Andra-Pradeŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andhra Pradeŝo)
Saltu al: navigado, serĉo
ఆంధ్ర ప్రదేశ్
Andra-Pradeŝo
Ŝtata aranĝo Federacia ŝtato de Barato
Ĉefurbo Hajderabado
Areo 275.068 km²
Loĝantaro 75,7 milionoj (en 2001)
Loĝdenso 275/km²
Analfabetismo 39%
Loka lingvo telugua lingvo, urdua lingvo
Horzono UTC +5:30
Situo de ŝtato Andra-Pradeŝo

Andra-Pradeŝo estas federacia ŝtato en la orientborda parto de Barato. Ĝi estas la kvara plej granda ŝtato de Barato en areo kaj kvina plej granda laŭ loĝantaro. Norde situas la najbaraj barataj ŝtatoj Maharaŝtro, Ĉhatisgaro kaj Oriso, oriente la Bengala Golfo, sude la ŝtato Tamilnado kaj okcidente Karnatako. Andra-Pradeŝo fonidiĝis la 1-an de novembro 1956.

En la ŝtato kultiviĝas aparte multe da rizo, kaj tial ĝi kaj la ŝtato Okcidenta Bengalo nomatas la "rizbovlo de Barato". La ĉefurbo de Andhrapradeŝo estas Hajderabado.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Andra-Pradeŝo dividiĝas en tri regionojn: Marborda Andrao, Rayalaseema kaj Telangana. Du grandaj riveroj, Godavari kaj Kriŝna, fluas tra la gubernio.

Andra-Pradeŝo havas 23 distriktojn: Adilabad, Anantapur, Chittoor, Kadapa, Orienta Godavari, Guntur, Hajderabado, Karimnagar, Khammam, Krishna, Kurnool, Mahbubnagar, Medak, Nalgond, Sri Potti Sreeramulu Nellore, Nizamabad, Prakasam, Rangareddy, Srikakulam, Visakhapatnam, Vizianagaram, Warangal kaj Okcidenta Godavari.

La ĉefurbo Hajderabado kunkune kun sia ĝemela urbo Sekunderabado, estas la plej granda urbo en la ŝtato. Visakhapatnam estas la ĉefa havenurbo kaj sume la dua plej granda urbo de la ŝtato, Vijayawada la tria plej granda urbo.

Vidu ankaŭ geografajn lokojn[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La telugua estas la oficiala lingvo de la ŝtato. 88,5% de la loĝantaroj parolas la teluguan. La telugua, kiu apartenas al la dravida lingvofamilio, estas la tria ĉefa lingvo en Barato. Aliaj gravaj lingvoj de Andra-Pradeŝo estas: la urdua (8,63%), la hindia (3,23%) kaj la tamila (1,01%). En novembro 2008, la barata registaro deklaris la teluguan klasika kaj praa lingvo.

Festivaloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]