Koloro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Kwamikagami (diskuto | kontribuoj)
Linio 90: Linio 90:
Teorie, egala mikso de la tri kreas [[nigra]]n, sed fakte tio estas malfacile fari.
Teorie, egala mikso de la tri kreas [[nigra]]n, sed fakte tio estas malfacile fari.


Egalaj miksoj de la bazaj kaj duecaj koloroj kreas la triecaj koloroj,
Egalaj miksoj de la bazaj kaj duecaj koloroj kreas la triecajn kolorojn,
*oranĝa (flava-ruĝa)
*oranĝa (flava-ruĝa)
*roza (ruĝa-maĝenta)
*roza (ruĝa-maĝenta)
Linio 98: Linio 98:
*kartuzia (verda-flava)
*kartuzia (verda-flava)


La puraj triecaj koloroj CMF-aj estas iom malsamaj ol la puraj RVB-aj.
La puraj triecaj koloroj CMF-aj estas iom malsamaj ol la puraj RVB-aj (ekz-e ''roza'').


===Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj===
===Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj===

Kiel registrite je 00:57, 12 nov. 2019

32 koloroj.
Koloraj krajonoj.
Kolorefiko – Sunlumo brilanta tra vitraĵoj sur tapiŝoj (Moskeo Nasir ol Molk en Ŝirazo, Irano).

Koloro estas trajto de lumo kiu por niaj okulo kaj cerbo aspekte malsamas laŭ la ondolongo de la lumo. La kolora aspekto de objekto dependas de la lumo kiun ĝi reflektas kaj la koloroj ĉirkaŭaj.

Pli precize: koloro estas sensaĵo el la sensorgano okulo, analizita kaj traktita de la cerbo. Tiu sensaĵo malsamas laŭ la ondolongoj (aŭ frekvencoj) kaj intensoj de lumaj ondoj, kiuj mikse tuŝas samtempe kaj samloke la retinon (sensan parton de la okulo).

Laŭ Francisko Azorín koloro estas Impreso, kiun faras sur la okuloj lumantaj objektoj, sendepende de ilia formo.[1] Li indikas etimologion el la latina color (koloro). Kaj li aldonas la terminojn kolorilo, por farbo, substanco koloranta, uzata en la pentrarto, tekniko, k.c.; kaj kolori por liveri koloron; krome estas listigitaj koloristo, kolorigisto, domkolorigi, murkolorigi, kolorimetrio, kolorimetro.[2]

La biologio de la kolorovido

La sensiva parto de la retino (pri la koloroj) konsistas el tri specoj de ĉeloj — el ĉeloj kiuj reagas je la verdaj frekvencoj (la frekvencoj de la verda lumo), ĉeloj kiuj reagas je la ruĝaj kaj ĉeloj kiuj reagas je la bluaj.

Ne ekzistas ĉeloj kiuj reagas ekskluzive al unu el la aliaj kolorofrekvencoj. Pri tiuj ĉi la cerbo miksas la informojn, kiujn ĝi ricevas.

Ekzemple: ĉeloj, kiuj perceptas la flavajn frekvencojn, ne ekzistas. Do, kiam la ĉeloj verdsensivaj kaj ruĝsensivaj samtempe estas ekscititaj, la cerbo komprenas: «flava». La cerbo ne povas diferencigi flavajn frekvencojn de miksitaj ruĝa kaj verda frekvencoj. Danke al tio oni povas vidi flavajn kolorojn de televida ekrano, kiu sendas nur bluan, ruĝan, kaj verdan lumojn (sistemo RVB).

Substanco por kolorigi objekton nomatas farbo.

En la priskriba sistemo RVB la tri bazaj koloroj estas ruĝo, flavo, bluo, dum ĉiuj aliaj estas miksitaj koloroj.

Koloroj

Estas du ofta metodoj krei la koloroj de farboj kaj de ĉielarko, la tradicia kaj la moderna.

Nigro, blanko kaj grizo estas apartaj neŭtraj koloroj.

Tradiciaj farbokoloroj

Farba kolorcirklo. Dekstrume de la supro, laŭ la horoj de horloĝo, la koloroj estas 12h flava, 1h sukcena, 2h oranĝa, 3h rufa, 4h ruĝa, 5h purpura, 6h viola, 7h indiga, 8h blua, 9h glaŭka, 10h verda, 11h kartuzia.

Laŭ la tradicia (19-jarcenta) metodo de miksi farbojn kaj inkojn, la tri bazaj koloroj estas,

La tri duecaj koloroj, kreataj per mikso de egalaj kiomoj da koloriloj de la bazaj koloroj, estas,

  • verda (egale blua-flava, komplemento de ruĝa)
  • oranĝa (egale ruĝa-verda, komplemento de blua)
  • viola (egale ruĝa-blua, komplemento de flava)

Inter tiuj,

Mikso de tiuj koloroj kaj blanka kreas,

Miksoj de la tri bazaj koloroj kreas brunojn,

Lumokoloroj kaj modernaj farbokoloroj

Mikso de la tri bazaj lumokoloroj (verda, ruĝa kaj blua).
Mikso de la tri bazaj farbokoloroj (cejana, flava kaj maĝenta).

Ĉe lumo, la bazaj koloroj ('bazaj' laŭ la vidokapablo de la retino en la homa okulo) estas,

La duecaj koloroj, kreataj per mikso de egalaj kiomoj da lumo de la bazaj koloroj, estas,

  • cejana (egale blua-verda, komplemento de ruĝa)
  • maĝenta (egale blua-ruĝa, komplemento de verda)
  • flava (egale ruĝa-verda, komplemento de blua)

Egala mikso de la tri kreas blankan.

Ĉe farboj kaj inkoj, oni trovas la malon: la bazaj koloroj estas

  • cejana
  • maĝenta
  • flava

kiujn oni egale miksas krei

  • bluan (maĝenta-cejana)
  • verdan (cejana-flava)
  • ruĝan (maĝenta-flava)

Teorie, egala mikso de la tri kreas nigran, sed fakte tio estas malfacile fari.

Egalaj miksoj de la bazaj kaj duecaj koloroj kreas la triecajn kolorojn,

  • oranĝa (flava-ruĝa)
  • roza (ruĝa-maĝenta)
  • viola (maĝenta-blua)
  • lazura (blua-cejana)
  • smeralda (cejana-verda)
  • kartuzia (verda-flava)

La puraj triecaj koloroj CMF-aj estas iom malsamaj ol la puraj RVB-aj (ekz-e roza).

Specialaj kolorvortoj nur uzataj en kelkaj cirkonstancoj

Vortoj priskribantaj plurkolorecon

  • bunta – plurkolora, multkolora
  • jaspeca – simila al la kolordiverseco de jaspo
  • iriza – prezentanta tiajn kolorojn, kiuj ŝanĝiĝas laŭ la pozicio de la observanto
  • muara – havanta rebrilojn ŝanĝiĝemajn: muara silko
  • piga – pri besta felo: prezentanta nigrajn kaj blankajn neregulajn makulojn
  • ruana – pri besta felo: kun intermiksitaj ruĝaj kaj blankaj haroj

Kolorosistemoj

  • RFBRuĝo/Flavo/Bluo – Tradicia fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj (preskaŭ) ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron sed, pro neperfekteco de realaj farboj, ne bonan. (angle RYB)
  • CMFCejano/Maĝento/Flavo – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo faras nigron (sed la nigro ne estas tre bona). (Sistemo CMF, angle CMY)
  • CMF-N – Cejano/Maĝento/Flavo-Nigro – Fundamenta triopo da pigmentokoloroj plus nigro, el kiuj ĉiu koloro estas farebla, inkluzive de bonega nigro. Manko de la kvar koloroj faras nenion (blanko sur blanka papero); egala miksaĵo de Cejano/Maĝenta /Flavo aspektas nigre, sed por vera nigro, nigro sola estas uzata. (sistemo CMFN, angle CMYK)
  • RVB – Ruĝo/Verdo/Bluo – Fundamenta triopo da lumokoloroj, el kiuj ĉiu koloro estas farebla. Manko de la tri koloroj faras nigron; egala miksaĵo faras blankon, egala miksaĵo kun parta intenso por ĉiu koloro faras grizon. (sistemo RVB, angle RGB)

Rimarkigo: la esprimo "ĉiu koloro estas farebla" rilatas al "kolora triangulo", kiu kovras grandan parton de la kolorkampo de la homa okulo, sed ne perfekte kongruas kun ĝi.

La fiziko de la koloroj

ecoj de la spektrokoloroj
koloro ondolongo-intervalo frekvenco-intervalo
ruĝa ~ 625-740 nm ~ 480-405 THz
oranĝa ~ 590-625 nm ~ 510-480 THz
flava ~ 565-590 nm ~ 530-510 THz
verda ~ 500-565 nm ~ 600-530 THz
turkisa ~ 485-500 nm ~ 620-600 THz
blua ~ 440-485 nm ~ 680-620 THz
viola ~ 380-440 nm ~ 790-680 THz

kontinua spektro

Elektromagneta radiado estas miksaĵo el radiadoj de diversaj ondolongoj kaj intensecoj. Se tiu radiado havas ondolongon ene de la vidkampo de la homo (proksimume inter 380 kaj 740 nanometroj), tiam oni nomas ĝin (videbla) lumo. La lumspektro registras la intensecon de ĉiu ondolongo. La plena spektro de la radiado alvenanta de certa objekto determinas la (vidatan) aperon de tiu ĉi objekto, interalie la perceptatan koloron. La apuda tabelo donas la limojn inter kiuj varias ondolongo kaj frekvenco de la spektrokoloroj. La bildo montras, ke tiuj koloroj estas sufiĉe subjektiva provo, ordigi multe pli abundan kolorpaletron kun kontinuaj transiroj.

Pliprecizigo de kolor-nocioj en Esperanto

Uzante la prefikson hel- oni povas aludi al koloro enhavanta multe da blanko:

Por indiki malhelan koloron, enhavanta multe da nigro, malhel- aldonatas al la baza kolorvorto:

  • malhelruĝa

Rekta fiksado de mal- al kolorvorto maloftas, sed teorie eblas: malblanka do egalus nigran. Malgrizo egalus grizon. Uzante la supre montritan farbocirklon, oni povus eĉ krei sinonimojn: malverdo = ruĝo. Tamen tia uzado postulas, ke la alparolato jam parkere konas la kolorcirklon.

Per la sufikso -et- indikeblas, ke temas pri nepreciza, duba nuanco: "Ŝiaj okuloj estis bluetaj."

Por interkoloraj nuancoj utilas ankaŭ simpla kunmetado de vortoj. Notu la diferencon inter ruĝbruna (ruĝe bruna) kaj brunruĝa (brune ruĝa).

Koloroj kaj psikologio

La uzado de la diversaj koloroj influas laŭgrade sur la animstato de la personoj, multaj el kiuj estas uzataj tiucele en specifaj lokoj, por ekzemplo en restoracioj estas ofta la uzado de ornamaĵoj oranĝkoloraj ĉar ŝajne tiu akcelas apetiton, en hospitaloj oni uzas neŭtrajn kolorojn (verda en vestaĵoj kaj operaciejoj) por trankviligi la pacientojn, kaj por dungoselekt-intervjuoj rekomendendas uzi vestaĵojn de malhelaj koloroj, ĉar tio donas la impreson esti persono responsa kaj dediĉita; tiuj estas kelkaj ekzemploj de la rilato inter la koloroj kaj la emocioj.

Koloroj kaj heraldiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Heraldikaj koloroj.

Heraldikaj koloroj konsistigas unu el la elementoj de heraldika kodigo. Ne ampleksas ĝia paletro, kies uzo estas pli teknika (eĉ ofte simbola) ol arta. La koloroj dispartiĝas en tri grupoj: farboj, metaloj kaj peltoj. Ili ne uziĝas tute libere, sed laŭ reguloj, ĉefe la t.n. "kontrastigo de la koloroj". La nomoj de la farboj (Lazuro, gorĝo...) fontas el la anglo-normanda glosaro, kiu funkciis internacie dum longa periodo. La orientaj kaj nordaj landoj de Eŭropo nun uzas la nacilingvajn kutimajn nomojn de la respondaj koloroj (bluo, ruĝo...). Se la vortoj "metaloj" kaj "peltoj" respondas al la uzo de ĉiuj eŭropaj landoj, tute alia estas por la vortoj "koloro" kaj "farbo" kie estas granda konfuzo, precipe en la franca glosaro, (kie la vortoj "couleur" (koloro) kaj "émail" (emajlo) estas ajne uzataj laŭ la aŭtoroj) sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj, kie la sama vorto "koloro" uziĝas kaj por la tuta paletro, kaj por la priskribitaj "farboj". Farbo, fine ŝuldas sian elekton analogie al la (germana) heraldische Farbe.

Koloroj en la naturo

Proverboj

Ekzistas proverboj pri koloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     De sama koloro, de sama valoro. 
  • Citaĵo
     Kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. 

Referencoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 115.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj