Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !
Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun ! estas peticio lanĉita sur avaaz.org en februaro 2013 por fari Esperanton la komuna lingvo de Eŭropa Unio. Tamen, malantaŭ titolo vole provokema la lanĉinto deziris instigi tutmonde debaton por justa komunikado. Justa komunikado ne nur en Eŭropa Unio, sed en la tuta mondo. Esperanto estu ne nur la lingvo de EU, sed ankaŭ de proksimiĝo kaj malstreĉiĝo inter la popoloj de la tuta Eŭropo, de la tuta mondo. Gravas alikontinentaj subskriboj por montri ke la ideo ricevas tutmondan subtenon.
La peticio baziĝas sur la rekomendoj de la raporto Grin kaj kolektis ĝis nun pli ol 8000 subskribojn. Tiu peticio distribuiĝas en pli ol 130 landoj ĉirkaŭ la mondo kaj estis tradukita al 35 lingvoj.
Deveno de la projekto
[redakti | redakti fonton]Komence de februaro 2013, Joannès de Divonne (pr. Ĵoanes de Divon'), 16jara franca junulo, kiu studas en Kostariko, lanĉis tiun peticion sur la retejo avaaz.org, la usona NRO.
Kun la helpo de du francaj esperantistoj, kun kiuj li estas konstante en rilato per la Reto, la teksto de la peticio estis rapide tradukita ne nur en Esperanton, sed en 34 aliajn lingvojn.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]La peticio serĉas esti tradukita al tiom da lingvoj, kiom eblas, kaj foje aperas novan tradukon dank'al novrilato kun tradukisto.
Sed, ĉar Avaaz limigas la nombron de paĝoj rekte alireblaj al 14, la ceteraj lingvoj estas atingeblaj nur per la ĉefaj paĝoj de la 14 lingvoj rekte alireblaj.
Lingvoj, kiuj disponas akceptan paĝon (14)
[redakti | redakti fonton]Lingvoj troveblaj en la ĉi-supraj akceptaj paĝoj (21)
[redakti | redakti fonton]Teksto de la peticio
[redakti | redakti fonton]Alvoko
[redakti | redakti fonton]
|
Klarigo
[redakti | redakti fonton]
|
Estonto de la peticio
[redakti | redakti fonton]La tri skipanoj samopinias pri la fakto, ke necesas rigardi tiun aferon longdaŭra. Ili celas por komenci la jarojn 2020-2022. La ĉefa afero nuntempe kuŝas en la tuja kreado de tutnova hejmpaĝaro kies retadreso estos www.tuj.free.fr por doni al la tuta mondo informojn pri la disvolviĝo de la projekto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Petskribo por agnoskigi Esperanton ĉe Unuiĝinta Naciaro
- Raporto Grin
- Lingvopolitiko
- Eŭropo - Demokratio - Esperanto