Elisée Reclus

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Elisée Reclus
Elisée Reclus
franca geologo kaj anarkiisto
Naskiĝo 15-an de marto 1830
Ste Foy la Grande, Francio
Morto 4-a de julio 1905
Torhout, Belgio
Vidu ankaŭ biografian portalon

Elizeo REKLUZO (franclingve: Elisée RECLUS) (15-an de marto 1830 — 4-a de julio 1905) estis franca geografo kaj anarĥiisto.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Li naskiĝis la 15-an de marto 1830 en Sainte-Foy-la-Grande, Ĝirondio, kiel la dua filo de protestanta pastro, kiu havis 12 infanojn, el kiuj pluraj famiĝis kiel literaturistoj, politikistoj aŭ instruistoj.

Li edukiĝis unue en rejnlanda Prusio, poste en la protestanta kolegio de Montauban, kaj fine en la universitato de Berlino, kiel li sekvis la geografiajn kursojn de Karl Ritter.

Forlasinte Francion sekve al la puĉo de Napoleono la 3a en Decembro 1851, li pasigis la ses sekvantajn jarojn vizitante la britajn insulojn, Usonon, Centran Amerikon kaj Kolombion. Revenante en Parizo en 1857, li publikigis raportojn pri siaj dumvojaĝaj studoj en diversaj gazetoj.

Dum la sieĝo de Parizo, li partoprenis en la aerostataj operacoj gviditaj de NADAR, kaj servis en la Nacia Gvardio, dum kiel membro de la Nacia Laborista Asocio, li publikigis akran manifeston kontraŭ la versajla registaro, pro la komenciĝo de la Pariza Komunumo.

Daŭrigante servi en la Nacia Gvardio, tiam ribeliĝanta, li estis kaptita la 5an de aprilo, kaj kondamnita al dumviva deportado la 16an de novembro. Tamen, la puno estis ŝanĝita al konstanta ekzilo en januaro 1872, post premo de influhavaj delegacioj el Anglio.

Post mallonga vizito al Italio, li instaliĝis en Clarens, Svisio, kie li daŭrigis sian verkon.

En 1882, li iniciatis la kontraŭgeedzecan movadon, kaj sekve permesis al siaj du filinoj edziĝi laŭ sia plaĉo, ĉu civile, ĉu religie. Tiu paŝo ĝenis multajn bonmorajn burĝojn, kaj estis sekvata de persekutoj fare de la Supera Kortego de Liono kontraŭ la anarĥiistoj, membroj de la Internacia Laborista Asocio. Petro Kropotkin kaj Elizeo REKLUZO estis prezentitaj kiel la du ĉefaj gvidantoj de la movado. Dum Kropotkin estis arestita kaj kondamnita al kvinjara enkarcerigo, Rekluzo, kiu loĝis en Svisio, eskapis tion.

Post 1892 li okupis la katedron pri kompara geografio en la brusela universitato.

Elizeo REKLUZO montriĝis favora al Esperanto, kaj esprimiĝis tiurilate en sia lasta verko, "La Homo kaj la Tero".

Li mortis en Thourout, apud Bruĝo, la 4an de Julio 1905.

[redaktu] Graveco de ties verko

La geografio de Rekluzo estis engaĝita, tio estas, li konsideris, ke la geografio estu sprono por plibonigi la vivkondiĉojn de la popoloj. Male al tiu opinio, plej parto de lapostaj geografoj inkliniĝis al la supozata objektiva aŭ nepolitika geografio, ekzemple la regionapolitiko, kiun defendis Paul Vidal de la Blache, samtempulo de Rekluzo. Massino Quaini pristudis kaj defendis la aliajn geografiojn danke al la ŝanĝoj de ĉiuj prihomaj sciencoj kiuj okazis ĉirkaŭ 1968; de tiam la geografio de Rekluzo ĝuas denove la favoron de la publiko, ĉar oni vidas, ke jam antaŭ unu jarcento la scienco povis estis aplikata al plibonigo de la homaro. Foje tiu nova geografio, kie oni defendas kaj oni revenas al la geografion rekluzan oni nomas radikala geografio, ekzemple ĉirkaŭ la usona gazeto Antipode aŭ la franca Hérodote.

Ĝis la fino de la 19-a jarcento la geografio utilis ĉefe al ŝtatoj kaj imperioj por plibonigi ties ŝancojn konkeri kaj kontroli teritoriojn. Ekde la verkoj de Kropotkin kaj de Rekluzo la geografio povas utili ankaŭ por la plibonigo de la socioj. Temas pri pli etika geografio.

[redaktu] Liberecaneco de ties verko

La engaĝeco de la geografio de Rekluzo baziĝas sur laideo, ke la pliakceligon de la progreso oni komprenas kiel libereco de la individuoj, kiuj klopodas sian ekvilibron kaj naturan harmonion. Tiele Rekluzo plusekvas la tradicion de Jean-Jacques Rousseau pri la libera naturo harmonia. El la du principoj de Darvino, nome la lukto por la vivo kaj la interkonsento por la ekzistado, kaj Kropotkin kaj Rekluzo elektas tiun lastan, sed por Rekluzo tiun vojon al la progreso oni faras nerekte, sed per sinsekvaj antaŭeniroj kaj retroiroj, kiel li klarigas en Evoluo kaj revolucio. La povo rompas la socian ekvilibron kaj la historio kiel perfortaj rilatoj inter homaj grupoj oni pristudas en Homo kaj Tero. La imperiismo estas la plej alta atenco kontraŭ la homaro, kun la kompliceco de la altaj tavoloj de la koloniitaj popoloj. La ekonomia ekspluatado de unu klasoj farita de aliaj kaj la milito estas konsekvenco de tiuj perfortaj rilatoj. La privata posedo estas kaŭzo de la malegaleco en lamondo kaj la perdo de la memstaro de la sociaj komunumoj, konstatebla en la moderna Eŭropo. Komerco estas progresiga forto, dum landlimoj estas malprogresema subpremaĵo. Tiuj dividoj devas esti kontraŭstarataj de la internaciisma spirito kaj de politika malcentrigo: la decidojn oni faru el la bazaj komunumoj kiuj libere interkonsentu.

[redaktu] Konsekvencoj de la verko de Rekluzo

En multaj landoj la idearo kaj la verkaro de Rekluzo disvastiĝis kaj kreskis novajn interpretojn. La plej grava estas la modo de popularaj geografio kaj historio. Tiel okazis ekzemple inter hispanaj liberecanaj aŭ liberecanemaj grupoj kiuj favore konsumis verkojn, kiel tiuj de Gonzalo de Reparaz, Historia popular de España, (ĉ. 1930), de Ramón J. Sender, América antes de Colón, (1930) aŭ de Felipe Alaiz, Hacia una Federación de Autonomías Ibéricas, (1945-1947).

[redaktu] Verkoj

[redaktu] Artikoloj

(publikigitaj en francaj, germanoj kaj anglaj sciencaj gazetoj)

  • "The Progress of Mankind" (Contemp. Rev., 1896)
  • "Attila de Gerando" (Rev. Géograph., 1898)
  • "A Great Globe" (Geograph. Journ., 1898)
  • "L’Extrême-Orient" (Bul. Antwerp Geo. Soc., 1898), fajna studo de la politika geografio en Ekstrema Oriento kaj ties ebla evoluo.
  • "La Perse" (Bul. Soc. Neuchateloise, 1899)
  • "La Phénice et les Phéniciens" (ibid., 1900)
  • "La Chine et la diplomatie européenne" ("L'Humanité nouvelle" series, 1900)
  • "L'Enseignement de la géographie" (Instit. Geograph. de Brŭelles, No. 5, 1901)

[redaktu] Libroj

  • Histoire d’un ruisseau (Historio de rivereto), priskribo de la evoluo de riverego de ĝia fonto ĝis la maro.
  • La Terre; description des phénomènes de la vie du globe (La Tero, priskribo de la fenomenoj de la vivo de la globo), 2 volumoj, (1866-67)
  • Histoire d’une montagne(Historio de montaro)
  • La Nouvelle Géographic universelle, la terre et les hommes (Nova universala geografio, la tero kaj la homoj), 19 volumoj. (1875—94). Temas pri granda kompilaĵo, abunde ilustrita per mapoj kaj gravuroj, kiu estis premiita per ora medalo de la Pariza Geografia Societo en 1892.
  • L'Homme et la terre, kiu interligas la homan disvolviĝon kun ties geografia ĉirkaŭaĵo.

[redaktu] Tekstoj tradukitaj al Esperanto

  • Kio estas anarkio
  • Voĉdoni, tio estas abdiki (el letero al J. Grave)
  • Diversaj mallongaj citaĵoj, kompilitaj por Liberecana Ligilo (1971-74)

[redaktu] Bibliografio

  • Max Nettlau, Eliseo Reclus (1830-1905): la vida de un sabio justo y rebelde, 2 volj, Barcelona, 1928.
  • Massino Quaini, La construcción de la geografía humana, Oikos-Tau, Barcelona, 1975.
  • G.S. Dunbar, Elisée Reclus, Historian of Nature, Archons, Hamden, 1978.

[redaktu] Eksteraj ligoj