Dorsten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
blazono de la urbo Dorsten situo de la urbo Dorsten en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Monastero
distrikto: Recklinghausen
geografia situo: 51° 39′ 36″ N, 06° 57′ 51″ O
alteco: 27-122 m super la marnivelo
areo: 171 km²
loĝantoj: 76 720 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
loĝodenso: 466 loĝantoj po km²
Poŝtkodo: 46282 / 46284 / 46286
telefonkodo: 0 23 62 / 0 23 69 / 0 28 66
aŭtokodo: RE
oficiala kodo: 05 5 62 012
urba subdivido: 11 urbopartoj
adreso de la urbadministrado: Halterner Straße 5,
46284 Dorsten
retpaĝo: www.dorsten.de
retadreso: stadtverwaltung@dorsten.de
Politiko
urbestro: Lambert Lütkenhorst (CDU)

La urbo Dorsten situas en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio ĉe la transiro de la Ruhr-regiono al la Monastera Lando. La urbo estas parto de la distrikto Recklinghausen en la distriktaro Monastero kaj havas ĉ. 81 300 loĝantojn.

Geografio

Geografia situo

La urbo Dorsten situas ĉe la Lippe en la sudo de la naturparko Hohe Mark. Tra Dorsten pasas la flua transiro ekde la kampara al aglomera areo de la Ruhr-regiono.

Urboteritorio

Lippe

La urboteritorito de Dorsten havas areon da 171 km², maximuman amplekson de 11 km okcident-orienten kaj de 19,5 km nordsuden. La altaĵo plej alta estas la Galgenberg (pendumilmonto) nordoriente de Wulfen-Barkenberg kun 122 m super normalnulo, la plej malalta punkto kun 22 m super normalnulo troviĝas je tiu loko, kie la Lippe forlasas la urboteritorion al Schermbeck. La Lippe senakvigas la urboteritorion. Ĝin alfuas la riveretoj Hambach, Wienbach kaj Schölzbach zu. La plej granda lago estas la Blua Lago en la urboparto Holsterhausen. Antaŭ ĉio en la nordaj urbopartoj kiel Lembeck kaj Rhade la pejzaĝo estas karakterizata de paŝtejoj kaj agroj. En la pli sudaj urbopartoj – antaŭ ĉio en Hervest - la industrio kaj la karbominado okupis gravan rangon. Ekonomian kaj kulturan centron formas la malnova urbo sude de la Lippe kaj de la kanalo Wesel-Datteln. Inter la urbopartoj etendiĝas grandaj arbaroj kiel "Der Hagen" kaj la "Emmelkämper Mark" apartenantaj al la Naturparko Hohe Mark.

Areouzado

  • 50 % agroj, paŝtejoj
  • 27 % arbaro
  • 11 % konstruaĵoj kaj kortoj
  • 7 % publikaj strato, vojoj, placoj
  • 3 % restaj areoj
  • 2 % akvoj
  • 0,2 % erikejo, marĉo, minadaj kaj nekultivataj areoj

Ĉ. 5 % de la urboteritorio (853,2 hektaroj = 8,532 km²) estas proklamata kiel naturprotektejo. La plej grandaj protektejoj estas la Lippeauen (apudriveraj herbejoj; 421,8 ha) kaj la Rhader Wiesen (herbejoj de Rhade; 204 ha).

La urboteritorio subdividiĝas en jenaj urbopartoj (kun loĝantonombroj)

  • Altendorf-Ulfkotte (2200)
  • Altstadt (4200)
  • Deuten (1800)
  • Feldmark (8300)
  • Hardt (8200)
  • Hervest (13.700)
  • Holsterhausen (13.700)
  • Lembeck (5300)
  • Östrich (2000)
  • Rhade (5800)
  • Wulfen (Altwulfen kaj Barkenberg) (16.100)

Historio

Praa kaj Romia epekoj

Dum arkeologiaj elfosadoj en la urboparto Deuten-Sölten oni trovis kelkaj urnojn el la neolitiko samkiel 124 urnojn el la Bronzepoko disdonatajn sur tombejo de 4,2 km² de areo. Ekde 700 a. K. unuaj kamparaj setlejoj norde de la hodiaŭa urboparto Holsterhausen estas dokumenteblaj. En la jaroj 11–7 v. Chr. la Romianoj instalis kampejojn en la hodiaŭa urboparto Holsterhausen.

Mezepoko

kuprogravuraĵo de Dorsten en 1633

Ĉ. 100500 p.K. ekestas grupsetlejo el 6 bienoj nome „Durstina“ sur tereno norde de la rivero Lippe kaj ankaŭ unuopbiena setlejo „Durstinon“ sude de la Lippe.

Ekde la 8-a jarcento komencas la kristanigo de la regiono. En 911 p.K. bieno „Leemwysche“ de la setlejo Durstinon transiĝas kiel donaco al la monaĥejo Werden. En la 11-a jarcento la ĉefbieno Gräftenhof ĉe la rivereto Schölsbach kune kun ĉiuj subbienoj al la kolegiato St. Viktor Xanten. Ĉ. 1178 oni konstruas proksime de la setlejo preĝejon, ĉirkaŭ tiu-ĉi setlas precipe eksaj loĝantoj de la setlejo norde de la rivero Lippe. Tiu setlejo kun vilaĝa karaktero ekde nun nomiĝas villa Durstine.

La setlejo villa Durstine kreskas precipe pro tio, ke ĉi tie interkruciĝas du gravaj longdistancaj komercvojoj: Essen–Lippe kaj Recklinghausen–Lippe. La vilaĝo apartenas ĉ. ekde la 12-a jarcento al la feŭdo Recklinghausen kiu estas subigata al la arkiepiskopejo Kolonjo. En 1251 la arkiepiskopo de Kolonjo Konrad de Hochstaden koncesias al Dorsten la urboprivilegon. En 1260 la fortikado de ĉ. 3,5 ha el la urboteritorio per fosaĵoj kaj teraj remparoj kaj ankaŭ palisaro sur la remparsupro estas finfarata. En 1275 oni instalas en Dorsten monfarejon, kiu faras la „Dorstener Pfennige“ – 1,35 g pezaj arĝentmoneroj. La urbo kreskas pro la almigrado de regionaj loĝantoj el Kirchhellen, Erle, Hervest kaj Lippramsdorf, kiuj serĉas la protekton kaj la privilegiojn de la urbo. Ĉ. 1334 ekestas la unua vera urbomuro, kiu ĉirkaŭbaras ĉ. 11,8 hektarojn. La franciskana monaĥejo estas fondata en 1488.

turo el la iama fortikomuro
turo el la iama fortikomuro

Pro la situo ĉe la rivero Lippe en la 14-a jarcento la urbo iĝas membro de la Hanso. La komerco kaj ŝipkonstruo riĉigas la civitanojn, komercistojn kaj urbestrojn. En 1567 oni konstruas la Stadtwaage (publika pesilo) rande de la foiro.

sieĝado de Dorsten 1641

Dum la epoko de la sorĉistinpersekutoj por Dorsten estas dokumentitaj en la jaroj 1588-1589 pluraj procesoj kontraŭ sorĉistinoj. Speciale konata estis la sorto de Margareta Burich, urbestroedzino el Dorsten, kiu mortis septembre 1588 pro la torturado.

Dum la religiaj militoj fine de la 16-a jarcento kaj antaŭ ĉio dum la Tridekjara Milito komerco kaj trafiko stagnas, la Hanso disrompiĝas. En 1642 estas fondata la Gymnasium Petrinum (Petra gimnazio) errichtet. 1699 fondiĝas la Ursulina monaĥinejo kun alligita knabininternulejo. Ĝis la 18-a jarcento Dorsten refoje estas sieĝata de multaj militpartioj. En 1816 Dorsten iĝas Prusa kaj kiel komunumestra lando parto de la novformita distrikto Recklinghausen, kiu esence kongruas al la teritorio de la feŭdo Recklinghausen kaj la reglando Lembeck.

Industria revolucio

eksfunkciita minejo Fürst Leopold

Nur dum la industria revolucio meze de la 19a jarcento la urbo resaniĝas de la militoj kaj sieĝoj. Diversaj industribranĉoj eklokiĝas en la urbo, inter ili la maŝinaj spinado kaj teksado samkiel la fergisado. En 1912 komenciĝas la karbominado sub Dorsten: La ŝaktoj Baldur 1 kaj 2 en la urboparto Holsterhausen elminigas ŝtonkarbon. Pro la ĝenerala inflacio kaj vendoproblemoj la minejo Baldur 1931 estas subtere konektata kun la minejo Fürst Leopold en la urboparto Hervest verbunden. Samjare oni malfermas la kanalon Wesel-Datteln.


Dua Mondmilito kaj postmilita tempo

Dum al Dua Mondmilito 80 % de la historia urbo estas detruitaj. Nur kelkajn tagojn antaŭ militfino, la 22an de marto 1945, lasta aeratako kauzis gravajn domaĝojn.

La urbokonstruprojekto Nova Urbo Wulfen estis planata kaj realigata en la 70aj jaroj, sed parte malkonstruite en la 80aj jaroj, post kiam la nova urboparto iĝis grandparte rezidejo de kontraŭsociuloj. En 1978 grandaj partoj de la historia urbo iĝis zono por piedirantoj.

En 1997 la laboristoj de la minejo „Fürst Leopold“ manifestacias per plursemajnaj admongardo por la konservado de sia minejo. En 2001 finfine la karbominado estas ĉesigata . Tamen ĝisfine de 2009 en la distrikto de Altendorf-Ulfkotte oni elminigas karbon kaj surterigas ĝin je la minejo „Westerholt“.

Ekde la fino de la 1990aj jaroj strukturŝanĝo karakterizas la urbon. La urbo provas fortigi sian turisman profilon kiel „malgranda Hansourbo ĉe la Lipo“ kaj „ponto inter la Monasterlando kaj la Ruhr-regiono“. La forfalon de la karbominado la urbo provas kompensi per agadoj, kiuj prosperigu la ekonomion. Rezulte kiel en multaj urboj ĉiregionaj ekestas vastaj industri- kaj metiterenoj, kies konsumado da areo estas inverse proporcia al la nombro de novkreitaj laborpostenoj.

Enkomunumigoj

  • 1929: komunumparto Hardt de la komunumo Gahlen
  • 1943: komunumoj Hervest kaj Holsterhausen
  • 1975: komunumoj Altendorf-Ulfkotte, Lembeck, Östrich, Rhade, Wulfen, la okcidenta Hardt, la kamparanlando Emmelkamp kaj partoj de la kamparanlando Ekel

En 1929 la oficaj landoj Lembeck (Lembeck, Hervest kaj Wulfen) kaj Altschermbeck (Holsterhausen, Hardt kaj Rhade) estas unuigataj al ofica lando Hervest-Dorsten. En tiun la malnova urbo estas enigita je konservado de siaj ĝisnunaj urbaj privilegioj. En 1975 la ofica lando Hervest-Dorsten estas dissolvata kaj antstataŭata per la urbo Dorsten kadre de la teritoria reformo.

Loĝoevoluo

Loĝoevoluo inter 1250 kaj 2004

en la mezepoko kaj komence de la novepoko Dorsten havis nur kelkcent loĝantoj. La loĝantaro malkreskis ĉiam denove pro la multaj militoj, epidemioj kaj malsatmizeroj. Ekz. dum la pestepidemioj de 1350, 1459, 1587 kaj 1599 Dorsten perdis multajn loĝantojn. Ankaŭ pro la Tridekjara Milito (16181648) la komunumo lamentis la perdon de loĝantoj. Nur pro la industriigo kaj multnombraj enkomunumigoj en la 20a jarcento progresis la loĝokresko.

Posta la enigoj de Hervest (8.454 loĝantoj en 1939) kaj Holsterhausen (6.225 Einwohner 1939) okazantaj 1943 la loĝantonombro de Dorsten kreskis ekde 10.000 en la jaro 1939 al 25.000 en la jaro 1945. La enigo de multaj komunumoj la 1an de januaro 1975 rezultigis loĝokreskadon je 25.000 personoj al 65.000 loĝantoj. La 30an de junio 2005 la loĝantonombro de Dorsten post kompletigo de la Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik Nordrhein-Westfalen (federacilanda statistika oficejo) sumiĝis je 79.807.

Jena sinoptika tabelo montras la loĝantonombroj laŭ la respektiva teritoria stato. Ĝis 1818 plejparte temas pri takskalkuladoj, poste pri censorezultoj(¹) aŭ oficaj kompletigoj de la Statistischen Landesamtes. La indikoj ekde 1871 rilatas al la surloka loĝantaro („Ortsanwesende Bevölkerung“), ekde 1925 al la fakta loĝantaro („Wohnbevölkerung“) kaj ekde 1987 al la loĝantaro surloke de la ĉefloĝejo („Bevölkerung am Ort der Hauptwohnung“). Antaŭ 1871 la loĝantonombron oni esploris laŭ senunuecaj esplormetodoj.

jaro loĝantoj
1250 90
1270 280
1432 800
1548 1.800
1600 2.000
1700 1.800
1818 2.304
1a de decembro 1828 ¹ 2.406
1a de decembro 1840 ¹ 2.866
3a de decembro 1843 ¹ 2.888
3a de decembro 1849 ¹ 3.051
3a de decembro 1855 ¹ 3.105
3a de decembro 1858 ¹ 3.265
jaro loĝantoj
1a de decembro 1871 ¹ 3.232
1a de decembro 1880 ¹ 3.379
1a de decembro 1885 ¹ 3.336
1a de decembro 1890 ¹ 3.654
2a de decembro 1895 ¹ 4.234
1a de decembro 1900 ¹ 5.103
1a de decembro 1905 ¹ 5.875
1a de decembro 1910 ¹ 7.073
16a de junio 1925 ¹ 8.506
16a de junio 1933 ¹ 10.319
17a de majo 1939 ¹ 10.332
31a de decembro 1945 24.577
29a de oktobro 1946 ¹ 24.707
jaro loĝantoj
13a de septembro 1950 ¹ 27.945
25a de septembro 1956 ¹ 32.527
6a de junio 1961 ¹ 36.323
31a de decembro 1965 39.044
27a de majo 1970 ¹ 39.671
31a de decembro 1975 65.718
31a de decembro 1980 70.287
31a de decembro 1985 72.945
25a e majo 1987 ¹ 73.744
31a de decembro 1990 78.035
31a de decembro 1995 80.735
31a de decembro 2000 81.063
30a de junio 2005 79.807

¹ censorezulto


blazono

blazono de la urbo Dorsten
blazono de la urbo Dorsten

La blazonon de la urbo Dorsten ornamas nigra kruco sur arĝenta fono. Sur la vertikala krucakso troviĝas ora ŝlosilo dekstren turnita. La kruco simbolas la iama aparteno al la Arkiepiskopejo Kolonjo. La ora ŝlosilo estas la signo de la apostolo Petro, La patrono de la Kolonja eklezio. Ambaŭ simbolo troviĝas ankaŭ en la blazono de la urbo Recklinghausen kaj en la blazono de la distrikto Recklinghausen.

Kulturo kaj vidindaĵoj

„Atlantis“

Ĉe la Hochstaden-placo inter la rivero Lippe kaj la kanalo situas la konstruaĵkomplekso „Maria Lindenhof“ kun la gimnazio Petrinum, la popola altlernejo, la urbarkivejo kaj la urbobiblioteko. Kune kun la filialo Wulfen la biblioteko disponas pri ĉ. 120.000 librojkaj 1.500 aliaj medioj. Sur la tereno „Maria Lindenhof“ krome troviĝas maljunulflegejo, la naĝejo „Atlantis“, sportparko, glacisporthalo kaj malgranda parko.

Muzeoj

kastelo Lembeck

La Juda Muzeo Vestfalio dokumentas en konstanta ekspozicio la historion de la Vestfalaj judoj ekde la mezepoko ĝis la nuntempo ekzemple per ekzemplaj biografioj. La Muzeo ĉe la Sudfosaĵo, Julius-Ambrunnstr.1, estis inaŭgurita en 1992 kaj pliampleksigita per moderna alkonstruaĵo en 2001.

La Regiona Muzeo Dorsten troviĝas en la tegmenta etaĝo de la kastelo Lembeck kaj ekspozicias arkeologiajn trovaĵojn samkiel restaĵoj de la laborovivo el metioj, agrikulturo kaj ŝipkonstruo.

La preskaŭ 400 jarojn aĝa Tüshaus-muelejo en Deuten estas teknika kulturmemoraĵo kaj disponas pri malgranda muzeo.

Arkitekturaĵoj

urba pesejo kaj St. Agatha ĉe la foirplaco
Remparo kaj fosaĵo en Dorsten. Rigardo el sudo direkten Placo de la Germana Unuiĝo

Estinte detruata kvazaŭ komplete je la fino de la Dua Mondmilito la urbocentro disponas pri nur malmultege da historiaj konstruaĵoj. La unua konserviĝinta trabfakdomo de la historia urbo troviĝas je la stratangulo Ostwall/Kappusstiege.

La mezepokan foirejon en la malnovurbo dominas la urba pesejo (malnova urbodomo) kaj la malantaŭa preĝejo St.-Agatha. En 1962 la artistino Tisa von der Schulenburg verkis puton kaj starigis ĝin surloke de iama porĉevala trinktrogo je la orienta flanko de la foirejo. Sur ĉ. 30 ŝtonaj reliefoj ŝi rakontas la historion de Dorsten vorte kaj bilde. Je la okcidenta flanko ekde 1998 staras puto kreita de la artisto Bonifatius Stirnberg, kiu per moveblaj figuroj rakontas kvar stacioj el la urbohistorio.

La mezepoka urbomuro parte konserviĝis laŭlonge de la stratoj Westgraben, Südgraben kaj Ostgraben. La kanaletojn de la fosaĵoj kaj remparoj inter Ostgraben kaj Südgraben oni rekonstruis en 2002 resp. 2005 kaj revalorigas la urbaspekton ĉirkaŭ la placo Placo de la Germana Unuiĝo (Recklinghäuser Tor). La ununura ankoraŭ ekzista defendoturo staras ĉe la Westgraben kaj servas kiel memorejo por la batalmortintoj ekde laTridekjara Milito ĝis la Dua Mondmilito.

La 1699 konstruitan Ursulin-monaĥinejon oni komplete detruis en la Dua Mondmilito, sed post la milito oni rekonstruis ĝin kaj en la 1980aj jaroj oni almetis alkonstruaĵon. Bedaŭrinde nuntempe nur restaĵoj de la origina konstruaĵo estas admireblaj.

Rekte al la zono por piedirantoj situas la franciskana monaĥejo fondita en 1488 kun la preĝejo St. Anna. Dum la okupado fare de Heslandaj solduloj ekde 1633 ĝis 1641 la franziskanoj estis forpelata el Dorsten. En 1642 ili fondis latinlernejon (hodiaŭ: Gimnazio Petrinum). La monaĥaj konstruaĵoj estis tutplene detruata en 1945 per bomboj. En 1976 la postmilite rekonstruita monaĥejo estis malkonstruata favore al konstrudo de grandmagazeno kaj aliloke ekestis novkonstruaĵo.

En la vilaĝo Deuten situas la Tüshaus-muelejo, la ununura komplete funkcikapabla akvomuelejo de Nordrejn-Vestfalio. Oni uzis ĝin ekde 1615 kiel fulmuelilo kaj ĝis la 20a jarcento kiel olemuelilo. La uzo kiel grenmuelilo daŭris ĝis 1970.

Inter Lembeck kaj Wulfen situas la baroka Wasserschloss Lembeck kun granda rododendroparko.

preĝejo St. Nikolao ekde Klosterstraße

Krom la Agatha-preĝejo la preĝejo St. Paŭlo estas la plej antikva sakralkonstruaĵo en la urbo, kiu originas jam en la unua jarmilo.

Sur la Hardt staras la St.-Elisabeth-malsanulejo, la evangela Pacopreĝejo kaj la katolika preĝejo St. Nikolao.

En la urboparto Hervest troviĝas la elminigaj turoj de la iama karbominejo Fürst Leopold.

Ekonomio kaj infrastrukturo

Ekonomio

Krom la tradiciaj industiaj entreprenoj kiel metalfabrikoj, maŝinkonstruejoj kaj tekstilfabrikoj en Dorsten antaŭ ĉio evoluas servoentreprenoj, la logistikbranĉo kaj la turisma kaj libertempa ekonomioj. La karbominado stampinta speciale la urbopartojn Hervest kaj Holsterhausen kaj Wulfen en la 20a jarcento ĉesis 2001.

Tra-fiko

stacidomo ĉ. 1990

La urboteritorio estas bonege alligita al la superloka trafikreto per la aŭtostratoj A 31 kaj A 52 samkiel la stratoj B 58, B 223, B 224 kaj B 225. Fervoj- kaj aŭtobuslinioj konektas Dorsten kun la Ruhr-regiono kaj la Monasterlandaj urboj Borken kaj Coesfeld. Per la kanalo Wesel-Datteln Dorsten havas aliĝon al la ŝiptrafiko inter la mezlanda-kanalo ĝis la Rejno.

Amaskomunikiloj

En Dorsten aperas du ĵurnaloj kun lokaj eldonaĵoj. Sub la titolo "Dorstener Zeitung" aperas la loka parto de la Ruhr Nachrichten. La Westdeutsche Allgemeine Zeitung - WAZ ankaŭ havas lokan redakcion en Dorsten. Pro la proksimeco al la malsupra Rejnlando ankaŭ Rheinische Post (RP) kaj Neue Rhein Zeitung (NRZ) havas legantojn en Dorsten.

Esperanto en la proksimeco

Kontakto: Ludger Schméink (Ludger Ŝmeink) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand

Literaturo

  • Fuchs, Ralf-Peter, Der Fall Margareta Burich und die Hexenprozesse in Dorsten 1588, in: Vestische Zeitschrift 92/93 (1993/1994), S. 44-70
  • Edelgard Moers (Hrsg.): Dorstener Geschichten. ISBN 3-932801-28-8
  • Anke Klapsing-Reich: Hurra, wir leben noch! Dorsten nach 1945. ISBN 3-8313-1377-6
  • Ewald Setzer: Dorsten. ISBN 3-86134-456-4

Ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la urbo greke urba mapo greke paĝoj urbohistoriaj greke urba interreta forumo greke pliaj urbaj informoj greke paĝo germanlingva pri la sorĉistina inkvizicia proceso de Dorsten