Distrikto Gütersloh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold
administra sidejo: Gütersloh
areo: 967 km²
loĝantoj: 371 309 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: GT(Gütersloh)

La distrikto Gütersloh situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo ekde la jaro 1997 estas la urbo Gütersloh, antaŭe la administrejo troviĝis en Rheda-Wiedenbrück. La distrikto ekestis dum la jaro 1973 el la antaŭaj distriktoj Wiedenbrück kaj Halle kaj aldone ricevis po unu komunumon el la distriktoj Warendorf kaj Bielefeld.

Ene de Nordrejn-Vestfalio najbaras la distriktoj Herford norde, Lippe plus la eksterdistrikta urbo Bielefeld oriente, Paderborn sudoriente, Soest sude kaj Warendorf okcidente. Krome norde najbaras la distrikto Osnabrück de la apuda federacia lando Malsupra Saksio.

Ĉefa rivero de la distrikto estas la Emso, ĉefa montareto la Teŭtoburga Arbaro en la nordo de la distrikto, lime al Malsupra Saksio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 13 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. La sekva listo laŭ grandeco listigas ĉiujn 13 komunumoj, kaj inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj

  1. Borgholzhausen (9253)
  2. Gütersloh (102 393)
  3. Halle (Vestfalio) (21 970)
  4. Harsewinkel (25 999)
  5. Rheda-Wiedenbrück (49 486)
  6. Rietberg (29 919)
  7. Schloß Holte-Stukenbrock (27 467)
  8. Verl (25 522)
  9. Versmold (22 274)
  10. Werther (Vestfalio) (11 229)

Pliaj komunumj

  1. Herzebrock-Clarholz (16 379)
  2. Langenberg (8747)
  3. Steinhagen (20 671)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]