Saltu al enhavo

Cerealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cerealoj)
Tritiko.
Ilustraĵo montranta kaj masklan kaj inan florojn de maizo.

Cerealo laŭ PIV estas ĉiu speco de greno, uzata por nutrado de homoj kaj bestoj, i.a. por panproduktado: plej multaj cerealoj (ekz. maizo, rizo, tritiko) apartenas al poacoj, malmultaj (vosta amaranto, fagopiro, kvinoo) al aliaj familioj. Ankoraŭ laŭ PIV cerealaĵo estus ĉiu el la produktoj el cerealoj, flokigitaj aŭ alie prilaboritaj por servi kiel matenmanĝaĵo, manĝata kun lakto, salo, sukero, mielofruktoj, precipe en Nordameriko kaj Eŭropo. Cerealo tiele estas greno, kies semon oni povas mueli kaj manĝi. Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.

Cerealo estas ajna vera herbo kultivata por la manĝeblaj komponantoj de ties greno (botanike, tipo de frukto nomata kariopso), komponita el la albumeno, la ĝermo, kaj la brano. Cerealgrenoj estas kultivataj en tre grandaj kvantoj kaj havifas pli da manĝenergio tutmonde ol ajna alia tipo de kultivaĵo; ili estas tiele bazmanĝaĵoj. Kelkaj plantoj ofte estas referencataj kiel cerealoj, kiel fagopiro kaj kvinoo, sed devas esti konsiderataj anstataŭe falsaj cerealoj, ĉar ili ne estas herboj.

En ties natura formo (kiel kompleta greno), ili estas riĉa fonto de vitaminoj, mineraloj, karbohidratoj, grasoj, oleoj, kaj proteinoj. Kiam ili estas jam rafinitaj pere de la forigo de la brano kaj de la ĝermo, la restanta albumeno estas ĉefe karbohidrato. En kelkaj evolulandoj, greno en la formo de rizo, tritiko, milio, aŭ maizo konstituas majoritaton de ĉiutaga vivtenado. En industrilandoj, cereala konsumado estas pli modera kaj varia sed ankoraŭ grave substanca.

La vorto cerealo derivas el Ceres, nome la romia diino pri rikolotoj kaj agrikulturo.

La unuaj cerealoj estis aldomigitaj fare de primitivaj homoj.[1] Antaŭ ĉirkaŭ 8,000 jaroj, ili estis aldomigitaj de antikvaj farmistaj komunumoj en la regiono Fekunda duonluno. Amela tritiko, unugrajna tritiko, kaj hordeo estis tri tiele nomitaj fondokultivaĵoj de Neolitiko en la disvolvigo de agrikulturo. Ĉirkaŭ la sama epoko, milioj kaj rizoj estis komence aldomigitaj en orienta Azio. Sorgo kaj milioj estis aldomigitaj ankaŭ en sub-Sahara Okcidenta Afriko.

Kultivado

[redakti | redakti fonton]
Tritikkampo en Dorset, Anglio.

Dum ĉiu unuopa specio havas sian proprajn partikularecojn, la kultivado de ĉiuj cerealaj rikoltoj estas simila. Plej estas unujaraj plantoj; sekve unu plantado produktas nur po unu rikolton. Tritiko, sekalo, tritikalo, aveno, hordeo, kaj spelto estas cerealoj de "malvarma sezono". Tiuj estas rezistantaj plantoj kiuj kreskas bone en modera vetero kaj ĉesas kreski en varma vetero (proksimume je 30 °C, sed tio varias laŭ specio kaj variaĵo). La cerealoj de "varma sezono" estas pli mildaj kaj preferas varman veteron. Sekalo kaj hordeo estas la plej rezistaj cerealoj, kapablaj supervintrumi eĉ en la ĉearkto kaj Siberio. Multaj cerealoj de malvarma sezono kreskas en la tropikoj. Tamen kelkaj povas kreski nur en pli malvarmaj altaj teroj, kie eĉ eblas kreskigi pli ol unu rikoltojn en unu jaro.

Dum kelkaj jardekoj, estis ankaŭ pliiĝanta intereso en staŭdaj (pli ol unujaraj) grenplantoj. Tiu interesi disvolviĝis pro la avantaĝoj en kontrolo de erozio, malplia neceso de sterkoj, kaj potencialaj malaltaj kostoj por la farmisto. Kvankam tiu esplorado estas ankoraŭ en komenca stadio, The Land Institute en Salina, Kansaso, kapablis krei kelkajn kultivarojn kiuj produktas sufiĉe kontentigajn rikoltojn.[2]

Cerealaj greno-semoj el maldekstro dekstren: tritiko, spelto, hordeo, aveno.

La cerealoj de varma sezono kreskiĝas en tropikaj malaltaj teroj la tutan jaron kaj en moderaj klimatoj dum la senglacia sezono. Rizo estas ofte kreskigata en inunditaj kampoj, kvankam kelkaj variantoj estas kreskataj sur seka tero. Aliaj cerealoj de varma klimato, kia sorgo, estas adaptitaj al aridaj kondiĉoj.

La cerealoj de malvarma sezono estas bone adaptitaj al moderaj klimatoj. Plej variaĵoj de partikulara specio estas ĉu vintrajprintempaj tipoj. Vintraj variaĵoj estas semataj en aŭtuno, ĝermas kaj ekkreskas vegetative, poste iĝas dormantaj dum vintro. Ili plukreskas en printempo kaj maturiĝas en la fino de la printempo aŭ komence de la somero. Tiu kultivsistemo faras plej utilan uzadon de akvo kaj liberigas la teron por alia rikolto frue en la kreskosezono.

Vintraj variaĵoj ne floras ĝis printempo ĉar ili postulas vernalizon: nome ekspono al malaltaj temperaturoj por genetike determinita tempodaŭro. Kie vintroj estas tro varmaj por vernalizo aŭ superas la reziston de la kultivaĵo (kio varias laŭ specioj kaj variaĵo), farmistoj kreskigas printempajn variaĵojn. Printempaj cerealoj estas plantataj komence de la pringtempo kaj maturiĝas poste en tiu sama somero, sed vernalizo. Printempaj cerealoj tipe postulas pli da irigacio kaj produktas malpli ol vintraj cerealoj.

Draŝado; Tacuinum Sanitatis, 14a jarcento.

Post la cerealplantoj estis kreskintaj siajn semojn, ili estis kompletigintaj siajn vivociklojn. La plantoj motiĝas kaj iĝas flavaj, brunaj kaj sekaj. Tuj post la patroplantoj kaj ties semokernoj estas sufiĉe sekaj, povas starti la rikolto.

En disvolviĝintaj landoj, cerealkultivaĵoj estas universale maŝin-rikolotitaj, tipe uzante kombajnon, kiu tranĉas, draŝas, kaj kribras la grenon dum ununura paso tra la kampo. En evolulandoj oni uzas varion de rikoltaj metodoj, depende el la laborkosto, el kombajnoj al permanaj iloj kiaj la falĉilo aŭ la rikoltilo.

Se la rikolto estas farita dum malseka vetero, la greno povas ne esti sekiĝinta taŭge en la kampo por preventi ekputriĝon dum ties stokado. En tiu okazo, la greno estas sendita al sekiga instalaĵo, kie preparata varmo sekigas ĝin.

En Nordameriko, farmistoj ofte liveras sian ĵus rikoltitan grenon al silo, nome granda stokejo kiu konsolidas la rikoltojn de multaj farmistoj. La farmisto povas vendi la grenon je la momento de la liverado aŭ reteni la posedon de parto el la greno en la grenujo por posta vendo. Stokejoj estas protektataj el malgrandaj grenplagoj, roduloj kaj birdoj.

Postrikolta sistemo

[redakti | redakti fonton]

La cerealoj pasas tra diversaj etapoj de kompleksa kaj granda ĉeno, kiu ekas dum la rikolto kaj finas en la konsumo. Tiu procezo estas formita ĉefe de tri distingaj fazoj. La unua kovras el la rikolto al la stokado de la greno. La dua konsistas en la aldona traktado de la greno, ĉar la produktoj ankoraŭ ne estas pretaj por esti konsumitaj rekte. Antaŭ ties konsumo, tiuj devas pasi tra tria etapo de procezado, kiel ekzemple la fumado. La senŝeligado estas la procezo pere de kiu oni forigas la ŝelon al la cerealo, ĉu ĝi estas tritiko, hordeo, rizo, ktp.

La plej parto de la manĝeblaj grenoj rikoltitaj en la tropikoj perdiĝas pro maltaŭgaj sistemoj de manipulado, stokado kaj teknikoj de procezado. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke tiuj perdoj gamas el 10 al la 25 % de la rikolto. La plej oftaj kaŭzoj de tiaj perdoj estas la jenaj:

  1. infestado de parazitoj kaj insektoj dum la postrikolta procezado;
  2. perdo de produktado pro tro frua rikoltado;
  3. maltaŭgaj niveloj de malsekeco por la draŝado, muelado kaj pulvorigado;
  4. fizikaj perdoj pro maltaŭgaj teknikoj de procezado, kaj dekomencaj kaj duarangaj.

Produktado

[redakti | redakti fonton]

La jena tabelo montras la jaran produktadon de cerealoj en 1961,[3] 2010, 2011, 2012, kaj 2013 listigitaj laŭ la produktado de 2013.[4]

Greno Tutmonda produktado
(milionoj de tunoj)
Notoj
2013 2012 2011 2010 1961
Maizo 1016 872 888 851 205 Bazmanĝaĵo de personoj en Ameriko, Afriko, kaj de brutaro. Granda parto de maizaj produktoj estas kultivataj por aliaj celoj krom la homa konsumado. Ĝi povas esti uzata ankaŭ por nerekta homa konsumado pere de la produktado de maiza ustilago.
Rizo[5] 745 720 725 703 285 Ĉefa cerealo de tropikaj kaj kelkaj moderklimataj regionoj. Bazmanĝaĵo en plej de Brazilo (kaj maizo kaj manioko estis iam pli gravaj kaj ties estoj estas ankoraŭ pli forta en kelkaj areoj), aliaj partoj de Latinameriko kaj en kelkaj aliaj portugaldevenaj kulturoj, partoj de Afriko (eĉ plie antaŭ la Kolumba interŝanĝo), plej de Suda Azio kaj de Ekstrema Oriento. Tre superita de panarbo dum la sudpacifika parto de la Aŭstronezia etendo.
Tritiko 713 671 699 650 222 Ĉefa cerealo de moderklimataj regionoj. Ĝi havas tutmondan konsumon sed ĝi estas bazmanĝaĵo de Nordameriko, Eŭropo, Aŭstralio, Novzelando, plej el la Suda Konuso kaj multo de la Granda Mezoriento. Viandosurogatoj bazitaj sur tritikogluteno estas gravaj en Malproksima Oriento (sed malpli ol tofuo) kaj oni diras, ke ĝi similas al la viandoteksturo pli ol la aliaj.
Hordeo 144 133 133 124 72 Kultivata kaj por maltado kaj por brutaro en terenoj tro malriĉaj aŭ tro malvarmaj por tritiko.
Sorgo 61 57 58 60 41 Grava bazmanĝaĵo en Azio kaj Afriko kaj populara tutmonde por brutaro.
Milio 30 30 27 33 26 Grupo de similaj sed diferencaj cerealoj kiuj formas gravan bazmanĝaĵon en Azio kaj Afriko.
Avenoj 23 21 22 20 50 Populara tutmonde kiel matenmanĝaĵo kaj por brutaro. En homa konsumado, aveno povas esti servita kiel kaĉo aŭ avenaĵoj,[6] kvankam aveno povas esti manĝata laŭ variaj diferencaj formoj krom avenflokoj, inklude neprocezita aveno.[6][7] Aveno estas ofte miksita kun bananoj en intensivaj dietoj.[8]
Sekalo 16 15 13 12 12 Gravaj en malvarmaj klimatoj.
Tritikalo 14.5 14 13 14 35 Hibrido de tritiko kaj sekalo, kreskita simile al sekalo.
Fagopiro 2.5 2.3 2.3 1.4 2.5 Falsa cerealo, ĉar ĝi estas en la familio Poligonacoj, ne Poacoj, uzata en Eŭrazio kaj je pli malgranda grado en Uzono kaj en Brazilo. Ĉefaj uzoj estas variaj kukoj, fagopiraĵoj kaj nudela produktado.
Digitario 0.6 0.59 0.59 0.57 0.18 Kelkaj variaĵoj estas kreskataj kiel manĝokultivaĵoj en Afriko.
Kvinoo 0.10 0.08 0.08 0.08 0.03 Falsa cerealo, tradicia ĉe Andoj, sed pliiĝante populara aliloke.

Maizo, tritiko, kaj rizo kun respondecas por 89% el la tuta cereala produktado tutmonde en 2012, kaj por 43% el la tuta manĝokalorioj en 2009,[4] dum la produktado de aveno kaj tritikalo draste falis el siaj niveloj de la 1960-aj jaroj. Aliaj grenoj kiuj estas gravaj en kelkaj lokoj, sed kiuj havas malmultan produktadon tutmonde (kaj ne estas inkluditaj en statistikoj de FAO), estas la jenaj:

  • Tefo estas antikva greno kiu estas basmanĝaĵo en Etiopio. Ĝi enhavas multe da fibro kaj proteinoj. Ties faruno estis ofte uzata por fari injera. Ĝi povas ankaŭ esti manĝata kiel varma matenmanĝa cerealaĵo simila al la grio kun ĉokolada aŭ juglanda gusto. Ties faruno kaj tuta grenproduktoj povas esti kutime trovitaj en vendejoj de naturaj manĝaĵoj.
  • Natura rizo, kreskita en malgrandaj kvantoj en Nordameriko.
  • Amaranto, antikva falsa cerealo, iam baza kultivaĵo de la Azteka Imperio kaj nune amplekse kreskita en Afriko.
  • Kanjiŭo, tre parenca al kvinoo.
Unugrajno

Ankaŭ kelkaj aliaj specioj de tritiko estis aldomigitaj, el kiuj kelkaj tre frue en la historio de agrikulturo:

  • Spelto, proksima parenco de komuna tritiko.
  • Unugrajno, tritika specio kun unusola grajno, kiel la nomo sugestas.
  • Amelujo, unu el la unuaj kultivaĵoj aldomigitaj en la Fekunda duonluno.
  • Durumo, la nura tetraploida specio de tritiko nune kultivata, uzita por fari semolon.
  • Kamut aŭ Ĥorasana tritiko, antikva parenco de durumo kun nekonata historio.

En 2013 la tutmonda cereala produkto atingis rekordon de 2,521 milionoj da tunoj. Antaŭvida falo al 2,498 milionoj da tunoj estis prognozita por 2014 fare de FAO en Julio 2014.

Maiz-kampo en Liĥtenŝtejno

Ekzistas ne-poacaj plantoj, kiujn oni simile kiel grenon kultivas pro iliaj semoj, ekzemple

Por homa manĝado

[redakti | redakti fonton]
Maizfolietoj kovritaj el sukero.

En la homa manĝado la plej uzataj cerealoj estas la tritiko, la rizo kaj poste la maizo almenaŭ inter tiuj uzataj nuntempe. La hordeo estas uzata ĉefe en la fabrikado de biero por fari la malton.

Kelkaj duarangaj cerealoj konvertiĝis al la nuntempa gusto pro la reveno al ekologiaj agrikulturo kaj manĝokutimo, kiaj la spelto, la sekalo aŭ la aveno.

Aliaj plantoj kiaj la kvinoo, kultivata tradicie en Sudameriko, havas kreskantan merkaton, speciale en la etoso de la ekologia agrikulturo. Menciindas, ke la kvinoo estas falsa cerealo, apartenanta al la subfamilio Chenopodioideae de la amarantacoj.

  • Ĉefaj manieroj de konsumo de cerealoj:

Por animala manĝado

[redakti | redakti fonton]
Muelitaj cerealoj uzataj kiel nutraĵo por la brutaro.

Granda parto de la tutmonda produktado estas planata por la animala manĝado de la brutaro: en la disvolviĝintaj landoj, la 56 porcento de la konsumo de cerealoj okazas por la nutrado de la brutaro, kaj la 23 porcento en la disvolviĝantaj landoj.[9] Je tutmonda nivelo, la 37 porcento de la produktado de cerealoj estas destinata al manĝo de farmaj animaloj.[10]

En animala manĝado estas uzataj praktike ĉiuj cerealoj, eĉ la tritiko, tradicie rezervita al homoj, laŭ diversaj formoj:

  • en kompleta grajno;
  • en muelita grajno aligita al miksita furaĝo
  • kompletaj plantoj, rikoltitaj antaŭ maturiĝo, en formo de insilaĵo: maizo kaj sorgo.
  • ankoraŭ surgrunde: kelkaj brutoj kiaj ŝafoj kaj kaproj povas trairi la rikoltitan kampon por profiti la restaĵojn.

Krom le grajnon, kelkaj cerealoj havigas ankaŭ furaĝon kaj pajlon.

Industriaj uzoj

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la industriaj uzoj de la cerealoj estas la jenaj:

  • produktado de etanolo kaj alkoholaĵoj per fermentado kaj distilado: akvavito, biero, ĝino, sakeo, vodko, viskio, ktp.;
  • derivaĵoj de la amelo, siropoj, dekstrozo, dekstrino, polioloj, ĉefe el maizo, kaj uzataj por la prilaborado de manĝaĵoj, papero, farmaciaj produktoj kaj en la diversaj industriaj sektoroj;
  • la pajlo,ofte enterigita post la rikoloto aŭ uzata kiel litaĵo por la brutaro (iam ankaŭ por homoj) kaj eĉ por multaj hejmaj tradiciaj uzoj (manfarado, izolaĵoj, konstrumaterialo), kaj la spadikoj de maizo (jam sen grajnoj), estas uzeblaj por produkti etanolon, uzata kiel biobrulaĵo.

La vortoj greno kaj cerealo

[redakti | redakti fonton]

Apud la vorto "greno" ekzistas la ne-oficiala novradiko "cerealo" kun tre simila signifo. Sed ne tute klaras kial oni enkondukis tiun aldonan radikon, kiam jam ekzistas la vorto "greno". Laŭ kelkaj "cerealo" emfazas, ke temas pri manĝebla planto, dum por aliaj "cerealo" emfazas ke oni ankaŭ alkalkulas la plantojn, kiuj el kuirada vidpunkto similas al grenoj (ekz-e kvinoo).

Rekonebleco

[redakti | redakti fonton]

Jen kiel oni povas rekoni cerealojn kiam ili estas en herba stadio:

Rigardi ĉe la kunligo de la folio kaj tigo. Tiuloke ĉe cerealoj povas troviĝi:

  • Ligulo (2)
  • "oreletoj" (3) t. e. orelformaj elstarantaĵoj ambaŭflanke de la foliobazo.
  • haroj sur la oreletoj.

nun memorhelpe memoru tiujn literojn: THAS

  • T=Tritiko, tritiko montras la tri trajtojn
  • H=Hordeo, hordeo ne surhavas harojn, nur la du unuajn trajtojn.
  • A=Aveno, aveno ne montras oreletojn, nur ligulon.
  • S=Sekalo, sekalo montras neniun el tiuj trajtoj.

Cerealo kiel manĝaĵo

[redakti | redakti fonton]
Nutranalizo de diversaj cerealoj (por 100 g)
Maks Min Energio (kJ) Proteinoj (g) Lipidoj (g) Karbonhidratoj (g) Kalcio (mg) Fero (mg) Kalio (mg) Magnezio (mg) Vitaminoj
B1 (mg) B2 (mg) B6 (mg) E (mg) Foliata acido (mg) B3 (mg)
Spelto 1340 11,5 2,7 69,0 22 4,2 447 130 0,40 0,15 0,27 1,6 0,03 6,9
Hordeo 1430 11,0 2,1 72,0 38 2,8 444 119 0,43 0,18 0,56 0,67 0,065 4,8
Aveno 1530 12,5 7,1 63,0 79,6 5,8 355 129 0,52 0,17 0,75 0,84 0,033 1,8
Milio 1510 10,5 3,9 71,0 25 9,0 215 170 0,46 0,14 0,75 0,1 0,01 4,8
Maizo 1498 9,0 3,8 71,0 15 1,5 330 120 0,36 0,20 0,40 2,0 0,026 1,5
Rizo 1492 7,5 2,2 75,5 23 2,6 150 157 0,41 0,09 0,67 0,74 0,016 5,2
Sekalo 1323 8,8 1,7 69,0 64 5,1 530 140 0,35 0,17 0,29 2,0 0,14 1,8
Tritiko 1342 11,5 2,0 70,0 43,7 3,3 502 173 0,48 0,24 0,44 1,35 0,09 5,1

La cerealoj ĝenerale enhavas jenon:

  • multajn karbonhidratojn, ĉirkaŭ el 58 al 72 %, kiaj amelo;
  • proteinojn 8 al 13 %;
  • lipidojn en malgranda proporcio (2 al 5 %), el ĝermo oni povas elpreni la vegetalan oleon de kelkaj cerealoj;
  • mineralaj saloj.
  • Fibro 2 al 11 %.

La semo estas ĉirkaŭata de kutiklo komponita ĉefe el celulozo, nome brano.

La cerealoj ludas gravan rolon pro sia energia kontribuo, en formo de sukeraĵoj de malrapida malkompono. Ili estas ankaŭ fonto de vitaminoj kaj de nutrofibro. Iliaj proteinoj malhavas kelkajn esencajn aminoacidojn kiaj la lizino kaj la triptofano. Kelkaj cerealoj enhavas proteinon partikulare, nome la gluteno, kiu permesas baki panon. Ili estas nomataj panigeblaj cerealoj kaj ili estas jenaj: la tritiko, la spelto kaj la sekalo.

La konsumo de blanka rizo (senŝeligita rizo) povas okazigi mankon en vitamino B1 aŭ tiamino, kaŭzanto, en foresto de nutra suplemento, de la beribero. La troa konsumo de maizo, kiu ne pasis tra la procezo de nikstamalizacio, povas konduki al manko de vitamino PP, kaŭzo de la pelagro. En kelkaj precizaj individuoj, la gluteno povas okazigi la celiakion, ki siavice kaŭzas la atrofion de la intesta mukozo.

Cerealo kiel hejtaĵo

[redakti | redakti fonton]

La neuzeblajn (malpurajn, infektitajn) grenojn oni povas uzi por hejtado. La kaloria valoro de 1 kg da greno estas 3400 (dum tiu de brunkarbo estas nur 3100, ĉe pajlo 2600). En 2005, en Ĉeĥio, oni forbruligas grenojn por tiel solvi problemojn de stokado, nevendebleco (je prezo de 35,5 eŭroj; dume intervencia prezo estas 101 eŭro).

Ĝi povas servi ankaŭ kiel bazmaterialo por motorpelaĵoj kiel metanolo, bioetanolo.

Ekonomia gravo

[redakti | redakti fonton]

La tutmonda rikoltado de cerealoj estis de 2,07 miloj de milionoj de tunoj (2010). Tio estas malneta averaĝo de 345 kg por persono jare (6 miloj de milionoj de personoj totale), averaĝo kiu estis de 155 kg de cerealoj por la homa konsumo.

Tutmunda produktado de cerealoj
Fonto FAO Kultivata areo Rendimento Produktado
Jaro 2003 (106 ha) (kv/ha) (106 t)
Maíz 141,2 45,0 635,7
Rizo 150,9 38,8 585,0
Tritiko 208,1 26,8 557,3
Hordeo 55,3 25,2 139,4
Sorgo 43,9 13,4 58,9
Milio 34,9 8,4 29,4
Aveno 13,0 20,1 26,2
Spelto 8,3 19,6 16,2
Tritikalo 2,9 34,6 10,0
Fonio 0,4 6,5 0,3
Tuta cerealaro 666,5 31,0 2 067,9

Produktado de cerealoj en la mondo

[redakti | redakti fonton]
Landoj ĉefaj produktantoj de cerealoj (2005)
 Rango  País  Produktado 
(en milionoj da tunoj)
 Rango  Lando  Produktado 
(en milionoj da tunoj)
   1  Ĉinio    427,613      9  Brazilo    50,363
   2  Usono    366,516    10  Germanio    45,995
   3  Eŭropa Unio    285,227    11  Bangladeŝo    41,586
   4  Barato    239,913    12  Kanado    40,998
   5  Rusio    76,430    13  Aŭstralio    39,860
   6  Indonezio    65,998    14  Vjetnamio    39,841
   7  Francio    64,130    15  Ukrainio    37,321
   8  Argentino    55,724    16  Turkio    34,570
    Mondo    2 239,4008

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Serna-Saldivar, Sergio. (2010) Cereal Grains: Properties, Processing, and Nutritional Attributes.
  2. Kunzig, Robert (Aprilo 2011) The Big Idea: Perennial Grains Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine. National Geographic.
  3. 1961 estas la plej frua jaro por kiuj disponeblas statistikoj el la FAO.
  4. 4,0 4,1 ProdSTAT. FAOSTAT. Arkivita el la originalo je 2012-02-10. Alirita 26a de Decembro 2006.
  5. La pezo registrita estas de kampa rizo
  6. 6,0 6,1 Oats. The World's Healthiest Foods. Alirita 25a de Junio 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2022-11-29.
  7. Types of Oats. Alirita 25a de Junio 2015.
  8. Bananas and oat. aveia.net.br en portugala]
  9. World Resources Institute, Earth trends, Agriculture & food, Table data base, konsultita la 17an de junio 2008 [1][2]
  10. Lester Brown, Le plan B, pour un pacte écologique, chapitre 9, disponebla rete en angla

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Wilfried Seibel (Eld.): Warenkunde Getreide. Inhaltsstoffe, Analytik, Reinigung, Trocknung, Lagerung, Vermarktung, Verarbeitung, Agrimedia, Clenze 2005, ISBN 3-86037-257-2
  • Peter Erling (Eld.): Handbuch Mehl- und Schälmüllerei, Agrimedia, Clenze 2008
  • Walter Aufhammer: Rohstoff Getreide. 131 Tabellen, Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-4194-9
  • Burghard Kirsch: Fachkunde Müllereitechnologie. Werkstoffkunde. Ein Lehrbuch über die Zusammensetzung, Untersuchung, Bewertung und Verwendung von Getreide und Getreideprodukten, 7. Auflage, Bayerischer Müllerbund, München 2012, ISBN 978-3-9812436-3-5
  • Hansjörg Küster, Nicolette Waechter (Eld.): Korn. Kulturgeschichte des Getreides. Pustet, Salzburg und München 1999, ISBN 3-7025-0404-4
  • Loren Cordain: Das Getreide. Zweischneidiges Schwert der Menschheit, Novagenics, Arnsberg 2004, ISBN 3-929002-35-3
  • Thomas Miedaner, Friedrich Longin: Unterschätzte Getreidearten – Einkorn, Emmer, Dinkel & Co. Agrimedia, Clenze 2012, ISBN 978-3-862630-79-0.
  • Hansjörg Küster: Am Anfang war das Korn. Eine andere Geschichte der Menschheit. C.H. Beck, München 2013, ISBN 978-3-406-65217-2. (Inhaltsverzeichnis) (Rezension in: Frankfurter Allgemeine, 8. Dec. 2013)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]