Skotlando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
→‎[[Religio]]j: pri katolikismo en skotlando, el en:Roman Catholic Church in Scotland
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
e →‎[[Religio]]j: gramatiko
Linio 17: Linio 17:
En [[1893]] de la Eklezio de Skotlando disiĝis la '''Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando''' ('''Free Presbyterian Church of Scotland'''), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la [[Reformacio]].
En [[1893]] de la Eklezio de Skotlando disiĝis la '''Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando''' ('''Free Presbyterian Church of Scotland'''), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la [[Reformacio]].


Je la censo de 2001, 16% de skotoj estis membroj de la '''[[katolikismo|Katolikan Eklezion de Skotlando]]'''. Ĝi havas 2 arĥidiocezoj kaj 6 diocezoj.
Je la censo de 2001, 16% de skotoj estis membroj de la '''[[katolikismo|Katolikan Eklezion de Skotlando]]'''. Ĝi havas 2 arĥidiocezojn kaj 6 diocezojn.


Pli malgrandaj kongregacioj estas la [[baptismo|Baptista Eklezio]], la [[metodismo|Metodista Eklezio]], la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj [[Judismo|juda]] kaj [[Islamo|islama]], la [[Bahaa Kredo|bahaanoj]], la druidoj, ktp.
Pli malgrandaj kongregacioj estas la [[baptismo|Baptista Eklezio]], la [[metodismo|Metodista Eklezio]], la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj [[Judismo|juda]] kaj [[Islamo|islama]], la [[Bahaa Kredo|bahaanoj]], la druidoj, ktp.

Kiel registrite je 16:47, 7 nov. 2006

Flago de Skotlando

SkotlandoSkotio (angle kaj skotlingve Scotland [SKOT-lnd], gaele Alba [AL-a-pa]) estas antaŭa reĝlando de nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando kuniĝis kun la reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon Britujon en 1707. Britujo plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Regno de Britio kaj Nord- Irlando.

La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.

La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka "skota" lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago).

La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².

La valuto de Skotlando estas la skota pundo (pound [sterling]), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse.

Religioj

La plimulto de la skotoj apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, Church of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.

En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.

En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.

Je la censo de 2001, 16% de skotoj estis membroj de la Katolikan Eklezion de Skotlando. Ĝi havas 2 arĥidiocezojn kaj 6 diocezojn.

Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Fizikaj karakterizoj

Vido de Skotio de satelito

Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.

De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands

La Highlands ("altaj landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj.

La marbordo de la Highlands estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.

Longa, profunda kaviĝo, la Glen MorGreat Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.

Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

Lowlands

La Lowlands ("malaltaj landoj") konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Uplands

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).

La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro

Kardono estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj [[filiko]j kardonoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de spartioj, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo skota lagopo (Lagopus scoticus).

Strukturo de la Ŝtato

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Elizabeto la 2-a.

La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Tony Blair.

La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Jack McCONNELL. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister and Justice Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. Kiel ministro de justico li/ŝi ankaŭ okupiĝas pri la enlandaj aferoj, inkluzive de la administrado de justico, la polico, la prizonoj, la libereco de informado. La nuna Deputy First Minister estas Jim Wallace.

La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj.

La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.

Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 29 unitary authorities (unuecaj aŭtoritatoj). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando (29 unitary authorities kaj 3 island authorities) kun loĝantoj laŭ nombrado de 1993 (diktipe la urboj) :

FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Juro en Skotlando

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam eksistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws).
La common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

La angla lingvo en Skotlando

La skotlanda angla (ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.

La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:

  • La sonon /ĥ/, malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas ch (loch [loĥ], lago);
  • La anglosaksa hw oni prononcas [hw] pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
  • La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝis (ĝi ixis [o:] en Anglio) (laird, lord)
  • Longecon de vokalo oni indikas per iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
  • k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
  • Oni ĉiam prononcas r;
  • Vokaloj ne ŝanĝas antaŭ r (bird [bird] "birdo"·; word, [ward], "vorto")
  • Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, beautiful, "bela"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).

Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert Burns:

O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.

Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
La stakumita ŝutujo ankoraŭ malflosas
Kaj la klapo lude klakas

Wha, who; sae, so; guid, good; nought, nothing; neebour, neighbour; fauts, faults; whase, whose; weel-gaun, well going; heapet hopper, heaped hopper.

Historio de Skotlando

Dosiero:Scotlandmap homann.jpg
Mapo de Skotlando de Johano Baptisto Homann (18-a jarcento)

Romia epoko

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj.

Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).

La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) cirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento

En 563 Sankta Kolumba venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monakejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando.

La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monakejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj.

En 843 Kenneth Macalpin proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando).

De la 11-a al la 15-a jarcento

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malkomo la 2-a konkeris Lothian.

Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malcolm la 3-a Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de Anglio.

En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto BRUSO (Robert the Bruce aŭ the Brus) en 1326 per la traktato de Corbeil.

Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo la 1-a (Anglio) la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.

La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de Vilhelmo Wallace kaj atingas grandan venkon en Sterling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk.

En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn.

En 1468 Margerita, filino de Kristiano la 1-a reĝo de Danlando kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a de Skotlando la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj

Tartano de la klano Bell

La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo la 5-a Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj.

En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta.

En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.

En 1599 Johano Knox, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando.

Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeto, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo la 1-a de Anglio kaj 6-a de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando.

Jakobo la 7-a konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.

18-a jarcento

Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de S-ta Georgio (Anglio) kaj de S-ta Andreo (Skotlando). La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en Culloden en la jaro 1746.

Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la rajton de posedo de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782).

Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profita anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la Clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.

19-a kaj 20-a jarcentoj

Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.

Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-30 renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP).

La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio.

La 11-an de septembro 1997 la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. La jesoj venkis je 74,3%. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton.

Ankaŭ vidu: Orknejaj Insuloj