Urugvaja savano
Aspekto
Urugvaja savano | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Landoj | Urugvajo, Brazilo, Argentino | |||
Areo | 353 573 km² (35 357 300 ha) | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Uruguayan savanna [+] | ||||
La urugvaja savano, ankaŭ konata kiel brazila-urugvaja savano, estas tersupraĵa ekoregiono el la sud-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. La ekoregiono ampleksas la tutaĵon de Urugvajo kaj iujn areojn de nordorienta Argentino kaj de ekstrem-suda Brazilo.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono konsistas plejofte el mez-altaj herbejoj, kun areoj de palmo-savano, galeria arbaro laŭlonge de riveroj, kaj enklavoj de submontara arbaro.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Herbomanĝantaj mamuloj inkludas la cervedojn Ozotoceros bezoarticus kaj Mazama gouazoubira, kaj la kapibaron (Hydrochoerus hydrochaeris), la plej grandan ronĝulon en la mondo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0701 Arida Ĉako | Argentino |
NT0702 Benia savano | Bolivio |
NT0704 Cerado | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
NT0708 Humida Ĉako | Argentino, Brazilo, Paragvajo |
NT0709 Llanos | Kolombio |
NT0710 Urugvaja savano | Argentino, Brazilo, Urugvajo |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0710 : Urugvaja savano (WWF)
- angle Urugvaja savano (WWF-Wildworld)
- angle Urugvaja savano (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Urugvaja savano (The Encyclopedia of Earth)
- angle Urugvaja savano (Globalspecies) Arkivigite je 2013-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Uruguayan savanna