Thanh Nghiem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thanh Nghiem
Thanh Nghiem, 2010.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1965 (1965-11-30) (57-jara)
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater École nationale supérieure des mines de ParisINSEAD [#]
Profesio
Okupo inĝeniero [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Thanh NGHHIEM (naskiĝis en Francujo en 1966) estis artisto, entreprenisto, inĝeniero kaj verkisto[1]. Ŝi famiĝis pro tio, ke ŝi estis la unua virino, kiun la konsila kabineto « McKinsey » elektis kiel asocian direktiston. Poste, ŝi esploris kaj konceptis projektojn, kiuj rilatas inter la daŭrigebla disvolvo, la libera programo kaj la ekonomia kunlaboro[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Familia origino[redakti | redakti fonton]

La avino de Thanh vivis en Hindoĉinujo, je la komenco de la 20-a jarcento. Kvankam virinoj ne havis la permeson studi en la universitato, la avino de Thanh prenis la riskon alivesti sin kiel viron. Poste, kiam la kolonia administrejo rifuzis al ŝi doni ŝian diplomon, ŝi iris ŝipe serĉi ĝin en Francujon. Dum tia epoko, la vojaĝo daŭris multajn monatojn. Kiam ŝi revenis poste en Vietnamujon, ŝi malfermis la unuan apotekon de Hanojo, kie ŝi akiris fortuneton, kaj tiel ŝi liberigis sian familion el la malriĉeco[3][4].

Pri la avo de Thanh, li estis la unua vjetnamo, kiu studis en« Politeknika lernejo » de Parizo en 1930. Poste, li studis en « Lernejo pri pontoj kaj vojoj ». Kiam li revenis en Vjetnamujon per ŝipo, li renkontis la avinon de Thanh, kiu revenis de Francujo kun siaj diplomoj. En 1945, li ekestis ministro de la Unua sendependa vjetnama registaro. Tie, li kondukis plurajn aferojn, inter kiuj li starigis la modernan edukan sistemon de Vjetnamujo. Tio konsistis en la tradukado de la tuta franca sistemo kaj li adaptis ĝin, por ke ĉiuj vjetnamoj povu aliri al la scioj. Dum tiu epoko, li ankaŭ serĉis la kulturajn kaj historiajn radikojn de Vjetnamujo, kiuj fakte estis malnovaj skribaĵoj sur ŝton-platoj: li eltiris ilin el la fundo de la lagoj, kuj estis apud la temploj. La ŝton-platoj troviĝis tie, ĉar la ĉinoj okupis Vjetnamujon antaŭ la milan jaron, kaj ili provis detrui ilin. Poste, la avo de Thanh malkodis la skribaĵon, kiuj estis sur la ŝton-platoj, kaj tio ebligis al Vjetnamujo havi ĝiajn historiajn kulturajn radikojn[5].

Studoj kaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Ekde la infaneco kaj pro la historio de sia familio, Thanh ricevis instruon por esti en la plej « alta rango » de la societo: ŝi ekstudis en la alta lernejo « Minoj de Parizo », kiam ŝi nur aĝis 19 jarojn[6]. Poste, ŝi trapasis magistran diplomon pri administraj aferoj (angle « MBA ») en la Eŭropa administ-instituton pri aferoj (angle « INSEAD » ). Ŝi ankaŭ studis en supera lernejo pri muziko, kie ŝi ludis pianon. Poste, ŝi praktikis konkursan sporton kaj ŝi estis modelino dum iom da tempo. En 1988, kiam ŝi aĝis 30 jarojn, la konsil-kabineto « McKinsey » elektis ŝin kiel asocian direktiston : ŝi tiam iĝis la plej juna direktisto kaj la unua virino de ĝia historio[4]. Dum tiu epoko, la kabineto estis unu el la plej prestiĝa en la mondo, kiel ŝi rakontis :

Citaĵo
 Mi aĝis 30 jarojn. Kaj tiam mia vivo ŝanĝiĝis, mi komencis vivi kiel ventego: mi pasis mian tempon en la flughavenoj inter Bangkoko, Singapuro, Honkongo, Londono, Novjorko, Bruselo, Parizo. Mi prenis noktan flugon. Mi alvenis la 7-an horon matene en la flughaveno. Mi duŝis sin. La rendevuoj sekvis sin dum la tago. Mi reprenis la sekvan flugon kaj mi iris al alia kontinento. Kaj mi dormis hejme, mi kredas, du aŭ tri fojojn monate dum periodo de mia vivo. 
— Than NGHIEM, dum prelego « TED » en Parizo (2012)

Nova vivo[redakti | redakti fonton]

En 2000, kiam Thanh aĝis 34 jarojn, ŝi lernis ke sia patrino havis nekuraceblan kanceron. Laŭ la diagnozo de la kuracisto, ŝia patrino devis nur vivi ankoraŭ du monatojn, sed la du monatoj fine daŭris ses jarojn. Ĉiunokte, post ĉiu kemiterapio, Thanh restis apud ŝi. La patrino priskribis siajn dolorojn kiel, ekzemple, la malvarmon en siaj ostoj. Tiu periodo ŝagrenis Thanh-n, kiu vidis sian patrinon batalis kontraŭ la malsano. Estas ankaŭ tiam, kiam la patrino matene vekiĝis kun doloroj, ke ŝi diris tiun frazon al Thanh, kiu memoris ĝin dum sia tuta vivo: « Ĉiu tago estas vivo »[5] . Tial, kiam ŝi estis 36 jarojn aĝa, Thanh decidis serĉi sencon al sia vivo kaj tial ŝi forlasis sian laboron de la konsil-kabineto. Ŝi komencis pli interesiĝi pri la daŭrigebla disvolvo kaj ankaŭ pri la libera programo, kiu ebligas al homoj pli facile disvastigi la sciojn. Laŭ ŝi, tio estis pli ol la mastruma sistemo GNU/Linukso aŭ la interreta enciklopedio Vikipedio. Tio ankaŭ temas pri instruistoj, esploristoj, aktivuloj kaj pli ĝenerale ĉiuj homoj, kiuj deziras libere disdoni sciojn. Ŝi klarigis sian ideon tiel[4]:

Citaĵo
 Kaj tiam mi havis tre profundan penson. Mi diris al mi mem, ke se oni povus kunigi ambaŭ tiujn du aĵojn, tiam tio estus mirinda, rimarkinda. Kaj tio ne havus la celon esti duoble pli simpatia. Tio ne estus : libereco en iu flanko, kaj daŭrigebla disvolvo en iu alia. Tio estus tute aliaĵo, tio estus pli malpli katalizo. La ideo estus eĉ ŝanĝi la koncepton pri la scio kaj tiuj, kiuj havus fine la rajton produkti scion. Tio do estus superi la scienculon, la solan spertulon, kaj iri al la kunlaborado, inter multaj homoj, kiuj deziras libere interŝanĝi sian scion, disdoni ion. 
— Thanh NGHIEM, dum prelego « TED » en Parizo (2012)

En 2002, ŝi fondis sian ne-registaran organizaĵon, kiu nomiĝis « Angenius ». Per tiu organizaĵo, ŝi renkontis centojn da homoj, kiuj havis pasion kaj kiujn ŝi invitis kunlabori en sia hejmo. Tie, en ĉiu ajn horo de la tago aŭ de la nokto, laboris kune komputilistoj, muzikistoj, aktivuloj de asocioj kaj sciencaj esploristoj kiel Mathis Wackernagel, kiu estis la konceptisto de la ekologia premsigno[7][8]. Ĉiuj venis de ĉie el la mondo kaj vivis en simpleco. Ĉiuj multe laboris kaj kreis multajn ideojn, kiujn Thanh kolektis, antaŭ ol ŝi dissendis ilin senpage[9]. Dum tiu epoko, ŝiaj amikoj simpatie mokis ŝin, ĉar ili diris: « Ni aĉetos al vi T-ĉemizon, kies strioj estos flavaj kaj nigraj, ĉar vikomencas aspekti kiel eta abelo, kiu polenas la ideojn »[4].

BedZED[redakti | redakti fonton]

BedZED, kies mallongigo signifas « Beddington Zero Energy Development » en la angla lingvo, estas la unua eklogia kvartalo en la mondo kaj ĝi lokiĝas apud la urbo Londono. La koncepto komencis ĉirkaŭ la 2000-an jaron kaj ĝi celis malpliigi la ekologian premsignon[10]. En BedBED ekzistis 82 loĝejoj por loĝigi 250 homojn, kiuj estis feliĉaj vivi en ĝi. Pro tiu daŭrigebla konstraĵo plaĉis al Thanh, ŝi renkontis la fondintojn de BedZED, kiuj akceptis ŝian proponon: disvastigi la koncepton de BedZED en la mondo. Tiel ŝi venis kun amaso da homoj, kun centoj da decidantoj, kiuj atente studi ĝin por nur memori la ideojn, kiuj funkciis. La rezulto estis, ke ekzisis 82 loĝejoj ĉirkaŭ la jaron 2000, kaj post 10 jaroj ekzistis pli ol unu miliono da loĝejoj en la mondo[11]. Thanh helpis divastigi la koncepton de BedZED en la mondo kaj ŝi konkludis en prelego : « Tio ĉefe pruvis, ke oni povas bone vivi laŭ ekologia maniero, sen reiri al la ŝtonepoko, kaj sen esti riĉan burĝon »[4].

Loos-En-Gohelle[redakti | redakti fonton]

Post kiam okazis sia unua vojaĝo en BedZED, Thanh renkontis Jean-François Caron, kiu estis la urbestro de Loos-En-Gohelle. Li demandis ŝian helpon por plibonigi sian urbon. Ĉirkaŭ la jaron 1990, la urbo jam estis la plej sinistra de Francujo: ekzistis du minaj restaĵoj, kiuj estis la plej altaj de Eŭropo, kaj kelkaj urbanoj ankoraŭ mortis de la silikoza malsano. Ekzistis ankaŭ ekonomia situacio, kiu estis la plej katastrofa de la regiono[12]. Malgraŭ tio, la urbestro rapide komprenis, ke li devis eliri el tiu situacio. Li demandis al Thanh transformi la urbon, por ke ĝi estu kiel la angla kvartalo BedZED. La diferenco kun BedZED estis, ke 7500 homoj loĝis en la urbo Loos-En-Gohelle. Thanh tamen kolektis la bezonojn de la urbanoj kaj, fine, Loos-En-Gohelle sukcesis esti unu el la unuaj francaj urboj, kiu tiam estis referenco pri daŭribla disvolvo. Tiu projekto ebligis al la anoj de Loos-En-Gohelle kunigi la pasintecon kun la teritorio de la urbo, el kiuj la anoj kunvivis pli bone[13]. En 2012, Thanh rakontis siajn projektojn, kiuj ebligis al ŝi renkonti mirindajn homojn kaj ŝi konkludis per tiuj vortoj:

Citaĵo
 La diverseco, hodiaŭ, oni multe parolas pri ĝi. Mi vere opinias, ke estas tio, kio faras la riĉecon de tiu mondo. Sen ĝi, ĉio ŝajnas ebena, ĉiuj homoj estas similaj. Mi dirus, ke la homoj reduktas sin. Se ĉiu postulas sian unikecon, kiel la urbanoj de Loos-En-Gohelle, mi tiam certas, ke oni povas komunigi tion, kion oni ŝatas, kion oni scias fari, kiel la homoj, kiujn vi ĵus vidis antaŭe, kaj tiam, oni vere povas krei mirindaĵojn. 
— Thanh NGHIEM, dum prelego en « TED » en Parizo (2012)

Manifesto de freneza bufo[redakti | redakti fonton]

En 2017, la matematikisto Cedric Villani kaj Thanh verkis « La manifeston de freneza bufo ». Ambaŭ esprimis, ke estas la homoj, kiuj vidas la mondon alimaniere, kiuj povas solvi la problemojn al tri grandaj ŝanĝoj de nia epoko: la klimatan ŝanĝon, la artefaritan intelekton kaj la falsajn novaĵojn sur socia reto. Thanh elektis la nomon « frenezan bufon » pro tiu teorio[14]:

Citaĵo
 La bufoj vivas en zono kaj ili reproduktiĝas en aliaj zonoj. Ĉiuj jaroj, bufoj migras en la sama direkto. Kiam homoj konstruas novajn veturil-vojon, kiuj trairas sur la vojeto de la bufoj, multo da veturiloj surveturas ilin. Krome ekzistas kelkaj bufoj, kiuj iras en aliaj direktoj aŭ trovas la tunelojn, kiujn la ekologoj fosis por ili. Pro tiuj bufoj iras al nekutimaj direktoj, ili tiel kreas la vojojn, kiuj savas la specon. 
— Thanh NGHIEM, La manifesto de frenaza bufo (2017)

En la konkludo de sia manifesto, Thanh klarigis ke la konduto de la « freneza bufo » estas malserioza, kaj ke la freneza bufo ne pretendas savi la mondon: « Fine, la freneza bufo estas retrovi infanan rigardon pri la mondo, por ekpaŝi apuden. Ĝi ne agas tiel por atingi profiton por si aŭ la aliulo, ĉar ĝi unue amuziĝas »[15].

Rajto ripari[redakti | redakti fonton]

En 2019, ŝi kreis projekton, kiu nomiĝis « Right to Repair » (esperante « Rajto ripari »)[16]. La ideo estis prepari la homojn por ripari la aĵojn kaj la planedon. Pli precize, la titolo de la projekto estis « El la lulilo ĝis la planedo, liberigi lokan materialon kaj la homajn kapablojn por agi kontraŭ la monda urĝeco »[17]. Tiu projekto celis batali kontraŭ la objektoj, kiuj rapide ne plu funckiis, kaj disponigi la teknologian novigon al la plej multo da homoj. La projekto ankaŭ celis atingi homojn, kiuj tro frue foriris el la eduka sistemo. Per tiu projekto, ili povus ekzemple fabriki aŭ ripari poŝtelefonon, kiu multe kostis en la poŝtelefon-vendejoj. Thanh prezentis la projekton al la Franca ministrejo pri laboro, kiu apogis ĝin[18]. La 11-an de Decembro 2019, Thanh kun multaj kunlaborantoj respondis al la projekt-alvoko « Urbaj Novigigaj Agoj » (angla mallongilo « UIA »). Tiu proponis financi ses milionojn kaj kvin centmil da eŭroj al iu ajn noviga projekto, sed la organizantoj de UIA ne elektis la proponon « Right to Repair »[19]. Ekde 2020, post kiam okazis la kronvirusa periodo, Thanh dediĉis sin al la legado, la filozofio, la sporto kaj la arto.

Sportoj kaj artoj[redakti | redakti fonton]

Thanh praktikis jogon kaj ŝatis marŝadon en alta montaro. Ŝi havis pasion por la apneo kaj ŝi konstatis, kiam ŝi iris 40 metrojn profunda en la Mediteranea maro, ke tio ebligis al ŝi akiri pli grandan kvieton ol ĉiujn aliajn metodojn[6]. Laŭ ŝia sperto, kiam homo atentas siajn agojn, ĝi tiam atingas feliĉon[20].

Cetere, Thanh estis artisto, kiu ŝatis fari akvarelon kaj ankaŭ desegni. Laŭ ŝia opinio, artisto estas homo, kiu bezonas esprimi ion, kio estas interne de ĝi mem. Laŭ ŝia difino, ĝi estas iu, kiu estas sentema: « Se via sento povas ŝanĝi vin, estas jam bone. Se ĝi ankaŭ povas ŝanĝi la aliulojn, estas pli bone ». Pro tio ŝi pensis, ke artisto serĉas ion, kio estas super ĝi, kio estas bela, kaj kio povas plie esti utila por la pukliko: « Per sia laborado pri beleco, artisto starigas la mondon kaj plibonigas la vivon de la homoj »[6].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Terres d'avenir pour un mode de vie durable, kun Philippe DESBROSSES kaj Emmanuel BAILLY, Alphee Jean-Paul Bertrand (eldonejo), 2007, (ISBN 9782753802308)
  • Des abeilles et des hommes : Passerelles pour un monde libre et durable, Bayard Jeunesse (eldonejo), 2010, (ISBN 2227479000)
  • Le manifeste du crapaud fou : Appel à l'action pour un nouveau monde, kun Cédric VILLANI Florent Massot Eds (eldonejo), 2017, (ISBN 1097160041)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Retpaĝo de Thanh NGHIEM : « Kiu estas Thanh NGHIEM?»  
  2. Priskribo de Than NGHIEM sur la retpaĝo de la eldonejo « Massot »
  3. Artikolo pri Thanh NGHIEM en la franca ĵurnalo « Le Télégramme »
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Prelego de Than NGHIEM pri « komunigi la sciojn » (2012)
  5. 5,0 5,1 Prelego de Than NGHIEM en « TED », kiu okazis en Alzaco (2012)
  6. 6,0 6,1 6,2 Parolado inter Pascal PROUST kaj Than NGHIEM, kiu rakontas sian historion kaj sian aktulan vivon (2021)
  7. Retpaĝo, kiu prezentas la homojn, kiuj partoprenis en la organizaĵo « Angenius », kiu
  8. Artikolo pri Mathis WACKERNAGEL kaj Than NGHIEM en la franca ĵurnalo « Terra eco » (2010)
  9. Interreta artikolo de la franca magazino « Psychologies », kiu temas pri la laboro de Than NGHIEM (2012)
  10. Prezento de la ekologia kvartelo « BedZED » sur retpaĝo de la organizaĵo « Angenius » (2006)
  11. Artikolo pri la ekologia kvartelo « BedZED » en la franca magazino « Multitudes » (2013)
  12. Artikolo pri la urbo « Loos-En-Gohelle » en la franca ĵurnalo « Reporterre.net » (2013)
  13. Filma raporto de la franca televida ĵurnalo « France 3 » pri la « ekologia transiro » de la urbo Loos-En-Gohello (2015)
  14. Retpaĝo de la « Manifesto de freneza buzo » (2017)
  15. Thanh Nghiem, Cédric Villani, Le manifeste du crapaud fou, Massot,‎ (ISBN 9791097160043), p. 221
  16. Prezento de la projekto « Right to Repair » sur enciklopedia retpaĝo de« Freneza bufo »
  17. Dokumento, kiu prezentas la projekton « Right to Repair » por la projekt-alvoko « UIA »
  18. Artikolo el la franca ĵurnalo « L’Alsace » pri « la apogo de la franca ministejo por la projekto "Right to Repair" » (2019)
  19. Retpaĝo de « Freneza bufo », kiu anoncis sian respondon al la projekt-alvoko « UIA » (2019)
  20. Thanh Nghiem, Cédric Villani, Le manifeste du crapaud fou, Massot,‎ (ISBN 9791097160043), p. 143