92-a SAT-Kongreso 2019: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Capiscuas (diskuto | kontribuoj)
Linio 93: Linio 93:
*Mondmapoj
*Mondmapoj
*La situacio de la rifuĝintoj en insulo [[Samoso (insulo)|Samoso]] (Grekio)
*La situacio de la rifuĝintoj en insulo [[Samoso (insulo)|Samoso]] (Grekio)
* [[BitArkivo]]: ciferigu por ĉiam la Esperantan Kulturon
*


==Notoj==
==Notoj==

Kiel registrite je 10:47, 21 jul. 2019

La 92-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazos de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 en Barcelono, Katalunio, Hispanio. La 18-an de julio 2019 estis aliĝintaj 174 homoj.[1]

Emblemo kaj historiaj datrevenoj

La emblemo de la 92-a SAT-kongreso celas memorigi la revolucian historion de Barcelono. Jam en 1909 tiu urbo estis konata kiel la fajra rozo pro la protestoj (fare ĉefe de virinoj), kiuj tam ekestis kontraŭ la deviga partopreno de junaj barcelonanoj en la Rif-milito. Tiuj protestoj kaj ilia perforta subpremado fare de la registaro konatiĝis kiel Tragika Semajno kaj okazis nur tri monatoj antaŭ la 5-a universala kongreso de Esperanto (tiam nomata internacia). La subteno, kiun la hispana registaro donis al tiu kongreso interpreteblis kiel klopodo por plibonigo de ĝia demokrata prestiĝo internacie. Pro tio kelkaj esperantistoj (ĉefe el laboristaj rondoj) alvokis al bojkoto de tiu evento. Iel ajn, ĝi estis turnopunkto por la esperantismo en la urbo (kaj ne nur).

En 2019 oni ankaŭ memoros la okdekjariĝon de la fino de la milito en Hispanio kaj de la tiama socia revolucio (1936-1939). Temas pri grava datreveno kaj al ĝi la kongreso dediĉos plurajn programerojn. Estos bona momento por kune pripensi pri tiuj aferoj en la nuna internacia kadro. Tiurilate, alia memorinda evento okazis en 1986. Temas pri la SAT-kongreso de Sant Cugat del Vallès (apud Barcelono), kiu ĝuste pritraktis tiun ĉi revolucion. Bedaŭrinde, antaŭnelonge forpasis du el la organizantoj de tiu kongreso: Josep Colom kaj Trinitat Garcia. Oni homaĝos ilin en Barcelono, kune kun aliaj tiamaj prelegantoj, kiel la ankoraŭ vivanta barcelonano Eduardo Vivancos. Fine, menciindas grava sukceso de la laborista lukto: La Kanada. Post longa striko en februaro kaj marto de 1919, la laborista movado atingis per la unua fojo en Okcidenta Eŭropo unu el ĝiaj plej dezirataj celoj, nome la 8-horan labortagon. En la zorgiga nuntempo indas memorigi tiajn eventojn kaj defendi ties rezultojn.

Kongresejo

La kongresejo estos Martí Codolar.[2] Temas pri bieno de la salesianoj, kiu havas ankaŭ ĝardenon, loĝejon, manĝejon, diversajn salonojn por kursoj, atelieroj kaj prelegoj. Ĝi lokiĝas en laborista kvartalo de Barcelono, bone konektita kun la urbocentro pere de metroo kaj busoj, sed ankaŭ proksime de la montaro. La manĝejo kaj parto de la loĝejo estas en modernisma konstruaĵo de la 19-a jarcento, kiun posedis burĝa familio. Tiu familio havis en sia ĝardeno vera bestoĝardeno. Nuntempe, oni kunlaboras kun pluraj sociaj institucioj kaj asocioj, inkluzive de la Ruĝa Kruco, kiuj ne nur kunvenas tie, sed ankaŭ uzas ĝin kiel rifuĝejon por bezonantaj homoj.

Frontkovrilo de Rev-ene

Programo

Iom post iom anonciĝas (provizore) la programeroj. Jen kelkaj el ili:

Ĝeneralaj programeroj

Kelkaj programeroj estas kutimaj en la SAT-kongresoj. Interalie, menciiĝas la jenaj:

  • Kunvenoj de pluraj frakcioj de SAT: liberecana, komunista, sennaciista, verduloj, poresperanta fako, LEA-komitato, Eldona Fako Koperativa, vegetara, liberpensuloj ktp.
  • Buntaj kaj ampleksaj libroservo kaj diskoservo.
  • Diversnivelaj kursoj de Esperanto, gvidataj de spertaj instruistoj. Alivorte, kursoj por komencantoj, sed ankaŭ por progresantoj, kaj por tiuj kiuj ŝatas babili kaj praktiki la internacian lingvojn kun esperantistoj el aliaj mondopartoj.
  • Ĝenerala asembleo de SAT-eH.
  • Aŭkcio, kie eblos aĉeti diversajn raraĵojn kaj tiel helpi al la financa bonfarto de la asocio. Tiusence, se vi havas hejme varojn kiuj rilatas iumaniere al Esperanto kaj kiuj ne plu utilas al vi, konsideru kunporti ilin al Barcelono kaj donaci ilin al la organizantoj tiel ke oni povu aŭkcii ilin
  • Foto-konkurso malfermita al ĉiu kongresano. Gajnos specialajn premiojn tiuj (amuzaj) fotoj dum/pri la kongreso, kiuj sukcese kaptos interesan momenton. Profesiaj fotistoj bonvenas, sed ankaŭ amatoraj. La plej bonaj fotoj laŭ la juĝkomisiono spekteblos dum la lasta vespero de la kongreso.
  • Unufojaj kongresanoj. Kelkaj homoj neniam partoprenis SAT-kongreson kaj eĉ ne scias kio estas SAT. Aliaj neniam partoprenis Esperanto-aranĝon! Jen la okazo koni aliajn en la sama situacio, sed ankaŭ aliaj pli spertaj kaj pretaj respondi ĉiujn viajn demandojn

Ekskursoj

En la SAT-kongresoj oni patoprenas por pridiskuti kun homoj el aliaj mondopartoj kiel transformi la socion kaj fari ĝin pli justa kaj pli homa. Sed tio ne signifas ke oni ne turismumos en Barcelono! Kelkaj el la planitaj aktivecoj tiurilate estas la jenaj:

  • Tuttaga merkreda ekskurso fokusiĝos pri Subirats, vilaĝo fama pro multaj kialoj. Unue, tie estas unu el la plej gravaj kolektoj de esperantaĵoj de Eŭropo, en la tielnomata Muzeo de Esperanto de Subirats. Due, la lasta defendlinio de Barcelono dum la hispana milito estis ĝuste en Subirats kaj nuntempe tio viziteblas. Trie, ĝi lokiĝas en konata regiono de altkvalita vino kaj ŝaŭmvino. Kvare, Subirats havas malnovan kastelon kaj apudan vilaĝeton el la mezepoko.
  • Tutttaga ekskurso al Montserrat kaj Moià (Merkredon la 7-an). En Moià troveblas kroma trezoraĵo de la e-kulturo. Temas pri Biblioteko Ramon Molera, nuntempe prizorgata de lia filino Anna Maria Molera. Ŝi klarigos ĝian interesegan historion kaj montros al ni kelkajn el la plej valoraj eroj de la grandega kolekto, kiun tiu biblioteko posedas. Okaze de nia kongreso kaj kunlabore kun Javier Guerrero, tiu Biblioteko enretigis kelkajn periodaĵojn pri la Hispana milito. La kompleta kolekto de Popola Fronto nun elŝuteblas. Krome, Anna Maria gvidos turisman viziton al la vilaĝo, kiu kaŝas plurajn surprizojn, ekz. fascinan parkon. La ekskurso inkluzivos kompletan tradician tagmanĝon, kun tipaj mediteraneaj manĝajoj kaj bongustaj regionaj vinoj. Matene Karles Berga gvidos viziton al Montserrat, la magia montaro, unu el la plej konataj simboloj de Katalunio.
  • Duontaga ekskurso 1. Vizito al Can Masdeu, simbolo de alternativa vivmaniero en Barcelono.[3] Temas pri memmastrumata socia centro kaj komunumo de preskaŭ 30 personoj, ene de naturparko Collserola, ne malproksime de la kongresejo. La abandonitan lepromalsanulejon okupis internacia grupo en 2001, post 50 jaroj de neuzo. Ĝin gvidos unu el ĝiaj fondintoj, la esperantisto Brian Russell.[4]
  • Duontaga ekskurso 2. Vizito al kinejo en la urbo por rigardi la filmon Tero kaj libero (en la angla originala kun subtekstoj en Esperanto) kaj posta debato pri la hispana milito kaj la socia revolucio (1936-1939). Temas pri filmo reĝisorita de Ken Loach, influita de la verkoj prie de George Orwell. Ĝiajn substekstojn nuntempe esperantistigas Miguel Fernández kaj premieros en la barcelona SAT-kongreso.

Artaj spektakloj kaj kulturaj aranĝoj

Tradicie la kultura programo de la SAT-kongresoj iĝis grava parto de la tuta programo. Ankaŭ en Barcelono oni proponas buntan kulturan programon, en kiu ĉiu partoprenanto trovos ion interesa. Interalie:

  • Kurso pri katalunaj kaj tutmondaj dancoj, gvidata de profesia instruisto Mon Cardona, loka esperantisto el barcelona kvartalo Sants. Li ankaŭ estas muzikisto kaj ludas akordionon, tamburon kaj fluton.
  • Mia liriko kaj la muziko. Spektakla aranĝo, ene de kiu, surbaze de kantoj kaj deklamoj, k-do Miguel Fernández, prezidanto de la belartaj konkursoj de UEA, prezentos en Barcelono sian trian poemaron, Rev-ene, publikigitan de Sennacieca Asocio Tutmonda – Eldona Fako Kooperativa en 2018.[5]
  • Ni kantu la revolucion. Kantateliero el Poezio: armilo ŝargita per futuro: Idoj de l' popolo, Ek al barikadoj!, Galope (vortoj de Rafael Alberti, muziko de Paco Ibáñez), La bona lupeto (vortoj de José A. Goytisolo, muziko de P. Ibáñez), Kanto al la libero (José A. Labordeta), La voj-herbejon suriras (Chicho S. Ferlosio)... ĉiuj tradukitaj de M. Fernández. Ĝin gvidos Franjo Leveque.
  • Prezento de pluraj libroj. La motoro de Calúmnia J. Maíz prezentos tri novajn librojn de ĝia esperanta kolekto Revo Lucida, kiun iniciatis la poezia antologio Nova Mondo en Niaj Koroj. Temas pri dulingvaj eldonoj (hispane/esperante) de La Pariza Komunumo de P. Kropotkin, Esperanto: Unu lingvo por ĉiuj de E. Vivancos kaj For ŝmiraĵojn! de J. Maíz.
  • Koncerto de mondfama esperanta grupo Kaj Tiel Plu.
  • Koncerto de monfama esperanta kantisto JoMo.
  • Prezento de nova papera eldono de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV), unu el la ĉefaj kontribuoj de SAT al la Esperanta komunumo kaj al la Esperanto-movado. En ĝi partoprenos kelkaj el la respondeculoj pri tiu eldono.
  • Pri Kolumbo. Maro de Tenebroj (por legemuloj pri la unua parto de verko kiu aperas sur la blogo de Jules Verne Talismans). Renkontiĝo kun la aŭtoro de nun konstruata verko rilatanta al Kristoforo Kolumbo, kun opinioj, proponoj kaj sugestoj. Gvidata de Abel Montagut.
  • Ateliero pri montaraj floroj el la belega ĝardeno de la kongresejo, sed ne nur. Fakte, ĉirkaŭ ni estas amasa bundeco de floroj, pri kiuj ni kutime ne atentas. Temas pri unika oportuno konatiĝi kun ili. Marcelo Redulez kaj Klodin’ Pomirol elstare prezentos aron da distraj sed ankaŭ instruaj programeroj prie.

Sociaj forumoj

SAT estas asocio de (mal)samideanoj, kiuj ŝatas diskuti pri politiko. Tiuj sociaj forumoj proponas aron da temoj, kiuj gravas en la nuntempa socio. Ĉies opinioj bonvenas.

  • Socia forumo 1: Debato pri la politika situacio en Katalunio. Kongresante en la kataluna ĉefurbo, oni certe pritraktos la nuntempan sendepensiman movadon. Inter la podianoj estos Ruben Fernández Asensio.
  • Socia forumo 2: Debato pri malsamaj politikaj sistemoj: inter socialismo kaj kapitalismo. Sur la podio partoprenos anarkiistoj, socialistoj kaj komunistoj.
  • Socia forumo 3: Debato pri la rolo de Esperanto en alternativaj eldonprojektoj. Ĝin partoprenos Jordi Maíz, fondinto de la liberecana eldonejo Calúmnia, kiu el Majorko publikigas tekstojn en la hispana, kataluna kaj la internacia lingvo. Kelkaj aŭtoroj, kiuj kunlaboris kun tiu projekto estas Frank Mintz, Jorge Camacho, Miguel Fernández, Suso Moinhos, Pedro Sanz kaj Javier Alcalde.
  • Socia forumo 4: Debato pri "Niaj sentoj pri ebleco de disfalego de nia vivmaniero". Scientistoj el diversaj fakoj esploras eblecon de disfalego de nia vivmaniero, eventuale de la tuta homaro. Ili difinas ĝin kiel procezon, kiu kondukas al stato kiam bazaj bezonoj (nutrado, akvo, loĝado, vetado, energio...) ne plu disponeblos laŭleĝe je akceptebla prezo por la plejmulto da popolo. Plie, pluraj scientistoj atestas ke, okaze de katastrofoj, vivantoj (plantoj, bestoj, homoj) interhelpas kaj tute ne interbatalas. Interalie, ili citas anarkistajn geografiistojn, kiel Kropotkin kaj Reclus.
  • Socia forumo 5: Debato pri Ĉu la ciferigita mono povus helpi la sennaciulan ekonomion? Gvidos ĝin la kamaradoj de komun.org.

Prelegoj

Kiel kutime, oni proponas vastan kvanton de diverstemaj prelegoj pri pluraj temoj. Kelkaj el ili rilatas al la hispana milito, ĉar tio estas unu el la ĉeftemoj de la kongreso. Aliaj pritraktas aliajn temojn, kiujn oni konsideras taŭgaj por tiu evento.

  • Prelego pri la Komisariejo pri Propagando de la kataluna registaro dum la hispana milito, kiu abunde kaj regule uzis Esperanton en tiu periodo. Interalie ĝi eldonis la konatan afiŝon Kion vi faras por eviti tion? Geesperantistoj el la tuta mondo agu energie kontraŭ la internacia faŝismo! Ĝin faros la loka fakulino Ester Boquera, kiu doktoriĝis ĝuste pri tiu ĉi temo.
  • Prelego pri la hispana revolucio kontraŭ Sovetio (1936-1939), fare de Frank Mintz, kiu jam verkis plurajn librojn en la hispana pri la hispana milito, la socia revolucio, kaj anarkiismo en tiu periodo.
  • Ĉu Esperanto plibonigis/plibonigos la mondo? Temas pri adapto de prelegserio farita de Márkus Gábor en la Somera Universitato dum la 55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiu pritraktos la sepdek mil jaran historion de homa kulturo, sed ankaŭ la ŝancoj, ke Esperanto fariĝos internacie akceptita komuna pontolingvo en la mondo.
  • Prelego pri minoritatoj en infanlibroj en malsamaj landoj, fare de Hyun-soo (Paz) el Koreio. Temas pri fakulo pri tiu ĉi temo, kiu elstare prelegis pri tiu ĉi temo en 2017 en la kadro de la 91-a SAT-kongreso en Gimpo.
  • Kiel kopirajto malhelpas kulturkreadon. Ekde multaj jaroj Brian Rusell interesiĝas pri kopirajtaj aferoj, ankaŭ profesie. En tiu ĉi prelego li fokusiĝos pri la jena demando: Kiel samtempe ebligi legantan interdonon kaj verkistan vivtenon en la tria miljaro?
  • "Kiel liberigi nin de la GAFAM (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft)?" fare de la kamaradoj de komun.org.
  • Prezento de la soci-ekonomika situacio en Kongolando fare de Alphonse Waseka el urbo Goma, kiu respondecas pri la loka asocio Solidareca Bona Volo, kaj kiu jam partoprenis en SAT-kongresoj. Temas pri unika perspektivo el Afriko, mondoparto kun apartaj defioj sed ankaŭ granda potencialo. Interalie k-do Waseka instruas Esperanton tie al pluraj grupoj de georfoj kaj virinoj.
  • Pri la japana laborista sindikato Kannama. La japana polico, kune kun profitĉasuloj kaj rasistoj atakas bataleman laboristan sindikaton. De aŭgusto 2018, polico en la gubernioj Siga kaj Osako severe subpremas Kannaman (laboristan sindikaton pri kruda betono en Kansaja regiono) kaj betonan kooperativon kunlaboreman kun la laborista sindikato. Dum tiu subpremo, arestitoj atingis pli ol 70 membroj de la sindikato kaj la kooperativo. El tiuj arestitoj jam 4 estis akuzitaj
  • Altsasu kaj la kataluna procezo. La Altsasu-okazaĵo estas jura kazo kontraŭ 8 junuloj de Altsasu, urbeto de Navaro/Nafaro, pro sia engaĝiĝo en drinkeja batalo okazinta la 15an de oktobro 2016 en kiu du ĝendarmoj kaj iliaj koramikinoj ricevis vundojn. Ekde tiam la 8 junuloj restas emprizonigitaj, akuzitaj pri terorismo. Laŭ la preleganto, Rafael Blanco, estas rilato inter tiu okazaĵo kaj la lastatempa evoluo de la sendependisma procezo en Katalunio.

Filmoj

Subtekstigitaj en Esperanto, en la kadro de la kongreso projekciiĝos la jenaj filmoj:

  • Empatio. Ed devas fari dokumentan filmon por provi ŝanĝi la kutimojn de socio kiu damaĝas bestojn. Komence li ne estas forta defendanto de la bestaj kaŭzoj. Ĉi tiu projekto transformos sian vivmanieron por ĉiam… aŭ ne! Reĝisoris Ed Antoja (2017). Subtekstigis en Esperanton V. Markovo kaj P. Gaborito.
  • Teron kaj Liberon (angle, Land and Freedom), de la brita reĝisoro Ken Loach (1995) rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, kiu decidas lukti ene de la Internaciaj Brigadoj por la respublika flanko en la Hispana Milito. Fine li tion faros ene de milita roto de la komunisma kontraŭstalinisma partio POUM, kie batalas kune viroj kaj virinoj, ĉiuj junaj idealistoj. Substekstigis ĝin en Esperanton Miguel Fernández.
  • La bruligita urbo (katalune, La ciutat cremada), de Antoni Ribas (1976), priskribas la historion de Katalunio inter 1899 (hispana-usona milito) kaj 1909 (Tragika Semajno de Barcelono). Oni tion faras pere de la aventuroj de barcelona familio. La strukturo de la filmo alternas eventojn laŭ tri malsamaj perspektivoj: tiu de la politika klaso, tiu de la burĝa klaso kaj tiu de la laborista klaso (ĉefe anarkiistoj). Aperas gravaj figuroj de tiu epoko, kiel Francesc Cambó, Enric Prat de la Riba, Josep Puig i Cadafalch kaj Alejandro Lerroux. Ne hazarde, en unu sceno grupo de anarkiismaj laboristoj studas Esperanton. Substekstigis ĝin en Esperanton Miguel Fernández.
  • Nebrideblaj (Indomables) estas dokumenta filmo pri Mujeres Libres (Liberaj Virinoj), virina organizaĵo de anarkisindikatisma inspiro, kiu aktivis en Hispanio inter 1936 kaj 1939. Ĝi celis helpi la virinon liberiĝi de triobla sklaviteco: malklereco, labora ekspluatado kaj seksa submetiĝo. Per samnoma gazeto, ĝi defendis la rajton de virinoj je profesia trejniĝo, salajrata laboro kaj mona sendependo. La filmon produktis ZerikusiA kunlabore kun CGT-Euskadi (2011). Sub la propono de Claude Ariso kaj Flo Martorell, SAT-enHispanio subtekstigis ĝin en Esperanton. Jorge Camacho tradukis la enkondukan poemon de Sánchez Saornil kaj la himnon de Liberaj virinoj. La himnon ¡A las barricadas! (Ek al barikado!) estis prenita el la Reto en traduko de Miguel Fernández. La ceteran tekston tradukis triope Kani, Manolo Parra kaj Ana Manero. Ĉi lasta okupiĝis ankaŭ pri reviziado kaj kunordigado. La teknikan flankon de la subtekstigo prizorgis Claude Ariso.
  • Kapitano Falko (portugale, Capitão Falcão), estas humuraĵo pri faŝisma super-malheroo, kiu iom similas al Batman kaj batalas kontraŭ la Aprilaj Kapitanoj, kiuj iom similas al Power Rangers. Tiu superrealisma historio okazas dum la portugala Revolucio de la Diantoj (1974). Reĝisoris João Leitão (2015). Subtekstigis ĝin en Esperanton kamaradino Xana Paz.
  • Terra franka. Sur la bordoj de la rivero Taĵo, en Portugalio, viro vivas inter la trankvileco de la rivero kaj la rilatoj, kiuj ligas lin al la tero. Filmita dum la kvar sezonoj, Terra franca portretas la vivon de la portugala fiŝisto Albertino Lobo, ĉirkaŭata de lia edzino Dalia kaj liaj filinoj, kies plej aĝa estas edziĝonta. Reĝisoris Leonor Teles (2018). Subtekstigis ĝin en Esperanton Xana Paz.

Peĉakuĉo

Foje prelegoj tro longas, kaj pro tio la preleganto kaj la publiko enuas. Peĉakuĉo temas pri aro da intensaj prelegetoj pri diversaj temoj fare da malsamaj homoj, kiuj iĝis tre ŝatataj en esperantaj eventoj. Ĉiu el ili daŭras 6 minutojn kaj 40 sekundojn kaj tio kuraĝigas interalie homojn, kiuj ne kutimas prelegi publike. En la barcelona kongreso estos du kompletaj sesioj kun tiaj prelegetoj. Kelkaj el ili estos la jenaj:

Notoj

  1. Laŭ la kongreslibro de la 92-a SAT-kongreso 2019.
  2. "Pri la kongresejo". SAT-kongreso 2019, Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), p. 32.
  3. "Can Masdeu. Unu el la fondintoj partoprenos la venontan SAT-kongreson". Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), 29.
  4. "Alia mondo eblas". Intervjuo de Guillaume Armide al Brian Russell. Revuo Kontakto, numero 287 (2018:5), paĝoj 5-7.
  5. "Mia liriko kaj la muziko." Programero de SAT-kongreso 2019, Sennaciulo, Novembro-Decembro 2018 - n-ro 11-12 (1361-1362), p. 28.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj