Arcaicam Esperantom
Arcaicam Esperantom | |
esperantido | |
---|---|
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Arcaicam Esperantom |
Franca nomo | Arcaicam Esperantom |
Specimeno | |
Nasquizziims cheyuy liberay. Hawaims cheyuy nosayn Pensoyn ed Ideoyn proprayn. Ondewas nosin cheyuyn samœ tractir .
| |
Arcaicam Esperantom, aŭ "Arkaika Esperanto", estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kaŝonomo de Kamiel Vanhulle) kun la celo redoni la etoson de arkaika lingvo. Li ankaŭ kreis Popido-n (POPola IDiomo) kaj Gavaro-n (slango), do entute tri sociolektojn. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Halvelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Eldonejo-librejo Sonorilo, 1969).
Pro la mallonga historio de Esperanto, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por nuanci praan lingvouzon: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperas kvazaŭ praformo de nuna Esperanto.
La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj. Plie, li aldonis du kazojn (dativo kaj genitivo) ĉar la evoluo de kazo al kombinaĵo "prepozicio + nominativo" ekzistas en pluraj hind-eŭropaj lingvoj, ĉefe latinidaj.[1]
Diferencoj inter Esperanto kaj Arcaicam Esperantom
Literumado
- c iĝas tz (stziar)
- ĉ iĝas ch (achetir)
- f iĝas ph (Apherom)
- g restas ofte g sed iĝas gu antaŭ e kaj i (aguir; Domegom)
- ĝ iĝas gh (Ghardenom)
- ĥ iĝas qh (Qhaosom)
- j iĝas y (Yaroy)
- ĵ iĝas zh (Zhoquerom)
- k iĝas qu antaŭ e, i aŭ c antaŭ ĉiuj aliaj leteroj (Zhoquerom; Castelom)
- ŝ iĝas sh (Shipom)
- ŭ iĝas ù (tamen vidu sube pri aŭ-vortoj) (Haùtom)
- v iĝas w (Wagonarom)
Literokombinaĵoj:
- aŭ iĝas aù (Aùtom)
- eŭ iĝas eù (Eùropom)
- dz iĝas zz (Ezzom)
- ks iĝas x (Textom)
- kv iĝas cù (Acùom)
La tri lastaj kunbinaĵoj eblas nur ene de radiko. Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.
Nova litero:
Litero Œ (œ minuskle) estas enkondukita. Oni prononcas ø kiel en la dana ø, en la germana ö aŭ en la france eu (de bleu).
Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj
1-a regulo
Difinita artikolo ne ekzistas. Sed oni povas uzi ityu ("tiu") anstataŭe. Nedifinita artikolo estas unn ("unu", kiu rolas pli malpli kiel "iu" en moderna Esperanto).
2-a regulo
Substantivoj finiĝas:
- nominative per om singulare kaj oy plurale (Chewalom, Chewaloy)
- akuzative per on singulare kaj oyn plurale (Chewalon, Chewaloyn)
- dative per od singulare kaj oyd plurale (Chewalod, Chewaloyd) - Dativo respondas al "al + nominativo" en Esperanto
- genitive per es singulare kaj eys plurale (Chewales, Chewaleys) - Genitivo respondas al "de + nominativo" en Esperanto, sed nur kiam "de" montras posed-rilaton.
- Substantivo estas ĉiam skribita majuskle je kia ajn kazo.
3-a regulo
Adjektivoj finiĝas per "a" kaj dekliniĝas kiel substantivoj (am, ay, an, ayn, ad, ayd, es, eys). La komparativo estas farata per la vorto plid, la superlativo per pluy.
4-a regulo
La numeraloj estas unn, dux, trid, cùar, cùin, sis (aŭ ses) [2], sep, oc, naù, dec, tzent, mill, milyon. Oni kunmetas nombrojn kiel en Esperanto.
5-a regulo
Pronomoj estas jenaj:
Pronomo en esperanto | Nominativo | Akuzativo | Dativo | Genitivo | Adjektivo |
---|---|---|---|---|---|
mi | mihi | mihin | mihid | mihes | miham |
ci | tu | tuin | tuid | tues | tuam |
li | lùi | lùin | lùid | lùies | lùiam |
ŝi | eshi | eshin | eshid | eshies | eshiam |
"ŝli", li/ŝi (sekse neŭtrala) | egui | eguin | eguid | eguies | eguiam |
ĝi | eghi | eghin | eghid | eghies | eghiam |
ni | nos | nosin | nosid | noses | nosam |
vi | wos | wosin | wosid | woses | wosam |
ili | ilùi | ilùin | ilùis | ilùies | ilùiam |
si | sihi | sihin | sihid | sihes | siham |
Oni ĝenerale fariĝas prefikso: onestat (oni estas), onmanghat (oni manĝas).
6-a regulo
La verbaj finaĵoj estas jenaj:
IS-tempo | AS-tempo | OS-tempo | US-modo | U-modo | Ekzemplo | Traduko |
---|---|---|---|---|---|---|
-ims | -ams | -oms | -ums | -u | (mihi) estams | mi estas |
-is | -as | -os | -us | -u | (tu) manghos | ci/vi manĝos |
-it | -at | -ot | -ut | -u | eshi pharu | ŝi faru |
-iims | -aims | -oims | -uims | -uy | (nos) stziiims | ni sciis |
-iis | -ais | -ois | -uis | -uy | (wos) scribuis | vi skribus |
-iit | -ait | -oit | -uit | -uy | ilùi hawuy | ili havu |
- Infinitivo: -ir anstataŭ "-i" (pharir), krom se la lasta radika vokalo estas "e" aŭ "i"; tiukaze la infinitivo finiĝas per -ar (criar, obear).
- Participaj finaĵoj estas senŝanĝaj kaj kunmeteblas kiel en Esperanto.
7-a regulo
La adverboj finiĝas per "œ (elparoli [ø]) anstataŭ "e".
8-a regulo
Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon, krom del ("de" aŭ "da") post kiu oni povas aldoni genitivon kaj grez ("dank' al", °graŭ°) kaj malgrez ("malgraŭ") post kiuj oni devas aldoni dativon.
9-a regulo
"Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita." Ne plu validas pro la literkombinaĵoj (kaj ĉefe pro "gu")
10-a regulo
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, senŝanĝe.
11-a regulo
Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "o" (sed ne "om").
12-a regulo
Ĉe alia nea vorto la nea vorto ned(œ) estas forlasata, senŝanĝe.
13-a regulo
Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la dativo.
Senŝanĝaj reguloj
14, 15, 16
Aliaj gramatikaj diferencoj
- Tu estas komune uzita (male al "ci" en Esperanto). Wos rilatas al pluraj personoj.
- Ĉar la verbaj finaĵoj estas sufiĉe malsamaj, estas konsilinde (laŭ la aŭtoro mem) faligi la pronomon.
- Tabelvortoj iĝas jenaj:
- "ki-" iĝas cuy
- "ti-" iĝas ity-
- "i-" iĝas hey-
- "nen-" iĝas nemy-
- "ĉi-" iĝas chey-
- altri- estas enkondukita kiel plenrajta kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio de Esperanto.
- "-o" iĝas -om
- "-a" iĝas -am
- "-am" iĝas -ahem
- "-e" iĝas -œ
- "-om" iĝas -ohem
- "-u", "-el", "-al" kaj "-es" restas senŝangaj
- Ili ne prenas majusklon ĉe substantiva uzo.
- Ekzemple: ityu Wirom (tiu viro); cheyes Proprazhom (ĉies propraĵo); cuyuyn Waroyn wendas? (kiujn varojn ci/vi vendas?)
- La partikulo "ĉi" iĝas prefikso is- (ĉi tiu = isityu) dum "ajn" iĝas sufikso -die.
- Oni rajtas faligi "ĉu" se la paroltono sufiĉas.
- Pro la multobligo de la kazoj, eblas ankoraŭ pli multe inversi la frazpartojn ol en Esperanto.
- Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mawam prefere ol malbonam).
- Escepte ĉe konfuzo, eliziado (kaj kelkfoje kunligado) povas okazi iel ajn
- Ekzemple: "ad" + "wos" = adwos (al vi); "nosam" + "Oculoy" = nos'Oculoy (niaj okuloj)
- Fremdaj nomoj ne deklinacieblas. Tial estis enkondukita novan prepozicion no, kiu ricevas la koncernan sufikson anstataŭe. Ekzistas pli malpli sama sed nedeklinaciebla prepozicio "na" en Esperanto (reformpropono).
- Ekzemple: Yamen spektiims non "Trid Musqueditoy" (ni jam spektis °na° la "Tri Muskedistoj").[3] no ricevas akuzativon (-n)anstataŭ la filmtitolo.
no same povas ricevi dativon (-d) kaj/aŭ pluralon (-y) kaj ankaŭ genetivon (ne estas klare, ĉu no fariĝas nes aŭ noes, sed verŝajne ĝi fariĝas nes perdante -o kiel substantivoj).
- La 9 jenaj sufiksoj estas modifitaj:
Esperanto | Arcaicam Esperantom |
---|---|
aĉ | acch |
ad | ir (infinitiva sufikso) |
ĉj | cch |
ebl | ibil |
ec | esc |
end | emd |
iĝ | izz |
in | inn |
ind | imd |
La prefikso "eks" skribiĝas ex kiel la prepozicio ex '"el").
- Plejparto el la aŭ-vorto fariĝas ez-vortoj (vidi sube)
Aliaj vortaj ŝanĝoj
Vortetoj
- adiaŭ: adiez
- al: ad(i)
- almenaŭ: almenez
- ambaŭ: ambez
- ankaŭ: anquez
- ankoraŭ: ancorez
- anstataŭ: anstatez
- antaŭ (loko): antez
- antaŭ (tempo): prezz
- apenaŭ: apenez
- aŭ: aù(die)
- baldaŭ: baldez
- ĉe: chez
- ĉirkaŭ: chirquez
- ĉu: chu(des) - ĉu vere?: werœ? - ĉu ne?: phalsœ?
- da: del (1)
- dank' al: grez (aŭ dancu)
- de: del (2)
- des: deste
- do: des (aŭ -die)
- dum: dum(quez)
- eĉ: eche
- ekde: ab(u)
- ekster: extrum
- el: ex (kiel la prefikso "eks")
- en: in
- ĝis: ghisquez
- hieraŭ: hierez
- hodiaŭ: hodiez
- ja: yad
- jam: yamen
- je: iyed
- jen: yemen
- jes: ayest
- ju: yud
- ĵus: zhused
- kaj: ed
- kontraŭ: contrez
- kun: cum
- kvankam: cùanquez
- kvazaŭ: cùazes
- laŭ: selez
- malantaŭ (loko): postez
- malantaŭ (tempo): post
- malgraŭ: malgrez
- mem: memes
- morgaŭ: morguez
- ne: ned(œ)
- nepre: nepred
- plej: pluy
- pli: plid
- plu: plud
- po: pod
- post (loko): postez
- post (tempo): post
- preskaŭ: presquez
- preter: predor
- pri: prid
- pro: pru
- sen: sonz
- sub: sobez
- supre: suprez
- sur: sobrez
- tre: trez
Aliaj vortoj
- Fraŭlo: Scùirom
- Fraŭlino: Damselom
- iri: irrir (por ne konfuzi kun la sufikso-finaĵo ir)
- ktp: etc.
- Senjoro: Sinyorom
- Sinjoro: Mesirom
- Sinjorino: Damom
- t.e. (tio estas): ite.
Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.
Skribstilo
Laŭ la aŭtoro, estas konsilinde skribi gotike. Karaktraro Old London taŭgas por tiu uzo.
Tamen aliaj karaktraroj malnovaspektaj ankaŭ taŭgas.
-
Karaktraro
-
Ekzemploj en la germana
Specimenoj
- (Mihi) ityon bonœ comprenams.
- Tempom phughat. -- Ovidio
- Amom cheyon wencat. --Vergilio
- Ityel pasat Mondes Glorom. -- Thomas Van Kempen
- Ritmom estat in Tempom cuyom estat Simetrom in Spatzom. -- Cicerono
- Wenims, widims, wenquims. -- Julio Cezaro
- Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Arcaicam Esperantom
- En Mondod wenit unn nowam Sentom,
- Tra Mondom irrat unn phortam Wocom;
- Per Phlugiloy phatziles Wentes
- Nun del Locom phlugu eghi Locod.
- Ned unn Glawod Sangon soiphantam
- Eghi tirat homan Phamilion:
- Adu Mondom eternœ militantam
- Promesat sanctan Harmonion.
- Subez Esperes sanctam Signom
- Colectizzait patzay Batalantoy,
- Ed rapidœ crescat ityu Apherom
- Per Laborom Esperanteys.
- Phortœ starait Muroy Yarmilleys
- Inter Popoloy diwiditay;
- Sed dissaltoit obstinay Baroy,
- Per sanctam Amom disbatitay.
- Sobrez neùtralam lingwam Phundamentom,
- Intercomprenizzantœ, (ne eblas traduki "unu la alian" per unn altriun ĉar mankas difinita artikolo)
- Popoloy pharoit in Consentom
- Unn grandan Rondon phamilian.
- Nosam diliguentam Colegarom
- In Laborom patzam ned latzizzot,
- Ghizquez Homares belam Songhom
- Por eternam Benom ephectiwizzot.
- Patrom nosam, cuyu estas in Chielom,
- Estu sanctiguitam Tuam Nomom.
- Wenu Tuam Regnom,
- Plenumizzu Tuam Wolom,
- Cuyel in Chielom, ityel anquez sobrez Terom.
- Nosid donu hodiez Panon nosan cheyutagan,
- Ed nosid pardonu nosayn Pecoyn,
- Cuyel anquez nos ityuyd cuyuy contrez nos pecait pardonaims.
- Ed nosin ned conducu in Tentod,
- Sed nosin liberigu ex Mawom.
- Amen.
- Sed haltu: cuyam Lumom ityun Phenestron
- Traradiat? Yemen orientom,
- Ed Yulieta memes Sunom estat!
- Lewizzu, belam Sunom, ed mortigu
- Enwian Lunon, cuyu tristœ palat,
- Char tu, Serwantom eshiam, yamen
- Plid belam ol eshi memes estas. Ned estu plud
- Eshiam Serwantom, se eshi tuin enwiat:
- Eshiam westalam Robom werdam
- Ed malsanetzam estat, ed solœ Pholuloy
- Wolontœ eghin portait. Eghin phorjetu.
- Yemen Damom miham; ho, yemen Amom miham!
- Se solœ ityon eshi stziut!
Vidu ankaŭ
- Popido, alia esperantido de Halvelik: dialekto "popola" de Ido por efekti kvazaŭ slango
- Ido
- Kálmán Kalocsay verkis teksteton en "mezepoka Esperanto"
- Wouter Pilger publikigis "La komikaj bubaĵoj de Tyl Eulenspiegel", ankaŭ en mezepoka Esperanto
Literaturo
- HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: Arcaicam Esperantom. - Bruĝo : Sonorilo, 1969. - 122 paĝoj .
- HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: La verda pralingvo; aldono al Fundamenta Esperanto - Korektita versio 1.5 - 2009 - 261 paĝoj - elŝutebla de lia retejo, 12 MiB
Piednotoj
- ↑ Manuel Halvelik klarigis la "latinidecon" de la lingvo por tio, ke Kalocsay jam provis antaŭe en Lingvo Stilo Formo krei praesperanton (Sperantu)pli latinecan pro la multaj latinaj kaj latinidaj radikoj de Esperanto.
- ↑ La aŭtoro mencias ses en la gramatika parto kaj sis en la vortaro.
- ↑ Tiu ĉi frazo estas en la libro de la aŭtoro de Arcaicam Esperantom. Sed en libro, ĝi ERARE tekstis Yam spektiims noyn "Trid Musquedistoy". La aŭtoro eraris pri la vorto "jam" (yam anstataŭ la ĝusta yamen) kaj metis pluralfinaĵon al la prepozicio no, kvankam la "Tri Muskedistoj" estas filmo kaj ne triopo.