Christiane Amanpour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane Amanpour
Persona informo
Christiane Amanpour
Naskonomo Christiane Maria Heideh Amanpour
Naskiĝo 12-an de januaro 1958 (1958-01-12) (66-jaraĝa)
en Ealing
Etno PersojAngloj vd
Lingvoj anglapersafranca vd
Loĝloko Nov-JorkoLondono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Usona Armea Milita KolegioUniversitato de Rod-Insulo • New Hall School vd
Familio
Edz(in)o James Rubin vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistokorespondisto • program host • televida prezentisto vd
Laborkampo ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1983– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christiane AMANPOUR (perse: کریستیان امانپور, naskiĝis la12 -an de januaro 1958 en Londono[1]) estas brita-irana televida raportistino, prezentisto kaj produktanto de dokumentaj filmoj. Ŝi estas la ĉefa internacia korespondanto de CNN. Ekde la 1980-aj jaroj, ŝi raportas pri krizaj kaj militaj zonoj kaj intervjuas mondgvidantojn. Ŝia laboro estis ofte premiita. Ŝi ricevis naŭfoje la premion Emmy pri ĵurnalismo kaj dokumentaj filmoj. Ŝi laboris por CNN ekde 1983. Krom por CNN ŝi ankaŭ laboras por ABC-News. Ŝi iĝis unu el la plej bone pagitaj reportistoj en la mondo, ne malplej danke al sia volo vojaĝi kaj labori en la plej danĝeraj lokoj en la mondo[2]. Ŝi parolas la anglan, la persan (sian denaskan lingvon) kaj la francan.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Christiane Amanpour naskiĝis en Londono, la plej aĝa filino de irana patro kaj brita patrino. Baldaŭ post ŝia naskiĝo, la familio ekloĝis en Teherano. En la aĝo de dek unu, Amanpour iris al katolika loĝlernejo en Anglio[1]. La familio Amanpour apartenis al la ekonomia kaj politika elito en Irano; post la irana revolucio en 1979, ili perdis ĉiujn siajn posedaĵojn kaj privilegiojn kaj ekloĝis definitive en Anglio. Amanpour diris, ke ĉi tiuj politikaj eventoj instigis ŝin fariĝi ĵurnalistino. Ŝi studis ĵurnalismon ĉe la Universitato de Rod-Insulo en Usono.

Ĵurnalista laboro[redakti | redakti fonton]

La raportada laboro de Amanpour komenciĝis en 1990 kiel korespondanto por CNN kie ŝi raportis pri internacia krizo-situacioj (Golfa Milito, Irako, Afganio, Nord-Koreio, palestinaj teritorioj, Irano, Sudano, Israelo, Pakistano, Somalio, Ruando, Balkano, Egiptio, Libio).

Ŝi ankaŭ faris dokumentan filmon (“Sekso kaj amo tra la tuta mondo”) tute kreita kaj reĝisorita de virinoj, interparolanta pri la intima vivo de homoj (plejparte virinoj) tra la tuta mondo en kiu ŝi starigas nediskretajn priseksajn demandojn[3][4], sed kiu ankaŭ temas pri rakontoj pri kiel ekzemple virinoj kaptas siajn rajtojn ankaŭ se temas pri la rajto paroli pri sia intima vivo, pri kiel rifuĝintoj el multaj islamaj landoj neniam antaŭe parolis pri sia propra persona feliĉo kaj estas nesciaj pri kiel respekte konduti kun virinoj, pri kiel divorco aspektas en Libano, pri kiel gravediĝi en rifuĝejo, pri transgenruloj en Barato[5], pri kiel Japanio baraktas kun intimeco, ktp

Persone[redakti | redakti fonton]

Amanpour edziniĝis al James Rubin en 1998, kiu tiam estis oficiala proparolanto de Madeleine Albright, ŝtatsekretario de Usono[6].

Tra la jaroj, Amanpour intervjuis multajn eminentajn politikistojn, inkluzive de Tony Blair, Pervez Muŝaraf, Hamid Karzai, Hosni Mubarak kaj Hassan Rouhani. Ŝi ricevis la premion Emmy pro sia intervjuo kun Moammar al-Kadhafi dum la araba printempo. Ŝi havas sian propran ĉiutagan intervjuan programon ĉe CNN Internacia, nomatan Amanpour.

La 14-an de junio 2021, Amanpour anoncis ke ŝi estis diagnozita kun ovaria kancero[7].

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Amanpour gajnis ĉiun gravan televidan ĵurnalismopremion inkluzive de dek unu premioj Emmy por Novaĵoj kaj Dokumentaj filmoj, kvar premioj Peabody, du premioj George Polk, tri premioj du-Pont-Columbia kaj la premio Kuraĝo en ĵurnalismo. Ŝi estas honora civitano de Sarajevo kaj Bonvola Ambasadoro de Unesko por Gazetara Libereco kaj Sekureco de Ĵurnalistoj[8].

Ŝi ricevis naŭ honorajn doktorecojn pro ŝia ĵurnalisma laboro.

En 2007 ŝi estis nomumita Komandanto de la Ordeno de la Brita imperio (CBE)[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Christiane Amanpour, biography.com
  2. (en) Suzanne Hoppough: #79 Christiane Amanpour Arkivigite je 2017-01-29 per la retarkivo Wayback Machine, forbes.com – The 100 Most Powerful Women
  3. (eo) Luis Eliver, “Sekso kaj amo tra la tuta mondo” (Christiane Amanpour: Sex & Love Around the World), la 9-an de januaro 2019
  4. (en) Christiane Amanpour & Kara Swisher | Sex & Love Around the World | SXSW 2018, jutuba filmeto
  5. (en) Why Christiane Amanpour wants to talk about sex and love (Kial Christiane Amanpour volas paroli pri seko kaj amo), CNN Opinio, la 4-an de aprilo 2018.
  6. (en) Christiane Amanpour. Encyclopaedia Britannica
  7. "Bekannte US-Kriegsreporterin CNN-Journalistin Amanpour macht Krebserkrankung öffentlich", Der Tagesspiegel, la 14-an de junio 2021
  8. (en) New CNN Original Series “Christiane Amanpour: Sex & Love Around the World” Debuts Saturday, March 17, CNN Press Room, la 14-an de februaro 2018.
  9. (en) Christiane Amanpour's Biography. ABC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Simon Reeve

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]