:

  • Puĉistoj planis atako de Supera Soveto de Rusio nokte el la 20-a de aŭgusto, sed pro la rezisto de rusia civitanoj, atako estis malsukcesinta.
    • Tamen la atako tute ne okazis, do ĝi ne povis alfronti "la civitanan reziston" kaj "malsukcesi".
  • Aŭgusta puĉo estas sola civitana rezistado en la Historio de USSR.
    • Mi jam diris, ke la puĉo ne estas civitana rezistado, sed ĉi-foje haveblas alia grava eraro, ĉar en historio de Sovetunio estas pluraj ekzemplo de la vera civitana rezistado, inkluzive de manifestacioj, ribeloj, strikoj ktp. Ekzemple Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk.
  • Ankaŭ, puĉo finis regulon de sovetia centra registaro, rezultis en fino de Sovetunio.
    • La puĉo ne finis funkciadon (kio estas "regulo" ĉi-foje?) de la federacia registaro, ĉar ĝia celo estis fortigi ĝin kaj savi Sovetunion de disfalo. Eĉ ne unu federacia ministro estis arestita. Sovetunio disfalis ne sekve de la puĉo, sed sekve de ĝia fiasko.
  • La puĉistoj planis atakon de Supera Soveto de Rusio nokte de la 20-a de aŭgusto, kun specialaj unuoj de KGB "Alfa" kaj "Vimpel". Sed la atako ne okazis, ĉar la komandantoj de tiuj taĉmentoj kontraŭis ĝin por eviti civilulajn perdojn.
    • Komandestro de "Alfa" Viktor Karpuĥin refutis tion, asertis ke li simple ne ricevis la ordonon kaj konfirmis ke li "plenumus ĝin kiel soldato". Mi konfirmis tion kun ligilo[1] kaj redaktis kun mencio de ambaŭ versioj, sed la aŭtoro persiste refutas eĉ tion, kun argumento: "Memoru, "plenumus ĝin kiel soldato" fakte signifas "plenumus masakri popolon". Ĉu ni esprimas ĉi tie niajn politikajn vidpunktojn aŭ verkas enciklopediajn artikolojn?

Resume. Mi petas haltigi fuŝadon fare de Liberapensulo pri tiu ĉi artikolo kaj insistas ke demandas la komunumon, ĉu la aŭtoroj kun tiom malalta lingvonivelo entute rajtas verki artikolojn en la enciklopedio? Hieraŭ mi komencis redakti alian artikolon, kreitan de li Ekonomio de Sovetunio. Dum la tuta vespero mi sukcesis fari nur duonon de la laboro, ĉar la lingvaĵo estas terura kaj enhavo kun pluraj fuŝoj. Mi ne certas ke mi havos tempon plu fari tion, do pluaj monstraĵoj restos en sia origina stato.--RG72 (diskuto) 05:34, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon por via "specaj" vortoj, Kara RG72. As you mentioned about my terrible, short language, I'll explain in English, (or perhaps if you don't understand english, I'll KINDLY explain in Russian, your home language.)
First of all, Esperanto Wikipedia isn't RUSSIA. I'm not Russian, so, I enoughly explained about reasons of my edit. But you don't listen or explain about your thoughts, instead of that you just erasing the articles, which I wrote.
Secondly, YOUR PATRIOTISM isn't standard for every wikipedian wirters. I checked your reference, but there wasn't no mention about "acting like a soldier". And you just call me stupid, but actually, you should check the reference, at least.
And finally, RESPECT ANOTHER PERSON, RG72. Your real stupidity is, your disrespect for so-called foreigner. I'm new at here, but you just condemned me, insulted me. I want to you ask something: are you mad?
And by the way, Russians are so rude for another people? Don't make me blame and insult you, RG72. You're in here because of your disrepectful action. Show some respect for another person in official discussion.
-- Liberapensulo.

X X X X X

Hieraŭ mi skribis mian pozicion en la angla, sed bedaŭrinde, ĝi similas ke vi ne komprenas la anglan, do mi klarigos mian pozicion en Esperanto. Jen mia respondo al via akuzoj:

  • Puĉistoj planis atako de Supera Soveto de Rusio nokte el la 20-a de aŭgusto, sed pro la rezisto de rusia civitanoj, atako estis malsukcesinta.
    • (PRI KLARIGO) Tamen la atako tute ne okazis, do ĝi ne povis alfronti "la civitanan reziston" kaj "malsukcesi".
: Mi konsentis pri via demando, do mi aldonis redakton. Estas poste redaktinta de vi, kaj mi korektis ĝin, kiel tiu enhavo:
La puĉistoj planis atakon de Supera Soveto de Rusio nokte de la 20-a de aŭgusto, kun specialaj unuoj de KGB "Alfa" kaj "Vimpel". Sed la atako ne okazis, ĉar la komandantoj de tiuj taĉmentoj kontraŭis ĝin por eviti civilulajn perdojn.[2] Generalo Aleksandr Lebed raportis pri la planota atako al Jelcin, dum la komandanto de "Alfa" Viktor Karpuĥin rifuzis ĝin.[3] Poste Karpuĥin memoris tion ke li ne ricevis ordonon, kaj li raportis miloj civitanoj kolektiĝis antaŭ Supera Soveto de Rusio. Laŭ lia memorio, Kruĉkov ne ordonis atakon.[4]

Tial, ĉi solviĝis, RG72.

: Mi aldonis por referenco Civitana rezistado en la Orienteŭropaj kaj Sovetaj Revolucioj, do ĉi povas legi kion estas civila rezisto.

Origine, mi planis skribi artiklon civila rezisto, sed vi ne bezonas observi min, RG72.

  • Aŭgusta puĉo estas sola civitana rezistado en la Historio de USSR.
    • (PRI POLITIKA VIDO) Mi jam diris, ke la puĉo ne estas civitana rezistado, sed ĉi-foje haveblas alia grava eraro, ĉar en historio de Sovetunio estas pluraj ekzemplo de la vera civitana rezistado, inkluzive de manifestacioj, ribeloj, strikoj ktp. Ekzemple Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk.
: Mi klarigas, kio estas Civitana rezistado denove, RG72. "Civitana rezistado" estas refuzo kaj ĝia rezistada movado kiel protestoj, kontraŭ maljusto de Ŝtato. Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk estas, nature, civitana rezistado. Kantata revolucio, nature, civitana rezistado. Kaj protestoj dum la puĉo, nature, estas civitana rezistado.

Civitana rezistado signifas rezistado kontraŭ la maljusto de Ŝtato, tial tiuj protestoj dum la puĉo, estas fama ekzemplo de civitana rezistado, kaj vi do korektis. Ekde vi ne komprenis, kio mi klarigis, mi rekomendas libron de "Civil Resistance in the East European and Soviet Revolutions" de Adams Roberts. Tio helpas vian komprenon.

  • Ankaŭ, puĉo finis regulon de sovetia centra registaro, rezultis en fino de Sovetunio.
    • (PRI POLITIKA VIDO) La puĉo ne finis funkciadon (kio estas "regulo" ĉi-foje?) de la federacia registaro, ĉar ĝia celo estis fortigi ĝin kaj savi Sovetunion de disfalo. Eĉ ne unu federacia ministro estis arestita. Sovetunio disfalis ne sekve de la puĉo, sed sekve de ĝia fiasko.
: Aŭgusta Puĉo estis tre simila kun Kornilova puĉo en 1917: Ambaŭ celis renversi modera registaro, sed ili malsukcesis kaj registaro perdis la fidon de radikaluloj.

Post la puĉo, Gorbaĉov perdis sian potencon. En septembro 1991, eĉ Jelcin haltigis paroladon de Federacia Prezidanto kiel prezidanto de Federacia regiono. (Foto) Ĝis decembro, Federala Registaro decidis nur unu aferon: recogntion de sendependeco de baltaj ŝtatoj de Ŝtata Soveto. Ĝi montras bone, kial Federala Registaro estas disfaldigita.

  • La puĉistoj planis atakon de Supera Soveto de Rusio nokte de la 20-a de aŭgusto, kun specialaj unuoj de KGB "Alfa" kaj "Vimpel". Sed la atako ne okazis, ĉar la komandantoj de tiuj taĉmentoj kontraŭis ĝin por eviti civilulajn perdojn.
    • (PRI POLITIKA VIDO) Komandestro de "Alfa" Viktor Karpuĥin refutis tion, asertis ke li simple ne ricevis la ordonon kaj konfirmis ke li "plenumus ĝin kiel soldato". Mi konfirmis tion kun ligilo<ref>{{citaĵo el gazeto
: Post vi redaktis ĝin, mi legis vian referencon. En via referenco, Gazeta "Bojennoje Obozrenie", Karpuĥin ne diris li preapared agi kiel soldato, sed nur preta fari tion. Eĉ li memoris ke Kruĉkov havas menson por ne ordigi tian decidon. Sed vi akuzas min, ĝi ne havas politikajn. fakte, Karpuĥin mortis en 2003, do ni povas konfirmi lian pozicion nur per referencoj. kaj ekzemple, intervjuo kun Literaturnaja Gazeta estas bona ekzemplo ke li ne bonvenigis ordon de atako, almenaŭ. Tial, vi uzantis malgustan referencon.

Do, mi skribis pri kiu vi akuzas. Kaj cetere, jen aldona informoj por tion:

  • Vikipedio ne malpermesas la partoprenon de uzanto pro sia kompatinda lingvo. Ne sufiĉas kazon por malpermeso kaj Vikipedio rekomendas korekti ĝin.
  • Vi konfuzante pri gramatikaj eraro kaj politikaj temoj. Vi ne akuzu min pro sed ankaŭ por politika afero. Memoru, Vikipedio ne reprezentas neniun landon. Speciale por Esperanto. Sed vi devas klarigi pri tio: Mi konfesas ke mia grammatics estas lageto, sed vi ne bezonas ripari ĝin, ĉar vi ne estas respondeco. (Kaj nur mi redaktis 4 artikoloj) Politika diferenco ne povas pravigi vian insulton. En tiu kazo, tio signifas "interrompa redaktado", kaj ĝi povas esti sankciita de administrantoj. Precipe vi rompis tri Revert regulo unue, do vi devus konsideri pri tio.
  • Vi regule sekvis miajn agadojn kaj intervenis ŝin. Mi dankas pro tio, tamen, mi volas rimarki lin, li ne bezonas tion fari. Ĝis nun, mi skribis nur kvar artikoloj, ne miloj. Do, haltigu viglado.

Mi ne volas fari Via problemo, RG72. Sed mi estas tre kolera pri via malĝentila sinteno. Do, ĉi tie estas via elekto. Paca interkonsento aŭ Formala Inspekto kaj Leĝa afero.
-- Liberapensulo.

Referecoj

  1. Komandanto "Alfa" Viktor Karpuĥin (ruse), julo 2012, Vojennoje obozrenie.
  2. GKĈP: Prozeso, kio ne irigis (ruse), 23-a de julo 2003, Novaja Gazeta.
  3. Varma aŭgusto de 1991 jaro (ruse), 11-a de septembro 2013, Literaturnaja Gazeta.
  4. Komandanto "Alfa" Viktor Karpuĥin (ruse), julo 2012, Vojennoje obozrenie.

Denove temas pri terura lingvaĵo kaj enhavaj fuŝoj. Mia lasta redakto estis nuligita kun argumentoj, kiujn mi ne kapablas kompreni. Eble aliaj vikipediistoj sukcesos. Detaloj en Diskuto:Ekonomio de Sovetunio, mi kopias ilin sube:

Mi klarigas la lastajn redaktojn:

  • La Granda patriota milito estis ne Sovetia-Germana milito, sed milito de Sovetunio kontraŭ Nazia Germanio kaj ties aliancanoj, inkluzive de: Finnlando, Hungario, Slovakio, Hispanio, Japanio, Italio kaj aliaj.
  • Mi forigis la frazon pri nomumo de la politikistoj, ĉar tio havas nenian rilaton al la ekonomio de Sovetunio.--RG72 (diskuto) 06:08, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]


  • La Granda patriota milito estis ne Sovetia-Germana milito, sed milito de Sovetunio kontraŭ Nazia Germanio kaj ties aliancanoj, inkluzive de: Finnlando, Hungario, Slovakio, Hispanio, Japanio, Italio kaj aliaj.
: Granda patriota milito estas oficiala nomo de Sovetunio kaj Rusio por Okcidentfront en dua mondmilito. En Germanio, "Granda patriota milito" estas "Okcidentkampanjo(Ostfeldzug)" aŭ "Rusiamilito(Russlandfeldzug)". Se mi nomas tiun militon kiel "Rusiamilito", vi jesas? Laŭ via metodo, En mondo, "Patrioto" ne estas Sovetunio. Termino "Germana-soveta milito" kaj "Soveta-germana milito", kaj "Okcidentfront"(Oficiala nomo de tiu milito en aliaj vikipedioj, kiel angla kaj franca.) estas neŭtrala nomo por tiu milito.
  • Mi forigis la frazon pri nomumo de la politikistoj, ĉar tio havas nenian rilaton al la ekonomio de Sovetunio.
: Vi forigis "reformistajn" politikistojn. Tiuj polikistoj estis ĉefaj estroj de Perestrojko. Kiel mi skribis, Perestrojko estis parto de Ekonomia reformo, kaj kontraste Andropov, Perestrojko enhavas ekonomian reformon. Vidu juroj, kio kreiĝis dum Perestrojko.

Pri la Granda patriota milito.

Se la termino uzata en la sovetia kaj poste en la rusia historiografio ĝenas vin pro iu nekomprenebla kialo uzu alian nomon, agnoskitan de la okcidentaj historiistoj — la Dua mondmilito, sed ne inventu proprajn, erarajn nomojn. Alikaze vi devos listigi plurajn militojn kaŭzintajn detruon de la okcidenta parto de Sovetunio: la Sovetia-Germana milito, Sovetia-Finnlanda milito, Sovetia-Hungara milito, Sovetia-Itala milito, Sovetia-Slovaka milito, Sovetia-Rumana milito, ktp. Ĉu vi almenaŭ komprenas kernon de la afero?--RG72 (diskuto) 16:28, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Pri la politikistoj.

  • La artikolo nomiĝas Ekonomio de Sovetunio, do parolu pri la ekonomiaj aferoj, ne pri nomumo de la politikistoj, pakto Molotov-Ribbentrop kaj aliaj. Vi jam uzas periodojn el la politika historio, kio estas dubinda afero, do almenaŭ ne impliku ĉi tien politikajn eventojn senbezone.--RG72 (diskuto) 16:28, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Pri la verboj "opinii" kaj "halti" konsultu vortarojn kaj vi komprenos kial mi forigis viajn "opini" kaj "halti (ion)".--RG72 (diskuto) 16:39, 8 mar. 2017 (UTC)[Respondi]


Dankon, do I klarigas kio vi pridemandis pri tiujn punkton, ne en mia vido, en vido de spertuloj.

  • La artikolo nomiĝas Ekonomio de Sovetunio, do parolu pri la ekonomiaj aferoj, ne pri nomumo de la politikistoj, pakto Molotov-Ribbentrop kaj aliaj. Vi jam uzas periodojn el la politika historio, kio estas dubinda afero, do almenaŭ ne impliku ĉi tien politikajn eventojn senbezone.
: En mondo, milito en Sovetunio havas multajn nomojn. Ekzemple, Britia historisto Richard Overy nomas kiel "Rusia milito", kaj Amerika milithistoristo David Glantz nomas tiun milition kiel "Germana-soveta milito". Ili estas ĉefaj historistoj, kio studis profesie tiun militon. Por Sovetunio, nature, Granda milito de Patrioto estas Granda milito de Sovetunio. Por aliaj, Patrioto estas ne Sovetunio. (Ekzemple, Ukrainio sanĝis tiun nomon kiel simple "Dua mondmilito".) Kaj, tiu milito fariĝis en Orienteŭropo, do laŭ vi diris, tiu milito povas nomi simple "Milito en Orienteŭropo dum la dua mondmilito" kaj pli simple "Milito en Orienteŭropo", kiel vi skribis pri "Milito en Afganistano" (Soveta-afgana milito).
  • La artikolo nomiĝas Ekonomio de Sovetunio, do parolu pri la ekonomiaj aferoj, ne pri nomumo de la politikistoj, pakto Molotov-Ribbentrop kaj aliaj. Vi jam uzas periodojn el la politika historio, kio estas dubinda afero, do almenaŭ ne impliku ĉi tien politikajn eventojn senbezone.
: Ĉar Andropov regis Sovetunion nur por 2 jaroj, sed historistoj ofte taksi ke li preparis reformon por Sovietunion. Kiel mi skribis en la artikolo, ekonomia rekonstrutado en Sovetunio, Perestrojko komenciĝis de Gorbaĉov kaj aliaj reformistoj. Tiu estis ebla, ĉar Andropov promociis lian poston en Partio. En tiu tempo, konservativuloj forte subtenis Romanov, kiel posteulo de Ĉernenko. Sed danke kun Andropova subteno, tiuj burokratoj povis komenci ekonomian restrukturadon. Kaj kiel vi scias, juroj inter 1986 kaj 1988 sangis ekonomion de unio.

Do eble ni povas ripari ĝin ĝuste 'Andropov promociis plurajn politikistojn, kiuj kondukis ekonomia restrukturado, kiel Jakolvev'. (Li estis direktoro de IMEMO)

RG72, mia laboro pri sovetia ekonomio estaspeze bazita sur libroj "Ekonomia Historio de Sovetunio "de rusia-britia ekonomisto Aleksander Nove kaj "Ekonomia Historio de Rusio" de rusia ekonomisto Tatjana Timoshina. Speciale libro de Tatyana nuntempe uzas en rusaj universitatoj por enkonduko de ekonomia disvolviĝo de via lando. Do resume, mi skribis ĉi tiun artikolon kiel ekonomia studento kun alia observo. Mi pensas ĉi estas kviete bela, kombinante tiujn malsamajn opiniojn.

-- Liberapensulo

Overview #2 of updates on Wikimedia movement strategy process

Note: Apologies for cross-posting and sending in English. This message is available for translation on Meta-Wiki.

As we mentioned last month, the Wikimedia movement is beginning a movement-wide strategy discussion, a process which will run throughout 2017. This movement strategy discussion will focus on the future of our movement: where we want to go together, and what we want to achieve.

Regular updates are being sent to the Wikimedia-l mailing list, and posted on Meta-Wiki. Each month, we are sending overviews of these updates to this page as well. Sign up to receive future announcements and monthly highlights of strategy updates on your user talk page.

Here is a overview of the updates that have been sent since our message last month:

More information about the movement strategy is available on the Meta-Wiki 2017 Wikimedia movement strategy portal.

Posted by MediaWiki message delivery on behalf of the Wikimedia Foundation, 19:43, 9 mar. 2017 (UTC) • Please help translate to your languageGet help

15:25, 13 mar. 2017 (UTC)

We invite you to join the movement strategy conversation (now through April 15)

05:09, 18 mar. 2017 (UTC)

22:03, 20 mar. 2017 (UTC)

14:46, 27 mar. 2017 (UTC)

17:53, 3 apr. 2017 (UTC)

Please accept our apologies for cross-posting this message. This message is available for translation on Meta-Wiki.

On behalf of the Wikimedia Foundation Elections Committee, I am pleased to announce that self-nominations are being accepted for the 2017 Wikimedia Foundation Board of Trustees Elections.

The Board of Trustees (Board) is the decision-making body that is ultimately responsible for the long-term sustainability of the Wikimedia Foundation, so we value wide input into its selection. More information about this role can be found on Meta-Wiki. Please read the letter from the Board of Trustees calling for candidates.

The candidacy submission phase will last from April 7 (00:00 UTC) to April 20 (23:59 UTC).

We will also be accepting questions to ask the candidates from April 7 to April 20. You can submit your questions on Meta-Wiki.

Once the questions submission period has ended on April 20, the Elections Committee will then collate the questions for the candidates to respond to beginning on April 21.

The goal of this process is to fill the three community-selected seats on the Wikimedia Foundation Board of Trustees. The election results will be used by the Board itself to select its new members.

The full schedule for the Board elections is as follows. All dates are inclusive, that is, from the beginning of the first day (UTC) to the end of the last.

  • April 7 (00:00 UTC) – April 20 (23:59 UTC) – Board nominations
  • April 7 – April 20 – Board candidates questions submission period
  • April 21 – April 30 – Board candidates answer questions
  • May 1 – May 14 – Board voting period
  • May 15–19 – Board vote checking
  • May 20 – Board result announcement goal

In addition to the Board elections, we will also soon be holding elections for the following roles:

  • Funds Dissemination Committee (FDC)
    • There are five positions being filled. More information about this election will be available on Meta-Wiki.
  • Funds Dissemination Committee Ombudsperson (Ombuds)
    • One position is being filled. More information about this election will be available on Meta-Wiki.

Please note that this year the Board of Trustees elections will be held before the FDC and Ombuds elections. Candidates who are not elected to the Board are explicitly permitted and encouraged to submit themselves as candidates to the FDC or Ombuds positions after the results of the Board elections are announced.

More information on this year's elections can be found on Meta-Wiki. Any questions related to the election can be posted on the election talk page on Meta-Wiki, or sent to the election committee's mailing list, board-elections(at)wikimedia.org.

On behalf of the Election Committee,
Katie Chan, Chair, Wikimedia Foundation Elections Committee
Joe Sutherland, Community Advocate, Wikimedia Foundation

Posted by MediaWiki message delivery on behalf of the Wikimedia Foundation Elections Committee, 03:36, 7 apr. 2017 (UTC) • Please help translate to your languageGet help

18:34, 10 apr. 2017 (UTC)

Read-only mode for 20 to 30 minutes on 19 April and 3 May

MediaWiki message delivery (diskuto) 17:33, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Wikidata description editing in the Wikipedia Android app

Wikidata description editing is a new experiment being rolled out on the Wikipedia app for Android. While this primarily impacts Wikidata, the changes are also addressing a concern about the mobile versions of Wikipedia, so that mobile users will be able to edit directly the descriptions shown under the title of the page and in the search results.

We began by rolling out this feature several weeks ago to a pilot group of Wikipedias (Russian, Hebrew, and Catalan), and have seen very positive results including numerous quality contributions in the form of new and updated descriptions, and a low rate of vandalism.

We are now ready for the next phase of rolling out this feature, which is to enable it in a few days for all Wikipedias except the top ten by usage within the app (i.e. except English, German, Italian, French, Spanish, Japanese, Dutch, Portuguese, Turkish, and Chinese). We will enable the feature for those languages instead at some point in the future, as we closely monitor user engagement with our expanded set of pilot communities. As always, if have any concerns, please reach out to us on wiki at the talk page for this project or by email at reading@wikimedia.org. Thanks!

-DBrant (WMF) 08:41, 14 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

19:32, 17 apr. 2017 (UTC)

New Page previews feature

Peto legi ampleksigitan artikolon "Apopleksio"

Karaj, dum la lastaj semajnoj mi intense prilaboris la artikolon "Apopleksio", kaj iom post iom puŝis ĝin super la limo de 30.000 bitokoj - ĉar ĝi estas unu el la plej havendaj 1000 artikoloj. Nun ĝi fine havas la verdan trafiklumon! Bedaŭrinde mi spertas pri medicino, sed estas novulo rilate vikipedion. Povas esti ke la formo ne bonas, kaj kompreneble verŝajne troveblas diversaj tajperaroj ... Pro tio mi petas vi pli spertajn vikipediitojn legi la artikolon kaj laŭeble akcepti la ŝanĝojn (aŭ plibonigi la erarojn :-) ). Dankon! --Anina (diskuto) 08:53, 23 apr. 2017 (UTC)[Respondi]