Bernstein im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernstein im Burgenland en la mapo
Fortikaĵo de Bernstein

Bernstein im Burgenland, hungare Borostyánkő estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart.

Bazaj informoj

Situo

Bernstein situas en montaro, ĉefvojo Eisenstadt-Oberwart preteriras. La lasta troviĝas 15 km-ojn.

Historio

Dum la pratempoj oni minis tie kupron, sulfuron, mineralojn k.a. La loko estis grava haltejo laŭ la komerca vojo nomata Sukceno inter Balta Maro kaj Romo. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1249. Fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a jarcento, kiun aŭstra princo Frederiko okupis en 1231. Post 4 jaroj Béla la 4-a reokupis ĝin. En 1285 aŭstra princo Alberto grave malvenkis sub la fortikaĵo, tamen li okupis ĝin post 4 jaroj. Inter 1491-1647 la regiono apartenis al Aŭstrio, dume en 1532 la turkoj vane sieĝis ĝin. En 1910 loĝis en Borostyánkő 1216 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Borostyánkő apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).

Panoramo de Bernstein

Vidindaĵoj

Famuloj