Saltu al enhavo

Distrikto Neustadt an der Waldnaab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Palatinato
administra sidejo: Neustadt an der Waldnaab
areo: 1429 km²
enloĝantoj: 99.672 (fine de septembro 2006)
aŭtokodo: NEW (Neustadt an der Waldnaab)

La distrikto Neustadt an der Waldnaab - germane "Landkreis Neustadt an der Waldnaab" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio, kaj estas parto de la distriktaro Supra Palatinato (germane Oberpfalz). Administra sidejo de la distrikto estas la samnoma urbo Neustadt an der Waldnaab - La distrikta nomo devas esti tiom longa pro la fakto, ke en Bavario ekzistas dua "distrikto Neustadt", la distrikto Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim. La noma aldonaĵo Waldnaab aludas al la plej granda rivereto de la distrikto.

Najbaras la distriktoj Tirschenreuth norde, Schwandorf kaj Amberg-Sulzbach sude kaj Bayreuth okcidente. La eksterdistrikta urbo Weiden in der Oberpfalz komplete ĉirkaŭiĝas de la distrikto. La distriktoj Neustadt an der Waldnaab kaj Tirschenreuth plus la urbo Weiden in der Oberpfalz konsistigas la politikan regionon "Norda Supra Palatinato".

Administra divido

La distrikto konsistas el 38 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Eschenbach in der Oberpfalz (3994)
  2. Grafenwöhr (6921)
  3. Neustadt an der Waldnaab (6014)
  4. Neustadt am Kulm (1332)
  5. Pleystein (2659)
  6. Pressath (4620)
  7. Vohenstrauß (7715)
  8. Windischeschenbach (5515)

Merkataj komunumoj:

  1. Eslarn (2970)
  2. Floß (3559)
  3. Kirchenthumbach (3347)
  4. Kohlberg (1254)
  5. Leuchtenberg (1305)
  6. Luhe-Wildenau (3489)
  7. Mantel (2985)
  8. Moosbach (2533)
  9. Parkstein (2327)
  10. Tännesberg (1550)
  11. Waidhaus (2451)
  12. Waldthurn (2133)

Kromaj neurbaj komunumoj:

  1. Altenstadt a.d.Waldnaab (5012)
  2. Bechtsrieth (1063)
  3. Etzenricht (1661)
  4. Flossenbürg (1753)
  5. Georgenberg (1450)
  6. Irchenrieth (1155)
  7. Kirchendemenreuth (911)
  8. Pirk (1867)
  9. Püchersreuth (1650)
  10. Schirmitz (2113)
  11. Schlammersdorf (909)
  12. Schwarzenbach (1145)
  13. Speinshart (1148)
  14. Störnstein (1504)
  15. Theisseil (1214)
  16. Trabitz (1400)
  17. Vorbach (1057)
  18. Weiherhammer (3987)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)