Batalo de Grunwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Batalo de Grunwald (por litovoj: Žalgiris, por germanoj: la 1-a batalo de Tannenberg) – unu el la plej grandaj bataloj (laŭ la nombro de partoprenantoj) en la historio de mezepoka Eŭropo sur la kampoj apud Grunwald okazigita la 15-an de julio 1410 dum la granda milito inter la fortoj de Ordeno de germanaj kavaliroj helpata de okcidenteŭropaj kavaliroj sub la gvido de alta majstro Ulrich von Jungingen kaj la kunigitaj fortoj polaj, litovaj-rusaj kaj smolenskaj kune kun helpaj trupoj ĉeĥaj, moldavaj kaj tataraj sub la komando de la pola reĝo Ladislao la 2-a.

La batalo finiĝinta per la venko de la pola-litova armeo kaj masakro de la kruckavaliraj fortoj ne estis tamen utiligita por la tuta neniigo de la ordeno.

Kaŭzoj

Printempe 1409, danke al klopodo de la litova grandduko Vytautas, eksplodis kontraŭkruckavalira ribelo en Ĵemajtio. Alta majstro de la ordeno, Ulrich von Jungingen, atendis de la pola reĝo Ladislao la 2-a neŭtralecon de Pollando pri la konflikto de la ordeno kun Litovio apoganta Ĵemajtion. La reĝo rifuzis. Rezulte de tio la alta majstro ŝanĝis direkton de sia atako kaj en la unuaj tagoj de aŭgusto 1409 ordenaj taĉmentoj transpaŝis la limon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, okupis Regionon de Dobrzyń kaj invadis Kujavion kaj Grandpolujon. Ladislao la 2-a rapide regajnis Kujavion kaj rekonkeris Bydgoszcz, sed la milita kampanjo de 1409 ne finiĝis. La 8-an de oktobro 1409 ĉe la kastelo de Bydgoszcz oni subskribis armisticon, kiu devus daŭri "ĝis la tago de la sankta Johano" – la 24-a de julio 1410. En la pacaranĝo peris sileziaj princoj senditaj de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 1-a: de Wrocław, Świdnica kaj Oleśnica. Surbaze de la armistico la Regiono de Dobrzyń apud Vistulo restis ĉe la kruckavaliroj, kaj la konflikton estis solviĝonta la ĉeĥa reĝo. La kontrakto, ŝajne tre avantaĝa por kruckavaliroj, donis al Ladislao la 2-a la tempon por organizi militiron venontjare. En Krakovo kaj Malbork ekis antaŭpreparoj al decida kunpuŝo. Ambaŭ flankoj akcentis diplomatian agadon. Kruckavaliroj jam decembre 1409 aliancis kun la hungara reĝo Sigismondo la 1-a, kiu penis rompi la polan-litovan union. La ordenan flankon fortigis princoj de la Okcidenta Pomerio. Alvenadis ankaŭ kavaliroj de la okcidenta Eŭropo. Ŝtatoj de la unio packontraktis kun la Granda Duklando de Moskvo kaj alianciĝis kun Moldavujo. Pretecon helpi oferis pretendulo al la tatara tono, vasalo de la grandduko Vytautas, ĥano de la Ora Hordo Ĝalal ad-Din, la filo de Toktamiŝo. Ĉiu flanko rekrutigis kavalirojn. Poloj varbis en Ĉeĥio, de kie alvenis preskaŭ 3000 dungitaj soldatoj sub la komando de Jan Sokol el Lamberk.

Planado

Detala pola plano de la milita kampanjo de 1410 estiĝis verŝajne en Brest-Litovsk decembre 1409 dum la interkonsiliĝo de la reĝo Ladislao la 2-a kun Vytautas kaj partopreno de krona subkanceliero Mikołaj Trąba. Ĉefan sturmon oni planis direkti al Malbork kun intenco devigi la ordenon entrepreni decidan batalon. Kiel loko de la fina koncentrado de soldataroj oni elektis Czerwińsk apud Vistulo (proksime al Płońsk).

Signifo de la batalo

Rezulto de la batalo decide influis al tiutempaj politikaj rilatoj, ĉar ĝi altigis dinastion de Jagelonoj ĝis rango de la plej gravaj en Eŭropo. Laŭ kelkaj esploristoj (ekzemple Paweł Jasienica), la venko farita ĉefe de polaj fortoj kaŭzis certan krizon en polaj-litovaj rilatoj kaj sintenon de la reĝo, kiu timante pluan kreskon de Pollando en Pola-Litova unio estis malfruiganta postkuron de la restoj de germanaj kavaliroj kaj ne konkeris Malborkon. Novaĵo estis utiligo flanke de reĝaj armeoj de la mezepoka ekvivalento de flosponto dum trairo de Vistulo. Multaj invititaj militistoj de la ordeno de germanaj kavaliroj estis rifuzintaj partopreni la batalon vidante malproporcion de la fortoj kaj sentante ĝian malvenkon.

Oni scias, ke Władysław Jagiełło rekomendis trovi kadavron de la grandmajstro Ulrich von Jungingen kaj de pli gravaj monaĥoj por sendi ilin kun honoroj al Malbork. Militaj trofeoj estis antaŭ ĉio 51 standardoj. Ilian detalan priskribon kun ilustraĵoj donis Jan Długosz en sia verko Banderia Prutenorum, skribita en la 15-a jarcento. En germana bibliografio la batalo estas nomata kiel batalo de Tannenberg (Schlacht bei Tannenberg). La nuna nomo de tiu ĉi loko estas Stębark. Kampo de la batalo ankoraŭ ĝis nun ne estis arkeologie esplorita. Oni trovis apud ruinoj de kapelo starigita de germanoj kelke da komunaj tomboj. Skeletoj havis spurojn post batoj per glavo, hakiloarbalesto.

Enscenigo de la batalo

Ĉiujare, datrevene de la batalo, membroj de kavaliraj grupiĝoj de la tuta Eŭropo ludas apud Grunwald eventojn de la 15-a de julio 1410. La spektaklo ĉiam alvenigas kelkdekmil da rigardantoj. La enscenigo ne ĉiam estas fidela kun historia rekonstruado.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda