Uzanto-Diskuto:RG72

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

 Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo  

Arkivo: 2009-2018, 2019, 2020.

Forigenda paĝo[redakti fonton]

Saluton RG72, dankon por forigo de kategrioj. Restas ankoraŭ unu mistitolita (Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen), sed bedaŭrinde en la ligitaj paĝoj mi ne trovis ligilojn al tiu ĉi kategorio, por ke mi povu korekti ĝin, do en la paĝoj estas ligiloj al ambaŭ kategorioj. La Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen aperas "iel aŭtomate". Ĉu vi scias, kie aŭ kiel forpreni ĝin el la paĝoj, por ke vi povu forigi la kategorion? Ĉu forigo de la kategorio helpus solvi tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:22, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ufff mi esploris ĉion, sed vere ne scias kiel fari tio. Eble iu teknike pli sperta povus helpi. RG72 (diskuto) 10:50, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi provis forigi ankoraŭ paĝon Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen. Restos nur ligiloj al ĝusta kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:25, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Farite. RG72 (diskuto) 14:23, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Post la forigo aperis en la paĝoj ruĝa kategorio. Mi kaŝis la ŝablonon informkesto homo kaj la ruĝa, forigita kategorio maaperis. Ŝajnas, ke eble Vikidatumoj aperigas la forigitan ŝablonon aŭ eble iu el moduloj, kie ĝi estas skribita. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:56, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Korektita en Vikidatumoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Amaro Pargo[redakti fonton]

Saluton, vi povas akcepti la lastan korektitan eldonon. Dankon: Amaro Pargo.--87.223.232.128 13:34, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikinovaĵoj ĉe metavikia telegrama listo[redakti fonton]

Stano mi publikigis informojn pri eo-vikinovaĵoj ĉe metavikia telegrama listo, bonvolu iri kaj kontroli 👍💗. Dankon pro via daŭra kaj tre utila laboro tie! Radioamatoro (diskuto) 06:42, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Vaŭ! Ĉio funkcias bone. Dankegon kaj bonan kunlaboron! RG72 (diskuto) 06:55, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikicitaro Vladimir Putin‎[redakti fonton]

Bonege ke vi aldonis al viaj taskoj iom da laboro en vikicitaro! Mi rimarkis ke iam vi estis aktivega👍💚 ne tiom gravas/rapidas la temo q:Vladimir Putin sed ja bonus havi almenaŭ 1 aŭ 2 el liaj propraj citaĵoj. -- Radioamatoro (diskuto) 22:49, 11 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Antaŭjare mi komplete rearanĝis kategorian strukturon de Vikicitaro, ligis ĉiujn paĝojn al tiuj en Vikidatumoj kaj esperantigis milojn da citaĵoj. Sed mia tempo estas ege limigita kaj mi penas distribui ĝin inter diversaj viki-projektoj. Lastatempe mi koncentriĝis je ordigado de dosieroj pri Tjumeno en Vikimedio. Espereble baldaŭ mi finos tion kaj revenos al taskoj en aliaj projektoj, inkluzive Vikicitaron. Dume mi poiomete esperantigas iujn citaĵojn, sed ankoraŭ ne enretigas ilin. Atendu iom)) RG72 (diskuto) 03:53, 12 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

saluton, mi kreis ĉi tiun paĝon, ĝi estas aprobota--Poppipos (diskuto) 14:25, 8 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, RG72! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:32, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Gobelino‎[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke IP-ulo aldonis ligilon al Gobelino‎. Ĉar ĝi kondukas al ruslingva paĝaro, mi demandas vin, ĉu la ligilo taŭgas por la artikolo? --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Aldoneto: Mi ĵus vidis, ke alia IP-ulo aldonis kaj denove forprenis la saman ligilon al Tapiŝo‎‎. Tio iomete strangas. Ĉu ne? La uloj kaŝis la ligilon en referenco. Ŝajne tio estas nova modo, por enmeti varban rubon. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 7 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton kara! Mi forigis ĝin, ĉar evidente temas pri spamaĵo. La ligilo kondukas al ruslingva artikolo en kazaĥa retejo, vendanta tapiŝojn. Do iu simple deziras altigi rangon de sia retejo en serĉiloj. Dankon pro via atentigo! RG72 (diskuto) 05:59, 8 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon :)[redakti fonton]

Saluton, koran dankon pro ŝanĝo de miaj viki-rajtoj :) EwkaC (diskuto) 11:39, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, kara. Bonan kunlaboron! RG72 (diskuto) 11:41, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun![redakti fonton]

Kara RG72, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:18, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Certe kara, mi faros ĉion eblan. RG72 (diskuto) 16:25, 27 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Konstruaĵoj laŭ datoj[redakti fonton]

Saluton RG72, antaŭe ni parolis pri manktantaj kategorioj pri konstruaĵoj laŭ datoj. Nun mi havas roboton kiu povas krei aŭtomate tiajn kategoriojn eĉ kun navigiloj, ĝustaj kategorioj, ligiloj al vikidatumoj, alilingvaj vikipedioj ktp. Mi faris grandan unuigon de ekzistantaj kategorioj. Nun mi bezonas helpon de sperta esperantisto kaj vikipedisto pri kategorioj. Bonvolu vidi kategorion Kategorio:Konstruaĵoj laŭ datoj kaj ĉiujn subkategoriojn kaj kontrolu mian systemon (titoloj de kategorioj, navigiloj, subkategorioj ktp.). Ekz. Ĉu apero aŭ fondo? Ĉu jaro de apero aŭ aperjaro? Ĉu ... laŭ jaro de apero aŭ ... laŭ jaroj de apero? Ĉu Monaĥejoj laŭ fondo‎ aŭ Monaĥejoj laŭ jarcento de apero? Se arkitekturo estas arto, ĉu konstruaĵo estas verko? ... Poste mi riparos tion kaj kreos mankantajn kategoriojn. Poste mi duonaŭtomate aldonos la kategoriojn al ĝustaj artikoloj pri konstruaĵoj. Grandan antaŭdankon. --LiMr (diskuto) 09:37, 27 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Pardonon mi vojaĝas eksterlande kaj malofte komputilumas nun. Hm, vi starigas komplikajn demandojn, sed respondendajn.

Jen miaj proponoj:

  • por mi jaroj de apero sonas pli klare ol aperjaroj, ĉar tiu lasta unue elvokas provon rememori respektivan vorton kaj nur poste oni komprenas ke temas pri kunmetaĵo;
  • jaroj de apero, ĉar ofte ni scias nur periodon kiel 1830-aj kaj generale ni uzas pluralon en tiaj kategorioj;
  • fondo rilate monaĥejojn ks, ĉar fakte temas pri la fondo de organizo, dum rilataj konstruaĵoj aperadas kaj malaperadas poste;
  • arkitekturo estas speco de arto, do al ĝiaj produktoj aplikeblas termino verko;
  • la vorto apero iom dubigas min, ĉar ĝi supozigas ke konstruaĵo estiĝis momente dum efektive kutime temas pri jaroj, do eĉ en rilata ŝablono estas kampo jaroj de konstruado. Eble Konstruaĵoj finitaj en ...?

P.S. Vi faras tre utilan kaj imprese kolosan laboron, malĥaosigante kategoriojn de nia vikio. Dankegon! RG72 (diskuto) 05:24, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, tio estas vere longa kolosa laboro kaj mi vidas, ke nia vikipedio estas multe pli bona ol antaŭe.
Mi havas similajn opiniojn kiel vi. Do:
  • Mi alinomos kategoriojn "Konstruaĵoj aperintaj en ..." al "Konstruaĵoj finitaj en ...". Ankaŭ aliaj vikipedio uzas tian titolon.
  • Mi alinomos kategoriojn "Konstruaĵoj laŭ ... de apero" al "Konstruaĵoj laŭ ...-j de konstruado"
  • Mi aldonos kategoriojn pri verkoj al kategorioj pri konstruaĵoj.
Mi havas sekvajn demandojn:
  • Kial alinomi "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero"?
  • Kategorioj "Konstruaĵoj finitaj en ..." estos en kaj kategorio "Aperis en ..." kaj kategorio "Verkoj de ...". Ĉu kategorio "Aperis en ..." estos redunda? Normale jes, sed laŭ mi oni ne scias unuavide, ke oni trovas konstruaĵojn pli profunde en verkoj, do mi uzos ambaŭ kategoriojn. Ĉu ne? LiMr (diskuto) 18:39, 2 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pardonon pro longa prokrasto — mi havis longan vojaĝon plenan je aventuroj, kiuj daŭris post rehejmiĝo, do preskaŭ ne vizitis Vikipedion. Mi konsentas pri ambaŭ viaj proponoj. Ĉi-foje prefere ni havu troan kategorion ol malhavu necesan. Serĉado de informoj en Esperanto jam estas sufiĉe grava defio, ja ofte oni ne scias kiel la aŭtoro esperantigis nomon, vorton aŭ titolon, do kategorioj tre gravas por asisti je tio. RG72 (diskuto) 15:12, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

La longa prokrasto ne estas grava en mia grandega laboro. Estas bone, ke vi tiel vojaĝis. Mi esperas, ke la anventuroj estis agrablaj. Dankon por via respondo, sed vi transsaltis unu mian demandon: Kial alinomi "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero"? LiMr (diskuto) 17:47, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi rakontos pri tiuj aventuroj en mia blogo, almenaŭ parte. Feliĉe ĉio finiĝis bone)) Mi atente esploris "Konstruaĵoj malaperintaj en ..." kaj "Konstruaĵoj laŭ ... de malapero" kaj pensas ke ili povus resti en la nuna stato. La konstruaĵoj aperas ĉar ili estas "finitaj", sed ilia malapero ofte okazas sen ies volo aŭ decido — pro tertremo, incendio aŭ simpla degenero. Do "malapero" estas la plej taŭga komuna difino de tiuj procezoj. RG72 (diskuto) 12:40, 20 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Nun ĉio estas laŭ viaj opinioj. Mi vidas, ke tiaj kategorioj "Konstruaĵoj laŭ jarcento de malapero" ankaŭ bezonas malgrande alinomi al "Konstruaĵoj laŭ jarcentoj de malapero" (jarcento -> jarcentoj). Nun mi plibonigas mian roboton, poste mi kreos sekvajn mankantajn kategoriojn laŭ tia stilo. LiMr (diskuto) 18:41, 10 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon kaj sukceson al ni! RG72 (diskuto) 04:40, 12 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:35, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas kun vi ke Aktualaĵoj prefere estu pli supre. Kie konkrete — decidu la komunumo. Dankon pro via granda laboro! RG72 (diskuto) 15:09, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

How we will see unregistered users[redakti fonton]

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

Komunumoj[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis antaŭ jaroj Kategorio:Komunumoj de Segovio; nun mi kreos artikolojn prie sed mi preferas, ke la Kategorio estu Kategorio:Municipoj de Segovio simile al aliaj en la regiono kaj en la lando. Fakte komunumo estas en Hispanio koncepto tute alia, ĉar rilatas al regiono kaj ne al municipo. Simile okazas ĉe Kategorio:Komunumoj de Kastilio kaj Leono. Ĉu vi povos kaj volos alinomi?--kani (diskuto) 20:28, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Jes, unueco tre gravas. Farite. RG72 (diskuto) 06:40, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 10:08, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Elektronikaj pagsistemoj‎[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Elektronikaj pagsistemoj‎}}. Sed kiun rilaton havas aŭtomarkoj resp. aŭtomobilaj markoj al elektronikaj pagsistemoj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:48, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Certe neniun)) Mi simnple prenis {{VAZ}} kiel bazon kaj poste devis respondi al longa telefonvoko, do ne havis tempon por modifi la enhavon. Mi faros nun. RG72 (diskuto) 08:51, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Bone. Mi jam rimarkis pro via dua redakto de la ŝablono, ke vi volas reuzi kodon el alia ŝablono. Eĉ mi kaj aliaj ŝablonkreantoj ofte faras tion, ĉar tio ebligas ĉe certaj grupoj de ŝablonoj iom pli da unueco. --Tlustulimu (diskuto) 08:54, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Vi pravas, nia vikio ege bezonas unuecigon. Krome por komputilaj trogloditoj kiel mi tio estas plej bona solvo. Dankon pro via atentemo! RG72 (diskuto) 08:56, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi eble kreis la novan ŝablonon pli malpli laŭ la rusa ŝablono ru:Шаблон:Системы электронных платежей? Se jes, certe estus bone meti intervikiojn inter ili. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 09:07, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes, jam farite. Eble indus aldoni pliajn pagsistemojn el la angla versio kiu estas pli ampleksa, sed ŝajnas ke respektivaj artikoloj mankas ankoraŭ, do mi limiĝos je tiu ĉi, se necese ampleksigebla. RG72 (diskuto) 09:09, 19 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Caroll Spinney[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi forigis Caroll Spinney, kvankam estis du kontraŭoj kaj nur unu poro. Kial? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi celis precipe haltigi la malnovan obsediton kiu dum jaroj inundas Vikipedion per siaj falsaĵoj. Tiu ĉi artikolo ekzemple jam estis forigita en 2012. Sed se vi opinias ke ĝi estas restariginda oni verŝajne povus nuligi la forigon. RG72 (diskuto) 09:19, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble ja estus bone ĉe malforigo nur reaperigi la korektitajn versiojn. Ĉu vi scias, kiel oni faras tion? Se ne, mi povus fari tion. Mi jam foje riparis versian ĥaoson ĉe aliaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 09:27, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Kiel teknika troglodito mi estus dankinda al vi pro tiu kontribuo. RG72 (diskuto) 09:30, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite parta malfaro de la forigo. Sed nur la lastaj kvar versioj nun estas en la artikola historio. Tio espereble iomete malhelpus al IPuloj remeti siajn strangaĵojn. Krome mi jam forigis la ŝablonon {{forigu}} el la reaperigita artikolo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:39, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon! RG72 (diskuto) 10:32, 24 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Alisa (virtuala asistanto)[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus vidis, ke vi redaktas Alisa (virtuala asistanto). Mi ĵus aldonis plian parametron Plia nomo al la ŝablono {{Informkesto programaro}}. Ĝi estas uzebla eĉ por la nacilingva nomo kaj per tio evitus tro plenan kaplinion de la informkesto. - Amike

Bonege, dankegon! Mi tamen ankoraŭ ne vidas ĝin. Ĉu aperonta en dokumentaro kaj ekzemploj? RG72 (diskuto) 11:42, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis la novan parametron Plia nomo al la dokumentado. Por la tiea ekzemplo ĝi bedaŭrinde ne estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 12:19, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon! RG72 (diskuto) 12:24, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Tjumena sinagogo[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus rimarkis, ke en la artikolo Tjumena sinagogo la koordinatoj ial estas plejparte aliaj ol en la rusa artikolo ru:Тюменская синагога. Ĉu temas pri la sama aŭ alia sinagogo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:41, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton! Ufff mi ne certas kiuj estas pli ustaj, mi simple enigis la koordinatojn trovitajn en Interreto, sed eble tiuj el la rusa vikio estas pli precizaj. En Tjumeno estas unu sinagogo kaj ĝi ĉiam estis en tiu ĉi loko. Jen ĝi en Yandex Mapoj. Mi mallertas pri serĉado de la koordinatoj, ĉiama problemo por mi. RG72 (diskuto) 12:56, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Aha. Mi ĵus rigardis vian ligilon de yandex. Sed mi ne scias, kie vi tie trovis koordinatojn. En la fontokodo de la paĝo ja troviĝas eĉ granda amaso de diversaj koordinatoj. - Sed vi ja ĵus redaktis la artikolon Tjumena sinagogo. Nun la erarmesaĝo(j) eĉ malaperis. Mi dume iomete aldonis ion al la ŝablonoj {{Informkesto sakrala konstruaĵo}} kaj {{Informkesto kristana preĝejo}}, tiel ke eĉ ili finfine subtenas {{mapligilo}}n. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:17, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi simple kopiis la koordinatojn — unue el fonto trovita ie en Interreto, poste el la rusa artikolo. La dua kazo estas pli sukcesa, ĉar nun la sinagogo estas lokita ĝuste. Dankegon! RG72 (diskuto) 04:04, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto pagsistemo‎‎[redakti fonton]

Saluton, RG72. Mi ĵus aldonis al {{Informkesto pagsistemo‎‎}} plian parametron, nome plia nomo kaj aldonis eĉ jam informon pri tio al la dokumentado. Krome mi jam redaktis Mir (pagsistemo). - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:10, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Bonege, dankon! Eble tio utilos ankaŭ por la aŭtoj kiel Lada Niva ks, kiuj havas originalan nomon ne latinliteran. RG72 (diskuto) 04:07, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
✔ Farite aldono al {{Informkesto aŭto}} kaj eĉ jam trovebla en Lada Niva kaj la dokumentado de la ŝablono. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankegon! Ĝuinda progreso. RG72 (diskuto) 09:12, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Redaktata[redakti fonton]

Saluton. Vi lasis tiun ŝablonon ĉe ‎Filofeo (Leszczyński) kaj ĉe Anunciacia katedralo (Tjumeno), sed poste laboris por aliaj artikoloj. Ĉu vi forgesis la averton aŭ eble vi ankoraŭ laboros prie? Dankon.--kani (diskuto) 13:08, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Same pri Ĉielira-Georga preĝejo (Tjumeno), Preĝejo de Gloro de la Kruco (Tjumeno), Preĝejo de Endormiĝa forpaso de Maria (Tjumeno) kaj Preĝejo de Simeono (Tjumeno). Ĉu vere vi redaktas ĉiujn tiujn? Ili aspektas kvazaŭ finitaj.--kani (diskuto) 14:33, 8 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton kara! Vi prave rimarkis ke mi samtempe verkas nun plurajn artikolojn. Mi faris tion, ĉar nun mi decidis verki artikolojn pri ĉiujn pli-malpli rimarkindaj preĝejoj en Tjumeno kaj respektivaj informoj ofte troviĝas miksite en la samaj fontoj. Estas malfacile kaj temporabe poste reveni al ili kaj serĉi informon pri ĉiu preĝejo denove, foje nur unu frazon en dika volumego. Do mi kreis ĝermetojn kaj malĝermigas ilin trapasante unu post alia librojn el mia biblioteko. Poste mi finos ilin unu post alia. RG72 (diskuto) 02:31, 9 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:38, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]


Mia propono por nova ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi volas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:33, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:25, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ufff domaĝe, mi ĵus rimarkis tion (lastatempe mi koncentriĝis je Vikicitaro, sed planis reveni baldaŭ al Vikipedio). Ŝajnas ke oni celis adapti la retejon al poŝtelefonaj ekranoj, do ĝi iĝis pli longa kaj malpli larĝa, ĝenerale ĝia fasono ŝanĝiĝis. Mi ankoraŭ ne esploris tion detale, sed esperas ke mankoj poiomete malaperos. Mi bedaŭros se vi forlasos tiun projekton — fakte la plej gravan kaj sukcesan en Esperantujo. Mi ĉiam diras ke ne decas forlasi Esperanton pro esperantistoj, do evidente ne decas forlasi ankaŭ Vikipedion pro vikipediistoj. Ni ĉiuj estas nur homoj, do estaĵoj eraremaj kaj malperfektaj. Espereble ĝis baldaŭ! RG72 (diskuto) 04:56, 25 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton el 2020[redakti fonton]

Kara RG72, saluton al vi el 2020 (malnova peto). Ĉi tiu diskutpaĝo rilata al mi estas difektita de ĉi tiu tutmonde blokita neregistrita uzanto uzante gamon da IP-adresoj, ne nur 1, kaj ĉe meta. La sola kontribuanto al ĉi tiu diskutpaĝo estas ĉi tiu misuzanto. Mi pensas, ke interveno de administranto estus pli taŭga (ol mia propra purigado), ĉu vi bonvolu inversigi ĉi tiujn mis-redaktojn, forigi la diskutpaĝon? Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 15:30, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Farite. RG72 (diskuto) 17:52, 21 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĉau, RG72. Mi nomiĝas Francisko, kaj estas sufiĉe nova en Vikipedio. Mi skribas en via diskutpaĝo ĉar mi bezonus la paĝon Родина-мать (Волгоград) (ru) pri la fama rusa skulptaĵo. Mi feliĉus, se vi povus verki ĝin; alie, ne maltrankviliĝu. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:34, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ni ĉiuj iam estis novuloj ĉi tie kaj plu estas novuloj ie, do ek! Mi klopodos fari almenaŭ etan artikolon pri la monumento, sed ne promesas ke tio okazos rapide, ĉar lastatempe mi malofte havas tempon por verkado de novaj artikoloj en Vikipedio kaj ĉefe plenumas administrajn aŭ pure teknikajn taskojn. Sed mi klopodos. RG72 (diskuto) 09:37, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton. Dankon, kaj ĝis baldaŭ. Amike, — Super nabla (diskuto) 14:11, 1 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Stilogvido pri datoj[redakti fonton]

Mi mesaĝas vin por informi ke oni diskutadas propono pri stilogvido de datoj: Uzanto:Super_nabla/Datoj. Se vi havas tempon, vi povus partopreni la diskuton kaj lasi komenton; alie ne gravas. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 11:50, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

En Novaĵoj vi uzis la vorton "kliringan". Kion ĝi signifas? Mi pardonpetas, ke mi ne komprenas. Amike.--kani (diskuto) 10:12, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi uzis ĝin laŭ artikolo Kliringo, ne trovinte alian eo-version. Eble ĝi estas ne perfekta, sed almenaŭ komprenebla por komercistoj, ja en tiu kampo ankoraŭ regas la angla. Temas fakte pri reciproka kvitigo de la kalkuloj. RG72 (diskuto) 10:57, 30 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Nun mi komprenas. Eble landoj kiuj uzas tiun anglismon, plej bone komprenas. Luaxlingve eble pli esperanta estus derivaĵo el radiko kompens-, sed mi tute ne certas pri uzado de tiu koncepto en Esperantujo. En la Aktualaĵo nun bone taŭgas havi la ligilon.--kani (diskuto) 09:06, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Sen teksto[redakti fonton]

Bonan matenon, @RG72. Hieraŭ mi proponis ~dekon da paĝoj kiel tuj forigeblaj (Tujforigendaj artikoloj) ĉar ili estis sen teksto. Eble kelkaj dirus, ke estus facile plilongigi ilin ĝis ĝermo kaj ke ili ne estas forigindaj. Mi volis simple atentigi vin pri tio. Ĝis baldaŭ. — Super Nabla🪰 06:50, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Hm, ŝajnas ke tamen temas pri diskutinda afero. Do ni atendu interkonsentitan decidon. RG72 (diskuto) 11:44, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone. Dankon pro via atento, @RG72. Amike, — Super Nabla🪰 13:39, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Numeroj de Beletra Almanako[redakti fonton]

Kara Stanislavo, antaŭ tri semajnoj vi proponis meti la koncernajn recenzojn el la gazeto La Ondo de Esperanto en sekcioj pri referencoj de la tekstoj pri unuopaj numeroj de Beletra Almanako. Mi tre subtenis vin, kaj same la proponon ankaŭ subtenus ĉiu alia vikipediano. Vi vidas ke pri BA39 mi trovis retan recenzon en La Ondo kaj enkonstruis ĝin al la vikipedia teksto, sed krome mi rete ne jam trovis referencojn. Ĉar vi mem estas kontribuanto al La Ondo de Esperanto, vi certe havas ĉiujn materialojn en via bretaro respektive komputilo, tial mi kuraĝigis vin mem realigi vian proponon, nun kiam la aliaj flegaj taskoj pri la esperantaj paĝoj kaj la koncernaj vikidatumaj eroj jam estas faritaj (krom ankoraŭ krei novajn biografiojn pri la beletristoj de la lastaj eldonoj). Ĉar ne estas tiel ke la demonstraj provlegaĵoj en la gazeta retejo sufiĉus por fari tion. Mi scias ke nun estas bela vetero ekstere kaj foje malfacilas devigi sin je iom teda tasko ĉe la komputilo (almenaŭ foje malfacilas al mi). Sed tamen: ĉu vi povus iam komenci realigi vian proponon? ThomasPusch (diskuto) 07:47, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi klopodos fari tion, ja mi vere havas aliron al arkivo de LOE, sed plej verŝajne kun kelksemajna prokrasto. Lunde mi forveturos kun amikoj kadre de volontula misio al Donbaso por proksimume du semajnoj, kaj tie mankas retkonekto kaj foje eĉ telefonio, kaj mi estos tre okupita. Post (espereble) reveno mi daŭrigos viki-laboron, eble verkos raportaĵon por Vikinovaĵoj. RG72 (diskuto) 10:40, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton RG72,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:22, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Atendu estimata[redakti fonton]

Kolego, mi petas vin ne tuŝi tiknikajn partojn de miaо artikoloj dum la artikoloj ne estas pli-malpli finitaj. Kaj petas ĉiumomente korekti lingvajn erarojn. Ekzemple artikolo X-Mir Inspector estas nun en konenco de sia vojo al la minimume la Leginda artikolo. Kaj mi esploras diversajn ŝablonojn por elekti la plej taŭgajn. Dume al mi ne plaĉas ĉiuj ŝablonoj por prezenti citaĵojn. VladimirPF (diskuto) 09:55, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Senprobleme. Tiukaze mi rekomendas al vi uzi la ŝablonon Redaktata por ke la aliaj vidu ke temas pri daŭra procezo. RG72 (diskuto) 09:56, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la konsilo. VladimirPF (diskuto) 09:58, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon, metis la ŝablonon en la artikolon VladimirPF (diskuto) 10:05, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Do, venu al artikolo "X-Mir Inspector" kaj estu bonvola korekti ĝin. Mi planas balotigi ĝin al la legindaj. VladimirPF (diskuto) 05:59, 7 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis kategorion Kategorio:Ŝaŭmvinoj kun nur du artikoloj, erare ligita al alilingvaj kategorioj pri vintipoj, dum pli koresponda Kategorio:Vinoj estas erare ligita al alilingvaj kategorioj pri Vino. Nun mi zorgas pri la artikolo Vino kaj deziras krei la kategorion Vino. Mi supozas, ke indas movi tion kaj ĉiuokaze lasi Kategorio:Ŝaŭmvinoj neligita aŭ ligi ĝin al iu koresponda kategorio, kiun mi nek konas nek trovas. Amike, Kani.--kani (diskuto) 22:19, 3 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi korektis ĉion, do nun vi povas ŝanĝi nomon de la kategorio en Vino al Kategorio:Vino. RG72 (diskuto) 06:52, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon.--kani (diskuto) 23:17, 4 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (Tjumeno)[redakti fonton]

Saluton Stanislavo. En somero 2022 vi multe redaktis la paĝon Dipatrina-Kristnaska monaĥejo (Tjumeno), same Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno) kaj Oranta katedralo (Tjumeno), Preĝejo de Gloro de la Kruco (Tjumeno) kaj Anunciacia preĝejo (Tjumeno), Kovrofesta preĝejo (Tjumeno) kaj Preĝejo de Aleksandro Nevskij (Tjumeno), kaj tiam metis ŝablonon "redaktata", kiu samkiel la preskaŭĝemela ŝablono "redaktas" antaŭvidatas por maksimume semajno da blokado de artikolo. Tial oni ĝenerale petatas meti al la ŝablono sian nomon kaj la tempon de petata ek- kaj finblokiĝo. Ĉi tie la ŝablono jam kuŝas tie pli ol 12 monatojn, kaj post auĝusto/septembro 2022 nek vi nek iu alia plu tuŝis la tekston. Tial mi supozas, ke vi simple forgesis la ŝablonojn (tio ankaŭ al mi jam foje okazis). Do mi petas vin konsideri ĉu ankoraŭ vi volas aldoni ion al la tekstoj, se necese fari tion kaj kiam formeti la ŝablonojn. Kaj bonus atenti ĉiam noti nomon kaj tempointervalon al la ŝablono, kion vi ja multfoje faras. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 22:32, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

La 3 tekstoj pri Yandex nur estas de antaŭ kvin monatoj, kaj pri Ilja Segaloviĉ same, sed ankaŭ tio jam estas de pli ol semajno... ThomasPusch (diskuto) 22:47, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton kara! Vi pravas, tiuj ĉi artikoloj frostiĝis je duonpreta stato jam delonge. Mi rememoras pri ili regule, sed tiutempe mi ne povis fini ilin pro teknikaj kialoj kaj poste mi profunde engaĝiĝis je alŝutado kaj ordigado de miloj da fotoj al Vikimedio kaj je verkado de novaĵoj por Vikinovaĵoj — ambaŭ aferoj aspektas pli urĝaj, ĉar ni ĉeestas historiajn eventojn kies sekvoj estos longdaŭraj, do tento registri ilin je eo-projektoj estas tro granda. Sed vi pravas, jam tempas reveni, do mi promesas plej baldaŭ fini la ĝermojn, fakte jam preskaŭ tute pretajn. RG72 (diskuto) 04:32, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi hodiaŭ hazarde pasis du el la artikoloj, pri kiuj temis antaŭ kvar semajnoj, kaj havas la impreson ke la unu-semajnaj ŝablonoj ankoraŭ estas tie (mi kompreneble nun ne rigardis ĉie). Kvankam almenaŭ la teksto Ilja Segaloviĉ ŝajnas al mi tute preta. Mi povus ankaŭ nome de vi forviŝi la multe tro longe restintajn ŝablonojn, sed konsiderus tion entrudiĝon en vian spacon. Aŭ ĉu vi petus min fari tion? Mi timas ke mi jam reforgesos tiun detaleton, en kio kontrolo de la ŝablono {{redaktas}} ankoraŭ pendas kaj ne finiĝis, kaj supozas ke vi ankaŭ reforgesos tiun detaleton, se vi ne simple rapide finfinas la nefinitan agon... ThomasPusch (diskuto) 20:02, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton! Mi estus danka se vi faros tion. Mi memoras pri tiuj ĉi artikoloj kaj vi pravas ke ili grandparte estas sufiĉe pretaj (plejparto estas jam pli bonaj ol en la rusa Vikipedio), sed mi estas perfektemulo do konsideras la artikolon finita kiam mi certas ke mi ne plu povas trovi utilajn informojn kaj konvenajn bildojn. Mi revenos iom poste kadre de granda reviziado de miaj artikoloj pri Yandex, aŭtoj Lada, Tjumeno ktp. Nun mi penas koncentriĝi por fini ordigadon de la bildoj pri Uporova distrikto de Tjumena provinco en Vikimedio al kiu mi alŝutis kelkdek fotojn, do mi deziras fini tion antaŭ ol engaĝiĝi je nova defio. Dankon! RG72 (diskuto) 05:55, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus kreis la ĉefpaĝan paĝon pri oktobro 2023, sed per la poŝtelefona redaktilo eĉ ne plu sukcesas ligi ĝin al la alilingvaj paĝoj en vikidatumoj. Vi prilaboris la paĝon pri septembro 2023. Tial mi devas peti vian ligi la novan paĝon al vikidatumoj kaj eble jam movi iujn erojn el la ĉefpaĝo al la monata paĝo - fine la monato jam estas finiĝanta. Vi perfekte scias kiel funkcias... Dankon al vi. Aidas (diskuto) 13:57, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Farite. RG72 (diskuto) 05:11, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ordo de lastaj sekcioj[redakti fonton]

Saluton. Mi lasas ĉi tiun mesaĝon, ĉar mi vidis ĉi tiun modifon (alklaku), kie vi ŝovis la sekcian titolon «Referencoj» finen de la paĝo, sub la sekcion «Eksteraj ligiloj». Antaŭ iom da jaroj, iu redaktanto (mi suspektas, ke estis KuboF) decidis ordigi la tiel-nomatajn «lastajn sekciojn» diversmaniere, laŭ la jena skemo

  • Notoj
  • Referencoj
  • Literaturo
  • Vidu ankaŭ
  • Eksteraj ligiloj

Mi persone konsentas pri ĉi tiu skemo, ĉar defaŭlta kaj konstanta ordo tre gravas por certigi kongruan aspekton de la paĝoj de la enciklopedio kaj eĉ faciligas la korektadon farde robotoj. Mi kaj kelkaj redaktantoj (ekz., ThomasPusch kaj KuboF) jam klopodas respekti ĉi tiun ordon, kvankam kelkaj aliaj ankoraŭ ne estas tre konvinkitaj ĝis nun. Pere de ĉi tiu mesaĝo, mi simple volis informi vin pri la ekzisto de ĉi tiu diskuto. Ĝis, —Supernabla🪰 12:16, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton! Ĉu? Uf, pardonon, mi sciis tion kaj simple opiniis ke Referencoj kiel la plej granda sekcio estu malsupre. Do mi ne plu faros tion. Dankon! RG72 (diskuto) 12:21, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne maltrankviliĝu. Multaj uzantoj ne sekvas tiun skemon; eble ili eĉ malkonsentas pri tio. MNS. Ĉiukaze, mi daŭre sekvos ĝin, intertempe. Ĝis baldaŭ, —Supernabla🪰 19:39, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Aprobo de revizianto[redakti fonton]

Kara, mi ĵus dankeme konstatis ke vi jam fine de oktobro donis al VladimirPF reviziantajn rajtojn, kiujn li petis en la listo Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj en septembro. Nur, vi ne notis tion en la listo. Bonvolu, se eble, ne forgesi tion. ThomasPusch (diskuto) 17:56, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Uf, pardonon kara, mi estas forgesema. RG72 (diskuto) 05:45, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Fuŝo kaj vandalismo[redakti fonton]

Vi lastatempe movis paĝon Protestoj en Belorusio al Protestoj en Belorusio (2020-2021) ne postlasante alidirektilon. Kvar paĝoj daŭre ligas al la iama titolo. Kial vi fuŝas la vikipedion? Vi nepre tuj devas ripari tion. Taylor 49 (diskuto) 17:18, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi alinomis la artikolon sen postlasi alidirektilon, ĉar ĝia titolo estis malĝusta kaj alidirektilo ankaŭ estus malĝusta, ĉar tiuj ĉi protestoj ne estis la unuaj nek certe lastaj en Belorusio. Mi ne rimarkis ke iuj artikoloj havas respektivajn ligilojn, sed danke al via atentigo tio estis korektita. Se vi trovos pliajn fuŝojn (ĉu miajn, viajn aŭ de iu alia) ne hezitu informi min, ja ni faras komunan kaj gravan laboron. RG72 (diskuto) 04:59, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi malaperigis ĉiujn ruĝajn diagnozajn katojn kaj ĉiujn plendojn pri "nekonata lingvodo". La labora daŭris ca 2 horojn. Via redakto enhavas multajn erarojn, interalie:
  • {{t|rup|rup|bãrbat}} duobla kodo
  • Interlingvao duoble aldonita
  • hungara duoble aldonita
  • rompita sintakso {{t|es|esposo|esp<u>o</u>so}} pri la hispana
  • por pluraj lingvoj vi uzis 3-literajn kodojn kvankam ĝusta dulitera kodo disponeblintus
La paĝo estis rompita ekde via redakto. Mi neniam vandaligis ĝin. Mi ja faris nekompletan laboron, sed tion faras ĉiuj en ĉiuj vikioj.

Taylor 49 (diskuto) 22:58, 16 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la Hankendi[redakti fonton]

Tiu "republiko" jam ne ekzistas eĉ de-fakto. Urbo estas sub kontrolo de Azerbajĝano. Fenikals (diskuto) 10:40, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La respubliko ankoraŭ ekzistas de jure, ĝi malaperos post la 1a de januaro 2025. Ĝis nun plejparto de la vikioj ne ŝanĝis la nomon de tiu ĉi kaj aliaj similaj artikoloj. Vi povas legi respektivan diskuton en la angla Vikipedio. RG72 (diskuto) 13:14, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Maladministrantigo[redakti fonton]

Lau via misuzo siajn rajtojn lau ideologiaj motivoj mi iniciatis diskuton pri via maladministrigo Fenikals (diskuto) 15:16, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Bone, la komunumo decidu. RG72 (diskuto) 15:17, 25 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton viki-kolego Stanislavo,

Kiel vi? Min iom ĉagrenas la nuna situacio; mi profitas de ĉi tiu mesaĝo por ŝuldi al vi dankon pro via ada kontribuo al la projekto. Tiu de administranto estas nur rolo, kaj mi ne taksas ĝin esenca por kontribui al la projekto. Mi kredas, ke vi ankoraŭ havas la estimon de la komunumo, precipe de la «malnovaj» uzantoj, kiuj ade kaj aktive kreskigas la enciklopedion; ebla mal-administrontiĝo ne estu do kialo por malpliigi ajnan mem-estimon aŭ starigi mal-amikecon. Oni scias, ke malsamaj politikaj vidpunktoj ekzistas, eĉ tre malaj unu la alia k ne akordigeblaj, kaj precipe ― mi diru ― en nia lingva eldono de VP, kiu eble estas pli internacia ol la ceteraj; tamen, tiuj malsamoj ordinaras: ili ne estu barilo por kuna kunlaborado ĉi tie en la enciklopedio. Mi esperas, ke ankaŭ la novan jaron ni povos kune kun-labori profite k sukcese en VP.

Multaj kritikoj kiujn vi ricevis el aliuloj de certaj landoj de orienta Eŭropo estas tut-ordinara kaj ne gapinda afero, ― mi kredas, ke vi povas konsenti almenaŭ pri tio ― konante viajn politikajn poziciojn. Kion vi atendis? Ĉu ke ili malruliĝus ruĝan tapison fronte de vi? Per tio, mi ne havas la pretendon moraligi vin; mi nur provas analizi la situacion. Laŭ mia persona vidpunkto la maldministrantiĝa diskuto entute ne temas pri cenzuro ― mi volas substreki tion ―, kvankam eble laŭ aliaj tio ja estas tiel. Mi havis personan senton, ke lastatempe kelkaj ekstremaj politikaj vidpunktoj ― kaj de vi, kaj de aliaj «politikaj» aŭ naciismaj fakcioj ― iĝis "absoluta vero" en kelkaj artikoloj, anstataŭ opinioj. Mi esperas, ke tio nur estos okazo por iom pli neŭtreco pri certaj temoj. Pri la multaj ofendoj kiujn mi legis mi ne volas komenti, ĉar mi vidis ne-repetablajn vortojn el ambaŭ partoj; mi eĉ aktive intervenis plurfoje en la uzanto-diskutoj por klopodi pacigi la animojn.

Do ĝis baldaŭ! Kaj ankoraŭ bonan verkadon k bonan vikion. —Supernabla🪰 20:53, 4 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon pro tiu ĉi mesaĝo. Min certe tute ne ĉagrenas la kampanjo, kiun lanĉis fanatikulo Fenikals kaj daŭrigas la obsedita ksenofobo Goren kaj la potencama histeriulo Taylor79. Por mi tio estas plia eksperimento, kiun mi observas kun granda scivolo, kvankam ĝian rezulton pri prognozis delonge. Kompreneble ne temas pri "misuzo de administrantaj rajtoj" (ĝis nun neniu el la atakintoj prezentis eĉ unusolan tian ekzemplon), sed pri politika cenzuro, kion ili fakte ne kaŝas. Ĉiuj iliaj plendoj estas ridindaj, ja nuligitaj de mi redaktoj estis klare malneŭtralaj kaj malveraj, pro kio ili ĝis nun restas nuligitaj kaj certe estos malaprobitaj ankaŭ de iu ajn alia uzanto, almenaŭ iom klera. Ankaŭ ne temas pri "personaj kvereloj", ĉar ĉiu sekvanta prezentitajn ekzemplojn povas vidi ke mi inverse ĉiam admonis ilin forlasi politikajn preferojn kaj histeriojn kaj koncentriĝi je laboro, verki ne propagandilon, sed enciklopedion. Do temas pri politika cenzuro kaj kapitulaco de vikipedia komunumo antaŭ malkaŝe agresemaj ksenofoboj kaj fanatikuloj.
Tio apenaŭ estas mirinda kaj nur spegulas la mensan staton de la nuna Eŭropo, kiu revenas al siaj aŭtoritataj radikoj. Kreinte rasismon, faŝismon kaj antisemitismon, eŭropanoj nun denove alfrontis elekton inter faŝistoj kaj rusoj — kaj denove elektis la faŝistojn, eĉ se por tio necesis forgesigi proprajn viktimojn kaj heroojn-kontraŭfaŝistojn kaj denove oferi al la nunaj rusofoboj slavan landon en Orienta Eŭropo (ĉi-foje anstataŭ Ĉeĥoslovakio oni donacas al la rusofobaj ekstremistoj Ukrainion). Tio estas plorinda decido, sed ĝin priploru la eŭropanoj mem, ja ili pagas jam ĝiajn sekvojn kaj pagos oble pli, eĉ post kiam la nuna projekto Ukrainio kontraŭ Rusio definitive fiaskos, sekvante la sorton de marionetaj reĝimoj en Vjetnamio, Afganio ks.
Miaj politikaj vidpunktoj certe ne estas "ekstremismaj" (almenaŭ kompare al tiuj de la atakintoj) kaj plej gravas ke mi neniam trudis ilin al la enciklopedio (denove malsame ol ili). La problemo estas ke ili draste diferencas de tiuj, propagandataj de regantaj elitoj de Eŭropo kaj Usono, kaj al la homoj, revenintaj al la Orwella socio kie disidenta penso egalas al krimo, ili ŝajnas ekstremismaj. Mi jam spertis tion ĉe Fejsbuko, kie rusofoboj histerias malkaŝe, kreante iluzion de totala unueco de la eŭropa socio, dum alipensantoj sendas al mi privatajn mesaĝojn, klarigante ke en la nuna Eŭropo ili ne kuraĝas esprimi sian vidpunkton publike.
Resume: mi tute ne bedaŭras pro malebleco labori por Vikipedio pli multe, ja administrantaj taskoj estas plejparte tedaj, rutinaj kaj temporabaj. Mi certe ne forlasos Vikipedion, nek la aliajn eo-projektojn kaj plu faros tion kion mi konsideras necesa kaj utila, inkluzive kontraŭstaron al transformado de Vikipedio je propagandilo per malneŭtralaj kaj mensogaj redaktoj fare de fanatikuloj kaj ksenofoboj.
Fine amuza rimarko. Fenikals antaŭ kelkaj monatoj denuncis min ĉe Tutmondaj Voĉoj — ne-esperantista projekto kies ideologion oni povus nomi "naiva liberalismo". La estraro de tiu ĉi projekto, sinsekve kaj fervore subtenanta Ukrainion, rifuzis lian postulon forigi min, dirinte ke mi rompis neniujn regulojn kaj miaj politikaj vidpunktoj estas mia persona afero. En Esperanto-Vikipedio la sama plendo de la sama fanatikulo ricevis komprenon kaj subtenon. Amuze, ĉu ne? Tio plian fojon montras ke espero de Zamenhof ke komuna lingvo ebligos al la homoj interkompreniĝon fiaskis. Post 137 jaroj ni plu havas Esperanton, sed ankoraŭ ne havas veran Esperantujon. Espereble sekvaj generacioj estos pli bonŝancaj kaj imunaj al propagando kaj manipulado. RG72 (diskuto) 04:33, 5 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi vidis vian demandon al Sj1mor pri ĝustaj koordinatoj de la paĝo Voyage (Tjumeno) de antaŭ du semajnoj, kaj scivoleme rigardis la paĝon. Tie ĉie ŝajnas esti en bona loko nun. Ĉu? Mi rapide enmetis ligilon pri restoracio Subway kaj demandetis min, ĉu la restaj du ruĝaj ligiloj fakte estas sencaj aŭ ĉu la literoj ne pli bone estus nigraj kiel apudaj nomoj de vendejoj en la frazo... Do ĉu vi solvis la problemon pri strangaj koordinatoj ? ThomasPusch (diskuto) 18:20, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton! Vi pravas, tio estas ĉarma loko, kvankam relative malgranda. Dankon pro vikiigo de Subway-mencio. Rilate la aliajn, respektivaj artikoloj estus bonvenaj, ĉar temas pri grandaj retoj, sed nun tio estas ne tre aktuala, almenaŭ rilate Bershka, ĉar ĝi fermiĝis en Rusio, same kiel multaj aliaj okcidentaj vendejoj. Dum preskaŭ unu jaro tiuj vendejoj staris fermitaj dum iliaj posedantoj plu pagis lupagojn, esperante reveni, sed pro la premo de siaj registaroj ili ne sukcesis fari tion dum la aĉetcentroj faris ultimaton: malfermu aŭ foriru, ĉar la vizitantoj ne deziras vidi fermitajn pordojn. Iliajn lokojn tuj okupis konkurantoj el Rusio kaj aliaj landoj. Iuj sukcesis elturniĝi ŝanĝinte sian nomon, do imitinte la foriron — kiel Baskin-Robbins kiu iĝis BRandICE, sed ne multaj. Mi planas aktualigi la informojn pri la aĉetcentroj de Tjumeno kaj verki artikolojn pri kelkaj pliaj, sed iom poste. La problemon pri koordinatoj mi solvis, kompreninte ke necesas transigi ilin de unu sistemo al alia, kion mi faris per speciala retejo. RG72 (diskuto) 12:18, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Thank you for being a medical contributors![redakti fonton]

The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]