Ĉistenko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Ĉistenko
ruse Чистенькое
ukraine Чистеньке
krime-tatare Acı Qal
Apartenas al: Simferopola distrikto, Ĉistenka komunumo
Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 3′ O (mapo)44.88083333333334.045277777778Koordinatoj: 44° 53′ N, 34° 3′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Areo: 2,58 km²
Loĝantaro: 4115 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97570
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Aĝi-Kal

Oficiala paĝaro nekonata

Ĉistenko (Krimeo)
Ĉistenko (Krimeo)
DMS
Ĉistenko
Ĉistenko
Ĉistenko
Situo de Ĉistenko sur la mapo de Krimeo
Ĉistenko (Simferopola distrikto)
Ĉistenko (Simferopola distrikto)
DMS
Ĉistenko
Ĉistenko
Ĉistenko
Situo de Ĉistenko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Ĉistenka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Ĉistenko (ruse Чистенькое, ukraine Чистеньке, krime-tatare Acı Qal) estas vilaĝo, administra centro de la Ĉistenka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 4115 homoj[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto sur la nord-okcidenta deklivo de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro proksimume 2,5 kilometrojn sud-okcidente de Simferopolo (tamen ĝi estas intime ligita al ĝi per la enurba busa transporto kaj do foje estas rigardata kiel ĝia antaŭurbo).

Krom Simferopolo mem la plej proksimaj loĝlokoj al Ĉistenko estas la vilaĝoj Levadko (situanta tuj proksime de la sud-okcidenta flanko), Fontano (situanta ĉ. 1,5 kilometrojn nord-oriente) kaj Triprudno (situanta 1,5 kilometrojn nord-okcidente).

Tra la vilaĝo pasas la aŭtovojo SimferopoloBaĥĉisarajoSebastopolo; apud la vilaĝo pasas la samdirekta fervoja linio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj fidindaj historiaj mencioj pri la vilaĝo (tiam konsistanta el du partoj, menciitaj kiel Gaĝi-kalde kaj Kuĉuk Gaĝi-kalde) aperis en la jaro 1784. Tiam ĝi estis loĝata nur de krime-tataroj.

Tamen jam komence de la 19a jarcento la vilaĝo senhomiĝis (verŝajne, pro la amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion), tial proksimume en la 1830aj jaroj la vilaĝon komencis loĝigi rusi-devenaj alvenintoj. Samtempe oni alinomis la vilaĝon kiel Ĉistenkaja; sur la mapo de la jaro 1842 la vilaĝo estas markita kiel Rusa Ĉistenkaja[2] (la rusa nomo signifas laŭvorte (la) pur(et)a).

La statistikaj informoj de la jaro 1864 mencias la vilaĝon sub tri nomoj (Marjina, Ĉistenkaja, Aĝi-Kal); tiam ĝi konsistis el nur 6 kortoj kaj estis loĝata de 44 homoj. En la jaro 1892 en ĝi loĝis nur 29 homoj, sed en 1902 — jam 103.

En la jaro 1925 Ĉistenko iĝis la centro de novkreita Ĉistenka komunumo. Ekde tiam en la vilaĝo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj aktive evoluas agrikulturo. Al la relative rapida kresko de la vilaĝo kontribuis ĝia bona situo — tuj apud la aŭta kaj fera vojoj, interligantaj Simferopolon kaj Sebastopolon.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1864 — 44 homoj
  • 1926 — 399 homoj
  • 1939 — 539 homoj
  • 1989 — 3432 homoj
  • 2001 — 4115 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 4115 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 4487 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 258 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 1540[3].

La loĝantaro de la vilaĝo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo. En la vilaĝo estas antaŭ- kaj mezlernejo (finkonstruita en 1980[4]), kulturdomo, biblioteko, negranda medicinejo. Ĉistenko estas transporte ligita al Simferopolo per enurbaj busaj linioj. Krome, en la vilaĝo estas malgranda fervoja stacio (apartenanta al la fervoja linio SimferopoloBaĥĉisarajoSebastopolo).

Proksime al Ĉistenko (ĉe la montopinto Taŝ-Ĝargan) situas la restaĵoj de kelkaj antikvaj setlejoj, inkluzive la restaĵojn de malgranda skita fortreso[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Ĉistenko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-07.
  2. Topografia mapo de la suda parto de Krimeo (1842 j).. Arkivita el la originalo je 2017-08-24. Alirita 2021-08-24.
  3. 3,0 3,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Ĉistenka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-07.
  4. Historio de la Ĉistenka mezlernejo (ruse). chistenkoe.krimedu.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-07. Alirita 2014-01-07.
  5. La setlejoj de Taŝ-Ĝargan (ruse). nedaleko.ua. Arkivita el la originalo je 2012-10-16. Alirita 2014-01-07.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje