Saltu al enhavo

Vasilij Eroŝenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vasilij Eroŝenko
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1890 (1890-01-12)
en Obuĥovka (belgoroda provinco)
Morto 23-an de decembro 1952 (1952-12-23) (62-jaraĝa)
en Obuĥovka (belgoroda provinco)
Lingvoj Esperantojapanarusaĉinabirmaturkmenaanglagermanapola
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
universitata instruisto
muzikisto
tradukisto
verkisto
esperantisto
pedagogo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Eroŝenko (sidanta meze, 5-a de maldekstre en la unua vico) kun siaj lernantoj de Esperanto en Pekino. En la foto videblas ankaŭ Zhou Zuoren kaj Lusin

Vasilij Jakovlevich EROŜENKO (ruse Василий Яковлевич Ерошенко, ukraine : Василь Якович Єрошенко) naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka, Rusio, kaj mortis la 23-an de decembro 1952.[1] Li estis blinda anarkiista (ref ?)verkisto, poeto[2], tradukisto, lingvisto, instruisto kaj Esperantisto. Kvankam li estis blinda, li danke al Esperanto kapablis vojaĝi al Japanio kie li studis masaĝo-terapion kaj verkis japane kaj al Ĉinio kie li instruis la rusan literaturon. En lia hejmlando (Rusa Imperio) li longe restis nekonata.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li fariĝis blinda ekde la 4-a jaraĝo. Kiam li estis 9-jara li eniris en blindula lernejo en Moskvo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910 kiam li estis ĉ. 20-jarulo. Helpe de lia scio de Esperanto li en 1912 entreprenis sian unuan vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. Poste li daŭrigis vojaĝi helpe de Esperanto.

Pentraĵo en la Nacia Muzeo de Moderna Arto en Tokio de Tsune Nakamura kiu en 1920 pentris Vasiljj Eroŝenko. La sama pentraĵo troviĝas sur memortabulo dediĉita al li kiun oni inaŭguris en Lviv, dum la 24-a Kongreso de Ukraina Esperanto-Asocio.[3]

En aprilo de 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis la arton de masaĝo ĉe blindula lernejo en Tokio, kie li eksciis ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per la metio de masaĝisto[1], unu el la tradiciaj laborpostenoj por blinduloj. En Japanio li ankaŭ instruis Esperanton inter la blindaj studentoj.

Post du jaroj li vojaĝis en Tajlandon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton (Hindio), li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris el Barato kaj tra Ŝanhajo denove alvenis en Japanio.

Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.

La unuan de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li iris al Ĉinio kaj dum 1922 lekciis pri la rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

En Soveta Unio

[redakti | redakti fonton]

En 1923 Eroŝenko formigris el Ĉinujo kaj restas en eŭropaj landoj, kaj en 1924 li venas en Moskvon.

En 1929—1930 li vojaĝis al Ĉukotko; en 1935 li laboris en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.

En 1935 li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restis ĝis 1945.

En 1946—1948 li laboris kiel instruisto de la moskva lernejo por blindaj infanoj.

En 1949-1951 li loĝis kaj laboris en Taŝkento.

En 1952 li translokiĝis al Obuĥovka kaj laboris pri sia lasta libro.

La Ĝemo de Unu Soleca Animo, 1923.

La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj en neklaraj cirkonstancoj.

Originalaj verkoj :

  • Turo por Fali
  • Unu Paĝeto el Mia Lerneja Vivo, 1923
  • La Ĝemo de Unu Soleca Animo
  • Rakontoj de Velkinta Folio

kaj volumetoj de Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko sub redakto de Mine Yositaka:

  • Lumo kaj Ombro (originale en Esperanto, verkita en la restado en Ĉinio)
  • La Tundro Ĝemas (originale en Esperanto, subtitolita "el vivo de ĉukĉoj")
  • La Kruĉo de Saĝeco (originale en Esperanto, kun biografio fare de Mine Yositaka)
  • Malvasta Kaĝo (originale en la japana, tradukita Esperanten)
  • Stranga Kato (originale en la japana, tradukita Esperanten)
  • Cikatro de Amo (originale en la ĉina, tradukita Esperanten)

Lia verko El Vivo de Ĉukĉoj estas legebla en la Vikifontaro.

En 1923 ĉe la UK en Nurnbergo li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon "Ciganino".

Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.

Pri Rakontoj de Velkinta Folio

Citaĵo
 „Dum noktoj malvarmaj, dum noktoj aŭtunaj, dum noktoj solecaj sendormaj, kiam kaŝinte vizaĝon en la kuseno mi penadis deteni min de ploregoj, deteni min de ĝemoj..." kaj tiel kun oftaj ripetoj sekvas sentimentalaj rakontoj de „velkinta folio" pri kompatinduloj en Ŝanhajo, represitaj el „La ĝemo de unu soleca animo" (1923). Sed mi ne malicete parolu pri tiuj „malgrandaj fabeloj skizoje" de la blinda sentema aŭtoro kiuj malgraŭ ĝemado ĉarmas pro iom naiva sincereco kaj lingvaĵo, kiu post tridek jaroj ankoraŭ favore distingigas. 
— TYN. Belga Esperantisto - Numero 322, Aprilo, 1954

Bibliografioj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Vasilij Eroŝenko » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (angla) Poulson, David. Transnational Japan as History: Empire, Migration, and Social Movements "Eroshenko". p. 174, la 12-an de januaro 2011, alirite la 24-an de decembro 2018.
  2. Shuzo Fujii, "La blinda poeto", La Revuo Orienta, aprilo 1990, p. 29.
  3. S. MacGill, Kongreso ukrainia kun inaŭguro de membortabulo, revuo Esperanto, Universala Esperanto-Asocio (UEA), n-ro 1330 (12), decembro 2018.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Eroshenko-Epoko : plejparte TTT-ejo en la rusa lingvo, sed estas ankaŭ kelkaj artikoloj en Esperanto.
  • (japane)エロシェンコの都市物語 1920年代 東京・上海・北京』Shuzo Fujii, Urbaj rakontoj de Eroshenko en la 1920-aj jaroj : Tokio, Shanhajo, Pekino, Misuzu Shobo,1989.

Citaĵo el "Enciklopedio de Esperanto"

[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Eroŝenko Vasilij, ruso.

Malgraŭ sia blindeco, li multe vojaĝis tra la mondo, per helpo de E.. En 1912 li entreprenis sian unuan E-vojaĝon al Britlando, kie li lernis en instituto por blinduloj. En printempo 1915 Eroŝenko venis Japanlandon kaj studis masaĝon ĉe blindula lernejo en Tokio. Tie li ageme propagandis E-n inter la blindaj studentoj. Post du jaroj li vojaĝis Siamon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Hindujon, li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. En somero 1919 li forkuris tra Ŝanĥajo denove al Japanlando. Bone posedante japanan lingvon, E. verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro. La 1-an de majo 1921 pro partopreno en laborista demonstracio kaj en kongreso de japana socialista federacio Eroŝenko estis arestita kal baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li venis Ĉinlandon kaj en 1922 prelegis lekciojn pri rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.

El originalaj verkoj de Eroŝenko aperis:

  • Turo por fali;
  • Unu paĝeto el mia lerneja vivo, 1923;
  • Ĝemo de unu soleca animo;

En 1923 ĉe la UK en Nürnberg li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de E. deklaminte sian originalan poemon "Ciganino". La verkoj de Eroŝenko ĉarmas per sia treege simpla, sincera, iom naiva kaj sentimentala enhavo.