Terpomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Terpomo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Solano Solanum
Solanum tuberosum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Terpomo (Solanum tuberosum) estas kulturplanto grava por la homaro, apartenanta al la familio Solanacoj. La tubero de la planto enhavas la nutran amelon grandkvante.

La planto venis en la 16-a jarcento el Sudameriko, kaj pli precize ĝi estis aldomigita en la Altiplano antaŭ sep mil jaroj. Ĝi estis alportita al Eŭropo fare de hispanaj konkistadoroj, pli kiel botanika kuriozaĵo ol kiel vera nutraĵo. Konatigis ĝin en Eŭropo Charles de l'Ecluse. Sed longtempe ĝi estis uzata nur por nutri gregojn. Ties konsumo poste kreskiĝis kaj ties kultivo etendiĝis al la tuta mondo ĝis iĝi nuntempe unu el ĉefaj nutraĵoj por la homa estaĵo.

Ĝenerala aspekto kun floroj

Etimologio

En hispana lingvo, la vorto «papa» estas lingva prunto el la termino en keĉua lingvo papa, kun la sama signifo de terpomo. Pro kruciĝo inter batata (Ipomoea batatas), vorto devena de la insulo Hispaniolo, kaj papa rezultas la hispanlingva dekomenca vorto "patata", nomo kiu, pro similo je formoj, estis aplikita dekomence fare de la konkistadoroj kaj al la terpomo kaj al la batato.[1] "Papa" aperas skribe la unuan fojon ĉirkaŭ 1540. Aliflanke, "patata" oni uzis en la hispana en 1606 kun la signifo de batato kaj nur el la 18a jarcento kun la signifo de terpomo.

La esperanta vorto terpomo estas traduko el la franca esprimo pomme de terre (laŭvorte pomo de tero, aŭ el tero) kaj batato uziĝis por Ipomoea batatas. Patato en Esperanto rilatus al pato sed apenaŭ uzatas. Dume, en multaj lingvoj oni uzas por terpomo anstaatŭ adaptoj aŭ tradukoj el la franca esprimo, adptoj de la hispanlingva vorto "patata", kaj tiele "patata" en itala, greka, eŭska kaj ĉe kelkaj variantoj de la kataluna; "patate" en la franca; "patatas" en tagaloga; "patates" en turka; "patatis" en araba; "potato" en angla; "potet" en norvega; "batata" en portugala; "pataca" en galega kaj asturia; "patana" en okcitana; "práta" en gaelirlanda, kaj "potatis" en sveda. Dume, krom en Esperanto, uzatas adaptoj el la franca esprimo nur en nederlanda kaj en sudaj dialektoj de la germana. Aliflanke en norda Italio pro simileco kun trufo la nomo estis tartufoli, tio estas trufetoj, el kiu devenas nomoj en germana (Kartoffel) kaj similaj en centr- kaj orient-eŭropaj lingvoj.

Botaniko

Komponita folio de terpomo.

Estas multaj agnoskataj variantoj kaj subspecioj kiaj la jenaj:

  • S. tuberosum ssp. andigena (JUZ. & BUKASOV) HAWKES, Proc. Linn. Soc. London, 166: 130. 1956
  • S. tuberosum ssp. tuberosum L.
  • S. tuberosum ssp. chiloense (DC.) L.I. KOSTINA

Ĉar ĝi estis studitaj de multaj botanikistoj, ĝi ricevis aliajn sinonimojn kiaj la jenaj:

  • Solanum esculentum Neck., Delic. Gallo-Belg. 1: 119. 1768
  • Lycopersicon tuberosum (L.) Mill., Gard. Dict. ed. 8, Nº 7. 1768
  • Solanum fonckii Phil. ex Reiche, Anales Univ. Chile 124: 463. 1909
  • Solanum cultum, (A.DC.) Berthault, Recherc. Bot. var. Cult. Solanum tuberosum, etc. 127, 128. 1911
  • Solanum chiloense (A.DC.) Berthault, Ann. Sci. Agron. Franç. Étrangère, ser. 3, 6: 180. 1911
  • Solanum diemii Brücher, Darwiniana 13: 108. 1964
  • Solanum chilotanum forma magnicorollatum Lechn., Trudy Prikl. Bot. Genet. Selek. 73(2) : 116. 1982
  • Solanum chilotanum forma parvicorollatum Lechn., Trudy Prikl. Bot. Genet. Selek. 73(2) : 116. 1982
  • Solanum chilotanum var. talukdarii Lechn., Trudy Prikl. Bot. Genet. Selek. 73(2) : 116. 1982

Historio

La historio de la terpomo komenciĝas en la montaro de Andoj, ĉe la lago Titikako inter la teritorioj, kiuj nuntempe estas Bolivio kaj Peruo antaŭ ĉirkaŭ 8.000 jaroj[2]. Tie komunumoj de ĉasistoj kaj kolektantoj enhejmigis ĝistiame sovaĝajn vegetalojn de terpomo, kiuj abundis ĉirkaŭ la lago, verŝajne Solanum brevicaule.

Moĉea ceramikaĵo montranta terpomon

Post kelke da jarmiloj la terpomo disvastiĝis en la okcidenta Sudameriko kaj la origina kultivita speco estis miksita kun aliaj specoj de sovaĝaj terpomoj, ĉefe ĉiliaj.[3]

En Eŭropo oni ekkonis terpomojn unue en la Kanarioj kaj poste en Hispanio en 1526, post kiam Pizarro konkeris Peruon. Dekomence oni ne manĝis tiun tuberon en Eŭropo, ĉar oni konsideris ĝin taŭga nur por gregoj kaj por malriĉeguloj; paradokse la nobelularo ja miris pri ĝiaj floroj. En kelkaj lokoj eĉ oni kredis, ke terpomo estas venena.

Nur post Granda malsatego en Irlando kaj en aliaj lokoj oni komencis uzi ĝin por normala homa nutrado. De Eŭropo la terpomo pasis al Hindio, al Japanio kaj ĉien ajn. Nuntempe oni kultivas terpomojn sur areo de ĉirkaŭ 195.000 kvadrataj kilometroj. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj la terpomo estas la kvara nutraĵo plej konsumata en la mondo kaj UN dediĉis la jaron 2008 al eventoj pri tiu tubero.

Kvankam la deveno de la terpomo estas en la Andoj eblas manĝi detieajn terpomojn en Eŭropa Unio nur se ili estis prilaboritaj. Eŭropunia regularo malpermesas importadon de la freŝa terpomo el Andoj, kvankam eblas importi ekzemple vinberojn aŭ aliajn fruktojn el Ĉilio, Ekvadoro aŭ aliaj sudamerikaj landoj.

Priskribo

Floro de terpomo

Terpomoj estas herbaj plantoj, maksimume 1m altaj.

La folioj estas malsimplaj.

La fruktoj estas beroj similaj al tomatoj, sed pli malgrandaj. Ili povas esti verdaj, ruĝaj aŭ violkoloraj, kaj ne estas manĝeblaj.

La radikoj enhavas tuberojn, kiu estas manĝeblaj post kuirado.

Varioj

Ekzistas 3,840 varioj registritaj nur en Peruo de ĉiu koloro (flava, oranĝa, purpura, ruĝa, blua...eĉ kun desegnoj) kaj de ĉiu formo (longaj, rondaj, anasformaj, ktp.). En la tuta anda regiono estas ĉirkaŭ 5,000 variantoj kaj sep specioj.

Kelkaj varioj de terpomoj

Enhavo

La terpomo estas riĉa nutraĵo. Ĝi enhavas multe da karbonhidratoj - preskaŭ 20% krude. (Ĉirkaŭ 75-80% de kruda terpomo estas akvo.)

La terpomo enhavas ankaŭ altan kvanton da proteinoj kompare al aliaj tuberoj kaj radikoj, ĉirkaŭ 2,1%. Krome ĝi havas multe da vitamino C. Nur unu terpomo (200 g) enhavas kvinonon de la bezonata kalio.

Kultivado

terpomorikolto

Terpomoj estas kultivataj ĉefe en malvarmaj landoj (nordaj landoj, montoj).

En la plej favoraj kondiĉoj, la kultivado de terpomoj povas produkti pli ol 100 t/ha.

Damaĝantoj

La terpoma skarabo, unu el la ĉefaj malamikoj de terpomoj, nomata ankaŭ koloradia skarabo ĉar li devenis de la nuntempa Koloradio, en Nordameriko, origine nutris sin el alia sovaĝa herbo, simila al terpomoj (Solanum rostratum). Kiam la kultivado de terpomoj disvastiĝis, terpomoj renkontis terpomajn skarabojn.

Alia grava malamiko de terpomoj estas fitoftoro, nome mikroskopa fungo.

Terpomoj povas malsaniĝi pro multaj pliaj kaŭzoj: virusoj, bakterioj, fungoj, akaroj, insektoj ktp.

Idoj de terpoma skarabo manĝantaj terpoman folion

Produktokvantoj

La landoj plej fortaj produktantoj de terpomo estas (areoj plantitaj kaj pezoj produktitaj, 2012[4]) :

1. Ĉinio : 5,4 milionoj da hektaroj - 86 milionoj da tunoj
2. Rusio : 2,2 - 30
3. Barato : 1,9 - 45
4. Ukrainio : 1,4 - 23
5. Usono : 0,46 - 19
6. Germanio : 0,24 - 10
7. Pollando : 0,37 - 9
8. Bangladeŝo : 0,43 - 8
9. Belorusio : 0,33 - 6,9
10. Nederlando : 0,15 - 6,8

Uzo en kuirarto

Frititaj terpomoj

Terpomojn eblas prepari laŭ multaj manieroj, ekzistas miloj (kaj eble milionoj) da receptoj. Inter la plej konataj estas jenaj:

  • Kuiritaj terpomoj, kun aŭ sen ŝelo
  • Rostitaj terpomoj
  • En oleo frititaj terpomoj, plej ofte en la formo de kvarangulaj prismoj, tre ŝatataj kiel hastmanĝo
  • Terpomkaĉo
  • Buloj aŭ fritaĵoj el terpoma kaĉo
  • Terpoma supo
  • Terpomo bakita aŭ stufita en la ŝelo, kun acida laktokremo
  • Terpoma salato
  • Ĉipsoj
  • Garnaĵo kun pli grava plado kiaj viando aŭ fiŝo, ekzemple boligitaj aŭ frititaj

Vidu ankaŭ

Vincent van Gogh, La terpommanĝantoj (1885), oleo, 82 x 114 cm. Muzeo van Gogh, Amsterdamo.

Referencoj

  1. http://cvc.cervantes.es/el_rinconete/anteriores/enero_00/21012000_01.htm Etimologías. Patata (I), alirita la 17an de aŭgusto de 2008, Navarro, F., 2000, Revista Rinconete, eldonejo Centro Virtual Cervantes. Instituto Cervantes (Hispanio)
  2. angle F.Engel, 1970 Exploration of the Chilca Canyon, Peru. Current Anthropol. 11: 55–58.
  3. angle M.Ames kaj D.M.Spooner, 2008 |fecha=Febrero de 2008 DNA from herbarium specimens settles a controversy about origins of European potato Am.J.Botany 95:2 252-257
  4. FAOSTAT

Bibliografio

  • El País, "La papa celebra su año", 14a de januaro 2008, p. 52.

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube