El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angoroj
Esperantaj filmistoj
Esperantaj filmkompanioj
Filmoj originale en Esperanto
La Sturmo de Johano Arima (Japanio ), 1959
Angoroj , la unua originala filmo en Esperanto / 1964, 1991
Incubus , la unua usona filmo en Esperanto / 1965
La sesa raso (Brazilo )
La graveco de l' fideliĝo , la unua teatro-filmo en Esperanto / 1987
Babel' , televida filmo, futurologia / 1988, 1993
Kiam Parizo estis Parizo eĉ por ni esperantistoj , la unua originala muzika filmo en Esperanto, kun Nikolin' / 1989
Kinarto kaj ni , antologio pri Esperanto en kino / 1990
La Laŭzana polico prezentas sin / 1995
La ega kesteto / 1995
Kongresa filmo : Tampereo 1995
La Alpoj Svisaj : dokumenta filmo / 1997
Espere despere , tri unuaktaj dramoj pri nia lingvo 110-jara / 1997
Kongresa filmo : Montpeliero 1998
La muzikskatoloj : 200-jara historio / 1998
Tra la Tanzania lando per sia esperantistaro / 1999
Flying an Octopus (Flugigi polpon ) / 2004: Dokumenta filmo esperantlingva kaj anglalingva pri la konstruado de granda polpo el balonoj.
Raqs Sharqi Lubnani (Orienta dancado) / 2005: Plurlingva kurso pri orienta dancado, i.a. en Esperanto.
Gerda malaperis / 2006: Filmo bazita sur la fama libro de Claude Piron
La Mortiga Fuĝo tra Spaco kaj Tempo / 2011-2015: Pulpeca sciencfikcia filmo en kvin partoj
Esperanto de Dominiko Gaŭtiero , dokumenta filmo pri Esperanto-Movado/ 2011
Filmoj dublitaj al Esperanto
En Eŭropo ie , hungara filmo (Valahol Európában) kun profesia Esperanta dublaĵo. / 1987
Mephisto , 1981, dublita al Esperanto en 1987
Morgaŭ ni komencos la vivon (Germanio , kun profesia esperanta dublaĵo)
Atako de la lunaj zombioj (Usono , sainteuphoria punkto com, kun profesia Esperanta dublaĵo)
La domo de la fantomoj (Usono, sainteuphoria punkto com, kun profesia Esperanta dublaĵo)
The Giant Spider (Usono, sainteuphoria punkto com, kun profesia Esperanta dublaĵo)
The Late Night Double Feature (Usono, sainteuphoria punkto com, kun profesia Esperanta dublaĵo)
Filmoj kun esperantaĵoj
Esperantaj frazoj povas aperi kiel simbolo de "fremda lingvo".
Optocht van voorstanders van het Esperanto / Belgio , 1911. Dokumenta filmo pri Esperantista manifestacio.
Memmortigo / Hispanio , 1934. Silenta filmo de 14 minutoj; nur la titolo estas Esperanta.
Idiot's Delight / Usono , 1939. Por ne ofendi la fremdajn merkatojn, faŝismaj fremduloj parolas Esperante.
Lady of the Tropics / Usono, 1939. Post kiam la heroo petas pardonon de fremdulino, ŝi diras Esperante, "Estas bone."
The Great Dictator / Usono, 1940. Afiŝoj en geto por internaciigi la scenejon.
Road to Singapore / Usono, 1940. Anoj de fikcia insulo "Kajgun" kantas en Esperanto.[1]
Jan Arima no Kougeki / Japanio , 1959. La lingvo de malamikoj.
Die Tausend Augen des Dr. Mabuse / FR Germanio , 1960. Bazita en esperanta originalo Mr. Tot aĉetas mil okulojn .
Nie lubię poniedziałku / Pollando , 1971. Ĉe la varsovia flughaveno du viroj legas Heroldo de Esperanto kaj parolas Esperante al sia gasto alveninta per aviadilo[2]
La ciutat cremada / Hispanio, 1976. Esperanto-lernantoj en anarĥiisma etoso.
Blistajuŝĉij mir / Sovetunio , 1984.
Nokto de la Galaksia Fervojo . Japanio, 1985. Skribaĵoj kaj himno en Esperanto.
Vec vidjeno / Jugoslavio , 1987. Rolulo estas instruisto de Esperanto.
Gattaca / Usono, 1997. Laŭtparolilaj mesaĝoj en Esperanto por aspekti estonteska.
El coche de pedales / Hispanio, 2004. La ĉefrolulo estas instruisto de Esperanto.
Blade: Trinity / Usono, 2004. Unu dialogeto Esperanta; kelkaj signoj en la angla kaj Esperanto; Esperantaj flagoj en almenaŭ du scenoj; televidilo kun la filmo Incubus.
Populärmusik från Vittula / Finnlando , Svedio , 2004. La infano lernas esperanton per radio kaj poste li estas la sola, kiu povas paroli kun la afrika pastro.
Filmetoj en Esperanto
Filmoj kun esperantaj subtekstoj
Festivaloj
Eksteraj ligiloj
Notoj
↑ Vidu la filmon en http://www.youtube.com/watch?v=61l1M8SoGow La esperantlingva parto aŭdeblas post 63 minutoj.
↑ Vidu ĉe Youtube ; en 02:14 videblas la gazeto kaj en 07:48 - la parolo
↑ Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn . Libera Folio (19 Sep. 2010). Alirita 21 Sep. 2010.