Pátyod
Pátyod [pAtjod] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Csenger.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 640
- Poŝtkodo: 4766
- Telefonkodo: 44
Situo[redakti | redakti fonton]
Pátyod situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Mátészalka-Csenger. La lasta urbo troviĝas nur 6, Fehérgyarmat kaj Mátészalka po 20 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1325 laŭ tiama hungara, ortografio "Pathwid". Tiam la kampoj apartenis al familio Pátyody. En la 17-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis, slovakoj refondis ĝin en 1724. Vilaĝservo estas poŝto.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) de 1833
- grekokatolika preĝejo de 1890
- teretaĝa nobeldomo de Madarassy [madaraŝi] de 1844
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu