Ekonomio de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Ekonomio de Sovetunio estis la unua socialisma ekonomio en la mondo, kiu influis socialismajn ŝtatojn (en Orienta Eŭropo, Ĉinio, Jugoslavio kaj aliaj).

Historio[redakti | redakti fonton]

NEP (1917-1924)[redakti | redakti fonton]

La Rusia enlanda milito inter 1918 kaj 1924 ruinigis la ekonomion de la lando. Dum ĝi la sovetia registaro forprenis agrikulturajn produktojn de la kamparanoj por bezonoj de la Ruĝa armeo, urboj ktp. Tiun politikon oni nomis Militkomunismo. Ĝi malstimulis la kamparanojn kreskigi la produktadon kaj rezultis je granda falo de la agrikulturo, kaŭzinta malsategojn kaj ribelojn inter 1919 kaj 1921.

Por restarigi la ekonomion Lenin lanĉis en 1921 la Novan Ekonomian Politikon (NEP). La registaro permesis etskalan privatan posedon kaj negocon, kaj enlasis alilandajn investantojn. NEP donis la bezonatan efikon kaj poste ofte estis rigardata kiel la "ŝtata kapitalismo", ekzemplodona por Ĉinio kaj Vjetnamio.

Industriiĝo (1924-1953)[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj okazis akraj diskutoj inter la du grupoj de sovetiaj ekonomikistoj: la subtenantoj de la Industriiĝa teorio subestre de Jevgenij Preobraĵenski (1886-1937) kaj tiuj de la Agrikulutra disvolviĝa teorio de Nikolaj Buĥarin (1888-1938).

Preobraĵenski referencante al Karlo Markso asertis ke Sovetunio devos transformiĝi al industria ŝtato. Por tio oni devas ŝtatigi la agrikulturon kaj strikte kontroli ĝin kiel fonton de la resursoj por la industriigo. Oni devas malaltigi prezojn de la cerealoj por direkti monfluon al la industrioj, kaj samtempe malaltigi koston de laborfortoj.

Buĥarin opiniis, ke riĉaj kamparanoj uzantaj dungitojn (konataj kiel kulakoj) konsistigas nur 3-4%, do oni devas stimuli aliajn kamparanojn kreskigi la produktadon, kio ebligos kolekti pli grandajn impostpagojn kaj uzi ilin por la ekonomia disvolviĝo. Li kuraĝigis la kamparanojn per sia fama slogano "Riĉiĝu!" (ruse Обогащайтесь!).

Post la morto de Lenin, en 1924 Josif Stalin kaptis la potencon. Li elektis la industriiĝan politikon de Preobraĵenski.[1] Dum la grandskala industriiĝo tra la lando estis konstruitaj multnombraj fabrikoj, minejoj, elektrostacioj, fervojoj ktp. Tion akompanis granda politika kampanjo subtene al la industriiĝo. Naskiĝis la Staĥanov-movado kiel ekzemplo de la obla kresko de la produktado. Samtempe okazis la deviga kolektivigo, kiu kaŭzis drastan falon de la agrikultura produktado, sociajn konfliktojn en la kamparo kaj estis akompanata de ekzilo de centmiloj da kamparanoj kondamnitaj kiel kulakoj aŭ kulak-subtenantoj. Sekvis malsategoj, inkluzive de Holodomoro en Ukrainio.

Dum la Dua mondmilito okcidenta parto de Sovetunio estis okupaciita de Nazia Germanio kaj ties aliancanoj kaj dum longdaŭraj bataloj plejparto de industriaj, infrastrukturaj kaj agrikulturaj objektoj estis detruitaj. La postmilita restarigo de la ekonomio okazis sen eksterlanda helpo, ĉar Stalin rifuzis partopreni en "Plano Marshall" por eviti ajnan dependecon de Sovetunio de Usono. Stalin ankaŭ haltis partoprenon de orienteŭropaj socialismaj ŝtatoj en Organizado de Eŭropa Ekonomia Kunlaborado (poste alinomita kiel OEKE), por establi ĝian ekonomian influon. En 1949 Sovetunio establis Konsilion de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH, Comecon), sola ekonomia grupo de la socialismaj ŝtatoj.

Degelo (1953-1962)[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Stalin en 1953, lia posteulo Georgij Malenkov klopodis disvolvigi la konsumantan industrion. Sed li retiriĝis en 1955 kaj la potencon prenis Nikita Ĥruŝĉov.

Por kreskigi la agrikulturan produktadon li decidis ekspluati grandajn antaŭe neplugitajn terenojn en Kazaĥio kaj Siberio. Ankaŭ li propagandis aktivan plantadon de maizo pro ĝia alta produktiveco. Sed ambaŭ kampanjoj estis malbone planitaj kaj plenumitaj pro malsama klimato kaj malĝustaj teorioj de pseŭdobiologo Trofim Lisenko. Laŭ lia teorio, semoj de maizo vernaliziĝis, sed ĝi mortigis semojn de maizo, ĉar produktiveco de maizo ne kreskis tra vernalizo, sed tra hibridiĝo. Fiasko de kampanjoj kaŭzis grandajn ekonomiajn perdojn kaj kreis ekologiajn problemojn en la menciitaj regionoj. Teorio de Lisenko rezultis fiaskon de soveta agrikulturo.[2]

Stagnado (1962-1985)[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj en Okcidenta Siberio estis malkovritaj grandegaj naftogasaj minejoj sekve de kio naskiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. Plejparto de la elminigataj nafto kaj gaso estis eksportataj al la Unua mondo. Tio kaŭzis dependecon de la sovetia ekonomio de la petroleksportaj enspezoj. Tamen pro relative malaltaj kostoj de la elminigado, tiuj enspezoj estis tre grandaj kaj ebligis kovri perdojn de aliaj industriaj sektoroj kaj agrikulturo, kiuj plu restis malprofitaj. Danke al la naftogasaj enspezoj Sovetunio dum longa tempo eltenis ankaŭ ĉiam kreskantajn militelspezojn, inkluzive de la dekjara milito en Afganio (1979-1989) kaj Vetarmado. Sed en 1985, dum la petrola konfrontado inter Sauda Arabio kaj Usono, Sauda Arabio decidis malgrandigi prezon de petrolo. Tiu rapide malkreskigis naftogasan enspenzon kaj provokis financan krizon.

En 1982 mortis Leonid Breĵnev, kiu regis ekde la elposteniĝo de Nikita Ĥruŝĉov. Politburoo elektis estron de KGB Jurij Andropov kiel Ĝenerala Sekretario. Li rekonis problemojn de Sovetunio, tial komencis disciplinigan kampanjon kaj aktivigis persekutadon de neoficiala komerco kaj korupto. Li mortis en 1984 por malsano kaj lia posteulo, tre aĝa Konstantin Ĉernenko mortis samjare pro malsano.

Perestrojko (1985-1991)[redakti | redakti fonton]

En 1985 Miĥail Gorbaĉov estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio. Li agnoskis ke la landa ekonomio stagnas kaj komencis ekonomiajn kaj politikajn reformojn, kiuj famiĝis tutmonde ruslingve kiel perestrojko (rekonstruo) kaj glasnost (esprimlibereco). En 1986 Supera Soveto de Sovetunio aprobis leĝon pri la ŝtata entrepreno, kiu donis pli da ekonomia libero al la ŝtataj kompanioj. En 1987 aperis leĝo pri kunlaboraj entreprenoj, kio ebligis alvenon de eksterlandaj investantoj. Leĝo pri kooperativoj aperinta en 1988 permesis privatajn komercajn entreprenojn, kiuj interalie havis rajton komerci eksterlande. Simbolo de la ŝanĝoj estis la unua rapidmanĝejo McDonalds, malfermita en Moskvo en 1990.

Miĥail Gorbaĉov esperis ripeti sukceson de la Nova ekonomia politiko de Lenin, sed malsukcesis restarigi la ekonomion kaj samtempe perdis kontrolon super la politika situacio.

Fino (1991)[redakti | redakti fonton]

En januaro 1991, Sovetia ĉefministro Valentin Pavlov aranĝis monunuan intersanĝon, laŭ oficiala deklaro — por solvi problemon de nigra merkato, sed io kaŭzis nur perdon de la granda parto de monŝparoj de la ordinaraj civitanoj. En junio 1991 Comecon dissolviĝis, Sovetunio oficiale finis kunlaboradon kun la eks-socialismaj ŝtatoj de Orienta Eŭropo. En aŭgusto 1991, post la Aŭgusta puĉo, la federacia registaro perdis ajnan potencon kiu transiris al la respublikaj registaroj.

Sovetunio dissolviĝis la 26-an de decembro 1991. Ĝis 1995 la Sovetia rublo en la sendependiĝintaj respublikoj estis anstataŭita de la naciaj monunuoj. Ekonomia kunlaboro inter la post-sovetaj ŝtatoj daŭris per Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj.

Sistemo[redakti | redakti fonton]

Monunuo[redakti | redakti fonton]

La oficiala monunuo de Sovetunio estis sovetia rublo. Same kiel la ĉina juano, Soveta registaro oficiale asignis interŝanĝan kurzon. Tamen, ĉar la oficiala kurzo kaj aĉetpovo estas malsamaj, do la sovetia rublo havis du kurzojn: la oficialan (nominala merkata kurzo) kaj la neoficialan (reala merkata kurzo).

"Fiksita interŝanĝa kurzo" helpis supertaksi la sovetian ekonomion. Ekzemple, en 1987, la oficiala interŝanĝa kurzo de sovetia rublo estis 1,58 dolaroj, sed en nigra merkato, kurzo estis 5-6 rubloj.[3] Se la nigramerkata kurzo estus akceptita, 2,2 miliardoj da dolaroj de soveta Malneta enlanda produkto (MEP) en 1985 estis fakte 695,2 miliardoj da dolaroj, 32% de oficiala statistiko. Tiu "breĉo" provokis seriozajn problemojn dum la ekonomia transiro post dissolvo de Sovetunio.

Por kolekti eksterlandajn monunuojn por komerco, estis establitaj Torgsin (1931-1936) kaj Berjozka (1964-1991) — vendejoj, en kiuj oni vendis nur kontraŭ eksterlandaj monunuoj.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Oficiale ĉiam funkciis ŝtata monopolo por la eksterlanda komerco, kiun gvidis la Ministerio pri Ekstera Komerco de Sovetunio. Nur en 1992, jam post disfalo de Sovetunio, la registaro de Rusio realigis malreguligon de la prezoj kaj de la ekstera komerco. La ekstera komerco okazis ĉefe kun la socialismaj landoj kadre de Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo. Oni importis maŝinojn, konsumvarojn, kuracilojn kaj eksportis ĉefe krudmaterialojn kiel petrolo, tergaso, mineraloj kaj armiloj.

Konsumanta ekonomio[redakti | redakti fonton]

La oficiala ekonomika politiko atentis ĉefe produktadon de la produktorimedoj, do maŝinoj, aparatoj ktp. La konsumvaroj estis konsiderataj duarangaj, kio kaŭzis ĉiaman deficiton. Distribuado okazis tra ŝtatposedataj vendejoj, priservado estis subevoluita, same kiel reklamo kiu plejparte estis ne necesa. Disfloris la tiel nomata "nigra merkato", kies bazon konsistigis varoj alportitaj de eksterlande (de la sovetiaj kaj eksterlandaj turistoj, diplomatoj, maristoj, militistoj ktp) aŭ produktitaj en neoficialaj metiejoj, speciale disvastiĝintaj en Kaŭkazo (vestoj, ŝuoj, juveloj ktp). Malgraŭ multaj klopodoj la registaro malsukcesis superi la deficiton kaj ekstremi la nigran merkaton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed Preobraĵenski estis subtenanto de Lev Trockij, politika rivalo de Stalin. Preobraĵenski estis ekzekutita en 1937.
  2. Ekde 1960-jaroj, Teorio "Centro de origino" de soveta biologo Nikolai Vavilov rehabilitadiĝis de sovetaj agrikulturaj sciencistoj.
  3. En Sovetio: rubloj, kuponoj kaj 'vera mono' (en), 22-a de Julo 1987, The New York Times.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]